Moseo ludas plue, Rika trikas plue kaj Kovács kviete promenas plue, revante kaj daŭrigante sian vojon al la domareto, kuŝanta tie antaŭ li en la arĝenta lumo de la luno.
Jen supre ekaperas refoje ŝvebpendanta nubego; ĝia granda ombro kiel nigra inkmakulo glitrapidas sur la tero, malaperigante sinsekve por mallonga momenteto arbojn, dometojn kaj parton de la vojo. Rapide ĝi alproksimiĝas, iras trans la revantan artiston kaj tuj poste ĝi estas jam malproksime..., sed kie sin trovas Kovács ?... Ŝajnas, kvazaŭ tiu granda nigra makulo lin forbalais de la vojo, kaj kvazaŭ ĝi forprenis lin kun si per unu rapida ekkapto. La sabla vojo kuŝas tie tute kiel antaŭ unu sekundo, sed la artisto malaperis.
Dume Moseo daŭrigas ludadi kaj fantaziadi, kaj la mutulino trikadas, ĝis kiam ŝiaj fingroj laciĝas; tiam forigante la duone trikitan ŝtrumpon, ŝi subite estas kaptata de la penso, ke “la sinjoro” ne revenis, kaj ke pasis longa tempo post lia foriro. Rapidmove ŝi ekstaras kaj eligas ekkrion por altiri al si la atenton de la junulo. Li interrompas sian ludadon kaj rigardas al la virino, kiu faras gestojn per manoj kaj buŝo. Moseo tuj komprenas, metas la violonĉelon flanken kaj eliras la ĉambron.
Kovács ne staras en la koridoro, nek sur la strateto, nek estas videbla sur la sabla vojo transe de la longfoso, kaj la junulo reiras hejmen por komuniki, ke la onklo (li jam longe nomis Kovács on sia onklo) estas for; sed li ne bezonas tion komuniki, ĉar la mutulino jam estas sur la strateto. Moseo, timante ke malfeliĉaĵo trafis la artiston, rigardas ĉiuloken, kion kutime oni faras, kiam oni serĉas; sed nenie li ekvidas la onklon. Li ekpaliĝas, kaj lia koro ekbatas...; neniam la onklo tutsola promenas, ĉiam lin akompanas Moseo, kaj nun en ĉi tiu vespero li ekpromenis sen la junulo. Moseo ekkuras sur la sablovojon, ekzamene esploras, sed la onklo restas for. Moseo kuras en la direkto al la farmejo de Klomp , sed baldaŭ revenas. La mutulino kuris en la direkto al Brej , sed ankaŭ ŝi revenas post momento kaj renkontas la junulon apud sia dometo, kaj ili komprenigas sin reciproke per gestoj, ke la serĉado estis vana. Rika eligas laŭtajn ekkriojn, sed Moseo silente laŭiras la dekstran longfoson, ĉar li timas, ke la onklo enfalis tien post subita atako de tiu terura malsano.
Rika esploras, laŭirante la maldekstran longfoson, kaj ŝiaj okuloj penadas penetri la akvon, kiu sin etendas sen movo, parte tute nigra pro la ombro de la longfos-deklivo kaj parte brile hela pro la lumo de la luno. Ili ne trovas la artiston, nek en la longfosoj al Brej , nek en tiuj al la farmejo. Aliajn vojojn Kovács kutime ne elektis por siaj promenadoj; spite tion, la duo daŭrigas sian serĉadon en ĉiuj direktoj, sed vane. Kovács estas malaperinta. Post pli ol du horoj ili kune iras al Brej por informiĝi, ĉu la malaperinto eble estas ĉe la pastro.
Estas nun la dekunua horo; la pastro sidas en sia studejo, kiam Moseo kaj Rika staras antaŭ la pordo de lia domo. En la vespera silento li tuj aŭdas iliajn paŝojn kaj ekstaras por iri renkonte al la malfruaj vizitantoj. Rika ĵus malfermas la pordon, kiam la pastro enpaŝas en la koridoron. Li estas vestita per sia longa ĉambra jako, la argilan pipon li tenas de la buŝo al la mano, kaj li blovas dikajn fumnubojn. La lampo de lia studejo hele lumigas la postan parton de la koridoro, kie li staras, kaj konturigas klare lian tutan figuron. Fumante li movadas supren kaj malsupren la antaŭstarantan malsupran makzelon, kaj profundaj sulkoj sidas sur lia frunto, ĉar li klopodas trabori per la miopaj okuloj la malhelan parton de la koridoro, ĉe kies fino staras la du vizitantoj sur la sojlo de la pordo. Li ne povas distingi, kiuj ili estas, kaj prenante la pipon el la buŝo, li ekblovas lastan nubon, kaj surŝultrigante la pipon, kvazaŭ ĝi estus pafilo, li aliras al la pordo.
– Pastro –, tiel al li diras Moseo, – ĉu eble onklo estas ĉe vi?
La junulo parolis nerveme, kaj la bonkora pastro tuj konjektas, ke io ne estas en ordo.
– Onklo!?... Ne, Moseo, li ne estas ĉe mi, kaj ne estis...
Rika , kiu havas penetrantajn okulojn, legas la respondon sur la buŝo de la pastro. Ŝi komprenas, eligas raŭkan ekkrion kvazaŭ por paroli; tiam ŝi faras movojn per la brakoj, kiuj diras, ke onklo malaperis kaj estas for.
– Jam longe? – demandas la pastro.
– Li ekpromenis ĉirkaŭe je la oka; mi estis ludanta, sed mi pensis, ke li staras eksterdome por aŭskultadi, kiel kelkfoje li faras. Li tamen forrestis longe, kaj ni maltrankviliĝis; ni do eliris kune por lin serĉi. Ni serĉis ĉiuloke, laŭ ĉiuj vojoj kaj en ĉiuj longfosoj, sed nenie lin trovis. Ni timas, ke malfeliĉaĵo lin trafis.
– Kiam vi estis hejme la lastan fojon?
– Antaŭ du horoj ĉirkaŭe.
– Eble li rehejmiĝis en tiuj du horoj.
– Mi kredas ke ne, pastro –, respondas Moseo, kaj lia voĉo tremetadas, – mi tre maltrankviliĝis, mi timas, ke refoja atako lin ektrafis.
La pastro pripensas... Kion fari!?... Volonte li akompanus Moseon kaj Rika n por denove serĉadi, sed li estas tiel miopa, ke lia helpo estos sen valoro. Fine li diras:
– Mi iros kun vi al via domo; povas ja esti, ke li jam rehejmiĝis.
Moseo ellasas profundan malesperan ĝemon; li antaŭsentas ion teruran, fine li diras:
– Jes, ni reiru hejmen, povas esti, ke onklo revenis tien kaj ke li malkvietiĝas pro ni.
La pastro, vestita per la longa ĉambra jako kaj surhavanta sian veluran ĉapon, sekvas Moseon kaj Rika n, kaj triope, la pastro en la mezo, ili iras laŭ la sabla vojeto al la loĝejo de la mutulino. Senparole ili eniras ... paŝante mallaŭte pro la mistera timo, kiu premas la koron de ĉiu. Morta silento regas ĉie... Kovács ne estas en la dometo.
Rika altigas la manojn en malespero kaj refoje ŝiaj raŭkaj krioj interrompas la silenton. Ŝi restas staranta momenton meze de la ĉambro, ne sciante kion fari; ŝi rigardas sur la liton, sed ankaŭ tie ne estas Kovács . Ŝi svingadas la brakojn, iras tien kaj reen, supreniras la ŝtuparon en la koridoro por esplori, ĉu li eble estas sur la subtegmentejo, sed vane, ankaŭ tie li ne estas. Ŝi revenas en la ĉambron, eksidas, refoje ekstaras, iras ĉiuloken en la domo, ĉirkaŭiras ĝin, sed ĉiu serĉado restas sen rezultoj. Kovács estas malaperinta.
Moseo kaj la pastro, kiuj pli bone povas estri sian maltrankvilon, sidas kune ĉe la fajrujo kaj silentas, dum ĉiu enpense diras al si, ke la artisto neniam revenos viva.
Kaj dum la muta virino senlace daŭrigas sian serĉadon en la domo kaj poste ekstere, kaj Moseo kaj la pastro atendas ĉe la fajrujo, pasas kaj pasas horo post horo... Pasas la unua ... la dua ... la tria ... la kvara horo, kaj ankoraŭ ĉiam oni atendas la revenon de Kovács .
La luno, kiu jam ekpaliĝis pro la alproksimiĝanta tagiĝo, staras malproksime sur la ĉielo kaj kvazaŭ mokridante rigardas malsupren al la serĉanta virino; sed ŝi ne rimarkas tion, ŝi daŭrigas sian iradon, ĵetante flanken nubeton post nubeto da sablo per siaj pezaj lignaj ŝuoj. Fine ŝi rehejmiĝas, pala kiel la morto; ankaŭ ŝi antaŭsentas, ke li neniam revenos viva, kaj ke io terura okazis kun li. Ŝi lasas sin fali sur seĝon, svingadas momenton la brakojn kvazaŭ por diri: Ĉiu espero perdiĝis! Tiam eligante sian lastan ekkrion de malespero, ŝi restas sidanta sen movo, rigardante antaŭ sin kiel statuo.