Выбрать главу

Johano tradukis holanden, kion diris la pianisto, kaj jen Moseo ekhavis novan kaŭzon pro miro, ĉar li memoris la strangan rajdadon, per kiu li dum la kermeso (la leganto relegu la Kvaran Ĉapitron de la Dua Parto) surprizis ĉiujn rigardantojn en la cirko kaj eĉ sian patrinon, kvankam li mem ĉiam pretendis, ke li tute ne estis rajdinta. Tiu enigmo nun subite solviĝis. La cirka knabo, kiu estis tiel simila je li, tiam lin anstataŭis, dum la rigardantoj kredis, ke li sub hipnoto estas la lerta rajdanto.

– Ne ofendiĝu, Johano –, mi diris, – ĉu vi estas jam longe kamentubo-purigisto? Mi kredis vin riĉulo.

– Mi estas ankoraŭ nun riĉa –, diris Johano.

– Riĉa kaj purigisto de kamentuboj!?

– Mi estas riĉa laŭ filozofa vidpunkto, mia kara.

Ni rigardis lin demande.

– Ĉu vi ne komprenas tion? – li demandis. – Tio devenas de tio, ke vi estas Orfeidoj, sed ne filozofoj. Sciu do, miaj amikoj, ke mi estas filozofo, ke mi ĉiam kaj ĉie rigardas ĉion el filozofaj vidpunktoj, ke mi ĉiam kuiras miajn pizojn...

– Same kiel tiam, kiam vi estis sur la Insulo –, mi interrompis lin.

– Jes, kaj mi kredas, ke ĉio fariĝos bona en la mondo... Nur paciencon, miaj amikoj, kaj vi spertos, ke mi pravas dirante, ke ĉio fariĝos bona. Ni estas jam sur la ĝusta vojo por esplori, ĉu vi estas fratoj, kie vi ĉiuj naskiĝis kaj kiuj estas viaj nomoj, ĉar venos tempo, kiam vi jam ne nomiĝos Jafet , Moseo kaj Stanislas .

Li eksilentis, kviete enpoŝigis la manojn, etendis antaŭ si la longajn krurojn, apogis la dorson kontraŭ la seĝa apogilo kaj rigardis nin ridetante.

Ivan  refoje ĵetis al li straban rigardon kaj murmuretis tra la dentoj kelkajn rusajn vortojn, kiujn nur Maksimo kaj mi komprenis kaj kiuj surprizis nin, ĉar li murmuretis:

– Oni min dronigu, se li jam nun ne scias ĉion pri iliaj nomoj.

La pianisto interrompis la silenton, kiu sekvis; li sin turnis al la filozofo kun la demando:

– Filozofo tamen ne bezonas esti purigisto de kamentuboj.

– Kial ne? La mondo ja bezonas ilin kaj estas la sama, ĉu mi estas kamentubo-purigisto aŭ io alia.

– Vi eble pravas, sed ... pardonu al mi la demandon: ... Ĉu ne ekzistas por filozofo alia pli agrabla metio?

– Jes, tiu de promenanta reklamilo estas pli agrabla, sed Ivan  ne ĝin amas; li prefere estas purigisto de kamentuboj, ĉu ne vere, Ivan ?

La vireto ridetis grimace kaj respondis:

– Mi konsentas esti ĉio, nur ne promenanta aŭ rajdanta reklamilo, almenaŭ se mi devas prezenti Sanĉo Panza n.

Johano ridis kaj la pianisto diris plue:

– Aŭskultu foje, sinjoro Johano, vi pagis tiom, por ke mi povu fini mian studadon; reciproke mi nun estus feliĉa, se vi konsentus akcepti ion de mi, mi ja estas via ŝuldanto.

– Vi tamen ne prunteprenis de mi. Ni sekve estas kvitaj; krom tio, mi akceptos nenion, se mi mem povas perlabori mian ĉiutagan panon, ... tia estas mia karaktero.

– Sed rakontu do fojon, kiel vi perdis vian monon, ĉar sendube vi jam ne posedas ĝin.

– Monon mi ne posedas plu, kaj mi ne deziras posedi ĝin. Sed mi kontentigos vian deziron –, kaj tenante la manojn en la poŝoj, la krurojn rekte etenditaj antaŭ si, kaj dum Ivan  kelkfoje grimacridis kaj strabe rigardis al la longa filozofo, ĉi tiu ekrakontis:

– Vi devas scii, ke mi kiel filozofo ĉiam agas laŭ cirkonstancoj, kiuj ajn ili estas, kaj ke ĉiam mi kuiras miajn pizojn pensante, ke ĉiam ĉio finiĝos bone... Kiam mi posedis monon, mi vivis kiel granda sinjoro kaj pasigadis mian tempon promenante, legante kaj amuzante min. Kiam mi jam ne posedas monon, nu, tiam mi laboras. Mi jam estis aktoro, kelnero, maristo, reklamilo, frenezul-flegisto kaj tiel plu. Nun mi estas purigisto de kamentuboj kaj ĉiam, sub ĉiuj cirkonstancoj mi laboradis kontente kaj feliĉe... Estante reklamilo, mi hazarde (eble tio ne okazis hazarde, sed laŭ destino de la sorto) gajnis la grandan premion de la Scheveningen a ekspozicio, kaj ĉar tiam Ivan  estis mia kolego-reklamilo, ni duope eniris la mondon kiel eminentaj sinjoroj, por serĉi nian amiketon Jafet . La hazardo (aŭ eble la destino) volis tamen, ke ni ne trovis lin, sed lian duplikaton Stanislas Mareau , kiu tiam loĝis en Posen  en nebonaj cirkonstancoj. Mia mono tamen ebligis al mi helpi lin, tiel ke li povis daŭrigi kaj fini sian studadon. Forirante el Posen , ni iris Patersburgon por serĉi Jafeton, sed ho ve! ... li estis malaperinta, kaj kien ajn ni vojaĝis por lin trovi, ĉio estis vana. Ni pasigis kelkajn monatojn en multaj grandaj urboj en kaj ekster Rusujo. Ĉie ni informiĝis pri nia amiketo, ĉie mi portis mian belan ĉenon, tiel ke ĉiuj nepre devus vidi ĝin, sed ĉio estis kaj restis senfrukta kaj sen rezultoj. Intertempe mia mono elspeziĝadis, ĝis kiam restis al mi ankoraŭ du mil guldenoj. Ivan , kiu komence sekvadis min volonte kaj akompanadis min ĉiuloken, fine eksopiris la maron kaj li forlasis min. Jen mi staris tute sola. Lia foriro tre ĉagrenis min, sed ... mi kuiris miajn pizojn kaj luis ĉambreton en Berlino, kie mi volis resti tutan jaron, farante nenion krom promeni, legi kaj amuzi min... Post kiam mi estis sola en Berlino dum du monatoj, jen subite iun belan vesperon Ivan  revenis. Li konfesis al mi, ke li jam ne povus vivi sen mi.

Ivan  grimace ridetis iom ĝenate, sed diris nenion kaj Johano parolis plue.

– Nu, mi akceptis lin kun ĝojo, kaj duope ni ekpromenis; mi legis al li belajn germanajn librojn, sed ĉar ni faris nenion krom promeni, legi kaj nin amuzi, restis al mi fine nur cent guldenoj. Tiam mi diris al mia kamarado, ke ni refoje devus laboradi, kaj mi demandis lin, kiun metion li  elektus, ĉar al mi estis indiferente, kiamaniere perlabori mian ĉiutagan panon. Ivan  preskaŭ samopiniis, ankaŭ al li plaĉas ĉiu metio (se li ne povus esti maristo) escepte tiu de reklamilo. Ni do elektis alian kaj sinsekve fariĝis kelnero, aktoro kaj tiel plu, ĝis fine ni revenis Hagon. Tie ni fariĝis unue flegistoj en frenezulejo, sed ĉar tio tre multe malebligis al ni promenadi, ni fariĝis purigistoj de kamentuboj, kaj nia laboro marŝas laŭ deziro. Regule Ivan  sendas monon al sia patrujo kaj ni pasigas nian liberan tempon kelkfoje en legejo, kelkfoje en teatro aŭ en bioskopo, sed ĝis nun pro nia neriĉeco financa ni prenas lokojn la plej malmultekostajn, tamen, ĉar en realo estas egale sidi tie aŭ sur multekosta loko, ni ĉiam amuziĝas bonege. Hieraŭ okaze (aŭ eble laŭ aranĝo de la sorto, pri tio mi ne volas disputi), ni iris purigi kelkajn kamentubojn, kiam subite kaj neatendite ni retrovis nian amikon Jafet , ĉar mi vidis lian nomon sur granda afiŝo anoncanta al la preterpasantoj, ke li, Jafet , Stanislas Mareau  kaj Moseo Landman  kunlaboros en koncerto de Kurhaŭs . Tuj kiam ni estis purigintaj niajn kamentubojn, ni iris al Kurhaŭs  kaj eksciis, ke Jafet Romeskaŭ  havas sian ĉambron en “La Sep Preĝejoj de Romo”. Ni decidis aliri ĉi tien kiel eble plej baldaŭ kaj jen anstataŭ Jafet  kaj Stanislas  ni trovis tri artistojn, kiuj laŭ sia eksteraĵo nepre estas fratoj. Restas nun al mi la tasko esplori, ĉu vi estas tiaj, kie vi naskiĝis kaj kiuj estas viaj gepatroj; sed ĉar ĉio finiĝos bone, mi sukcesos en mia esplorado.

Li eksilentis, rigardis sencele antaŭ sin kaj ĉar liaj okuloj falis sur la taglibron kuŝantan ankoraŭ antaŭ li, li diris plue:

– Unue ni trovu lertulon, kiu povas deĉifri ĉi tiun manuskripton.

Li ĝin malfermis. Subite esprimo de feliĉo kaj ĝojo glitis trans lian vizaĝon, liaj lipoj dispartiĝis, kiel ofte okazis, kiam neatendita ĝojo surprizas nin, kaj rigardante nin laŭvice, li ekkriis: – Eŭreka !!