Выбрать главу

Vir Norin senbrue ekstaris, ĉirkaŭrigardis la ĉambron, drapiritan per tapiŝoj kaj kurtenoj, aŭskultis paŝadon kaj frapadon, kiuj iris el ĉiuj flankoj de la vekiĝanta domo. Sur la strato ekbojis jelpema hundeto, preterbruis transporta ĉaro.

Malgajo estis ĉiam pli forte ekposedanta Vir Norin-on — sento de sakstrato, el kiu li, sperta, psike trejnita vojaganto, ne vidis elirejon. Lia alligiteco al la eta Sju-Te iĝis neatendite kaj potence la amo, saturita per karesa kompato de tia forto, kiun li eĉ ne suspektis en si. Kompato por terano, edukita en feliĉo de sindonemo, neeviteble vokis strebon al senfina sinofero. Ne, necesas konsiliĝi kun Rodis! Kie estas Rodis?..

Kaj Rodis pasigis tiun nokton en diskutado de problemoj de «mavoj». Gzer Bu-Jam venis en la sanktejon de Tri Paŝoj ankoraŭfoje kun kelkaj kamaradoj. La «mavoj» komencis la unuan viziton per disputo kaj fanfaronado pri siaj avantaĝoj super «lovoj» kaj precipe pri multe pli granda libero en ĉiuj siaj agoj. Faj Rodis konsternis ilin, dirinte, ke tio estas imagita libero. Al ili oni permesas nur tion, kio ne malutilas al la prestiĝo kaj la ekonomio de la ŝtato kaj ne estas danĝera por la «serpentuloj», forbaritaj disde la popola vivo per muroj de siaj privilegioj.

— Pensu pri via nocio de libero, kaj vi komprenos, ke ĝi konsistas en rajtoj je malnoblaj agoj. Via protesto kontraŭ subpremado batas senkulpajn homojn, malproksimajn de ajna partopreno en tiu afero. La regantoj ĉiam gurdas al vi pri neceso defendi la popolon. «Kontraŭ kiu?» — ĉu vi demandis vin? Kie estas ili, tiuj imagitaj malamikoj? Fantomoj, helpe de kiuj oni devigas vin oferi ĉion, kaj, plej malbone, obeigas al si vian psikon, direktante la pensojn kaj la sentojn laŭ falsa vojo.

Gzer Bu-Jam longe silentis, poste komencis rakonti al Rodis pri senekzempla subpremado de «mavoj».

— Ĉio ĉi, — diris li, — estas forstrekita el la historio kaj konserviĝis en buŝa rakonto.

Rodis eksciis pri amasaj venenadoj, malpligrandigintaj la loĝantaron laŭ volo de regantoj, kiam la eluzitaj produktivaj fortoj de la planedo ne bezonis la antaŭan multon de laboristoj. Kaj male, pri deviga artefarita fekundigo de virinoj dum la epokoj, kiam ili rifuzis naski infanojn por baldaŭa morto, kaj sindonemaj kuraĝuloj — kuracistoj kaj biologoj — disvastigadis inter ili necesajn rimedojn. Pri tragedio de la plej belaj kaj sanaj junulinoj, selektitaj, kiel brutaro, kaj konservataj en specialaj koncentrejoj — fabrikoj por produktado de infanoj.

La provo de plena anstataŭigo de homoj per aŭtomataj maŝinoj finiĝis per fiasko, komenciĝis kontraŭa ondo, ree kun amasa kaj pena mana laboro, ĉar el la kapitalisma vidpunkto homoj iĝis multe malpli kostaj, ol ajna komplika maŝino. Tiuj ĵetiĝadoj de unu flanko al alia nomiĝis la saĝa politiko de la regantoj, estis prilaŭdataj de sciencistoj kiel ĉeno da seninterrompaj sukcesoj en kreo de feliĉa vivo.

Rodis, kiel historiisto, sciis la leĝon de Ramgol por la kapitalisma sociformo: «Ju pli malriĉa estas lando aŭ planedo, des pli granda estas fendo en privilegioj kaj fremdeco de apartaj socitavoloj inter si». Riĉo faras homojn pli malavaraj kaj bonkoraj, sed kiam estonteco promesas nenion, krom malalta vivnivelo, venas ĉies malamo.

Sciencistoj helpadis al regantoj en ĉio: inventante terurajn armilojn, venenojn, falsaĵojn de nutraĵo kaj amuzoj, implikante la popolon per ruzaj vortoj, misformante la veron. De tio devenas la enradikiĝinta en la popolo malamo kaj malfido al sciencistoj, strebo ofendi, bati, kaj eĉ simple murdi «lovojn», kiel lakeojn de la subpremantoj. La «mavoj» ne komprenas ilian lingvon, samaj vortoj ĉe ili signifas tute alion, ol ĉe «lovoj».

— Rilate de la lingvo kulpas vi mem, — diris Rodis. — Ĉe ni, sur la Tero, estis tempo, kiam ĉe multeco de diversaj lingvoj kaj diversaj niveloj de kulturo samaj vortoj havis tute malsamajn signifojn. Eĉ interne de unu lingvo en malsamaj klasoj de socio. Sed tamen tiun gigantan malfacilaĵon oni sukcesis venki post unuiĝo de la tera homaro en unu familion. Timu alion: ju malpli alta estas nivelo de kulturo, des pli forte montriĝas pragmatika malvasteco de ĉiu vorta nocio, diseriĝanta al etaj nuancoj, anstataŭ ĉies kompreno. Ekzemple, ĉe vi vorto «amo» povas signifi kaj la helan, kaj la plej abomenan aferon. Luktu por klareco kaj pureco de vortoj, kaj vi ĉiam interkompreniĝos kun «lovoj».

— Interkompreniĝi pri kio? Ilia vero estas ne nia!

— Ĉu vere? La veron de la vivo oni trovas per miljara sperto de la popolo. Sed rapidaj ŝanĝiĝoj de la vivo en teĥnike evoluinta civilizo implikas vojojn al la vero, farante ĝin nedifinita, kiel sur tro sentiva pesilo, al kiu oni ne permesas ekvilibriĝi. Trovi la veron, komunan por la plejmulto, helpe de ekzaktaj sciencoj oni ne sukcesis, ĉar ne estis establitaj kriterioj por ĝia difino. Tiuj kriterioj, alivorte mezuroj, iĝis dum iuj periodoj de socia evoluo pli gravaj ol la vero mem. Ĉe ni, sur la Tero, oni sciis tion jam antaŭ kelkaj jarmiloj, en Antikva Helenujo, Hindujo, Ĉinujo… — Rodis por momento ekpensis kaj daŭrigis: — Impetoj al kompreno okazadis delonge en profetaĵoj de frenezuloj, intuicie komprenintaj la tutan grandegan gravecon de mezuro. En la Apokalipso, aŭ «La Revelacio de Johano» — unu el la fondintoj de la kristana religio, estas vortoj: «Kaj mi rigardis, kaj jen nigra ĉevalo; kaj la sidanta sur ĝi havis en la mano pesilon…» Tiu revo pri mezurilo por kreo de la vera vero de la homaro realiĝis post invento de elektronikaj komputiloj. Venis eblo taksi malfeliĉon kaj ĝojon por harmonio de sento kaj devo. Ni havas grandegan organizon, okupiĝantan pri tio: la Akademion de Malĝojo kaj Ĝojo. Ĉe vi «lovoj» devas kune kun vi establi mezuron kaj trovi la veron, por kiu necesas batali kune, nenion timante plu…

La vero estas la vero, mensogon kreas timo. Sed ne insistu tro pri precizeco de veraĵoj, memoru pri ilia subjektiveco. La homo ĉiam deziras fari objektiva ĝin, la reĝinon de ĉiuj formoj, sed ĝi al ĉiu montriĝas en alia vesto.

Eduko en vero ne povas esti esprimita per abstraktaj formuloj. Antaŭ ĉio tio estas heroa ago sur ĉiuj ŝtupoj de la vivo. Kiam vi rezignos pri blasfemado, pri komunikado kun perfidantoj de la vero, saturos vian menson per bonaj kaj puraj pensoj, vi ricevos personan nevenkeblecon en lukto kontraŭ malbono.

Tiele per malrapida konvinkado, nerefuteble kaj senpartie, Faj Rodis tiris fadenon post fadeno de «mavoj» al «lovoj». Ceteron kompletigis personaj kontaktoj. Unuafoje «mavoj» kaj «lovoj» renkontiĝis kiel egaluloj en la subteraĵoj de la malnova Templo de la Tempo.

Tael estis afekciita de mensa vigleco, de mirinda komprenemo en lernado kaj de plena malfermiteco al ĉio nova ĉe tiuj, kiujn li kutimiĝis opinii la malsprita kaj malagema parto de la homaro. «Mavoj» sorbadis novajn ideojn eĉ pli rapide, ol mense trejnitaj, sed samtempe pli inertaj «lovoj».

— Kial ili ne strebis al scio, kial ilia evoluo antaŭlonge haltis? — demandis la inĝeniero Rodis-on. — Ja ili, kiel montriĝis, estas neniel malpli bonaj, ol ni!

— En la formulo mem «ilia», «ili» estas via profundega eraro. Ili estas absolute samaj homoj, artefarite selektitaj de via socio kaj kondamnitaj vivi en kondiĉoj de primitiva lukto por ekzisto. Mallonga vivo permesas evolui nur al la plej banalaj sentoj, la «mavoj» malleviĝas ĉiam pli malsupren sub pezo de nearanĝita vivo. Tiel en praarbaroj de niaj tropikoj triboj, foririntaj tien antaŭ dekmiloj da jaroj, malŝparadis ĉiujn fortojn nur por unu afero — por transvivado. De generacio al generacio ili degeneradis intelekte, perdante kreivan energion. Eĉ fortegaj elefantoj de stepa raso, gigantaj hipopotamoj de grandaj riveroj de la Tero transformiĝis en arbaroj en nanajn, etajn speciojn. Via «arbaro» estas la mallonga vivo kun perspektivo de proksima morto en sufoka denseco de troloĝataj urboj, kun malbona nutraĵo kaj neinteresa laboro.

— Jes, ĝenerale «mavoj» estas nur malmultekostaj transmisiiloj inter multekostaj maŝinoj, — diris Tael. — Ili havas nek majstrecon, nek ĝojon de kreado. Maŝino faras pli bone, pli rapide, kaj «ci nur alportas», kiel diras Gzer Bu-Jam. «Vi mortas malsanaj kaj saĝaj, kaj ni — junaj kaj stultaj, kio estas pli bona por homo?» — oni demandis min. Mi penis klarigi al ili, ke malbona laboro de ĉiu el ni, kiu ajn li estu, batas kontraŭ niaj sendefendaj fratoj, gepatroj, infanoj, sed ne kontraŭ la malamataj subpremantoj. Tiuj havas gardajn rimedojn. «Kiel vi povas tiel agi?» — demandis mi, kaj, ŝajne, ili komprenis.

— Sed tamen «ili» havas avantaĝon super «vi», — diris Rodis. — Vidu, kiaj kolorriĉaj figuroj estas tiu kompanio de Gzer Bu-Jam! Ili malmulton bezonas, kaj en tio ili estas pli liberaj. Se vi vidus, kiel kondutis Gzer Bu-Jam, kiam ekvidis per TVF Eviza-n Tanet! Kun kia infane naiva kaj hela ĝojo li rigardis al ŝi! «Mi ekvidis ŝin, mian revon, ankoraŭfoje kaj nun povas morti!» — ekkriis li. Jen — kruda, malklera «mavo»!

Sonis mallaŭta voko de la SDP, kaj Rodis respondis. Sur la ekrano aperis Vir Norin kaj diris:

— Mi deziras venigi al vi Sju-Te-n.

— Ĉu ŝin?

— Jes. Por sekureco mi venos en la subteraĵon.

Ekvidinte Faj Rodis-on, Sju-Te suspiris mallonge kaj abrupte, kiel plorĝemis. Rodis etendis al ŝi ambaŭ manojn, rigardis en la malfermitan vizaĝon, levitan al ŝi.

— Ĉu vi estas la regantino de la teranoj?.. Stulta, mi povus ne demandi, — diris Sju-Te, malleviĝante sur la genuojn antaŭ Rodis, kiu sonore ekridis kaj facile levis la junulinon. La lipoj de Sju-Te subite ektremis, laŭ la vangoj ekruliĝis grandaj larmoj. — Diru al li… Li diras, ke ĉio estas ne tiel, kaj mi ne komprenas. Nu por kio mi necesas al tera homo, se vi estas tiaj?… Granda Serpento, mi estas flava birdido Ĉa-Hik antaŭ virinoj de la Tero!