Выбрать главу

Maksimo unue rakontis detale en la germana lingvo pri miaj aventuroj kaj la pianisto komprenis lin bone, sed la violonĉelisto ĉeestis kvazaŭ surdmutulo. Poste la pianisto rakontis germane ĉion, kio okazis al li dum lia juneco ĝis nun, kaj Maksimo tradukis tion al mi, sed refoje la violonĉelisto ne povis kompreni tion kaj li mem ne estis kapabla rakonti, kion li tiel volonte rakontus, ĉar nur mi komprenis lin, sed mi ne povis respondi al li en la holanda lingvo, kiun mi, kiel la leganto memoras, povis kompreni, sed ne paroli. La pianisto fine metis kajeron sur la tablon kaj diris germane al Maksimo Bjelski :

– Jen taglibro, kiun postlasis al mi mia patrino. Eble ĝiaj paĝoj disverŝos iom da lumo sur la enigmon, kiun ni ĉiuj klopodas solvi, sed ĝis nun mi neniam renkontis personon, kiu kapablis legi la lingvon, en kiu skribis mia patrino. Mi montris la skribaĵon al famaj profesoroj kaj lingvistoj, sed ĉiuj altigis la ŝultrojn; neniu povis legi ĝin.

Maksimo malfermis la kajeron, sed kvankam li studadis multajn lingvojn, tiu, kiun estis uzinta mia patrino por redakti sian taglibron, estis al li tute fremda. Kion fari? Jen ni sidis kune, priparolante jam dum du horoj kaj ni sciis preskaŭ neniom pli multe ol ĉe la komenciĝo de nia kunveno. Ni tamen estis konvinkiĝintaj, ke ni estas fratoj. Kelkfoje du aŭ eĉ tri homoj povas simili unu la alian reciproke, sed nia simileco estis tiel trafa kaj karakteriza, ke tio ne povus esti hazarda cirkonstanco. Krom tio, ni ĉiuj estis artistoj, ni ĉiuj estis kvazaŭ la idoj de la sama Dio Orfeo; ni nepre devus esti fratoj, filoj de la samaj gepatroj. Sed kiuj estis tiuj gepatroj? Kiel ili estis loĝintaj, kiel estis iliaj nomoj?... Ĉu ili vivis ankoraŭ? La pianisto jam estis rakontinta pri la morto de la siaj, sed ĉu tiu cirka akrobato vere estis lia patro? Ĉu tiu virino, kiun li ĉiam konsideris kiel sian patrinon, ĉu ŝi vere estis lia patrino? Nur la taglibro povus doni lumon, sed neniu ĝis nun kapablis legi ĝin.

Ni ĉiuj rigardis la kajeron kuŝantan antaŭ Maksimo, kaj ni eksilentis pripensante, kiamaniere trovi instruitulon, kiu povus deĉifri la manuskripton, kiam subite en la koridoro alproksimiĝis bruo de paŝoj kaj voĉoj. La pordo de nia saloneto malfermiĝis kaj eniris la kelnero, kiu diris:

– Sinjoroj, pardonu al mi, ke mi vin ĝenas; sed jen estas du viroj, kiuj deziras paroli tuj kun sinjoro Jafet Romeskaŭ .

Mi ekstaris.

– Du viroj? – mi demandis.

– Jes sinjoro, du kamentubo-purigistoj.

– Kamentubo-purigistoj!?... Kion ili povas havi por diri al mi?

– Mi ne scias, sinjoro; mi jam diris al ili, ke vi akceptos neniun en ĉi tiu momento, sed ili rifuzis foriri, pretendante, ke ili venas pro tre gravaj aferoj.

– Nu, enirigu ilin.

La kelnero eliris kaj tuj poste eniris la du kamentubo-purigistoj. Unu el la viroj estis eksterordinare longa kaj la alia eksterordinare mallonga. Tion oni multfoje vidas ĉe tiaj viroj, ĉar preskaŭ ĉiam kamentuba purigisto estas akompanata de knabo. Ĉi tiu mallonga viro tamen ne estis knabo, sed plenkreska viro. Estis klare videble, ke ili ankoraŭ ne estis laborintaj tiun matenon, ĉar iliaj vestoj estis blankaj kaj puraj kiel neĝo. Kapuĉoj kovris iliajn kapojn, ŝnurvolvaĵoj pendis sur iliaj brakoj kaj malplena sako pendis sur ilia dorso.

Neesprimebla estis mia surprizo rekoni en la du novevenintoj miajn amikojn Johano kaj Ivan . Iliaflanke ilia surprizo ne estis pli malgranda ol la mia. La longa maristo (nun purigisto de kamentuboj), kiam li eniris kun sia malgranda kolego-purigisto, unue sin prezentis al ni kun sia kutima rideto sur la lipoj, kiu tamen subite malaperis por ŝanĝiĝi en esprimon de ĝojo. Ankaŭ la vizaĝo de la ekskuiristo partoprenis tiun senton, kaj preskaŭ samtempe ili ekkriis:

– Jen nia knabo!!

– Johano!... Ivan ! – mi ekkriis.

Mi iris al ili kaj premis al ambaŭ la manon.

La pianisto, kiu ankaŭ ekstaris ekkriante: – Sinjoro Johano!... Ivan ! – same premis al ambaŭ la manon. Tiam mi prezentis al la du neĝe blankaj kamentubo-purigistoj mian amikon Maksimo, kiu pro nervemeco preskaŭ ne povis paroli. Li frotis al si la manojn kaj fine diris al Johano:

– Ĉu vi do estas tiu amiko de Jafet Romeskaŭ ..., kaj ĉu tiu via kolego vere estas la rusa kuiristo, kiu..., kiu tiel bone zorgis pri...

Johano ekridis, dirante: – pri mia knabo, ke li perdiĝis meze de granda fremda urbo, kie neniu povis kompreni lin, ĉu ne vere? Sed feliĉe, ĉio fariĝis bona.

Ivan  grimace ridetis, sed li diris nenion. Intertempe la violonĉelisto ekstaris kaj mi prezentis al li la novevenintojn.

– Jen nia amiko Moseo Landman , violonĉelisto – mi diris.

Johano rigardis lin kaj estis posten paŝonta pro nova surprizo, sed ĉar li devis doni la manon al Moseo, li restis staranta kaj rigardis unue la Brej anon, tiam la pianiston, fine min kaj diris:

– Sed, ĉu vi triobliĝis!?

Ivan  strabe rigardis al sia longa kunulo, altigis la montran fingron de sia dekstra mano kaj murmuretis tra la dentoj:

– Jen nova miraklo...

Mi respondis al Johano: – Mi ne miras pro via demando, ĉar vidante nin tri vi vere rajtas demandi tion. Sed ni eksidu ĉiuj kaj priparolu tiun mirindaĵon; eble vi povos doni klarigojn.

– Mi? – li diris, eksidante kun Ivan .

– Jes, ĉar vi sola scias, kie mi naskiĝis, kaj kiu estas mia vera nomo.

– Mi povas nur parte kontentigi vian deziron, mia amiko –, li diris, – ĉar pri via bapta nomo mi scias absolute nenion. Sur la Insulo oni vin nomis “knabo”; mi tamen scias, ke la nomo de via patro estas Smit  kaj ke la insulo, kie ni tiel agrable konatiĝis, sin nomas Rottumeroog .

– Rottumeroog !?... Kie do kuŝas tiu insulo?

– Norde de Warfum  en la provinco Groningen .

– Sekve mi estas Holandano?

– Almenaŭ se tiuj insulanoj estas viaj gepatroj, pri kio mi tamen dubas –. Li ridetis mistere kaj estis parolanta plue, sed mi lin interrompis:

– Kial vi dubas pri tio?

– Unue, ĉar ili tute ne kondutis al vi kiel gepatroj; due, ĉar vi tute ne estas simila nek je tiu viro, nek je tiu virino. Ili ambaŭ havas bluajn okulojn, verajn kvazaŭ porcelanajn germanajn okulojn kaj blondajn harojn ... se mi bone memoras. Vi kontraŭe havas bluajn, preskaŭ nigrajn okulojn kaj samkolorajn harojn, due via vizaĝkoloro montras, ke vi ne apartenas al la germana raso; mi ĉiam konsideris vin kiel hungaron, aŭ, ne ofendiĝu, kiel turkon.

– Mi same ofte pensis, ke ili ne estas miaj gepatroj, sed, se ili vivas ankoraŭ, ni povos esplori tion ankoraŭ nun.

– Ni esploros –, li diris; tiam sin turnante al la violonĉelisto, li diris plue holande:

– Mi ekaŭdis, ke vi estas holandano, almenaŭ ke oni konsideras vin tia. Kie vi naskiĝis?

– Mi ne scias.

– Ĉu vi ne scias tion?

– Ne; mi estas trovito.

– Kie oni vin trovis?

– En kesteto sur tablo en dometo apud Brej .

– Apud Brej ? – diris Johano. – Sed tio estas proksime de Warfum  kaj sekve ankaŭ proksime de tiu insulo, kie mia amiko Jafet  pasigis sian junecon.

Mi rigardis la Brej anon kaj diris:

– Sed tio fariĝas pli kaj pli stranga.

– Warfum  kaj Brej !? – subite diris la pianisto, kiu komprenis nur tiujn du vortojn. – Warfum  kaj Brej !?... Vi jam antaŭe nomis tiujn vilaĝojn; mi unu fojon estis en Warfum  kun nia cirko, mi estis tiam rajdisto.