Refoje pasas kelkaj horoj, la luno malaperas iom post iom kaj la suno estas leviĝanta; la birdoj ekvekiĝas, ekkantas, la laboristoj forlasas siajn dometojn por iri al la laboro sur la kampoj, kaj la leterportisto (estas nur unu leterportisto en Warfum , kiu regule je la sepa horo en la mateno komencas sian disportadon en Brej ) alproksimiĝas sur la sabla vojeto. Tion li faras ĉiumatene por alporti la gazeton al la farmejo de Klomp . Tiun gazeton kun du leteroj li portas en la mano. Mezvoje de Brej al la farmejo li subite ekhaltas. Ĉe lia dekstra flanko la verdaĵo kaj la alta nefalĉita herbo sur la longfos-deklivo kuŝas platigita en la direkto al la akvo. Ŝajnas kvazaŭ hundo estis tie por persekuti leporon, sovaĝan anason aŭ perdrikon. La leterportisto alpaŝas al la herbo por rigardi pli atente kaj jen antaŭ li sur la deklivo elstaras el la akvo du pantalone kovritaj kruroj kaj du piedoj. Ili elstaras supren el la akvo de la genuoj ĝis la ŝuplandoj. Ĉio cetera kuŝas en la longfoso sub la akvo.
La leterportisto terurita metas la ĵurnalon kaj la leterojn en la letersakon pendantan ĉe lia flanko kaj flustras:
– Sankta Dio, kio estas tio?
Li sin klinas kaj rigardas ankoraŭ pli atente, preskaŭ ne kuraĝante tuŝi la elstarantajn piedojn, kiuj apartenas al viro, kies brusto kaj kapo kuŝas tie sub la akvo. Li tamen ektuŝas la ŝuojn, altiris al si la piedojn, sed ili estas tiel rigidaj, ke nur kun peno li povas ekmovi ilin. Kiu do dronis?... Lia rigardo estas alforĝita sur la piedoj kaj la plandoj de la ŝuoj, kaj li klopodas solvi la enigmon. Fine li kredas scii, al kiu apartenas tiuj kruroj, kaj tirante al si per ĉiuj siaj fortoj la malfeliĉulon, li post momento trenas el la akvo la kadavron de Kovács . La kapo de la droninto estas tute nigra pro la grasa ŝlima koto de la longfosa fundo. Tamen la akvo, fluanta el la vestoj, forglitigas parton de la malpuraĵo, kaj la trajtoj de la mortinta artisto iom post iom ekaperas.
La leterportisto eltiras sian poŝtukon, malsekigas ĝin per akvo kaj purigas la vizaĝon, la harojn kaj la barbon de la senviva viro. Tiam li kuras al la dometo de la mutulino kaj ĝin eniras.
Rika , Moseo kaj la pastro tuj ekstaras ĉe lia alveno, ĉar ili legis sur lia vizaĝo, ke li venas kun teruriga sciigo pri la malaperinto.
– Ĉu vi lin trovis? – demandas la pastro kun retenita spiro.
La leterportisto kapjesas, etendante la manon en la direkto, kie kuŝas la droninto; tiam ne parolante unu vorton, li kuras returnen al la montrita loko, kaj lin sekvas la tri aliaj.
Klomp , kiu ĉiumatene jam frue faras la rondiradon sur siaj kampoj por ekzameni, ĉu ĉio marŝas bone, kaj ĉu la kamparaj laboristoj diligente laboras, eksaltas trans longfoson, trairas per siaj malgraciaj kruroj kelkajn kampojn kaj jen je centkelkaj metroj da distanco li ekvidas tri homojn, kiuj sin klinas super io kuŝanta en la herbo flanke de la sabla vojo. Scivola, kvieta kaj kun la manoj en la poŝoj de la pantalono li aliras tien. Kaj atinginte la tri homojn, li kviete ekhaltas...
Antaŭ li inter la pastro, la leterportisto kaj Moseo kuŝas la kadavro de Kovács , kaj la mutulino, eligante laŭtajn ekkriojn, genufleksis tuj apude, tirante al si la harojn, batante al si la bruston, kvazaŭ ŝi sola estus la kaŭzo de la malfeliĉego, kiu trafis la artiston. Klomp , ankoraŭ kvieta, trankvila kaj senkompata, rigardas dum momento la kadavron, kvazaŭ ĝi estus la kadavro de droninta hundo, tiam altigante la ŝultrojn, li diras kun indiferenteco:
– Hm! ... dronis, mortis, finita! – kaj sin turnante, li malproksimiĝas, saltas trans la longfoson, trairas refoje siajn kampojn por esplori, ĉu ĉio marŝas bone ... kaj malaperas.
Kvaronon da horo poste Kovács estas portita en la domon de Rika . La leterportisto estas helpinta porti lin tien, sed ekforironte al la farmejo de Klomp , li ekpensas pri tio, ke en lia letersako kuŝas du leteroj, kiuj ne estas adresitaj al la farmisto. Li elprenas kaj enmanigas ilin al Moseo. Ambaŭ estas el la urbo Groningen . Unu, skribita de la orkestrestro de “Harmonio”, estas adresita al Kovács , kaj la alia al Moseo mem.
Neniam Moseo ricevis leteron; kiu povus skribi al li, la trovito? Li tuj malfermas la leteron kaj konsternite montras ĝin al la pastro. Ĝi estas alvoko al la militservado.
Dank’ al la bonaj zorgoj de la pastro, la postan tagon en la vespero venas la nigra ĉerko. En la vilaĝoj de Groningen la ĉerkoj estas ĉiam nigraj. La du portantoj lokas ĝin meze de la ĉambro sur la kaheloj, kaj post kiam ili kun helpo de Moseo estas enmetintaj la mortinton, ili foriras flustrante inter si pri la tragika maniero, en kiu mortis la artisto, kaj lasis la mutulinon kaj Moseon solaj.
La junulo ne komprenigis ankoraŭ al sia adoptintino, ke li post du semajnoj devos forlasi ŝin pro la milita servado. Li intence prokrastis tiun sciigon, timante, ke lia foriro kaj la subita morto de Kovács estus tro grandaj batoj por la virino en unu fojo.
Silentante li nun sidas ĉe la fenestro kaj rigardas eksteren aŭ iras eksterdomen por stari sur la strateto aŭ sur la sabla vojo. Tiel malĝoje pasas por li la tri tagoj antaŭ la enterigo de Kovács . Rika kontraŭe restas hejme. Kun premitaj lipoj, kaj ŝajne kvieta kaj kun rezignacio ŝi sidas tie tiujn tri tagojn, nur ekstarante por prepari manĝaĵojn kaj rigardas preskaŭ sen interrompo la ĉerkon. Strangaj pensadoj amasiĝas en ŝia cerbo.
Kiam ŝi estis juna knabino, kelkaj el ŝiaj gefratoj kaj poste la gepatroj mortis. Ankaŭ ilin ĉiujn oni metis en tian nigran keston. Ŝi pensas pri tiu misteraĵo. Ŝi konscias instinkte, ke por ĉiuj enĉerkigitoj ĉi tiu surtera vivo finiĝis. Ĉu tiuj senmove kuŝantaj homoj sonĝos tiam eternan sonĝon? Kiam ŝi sonĝas, tiam ankaŭ ŝi kuŝas sen movo, sed post la sonĝo ŝi ĉiam ekvekiĝis por fari sian kutiman laboron. Ŝi spertis tamen, ke enĉerkigitoj jam neniam revekiĝas, sed restas en la nigra kesto, kaj ke homoj venas por forporti ilin al profunda truo en la tero tuj apud tiu griza konstruaĵo, kie loĝas la blankbarbulo... Kial oni enterigas ilin?... Ĉu ili ne sentas tion?... Ĉu ili ankoraŭ sonĝos en tiu profunda truo?... Ho, tion ŝi volonte ekscius, ĉar ŝi mem ankaŭ kuŝos tie baldaŭ aŭ post longa tempo; ŝi spertis, ke neniu scias antaŭe, kiam venos tiu tempo... Ĉu aliaj homoj scias tion, kio poste okazos?... Ili sendube scias pri tio, ĉar ĝi estas nur mistero por ŝi, kiu ne kapablas senti kaj ekscii per la oreloj... Kial ŝi ne posedas tian kapablon?... Ho, se ŝi posedus ĝin, tiam oni povus komprenigi al ŝi pri ĉio, kio okazos post ĉi tiu surtera vivo... Ŝi pensas, ke post ĉi tiu vivo okazos io stranga, ĉar ĉiuj mortintoj estas bele kaj blanke vestataj, kaj kun zorgo kaj ceremonio oni forportas ilin al tiu ripozejo... Sur kelkajn oni metas pezajn ŝtonojn kun ĉizitaj literoj, sur aliajn oni starigas nigrajn tabulojn kun blankaj surskriboj, sur aliajn oni konstruas terajn tegmentformajn montetojn, kiujn oni poste forigas; sed la pezaj ŝtonoj kaj la starantaj tabuloj ĉiam restas... Kial ekzistas tiu diferenco? Ho, kial ŝi ne estas kiel la aliaj homoj, tiam ŝi ja tion scius... Kion oni metos aŭ starigos sur la truon, en kiu ripozos la kesto de tiu ĉi viro, kiu estis tiel bona al Moseo?... Kion li preferus?... Ho, se ŝi nur scius, tiam ŝi aĉetus ĝin por li... Iam venos la tempo, kiam ankaŭ Moseo estos portata al tiu ripozejo... Ĉu tio daŭros ankoraŭ longe?... Ĉu tio okazus, dum ŝi loĝas ankoraŭ en sia dometo? Ho, ke ŝi mem estu portata tien unua, ĉar ŝi ne povas toleri eĉ la ekpenson, ke oni metos ŝian knabon en tian keston... Ho, kial ŝi do scias nenion, kial do ŝi ne estas kiel aliaj homoj?... Feliĉe, Moseo estas sana kaj li amas ŝin tiom, ke li ĉiam restos ĉe ŝi kaj neniam foriros malproksimen kiel kelkfoje aliaj knaboj foriras... Jes, li restos sendube... Sed kiu donos al ŝi monon por aĉeti vestojn kaj cetere, ĉar la viro, kiu ĉiam donis ĝin, jam ne faros tion estonte... Nu, ŝi ja povos denove labori kiel antaŭe..., sed ne ĉe Klomp ..., eble ĉe la blankbarbulo...