Выбрать главу

Aŭdiĝis tia surdiga ŝriko, ke Rodis por momento rigidiĝis. El la mallumo de la defenda kampo, kvazaŭ buŝego de monstro, per arda kojno elŝoviĝis nekonata meĥanismo. Disŝirinte la defendan muron, ĝi per fajfeganta radio batis la pordon de la dormoĉambro, deĵetinte Rodis-on al la fenestro, apud kiu staris la naŭpiedulo.

Furioze Grif Rift alkroĉiĝis al la rando de la regpanelo, alproksimiginte al la ekrano la vizaĝon, torditan pro timo.

— Rodis! Rodis! — penis li superkrii la fajfegon kaj ŝrikon de la radio, post kiu en la ĉambron estis enrampanta iu konstruaĵo, movata de nigraj figuroj de la punistoj de Gen Ŝi. — Amata, ĉielo mia, diru, kion mi faru?

Faj Rodis surgenuiĝis antaŭ la SDP, alŝovinte la kapon al la dua sonprenilo.

— Malfrue, Grif! Mi pereis. Grif, mia ŝipestro, mi konvinkas vin, petegas, ordonas: ne venĝu pro mi! Ne faru perforton. Ni ne devas anstataŭ hela revo pri la Tero semi malamon kaj teruron en la popolo de Tormans. Ne helpu al tiuj, kiuj venis murdi, ŝajnigante sin dio, kiu punas egale kaj kulpulon kaj senkulpulon, — jen la plej malbona inventaĵo de la homo. Ne faru niajn oferojn vanaj! Forflugu! Hejmen! Ĉu vi aŭdas, Rift? Ŝipo — startu!

Rodis ne sukcesis konsoli sin per rememoro pri la kara Tero. Ŝi memoris pri fikuraĝaj ĥirurgoj de Tormans, ŝatantoj de vivigo, kaj sciis, ke ŝi ne devas morti en ordinara maniero. Ŝi turnis fustojn de la SDP al eksplodo kun minuta prokrasto, per potenca volstreĉo haltigis sian koron kaj falegis sur la naŭpiedulon.

La punistoj, enrompiĝintaj kun jubila muĝo, haltis antaŭ la korpo de la regantino de la teranoj — por minuto da restinta al ili vivo…

El la gorĝo de la estro de la Stelŝipo de Rekta Radio unuafoje dum la longa vivo elŝiriĝis kriego de kolero kaj doloro. La verda lumeto de Faj Rodis sur la regpanelo estingiĝis. Tamen tie, kie staris ŝia SDP, en la nigran ĉielon leviĝis fosto de blindiga blua fajro, levinta cindron de la bruligita korpo de Faj Rodis en la superajn tavolojn de la atmosfero, kie ekvatora aerfluo portos ĝin, ĉirkaŭzonante la planedon.

Epilogo

Delonge finiĝis la «steleto» de memormaŝino — la filmo pri la ekspedicio al Tormans, sed la lernantoj plu sidis, ŝtoniĝinte pro impresoj. La instruisto ne maltrankvilis pri la fortika psiko de la gejunuloj de la Erao de Kuniĝintaj Manoj kaj donis al ili tempon trasenti la viditan. La unuaj rekonsciiĝis Kimi kaj Puna, ĉiam la plej rapidaj.

— Mi maljuniĝis je mil jaroj! — ekkriis Puna. — Kia terura mondo! Kaj en ĝi vivas niaj teraj homoj. Mi sentas min venenita, kaj por longe. Ĉu, eble, mi ne povas spekti inferaĵojn?

— Ne maljuniĝis, sed saĝiĝis, — ridetis al ŝi la instruisto. — Saĝiĝi ĉiam estas malfacile. Nun vi iĝas pli aĝaj, se komprenis, ke scioj, kiujn donas al vi lernejo, kaj malfacilaĵoj, per kiuj ĝi vin trejnas, estas tute ne por plenŝtopi viajn kapojn per simpla sumo da leĝoj kaj faktoj. Tio estas koridoro de neceso, tra kiu devas trairi ĉiu, por rektigi siajn instinktojn, lerni la senton de socia konscio, kaj antaŭ ĉio singardemon en agoj kaj takton en traktado de homoj. La koridoro estas ege mallarĝa kaj malfacile trairebla.

— Nun mi ĉion komprenas, — konsentis Puna, — kaj eĉ la gardajn sistemojn, kiuj ŝajnis nenecesaj. Tio estas absolute necesa! Ju pli komplika estas strukturo de socio, des pli facile ĝi povas fali en inferecon. Kaj ankoraŭ, — ekhastis la junulino, — ĉio: pensoj, agoj kaj revoj — devas malpligrandigi suferojn kaj pligrandigi liberon al ĉiuj aliaj homoj.

— Ho jes, vi pravas! — emociiĝante, diris Kimi. — Mi havas alian, tre strangan impreson. La Tero iĝis miloble pli plaĉa kaj bela. Mi nun komprenis, kiel komforta estas nia hejmo en la senfineco de la mondo kaj kiom kostis ĝia kreo. Sed ĉio ĉi estas kvazaŭ maldika kurteno, kiu ŝirmas malantaŭ si abismon de mallumo kaj en la pasinteco de la homaro, kaj en sorto de planedoj. Mi estos historiisto, kiel ŝi, laboros en la Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo.

— «Ŝi» — tio estas Faj Rodis, certe? — demandis la instruisto.

— Jes! — fiere respondis Kimi. — Kaj vi konvinkiĝos, ke mi ne eraris pri la elekto.

— Nepino de Faj Rodis lernas en lernejo de la tria ciklo en la suda hemisfero, apud Durban, — ruzete diris la instruisto.

— Kiel? — ruĝiĝis Kimi.

— Faj Rodis lasis sur la Tero filinon, kiu iĝis edzino de filo de Grif Rift. Ili havas filinon kaj filon, — klarigis la instruisto, — ekzistas posteuloj ankaŭ de aliaj stelŝipanoj. Mi scias pri filoj de Ĉedi kaj filinoj de Eviza, kiuj aperis jam post ilia reveno el Tormans, — aldonis li.

— Kvankam unu revenis kun fizika vundo kaj, verŝajne, ambaŭ — kun la animaj, — rimarkis Dalve. — Ne eblas senpune trairi inferecon, kiel devis ili ambaŭ. Mi unuafoje eksentis timon, kiam mi komprenis, kiel frakasebla estas la homa kulturo. Ili, tormansanoj, atingis la kosmon, trairis neimageblan spacon, ricevis de la sorto bonan planedon…

— Jes! Kaj, prirabinte ĝin, deruliĝis en malhelan abismon, en inferecon, murdante kaj plikoleriĝante, — aldonis Ivetta per voĉo, premita pro emocio.

— Ĉio ĉe ili estas inversa al nia mondo, kvazaŭ en Tamas. Rimarkinda individueco, grandaj kapabloj ĉe ili anstataŭ servo al la socio faras homon fermita egoisto, por io levanta sin mem, — diris la revema Kunti.

Kaj Miran, eĉ pli melankolia, ol ĉiam, aldonis:

— Mi komprenis tutan profundon de la falo de tormansanoj, kiam montriĝis ilia rilato al artistoj. Ili ne komprenis, ke artistoj po eroj konkeradis disde la morto en la tempo, disde disĵetiteco en la spaco la belon, la revon, la idealon de la nerealiĝinta, sed ebla, masonante ŝtuparon por leviĝo el infereco, for de malklaraj sentoj kaj momenta feliĉo de la naturo.

— Bonege dirite, Miran, — laŭdis la instruisto. — Ĝuste en helpo por leviĝo el infereco konsistas la destino de la artisto. Sen tio estas nur blinda talento, kiel ajn granda ĝi estu. Spektro de ĉarmo de la naturo: besta forto de korpo, sento de senkontrola libero, kirlo de ĉiama nomadado, ĉasado, batalo, «malbonaj» sorĉoj de malhela pasio — jen ĉio, kio konsistigas la animalan esencon de sovaĝaj gefiloj de la Tero. Al tiu potenca kaj antikva sorĉo vi kontraŭstarigos lumon kaj senliman universon de la noosfero — super malhelaj profundaĵoj de egoo, venkita de si mem.

— Kaj kio okazis poste kun la ŝipanaro de «Malhela Flamo» ĉi tie, sur la Tero? — demandis Puna.

— Vi legos pri tio en multaj romanoj, vidos en kelkaj filmoj, dediĉitaj al la posta sorto de la revenintoj, — respondis la instruisto.

— Ni parolas pri la revenintoj, — diris Kimi, — sed kio okazis sur Tormans? Ĉu estas konata la sorto de Vir Norin kaj Tael? Ĉu la stelŝipo forflugis tuj post la pereo de Rodis, lasinte ĉion al arbitro de la sorto? Ne povis niaj homoj fari tiel!

— Ne povis! — konsentis la instruisto. — Kaj mi atendis tiun demandon. Jen kroma «steleto», registrita sur «Malhela Flamo». Ĝi estas mallonga. Mi konsilas spekti ĝin tuj, dum estas akra la memoro pri la travivita…

Vir Norin je minuto antaŭ la katastrofo ekkomunikiĝis kun la stelŝipo kaj vidis ĉion en ĝia flanka ekrano, same kiel Tael per la naŭpiedulo de Eviza, prenita el la sanktejo.

Tael falis sur la ŝtonan plankon de la domo, kie li atendis Rodis-on. Sonoro de la SDP devigis lin ekstari. Vir Norin postulis, ke oni tuj trovu por li nigran kapoton kun kapuĉo, kiel ĉe la punistoj.

— Kion vi faros, Vir? Rodis, la sola en la universo Faj Rodis ne plu estas!

— Sed estas la aparato, kiu pereigis ŝin. Mi ne dubas, ke ĝi estas ununura. Alie ili murdus samtempe nin ambaŭ. Tael, estu terano! Agu! Mi iras al vi.

Sju-Te, ploranta, suferanta, sed ne rompita, restis atendi Vir Norin-on ĉe disfalintaj muroj de antikva ĝardena konstruaĵo, sub gardo de la naŭpiedulo.

Kiam Vir Norin alkuris en la laboratorion de Zet Ug, Tael jam akiris veston de nokta punisto. Vir Norin malleviĝis en la subteraĵon. Preterinte la galerion, kondukantan en la kvinan templon, li senhezite eliris sur la placon al la monumento de la Ĉiopova Tempo. Apud la ĉefa pordego de la templo «liluloj» en sia ordinara uniformo estis dispelataj amason da civitanoj, vekitaj de la eksplodo. De Vir Norin timigite forĵetiĝadis renkontatoj, kaj du punistojn, deĵorantajn en la pordego, li devigis ne vidi sin. Laŭ la ĝardeno kuradis apenaŭ rimarkeblaj figuroj, serĉantaj iun. Vir Norin pensis pri sagaco kaj rapido de pensado de Faj Rodis, savinta de granda danĝero la kernon de la kreiĝantaj fortoj de rezisto de Tormans.

La tumulto de la punistoj faciligis la taskon. Rimarkita de neniu, Vir atingis la kvinan templon kaj, bone sciante ĝian konstruon, leviĝis laŭ la okcidenta ŝtuparo en la supran koridoron, kie plu amasiĝis ne malpli ol kvindek «nigruloj». Malrapide, kvazaŭ spontanee, moviĝante laŭ la muro, la astronavigaciisto aŭdis pecojn de frazoj, kuniĝantajn en klaran bildon:

— Kion ni atendas? Jen li mem venos… Kaj ĉu la alian kaptis?… Mortigis? Eh, ni perdas tempon! Ĉu ci ne vidas — tiu, kies la aparato, mortigis sin!

Apud la aparato, duone enŝovita en la ĉambron de Rodis, kuŝis senkapigita kadavro. Evidente, la inventinto, ne dezirante plu servi al la regantoj, ŝovis la kapon sub la dissekcantan radion.

— He, ci, tie! Kial ci gapas? Iru ĉi tien! — kriis al Vir Norin komandanta ĉi tie homo kun arĝenta serpento, galonita sur la kapoto.

Vir Norin sentime aliris, penetrante per sia rigardo la mallumon de okultruoj de la kapuĉo.

— Jes, ĝuste, mi ordonis al ci stari ĉi tie! Neniun allasu al la maŝino, responsas per malrapida morto en acida barelo!