– Pri kio?
– Pri kio ajn povas interesi vin.
– Ankaŭ pri Hamburgo?
– Jes –; kaj kun peno farante la samajn longajn paŝojn de mia longkrura amiko, mi kun li laŭiris la okulforman bordon de nia Insulo, ĉar mi deziris montri al li ĉion. Rapide pasis la horoj, kaj kiam vesperiĝis kaj la suno subiris sub la horizonton en tiun profundan misterplenan abismon, mia kapo turniĝis pro ĉio nova kaj ĉio admirinda, kion Johano estis rakontinta. Ho, se li povus restadi ĉiam, pensis mi, kiam mi supreniris la ŝtuparon por iri dormi kun Sim kaj Jafet , kiuj kiel kutime akompanis min al mia subtegmentejo. Kiam mi kuŝis sur mia lito, mi klare povis aŭdi malsupre en la ĉambro la klaran ridon de nia gasto, kiu ankoraŭ parolis al miaj gepatroj, kaj fine, laca pro tiaj eksterordinaraj okazintaĵoj de la tago, mi ekdormis.
Tria Ĉapitro.
Mi serĉkolektas ovojn kun filozofoLa nigraj manoj kaj la blankajLa ĉarpentistedzino de Gaŭda Filozofo, kiu perdas sian egalpezonKial mi ne povis dormiPor la unua fojo mi ne dormas ĉe bestoj.
Ĉu estas strange, ke mi sonĝis tiun nokton? Mi sonĝis, ke nia Insulo ŝanĝiĝis en grandan urbon kaj tiu urbo estis Hamburgo. La herbejo estis malaperinta, kaj ĉiuloke staris multaj malaltaj domoj. Bovinoj kaj kaprinoj iris libere en la stratoj kaj la stratoj estis tiom homplenaj, ke la promenantoj sin interpuŝadis. Meze de ili mi vidis mian longkruran amikon. Li portis la vestojn de mia patro kaj sub lia mentono pendis longaj brunaj haroj, kiujn mi tre admiris. Li parolis al si mem kaj fine rimarkante min, li ekkaptis mian manon kaj premis ĝin forte dum li diris:
– Jam estas malfrue, mia knabo, malsupreniru.
Mi tre miris pro tiu “malsupreniru”, ĉar kiel mi malsuprenirus, starante en strato inter tiom da homoj kaj bestoj?
– Kiel malsupreniri? – mi demandis.
Refoje li premis mian manon, ektiregis kaj... mi vekiĝis. La urbo estis for, ankaŭ la homoj kaj la bestoj, sed jen antaŭ mi staris Johano, kiu estis eltironta min el mia lito. Estis la unua fojo, ke iu vekis min. Miaj gepatroj lasis min ĉiam dormadi, ĝis kiam mi vekiĝis mem, tute egale ĉu tio estis frue aŭ malfrue, kaj se okaze mi estus restinta tutan tagon sur mia lito, mia patro eĉ ne tion ekrimarkus. Min tre tuŝis la pruvo, ke Johano jam tiel frue en la mateno ekpensis pri mi.
– He! ĉu estas vi? – mi demandis, larĝe malfermante la okulojn. – Mi sonĝis, ke mi estas en Hamburgo kaj ke vi havis mentonharojn. – La maristo laŭte ridegis.
– Ĉu mentonharojn, kaj en Hamburgo!? – li diris. – Ho ne, mi estas ankoraŭ sur via Insulo... Kio estas tio? – li subite diris, fingre montrante mian litkovrilon sub kio io ekmoviĝis.
– Tio estas Sam –, mi diris. Samtempe la kapo de mia kato ekaperis kaj tuj poste la tuta besto, kiu, vidante fremdan viron, al kiu ĝi ne kutimis, kurbigis alte sian dorson kaj per laŭta siblado anoncis sian malamikecon. Tiam ĝi saltis de la lito, sur la ŝtuparon kondukantan al la tegmento kaj malaperis tra la nefermita aperturo. Johano ridis.
– Jen ankoraŭ unu, kiu timas, ke mi ĝin manĝos –, li diris. Jafet tute ne ektimis. Ĝi salutis la mariston per moviĝanta vosto kaj lekis liajn manojn.
– Jafet ne min timas –, li diris. La hundo saltis el la lito, mi sekvis ĝian ekzemplon kaj ni iris malsupren por matenmanĝi. Apenaŭ mia patro la duan fojon estis metinta sian ĉapon sur la dikan hartavolon, kiam mi ekstaris. Jafet , divenante mian intencon, kuris bojante eksterdomen. Mi prenis la korbon kaj atendis, ĝis Johano ekstaris por iri kun mi al la dunoj.
– Ho jes! – li diris, ni serĉos ovojn.
– Nu bone! – diris la patrino.
Mia patro silentadis kaj eklegis gazeton, kiel kutime.
– Mi iras! – mi diris.
– Nu, bone! – refoje diris mia patrino kaj ni eliris.
– Ĉu via patro neniam serĉas ovojn? – demandis Johano.
– Li?... Ho ne, li legas gazeton kaj poste iras al la maro por vidi, ĉu bareloj aŭ kestoj aŭ io alia alnaĝis sur la Insulon.
– Ĉu tio estas ĉio, kion li faras?
– Ne; li melkas aŭ iras sur la herbejon.
– Por kion fari?
– Por fari fojnon aŭ por kapti talpojn.
Je kelka distanco sin paŝtis Sim . La kaprino ankoraŭ ne ekvidis nin, sed aŭdante nin paroli, ŝi turnis sin kaj rimarkante nekonatulon, ŝi rigardis lin kun videbla surprizo, ekstaris sur la malantaŭaj piedoj, faris la plej strangajn saltegojn kaj klinante la kapon faris mienon, kvazaŭ ŝi volus ataki mian kamaradon. Johano ridis.
– Nur venu! – li diris al la kaprino. – Nur venu, ni baldaŭ amikiĝos. – Sim tamen ŝajne ne samopiniis, ĉar ŝi ne venis, sed ĉiam rigardante nin, laŭiris grandan duoncirklon, ĝis kiam ŝi estis post ni, kaj sekvinte nin kelkajn paŝojn, subite turnis sin kaj kviete sin ekpaŝtis, kvazaŭ la entrudulo tute ne tuŝus ŝin plu.
Ĉiam babilante, la longkrura maristo daŭrigis sian vojon kaj mi marŝis ĉe lia flanko atente aŭskultante ĉion, kion li rakontis aŭ diris, ĉar tre interesa ĉio estis por mi, kiu ankoraŭ nenion interesan aŭdis antaŭ la alveno de Johano. En la dunoj ni serĉadis ovojn, sed mi tre miris, ke mi sola trovis ilin, ĉar kiel ajn Johano klopodis, li malsukcesis kaj trovis eĉ ne unu. Per tio li tamen ne perdis sian bonan humoron.
– Morgaŭ mi trovos ĉiujn, kaj vi neniujn –, li diris ŝerce. Jafet serĉis tiel diligente kiel mi, kaj post unu horo mia korbo estis preskaŭ plena. Pli ol unu plenan korbon mi neniam kolektis en unu tago, ĉar se oni forprenas tro multe da ovoj, la mevoj tro malmultiĝas sur la Insulo aŭ eble estus fortimigataj; mi sekve devis esti singarda kaj ne serĉi kun tro granda fervoro.
– Ni ripozu momenton –, diris Johano, kaj li eksidis. Memkompreneble mi ankaŭ eksidis kaj Jafet tuj sekvis mian ekzemplon. Ni sidis unu flanke de la alia kun nia nova amiko en la mezo, kaj tiel, kiel tri bonaj kamaradoj, ni ripozis post laciga marŝado tra la mola sablo. Mi rakontis al Johano pri miaj arĝentaj moneroj kolektitaj de mi kaj kiel mi ludadis kun ili dum la longaj vintraj vesperoj.
– Kion vi poste aĉetos per ili? – li demandis.
– Mi neniam pensis pri tio. Kion mi povos aĉeti?
– Tio dependas de la kvanto –, li diris ridetante pro mia naiveco, kaj li diris plue:
– En “la Urbo” vi povas aĉeti vestojn, poŝhorloĝon aŭ vi povas iri per via mono en teatron; vi povas vojaĝi per la vagonaro kaj cetere kaj tiel plu.
– Kiom da mono mi devas doni por iri teatron?
– Tio dependas; kiam mi havas multan monon, mi kutimas aĉeti enirbileton por bona sidloko, kiam mi havas malmultan monon, mi kontentiĝas kun malpli bona sidloko, sed en realo ĉiuj sidlokoj estas egale bonaj. Mi vidis riĉajn sinjorojn kaj sinjorinojn, kiuj enuis sur la plej bonaj sidlokoj kaj samtempe mi vidis malriĉulojn sur la malplej bonaj sidlokoj, kaj ili sin amuzadis treege. Sekvas el tio, ke ĉio dependas de cirkonstancoj.
– Ĉu mi devas multon pagi por vojaĝi vagonare al Hamburgo?
– Al Hamburgo? Ho ne; sed diru, kiom da tiaj moneroj vi havas.
– Tricent tridek du.
– Nu, per tiom da mono vi povas vagonare vojaĝi eĉ pli malproksimen ol Hamburgo.
– Mi neniam vidis vagonaron.
– Kompreneble, vi neniam ĝin vidis.
– Ĉu estas amuze vojaĝi en vagonaro?
– Tio dependas de cirkonstancoj.
– Ĉu tio ankaŭ dependas de cirkonstancoj?
– Jes, mia knabo; ĉio dependas de cirkonstancoj.
– Mi ne komprenas.
– Vi komprenos poste.
– Ĉu vi multfoje vojaĝis vagonare?