Выбрать главу

— Saĝega penso! — pepis Ka Luf.

Dum la komplotantoj konsiliĝis supre, en la malsupran etaĝon oni altrenis batitan, sed ankoraŭ rezistantan fizikiston Du Ban-La-n. Tiu montriĝis pli persista ol la fidema denuncanto Nar-Jang, kaj la «liluloj» devis sidigi lin sur la umaagon. Perdinte la voĉon pro nehoma kriego, verŝiĝante per ŝvito kaj larmoj, la fizikisto cedis kaj sub eskorto de la torturistoj ekveturis por preni sian aparaton.

Faj Rodis post noktiĝo malleviĝis en la subteraĵon. Hodiaŭ okazis granda komuna kunveno de «mavoj» kaj «lovoj» — oni estis diskutantaj realajn paŝojn al kunigo de fortoj en komunan rezistan organizon. Aŭskultante parolantojn, Rodis ne ĉesis pripensi, kiel helpi al Vir Norin kaj lia ĉarma feino Sju-Te. Ŝi ne dubis pri decido de ĉiuj Konsilioj de la Tero. Ĉi tien oni ne sendos ekspediciojn, antaŭ ol elkreskos tio, kion semis la anoj de «Malhela Flamo», aŭ, en malpli bona okazo, iĝos klare, ke la Horo de Bovo ne finiĝas kaj demonoj plu regas sur Tormans. Tiuokaze eblos apliki la leĝon de la Granda Ringo pri neniigo de reĝimoj, malfermantaj al pensantaj estaĵoj vojon al ĉiuflanka ekkono de la mondo, haltigintaj ilian evoluon, konservante inferecon. Neniu ripetos erarojn de antikvaj koloniistoj de la Tero, kiuj loĝiĝis en fremdaj landoj, konante nek historion, nek psikologion, nek morojn de aborigenaj popoloj, des pli se tiuj popoloj havis alte evoluintan propran kulturon.

Jen bona ideo: interkonsenti kun Ĉagas pri tio, ke Vir Norin laŭleĝe restu ĉi tie, sur la planedo Jan-Jaĥ, kiel historiisto, observanto kaj korespondanto ĝis veno de la sekva ŝipo. Aŭ jen eĉ pli bona preteksto — la veno de la imagita, «vokita» de ŝi stelŝipo kvazaŭ prokrastiĝas, kaj la astronavigaciisto restos por komunikado kaj alterigo. Tio donos al Vir Norin ioman tempon da trankvila vivo…

El la ĉirkaŭanta mallumo venis sento de minaca danĝero, densiĝinta subite, kiel alpelitaj de blovego sinistraj nuboj. La sentiva psiko de Faj Rodis avertis ŝin. Unuafoje dum la tuta tempo de estado sur Tormans ŝi eksentis, ke al ŝi proksimiĝas morta danĝero.

Malamikoj estis proksime. La intereso pri la diskutado, la pensoj pri Vir malfortigis ŝian normalan sentivon, kaj ŝi malfruis je horo aŭ pli. Alvokinte Tael-on, Rodis sciigis lin pri sia antaŭtimo. La inĝeniero atente rigardis al ŝi, kaj malvarmo trakuris laŭ lia dorso. La mildan, preskaŭ karesan gardemon de la tera virino anstataŭis minaca decidemo, nekaptebla rapideco de moviĝoj kaj pensoj. La volo, kvazaŭ streĉita kordo, vibris en ŝi, influante sentojn de la homoj, ĉirkaŭantaj ŝin.

Rodis konsilis disiri laŭ la du ĉefaj kaj laŭ la malproksimaj pasejoj. Ŝi anticipe trarigardis ilin psike: ĉu ne estas insido? Neniu devas trafi en manegojn de «liluloj», alie komencos disvolviĝi terura fadeno de persekutado.

Poste ŝi hastis supren akompane de Tael, koncentrante tutan sian volon sur voko al Vir Norin. Minutoj pasis, sed Rodis ne kaptis respondon.

— Mi penos komunikiĝi kun la Reganto, — diris ŝi al Tael ĉe la bazo de la ŝtuparo, kiu kondukis en ŝian dormoĉambron.

— Ĉu vi diras pri Ĉojo Ĉagas? — demandis Tael, anhelante pro rapida irado.

— Jes. Kun la ceteraj ne eblas aferi. Ili estas ne nur senresponsaj, ili malamikas al Ĉagas.

— Granda Serpento kaj Serpento-Fulmo! Ja Ĉojo Ĉagas forestas, kaj nun mi komprenas…

— Kiel forestas? (Ĉe Rodis glitis la rememoro pri la sekreta konservejo de la aĵoj, elveturigitaj el la Tero).

— Li foriris por du diurnoj en la sekretan restadejon kaj transdonis regadon, kiel ĉiam, al Gen Ŝi.

— Do ili deziras kapti nin dum foresto de Ĉojo Ĉagas! Per torturoj devigi ion fari por ili, aŭ simple murdi nin, por ke oni sur la ŝipo punu Ĉagas-on, tio estas senduba. Tael, kara, savu Vir Norin-on. Prenu la SDP-on el la sanktejo, forkonduku malproksimen kaj komunikiĝu kun li. Li estas ĉe si, mi sukcesos veki lin, kaj vi interkonsentu, kien li kaŝiĝu. Rapide, Tael, ne prokrastu. Unuavice ili penos kapti min. Rapide! Ankaŭ mi vokos lin el mia ĉambro.

— Kaj vi, Rodis? Kiel do? Se ili sukcesos?

— Mia plano estas simpla. Mi defendos min per la kampo de la SDP, ĝis mi parolos kun la stelŝipo. Donu koordinatojn de la loko en la forlasita ĝardeno, kie oni alterigis la diskavion dum la vundo de Ĉedi. Por preparo de diskavio necesos horo kaj duono. Ankoraŭ ĉirkaŭ dudek minutoj pasos, ĝis alflugos Grif Rift. Da baterioj por la naŭpiedulo sufiĉos por kvin horoj, eĉ ĉe senĉesa pripafado. Mia rezervo de tempo estas grandega. Kiam vi kaŝos Vir Norin-on, revenu kun la naŭpiedulo kaj atendu min apud la elirejo el la kvara galerio. Mi programos mian SDP-on al memdetruo ĉe malŝargiĝo kaj foriros malsupren, dum ili furiozos ĉirkaŭe. Ne timu, mi orientos la eksplodon supren, por ne difekti la domon kaj ne malkaŝi la pasejon en la subteraĵon. Ĝi ankoraŭ necesos al ni.

— Mi timas nenion, krom… — La inĝeniero subpremis subite elŝiriĝintan plorĝemon. — Mi timas pri vi, Rodis, mia stelo, apogo, amo! Venas io senekzemple terura!

Faj Rodis mem estis luktanta kontraŭ sinistra tristo, per akra kojno trabatiĝanta el la ĉirkaŭanta mallumo tra ŝia persistema psiko. Probable, al la tormansano transdoniĝis ŝia sento.

— Iru, Tael. Vi povas malfruiĝi al Norin.

— Permesu al mi leviĝi kun vi! Nur du minutojn. Mi devas konvinkiĝi, ke ili ne penetris en vian ĉambron.

— Ili ne povos. Mi baris la enirejon, kiel ĉiam, kiam mi malleviĝas en la subteraĵon.

Tre singarde ili deŝovis la muran blokon en la malluma dormoĉambro de Rodis. Almetinte la fingron al la lipoj, ŝi ŝteliris al la pordo en la duan ĉambron, aŭdis fortan zumadon de la naŭpiedulo kaj elrigardis trans la sojlon. Ĉe la malfermegita pordo el la koridoro amasiĝis multaj homoj en nigraj ĥalatoj, kapuĉoj kaj gantoj — noktaj punistoj. La vasta trairejo inter ĉambroj de la supera etaĝo estis plenigita per «liluloj», hantantaj en malklaraj konturoj de la defenda kampo. La malantaŭaj klopodis, trenante ion pezan, kaj la antaŭaj staris per senmova spaliro, provante nek pafi, nek ataki.

Faj Rodis nerimarkita retiriĝis en la dormoĉambron.

— Hastu, Tael!

La inĝeniero faris paŝon al la enirejo, kiu restis malfermita, kaj retrorigardis. Tuta lia sindonemo kaj ama adoro al Rodis reflektiĝis en la vizaĝo kun forto de antaŭmorta adiaŭo.

Rodis brakumis Tael-on, kisinte lin kun tia forto de sentoj, ke en liaj okuloj ekstaris nebulo. Por momento Tael rememoris filmojn pri la Tero, pri malvarmeta kaj karesa amo de teranoj, strange kombiniĝanta kun uragana pasio…

Li jam estis kuranta laŭ la kruta ŝtuparo en nepenetreblan mallumon de la subteraĵo, kaj Rodis, saltinte, mallevis la kornicon kaj fermis la truon en la muro.

La ĉefurbo ĉiam ekdormadis frue, kaj en tiu horo en la kvartalo de «lovoj» regis silento. Vir Norin subite vekiĝis. En la obtuzigita per tapiŝoj ĉambro de Sju-Te apenaŭ aŭdeblis egalmezura spirado de la dormantino. Sensona voĉo vokis lin el mallumo: «Vir, Vir, vekiĝu! Vekiĝu, Vir! Danĝero!»

Li saltis, momente forskuinte de si la dormon: Rodis! Kio okazis?

Vekinte Sju-Te-n, li kuris al si, ŝaltis la naŭpiedulon kaj ekvidis la malhelan ĉambron de Rodis. Post kelkaj sekundoj la vizio dissolviĝis kaj aperis Tael…

Teruro kaj admiro kaptis Sju-Te-n dum freneza rajdado sur la SDP laŭ malhelaj stratoj de Saĝejo. Sur la kloŝo de la naŭpiedulo povis lokiĝi nur unu homo. Vir Norin prenis la junulinon sur la brakojn. Nekredebla akordeco de moviĝoj kaj sento de ekvilibro de la terano tenis lin sur la eta maŝino, kureganta kun maksimuma rapido. Sur disforkiĝo de vojoj, ekster la urbo, la astronavigaciisto haltis. Laŭ konsilo de Tael, li malrapide ĉirkaŭveturis grandan cirklon, priŝprucinte la grundon per speciala substanco, kiun iam alportis al li Tael. Tiu inventaĵo, kaŝita de la regantoj, por longe paralizis flarajn nervojn. Nun iĝis ne timindaj hundoj, se oni ilin persekutigos laŭ la spuro. Restis ne pli ol du kilometroj da vojo ĝis la alteriga placeto de la diskavio.

Tiutempe Rodis eliris el la dormoĉambro, kaj la malamikoj rimarkis ŝin tra la nedensa defendo. Ili ekklopodis, montrante ŝin kaj donante signojn al tiuj, kiuj staris malantaŭe. Rodis plifortigis la kampon, la griza muro kaŝis la moviĝantajn figurojn, kaj la pasejo dronis en mallumo. Nevidebla por la malamikoj, Rodis vokis per alta radio sian ŝipon. Tie, ĉe la ŝildeto, sur kiu restis nur du verdaj lumetoj de la teranoj kaj la tria — de Tael, sidis Menta Kor. Ŝi momente vekis Grif Rift-on. Li venis post kelkaj sekundoj. Ĝenerala alarmsignalo eksonis laŭ la stelŝipo. La tuta ŝipanaro komencis prepari la diskavion — la lastan el la tri, prenitaj el la Tero. Rift, maltrankvile kliniĝante super la regpanelo, petis Faj-on Rodis ne atendi plu, foriri en la subteraĵon.

— La naŭpiedulo sukcesos sen vi. Mi delonge antaŭtimis ion similan kaj ne ĉesis miri pri via ludo kun Ĉojo Ĉagas.

— Tion faras ne li.

— Des pli malbone. Ju pli sentaŭgaj estas potenculoj, des pli danĝeraj ili estas. Mi alflugos, ne perdante eĉ sekundon. Ho hela ĉielo, ĉu vi finfine estos sur la ŝipo, sed ne en la infero de Tormans?

— Ĉi tie estas multegaj homoj, neniel malpli bonaj ol ni. Ili estas kondamnitaj ekde la naskiĝo ĝis la morto resti ĉi tie — jen neeltenebla penso. Mi tre maltrankvilas pri Vir.

— Ja jen li, Vir! Sidas sub arboj ĉe la alteriga placeto. Tuj foriru!

— Mi iras, ne malŝaltu la komunikadon, observu la ĉambron. Mi deziras scii, kiom eltenos mia naŭpiedulo. Kaj ni adiaŭos ĝin jam el «Malhela Flamo».

Rodis prenis de sur la tableto bobenon de ankoraŭ ne senditaj al la stelŝipo registraĵoj kaj, sendinte al Grif Rift aeran kison, direktis sin al la dormoĉambro.