Выбрать главу

Vir Norin riverencis, ekstaris apud la maŝino, ĝibetiĝante, por kaŝi sian alton. Trovinte konvenan minuton, li disŝovis en diversajn lokojn de la aparato kvar kubetojn, kunigitajn per dratoj, staris iomete kaj eliris laŭ la sama vojo, laŭ kiu li venis ĉi tien.

Por miro kaj timo de la punistoj, la zorge gardata aparato subite per si mem ardiĝis, kaŭzis incendion, kiun oni kun peno estingis. Restis kripla kurba peco de metalo, simila al skulptaĵoj de la pasinteco. Gen Ŝi furiozis, ordoninte eksplodi la domon, kie loĝis Vir Norin. La domo, minita laŭ ĉiuj reguloj de inĝeniera arto, falegis, panikiginte la tutan distrikton. Ĝi entombigus sub siaj ruinoj ne nur Vir Norin-on, sed ankaŭ ne malpli ol tricent loĝantojn, se ili ne estus anticipe forigitaj fare de senditoj de Tael. La inĝeniero konis siajn regantojn kaj ilian monstran neglekton al homa vivo…

La eksplodo de la domo kaŝis spurojn de Vir Norin en Saĝejo. Nun necesis fidinda rifuĝejo por la astronavigaciisto kaj lia amikino.

Kaj dume Vir Norin, paŝante antaŭ la SDP, estis klariganta al siaj kunuloj la kaŭzojn, pro kiuj li restas sur Tormans. Se antaŭe li havis hezitojn, malcertecon pri praveco de la ago, do nun ne estas eĉ spuro de duboj.

Faj Rodis pereis, ne sukcesinte firmigi la helan aferon, — li restos por helpo al la tormansanoj. Li konscias, ke li ne povas anstataŭi Rodis-on, kaj ke ekzistas morta danĝero, kaj kiel grandega estas perdo de la bela Tero. Sed li nun havas animan apogon, radikon en la fremda grundo, konsolon per granda amo. Vir alpuŝis al la ekrano konfuzitan Sju-Te-n. Ŝi staris kun la ŝvelintaj pro larmoj okuloj kaj nazo, kun la brulantaj vangoj, mallevinte la kapon, eta, bonkora kaj ĉarma.

La teranoj komprenis: la disiĝo ne estos senelira por lia amiko, kaj pereo por giganta celo neniam timigis loĝantojn de la Tero.

— Plenumu la testamenton de Rodis, karaj amikoj! — diris Vir Norin. — Memoru ŝiajn lastajn vortojn. Nur mi kaj vi aŭdis ilin, Rift!

— Kiajn? Kial do vi silentas? — demandis Ĉedi, kovrita per larmoj ne malpli ol Sju-Te. Ŝi staris flanke de la ceteraj, alpremiĝinte al Eviza Tanet. Ĝuste en tiu ĉi funebra kaj sopira pozo, registrita en la videokroniko de la ŝipo, ilin fiksis la aŭtoroj de la monumento al «Malhela Flamo».

— Vi ekscios el la registraĵo. Mi ne havas fortojn por ripeti ilin. Sed la lastajn du vortojn de la ekspediciestrino vi devas scii tuj: «Ŝipo — startu!»

Grif Rift blankiĝis. Ŝajnis, la ŝipestro tuj falos. Eviza ĵetis sin al Rift, sed li detenis ŝin kaj rektigis sin.

— Ĉu estas io necesa al vi kaj Tael, Vir Norin? — demandis li per malviva, senintonacia voĉo.

— Jes! Sendu al ni la lastan diskavion. Donu ĉiujn filmojn pri la Tero, ĉiujn materialojn por farado de DPE kaj IMM, ĉiujn rezervajn bateriojn de SDP kaj… — La astronavigaciisto stumblis: — Iom da tera manĝo kaj akvo. Por ke tormansaj amikoj de tempo al tempo sentu guston de nia mondo. Kiel eble plej multe da kuraciloj, ne postulantaj specialajn sciojn. Jen ĉio!

— Ni preparos, — respondis Grif Rift, — indiku la alterigan lokon.

La ŝipestro tuŝis la regpanelon, kaj la pilota sferoido de la stelŝipo zoniĝis per lumoj — tio estis signalo de preparo al forflugo. La koro de Vir Norin ekdoloris pro sopiro. Li silente riverencis al la sampatrujanoj kaj malŝaltis la SDP-on.

La stelŝipo «Malhela Flamo» rompis tutan komunikadon kun Tormans, kvazaŭ ĝi troviĝis sur planedo, venena por tera vivo. Oni forigis la elirajn galeriojn kaj la balkonojn. La glata korpo de la ŝipo senmove altis en varmega aero de tago kaj en mallumo de nokto, kiel maŭzoleo al la pereintaj teranoj. Interne ĉe ekranoj senŝanĝe sidadis Olla Dez. Ŝiaj lertaj manoj kaj aŭdo estis atendantaj signalojn de Vir Norin aŭ Tael, sed ili ambaŭ silentis. Eĉ tute ne konanta Tormans-on homo povus kapti en la planedaj elsendoj signojn de konsterniĝo kaj maltrankvilo, kvankam ne estis dirita eĉ vorto pri la pereo de Rodis aŭ la pseŭda morto de Vir Norin. Por io elpaŝis Zet Ug kun mallonga parolado pri amikeco inter la teranoj kaj la loĝantoj de Jan-Jaĥ. Nek Gen Ŝi, nek Ka Luf aperis en la elsendoj. Ĉedi kaj Eviza klarigis al la kunuloj la moron kaŝi de la popolo ĉiujn ekstremajn okazojn, des pli se okazis io «supre», kiel en popola lingvaĵo oni nomis la oligarkian eliton.

Pasis diurno. Neatendite ĉesis ĉiuj elsendoj laŭ ĝeneralaj kanaloj de la planedo. Ĉojo Ĉagas estis vokanta «Malhelan Flamon» laŭ la sekreta reto, promesante klarigi la okazintaĵon, kaj kredigante, ke estas prenitaj rimedoj al trovo kaj puno de kulpuloj. Oni al li ne respondis. Ne estis pri kio paroli kun li. Peti zorgi pri la astronavigaciisto — signifis transdoni lin en manojn de homoj, kiuj havis nek honoron, nek fidelon al sia vorto, nek bonajn intencojn. Ĉu interkonsenti pri reveno de la ekspedicio, pri livero de medicina kaj teĥnika aparataro, filmoj, artaĵoj? Tio kontraŭis al la tuta politiko de la oligarkia socio. Ja pri kiaj interkonsentoj eblis temi, se sur la planedo ne ekzistis leĝoj, konsilioj de Digno kaj Juro, neniu atentis la publikan opinion!

La reganto ordonis vokadi la stelŝipon ĝis la vespero, kaj poste transiri al minacoj. Venis la nokto, kaj plu super arbustoj de la marbordo altis la silenta kupolo de la grandega ŝipo. Sed tamen ankoraŭ unufoje la stelŝipanoj sukcesis vidi sian «Malhelan Flamon» de ekstere.

Post la ĉeso de komunikado kun Vir Norin laŭ la galaksia horloĝo de «Malhela Flamo» pasis ok centmilonoj de sekundo, proksimume dek kvar teraj horoj. Olla Dez rifuzis forlasi sian postenon, kvankam al ŝi proponis anstataŭon ĉiuj ceteraj ŝipanoj, finintaj preparon al la sendo de la diskavio kaj al la forflugo. Nur Menta Kor kaj Div Simbel plu okupiĝis pri agordado de pilotaj aparatoj.

Grif Rift, forpelante persistajn pensojn pri Rodis, estis pripensanta listojn de aĵoj, ŝarĝitajn en la diskavion, penante ne forgesi ion decide gravan, kvazaŭ Vir Norin-on oni estus forlasantaj sur neloĝata planedo. La manko de komunikado komencis maltrankviligi la ŝipestron. Pensi pri iuj novaj viktimoj inter la teranoj aŭ la tormansaj amikoj estis neelteneble. Kaj la ĉefurbo persiste silentis, kaj nescio de la okazantaĵoj turmente longigis tempon eĉ por la paciencaj teranoj.

Rift estis pensanta, ĉu eble li respondu al Ĉojo Ĉagas kaj singarde pridemandu pri la sorto de Tael, kiam finfine eksonoris la voko kaj sur la ekrano aperis Vir Norin… Detektivoj de «liluloj» finfine atingis la subteraĵon de la Templo de Tempo, sed trovis ĝin malplena kaj prilaborita per la senodoriga substanco. Arkitektoj trovis vastan kaŝejon ĉe rando de la ĉefurbo, proksime de la sekiĝinta lago. Tien, sur la antikvan batalkampon, oni devis alterigi la senpilotan diskavion.

Vir Norin donis la koordinatojn kaj flankeniĝis. Inĝeniero Tael per profunda riverenco salutis la terajn amikojn kaj alportis al la ricevilo de la SDP du stereofotojn. Sen klarigoj de Vir Norin la stelŝipanoj ne rekonus, kiuj estas tiuj altranguloj, sidantaj mortintaj en luksaj nigraj foteloj, kun la vizaĝoj, misformitaj pro teruro. Teruraj neelpreneblaj tranĉiloj de Jan-Jaĥ elstaris el la torditaj korpoj. Gen Ŝi kaj Ka Luf ricevis merititan punon, ne ĝisvivinte juĝon kaj enketon de Ĉojo Ĉagas, en kiu ili sukcesus elturniĝi. Centoj da sklave obeemaj homoj implikus la reganton per amasigo de mensogo. Sed enmiksiĝis aliaj juĝistoj — la «Grizaj Anĝeloj», restarigintaj sian agadon kun senekzempla potenco.

— Estas morte punitaj ankoraŭ dudek ĉefaj kulpuloj de la atako, — kun kolera jubilo sciigis la inĝeniero.

— Kion vi atingos per tio? — demandis Grif Rift.

— Tio estis necesa. Oni devas esti sistemaj kaj absolute senkompataj en defendo kontraŭ senleĝeco, mensogo kaj malhonesto. Vi mem sur la Tero zorgeme plenumas en sociaj rilatoj la trian leĝon de Neŭtono: ago egalas al kontraŭago, — kontraŭstarigante tujan kontraŭagon, sed ne penante atendi, kiel en la antikveco, enmiksiĝon de Dio, sorto, reganto… Longe homoj atendis repagon al siaj torturistoj, sed jarcentoj pasadis, akumulante malbonon kaj plifortigante potencon de fiuloj. Tiam via socio prenis sur sin la funkcion de dia repago de Nemezo: «Ĉe Mi estas venĝo, Mi repagos!» — rapide eksterminte fiaĵojn kaj turmentojn. Vi ne povas imagi, kiom da homa aĉaĵo akumuliĝis ĉe ni dum multaj jarcentoj da ekstermado de la plej bonaj homoj, kiam precipe transvivadis etanimaj konformistoj, denuncantoj, torturantoj, subpremantoj! Ni devas gvidi nin per tio, sed ne blinde imiti vin. Kiam kaŝe kaj senglore pereados miloj da «serpentuloj» kaj iliaj helpantoj — torturistoj de «liluloj», — tiam alta stato en la ŝtata hierarkio ĉesos altiri fiulojn. Ni multon lernis de Rodis kaj de vi ĉiuj, sed rimedojn de lukto devos ellabori ni mem. La belaj bildoj de la Tero kaj la potenca menso de Vir Norin estos nia apogo sur la longa vojo. Mi ne povas esprimi mian dankon, fratoj! Jen tiu ĉi memoraĵo por ĉiam restos kun ni, — Tael montris foton de «Malhela Flamo», faritan per televida objektivo el altaĵoj, proksimaj al la stelŝipo.

Olla Dez tuj refotis ĝin. En la vidkampon eniris Sju-Te, ion dirinta al Vir Norin.

— La diskavio alteriĝis je cent metroj for de ni! — ekkriis Vir Norin kaj apenaŭ aŭdeble aldonis: — Nun estas ĉio.

Tael, Sju-Te kaj Vir Norin ekstaris antaŭ la naŭpiedulo. La ok teranoj viciĝis en adiaŭa spaliro. Ĉedi, ne elteninte la silenton, kriis:

— Ni alflugos, Vir, nepre alflugos!

— Kiam finiĝos la Horo de Bovo!.. Kaj ni penos, ke tio okazu pli baldaŭ, — respondis Vir Norin. — Sed se demonoj de nokto prokrastos la tagiĝon kaj la Tero ne ricevos sciigon de ni, la sekva stelŝipo venu post cent teraj jaroj.

Vir Norin etendis la dekstran manon al la braceleto. La ekrano de la ŝipa TVF iĝis nigra kaj muta. Samtempe sur la regpanelo estingiĝis la verda lumeto de la astronavigaciisto. La sola lumeto — ne de homo de la Tero, sed de la tormansano Tael — restis brilanta kiel simbolo de la restarigita frateco de ambaŭ planedoj.