Выбрать главу

– Eŭreka !? – ni diris demande.

– Jes, li respondis, Eŭreka ! ... tio signifas: “Mi trovis!”

– Kion vi trovis? – mi demandis.

– La ŝlosilon, per kiu mi eble povos malfermi la pordon de la misteraĵo, kiu entenas la nomojn de via naskiĝloko kaj la nomojn de viaj gepatroj.

Ivan  refoje altigis la montrofingron kaj diris ruse:

– Jen nova miraklo..., oni dronigu min, se li ne estas sanktulo aŭ magiisto.

Johano, kiu ne komprenis la rusan lingvon, ne atentis la esprimon de la ekskuiristo kaj diris plue:

– Ĉi tiu taglibro estas skribita en la artefarita lingvo Esperanto.

– Esperanto!? – mi ekkriis; – kaj vi studadis tiun lingvon?

– Kompreneble mi ĝin studadis; eĉ Leibniz , kiu estis granda filozofo, sin okupadis pri la ideo de artefarita lingvo... La aŭtoro de Esperanto estas Zamenhof, kaj lia lingvo aperis en 1887 a ; sendube la verkinto de ĉi tiu taglibro studadis Esperanton kelkajn monatojn post ĝia apero.

Johano foliumis la kajeron, Maksimo Bjelski  denove frotadis al si la manojn kaj la pianisto, la violonĉelisto kaj mi atendis kun malpacienco, kion estis legonta tiu mistera purigisto de kamentuboj, kiu kvazaŭ bona feo ĉiam aperis sur niaj vojoj, kaj kiu nun eble malkovrus al ni la sekreton, kiu ĝis nun al ni estis nesolvebla. Li eklegis kaj tradukis holanden kaj germanen tiujn frazojn, kiuj por ĉi tiu tempo pleje nin interesis. Multaj el tiuj frazoj estis substrekitaj de la aŭtorino.

Belgrado, 18 an  de Marto 1889 a  – Estas hodiaŭ mia 14 a  naskiĝa tago, kaj mia guvernistino donacis al mi ĉi tiun taglibron, por ke mi enskribu ĉiujn okazontajn specialecojn de mia vivo. La guvernistino konsilis al mi redakti mian taglibron en Esperanto. Tiun lingvon ŝi instruas al mi. Kion mi enskribos hodiaŭ?... Ni havos vizitantojn, kiuj venos por gratuli.

Belgrado, 30 an  de Marto 1890 a  – Mi ĵus venis de koncerto, kie la violonĉelisto Kovács  solludis. Lia ludado estis admirinda.

– Kovács !? – ekkriis la Brej ano. – Rikardo Kovács  estis mia muzikinstruisto, kiu loĝis kelkajn jarojn ĉe mia adoptintino. Ĉu tiu Kovács , kiu estis fama violonĉelisto, estus tiu sama Kovács , pri kiu vi legis?

– Ĉi tie staras Kovács , sen antaŭa nomo –. Johano legis plue:

– – – estis admirinda. Lia ludado venkis (kiel diris mia patrino) la korojn de la tuta aŭdantaro, li ne nur per sia arto, sed ankaŭ per sia aspekto impresis ĉiujn, ĉar neniam oni vidis pli belan junan homon.

Belgrado, la 15 an  de Aprilo 1890 a  – Hodiaŭ vizitis nin Andanoviĉ . Li multe parolis kun mia guvernistino. Patrino diris, ke li enamiĝis en ŝin, sed tion mi ne kredas, ĉar ŝi estas malbela kaj nur guvernistino, dum li estas oficiro.

Johano rapide transrigardis kelkajn paĝojn, sed trovis nenion interesan kaj nenion substrekitan, fine li legis plue:

Belgrado, la 1 an  de Marto 1892 a  – Kovács  refoje solludis antaŭ multnombra aŭdantaro. Lia ludado fariĝis ankoraŭ pli bela laŭ mia opinio. Mi ekaŭdis, ke li intencas ludi ĉi tie ĉiun jaron almenaŭ dufoje.

Belgrado, la 1 an  de Decembro 1892 a  – Hanoviĉ  edziĝis hodiaŭ kun mia kuzino Albertino. Mi ĉeestis la ceremonion. Mia patrino diris, ke Albertino tute ne amas Hanoviĉ on, sed ke ŝi edziniĝis kun li pro lia granda riĉeco. Mi edziniĝos nur kun viro, kiun mi amos.

Belgrado, la 30 an  de Marto 1893 a  – Hanoviĉ  vizitis nin hodiaŭ. Li aspektis tre malĝoja. Patrino diris, ke lia edzino forkuris kun hungara oficiro.

Belgrado, la 2 an  de Marto 1894 a  – Kovács  refoje solludis. Mi admiris lin pli ol antaŭe. Mi kredas, ke ĉiuj junaj knabinoj enamiĝis en lin. Neniam solludisto havis tian sukceson. Mi sidis tuj apud la scenejo. Li rigardis min kaj ridetis al mi. Ĉu mi estas pli bela ol la aliaj fraŭlinoj, kiuj sidis ĉe mi?

Belgrado, la 4 an  de Decembro 1894 a  – Miaj gepatroj revenis de vojaĝo. Ili multe parolis pri Hanoviĉ  kaj nia kuzino Albertino, kiuj baldaŭ eksedziĝos pro ŝia forkuro kun la hungara oficiro. Kial do ŝi edziniĝis kun viro, kiun ŝi neniam amis?

Belgrado, la 3 an  de Marto 1895 a  – Kovács  revenis en la urbon. Mi iros al la koncerto. Ĉu li min rekonos?

Belgrado, la 4 an  de Marto 1895 a  – Kovács  refoje solludis. Mia patro konatiĝis kun li, eble li nin vizitos.

Belgrado, la 6 an  de Marto 1895 a  – Kovács  vizitis nin hodiaŭ. Ni pasigis agrablan vesperon. Li parolis multe kun mi.

Belgrado, la 7 an  de Marto 1895 a  – Mi sonĝis pri Kovács . Mi lin amas. Ho, kial mi estas nobelidino?

Belgrado, la 9 an  de Marto 1895 a  – Kovács  refoje nin vizitis. Mi kredas, ke li venis pro mi. Mia patrino riproĉis min, ĉar mi tro multe okupis min pri violonĉelisto.

Belgrado, la 12 an  de Marto 1895 a  – Mi ricevis leteron de Kovács . Li deziras paroli kun mi kaj petas rendevuon. Mi respondas lian peton.

Belgrado, la l4 an  de Marto 1895 a  – Mi parolis kun Kovács ; li konfesis al mi sian amon. Miaj gepatroj ne konsentos, ke ilia filino fianĉiĝos kun artisto.