Выбрать главу

Belgrado, la 16 an  de Marto 1895 a  – Kovács  refoje vizitis nin. Li petis mian manon, sed ricevis rifuzan respondon de mia patro.

Belgrado, la 30 an  de Marto 1895 a  – Mi forkuros morgaŭ kun Kovács  kaj ni geedziĝos sekrete en la preĝejo.

Parizo, la 2 an  de Februaro 1896 a  – Al ni naskiĝis tri filoj (trinaskitoj). Iliaj nomoj estas: David , Hugo  kaj Stanislas .

Johano ekhaltis legi dirante: – Jen ni havas!... Vi estos tiuj tri knabetoj. Pri Stanislas  jam ne ekzistas ia dubo... Mi legos plue:

– – Ili estas tre belaj kaj sanaj... Mi sentas min bone; ni estas feliĉegaj kun nia triobla trezoro.

Parizo, la 10 an  de Februaro 1896 a  – Kovács  donis koncerton en la granda opera teatro kaj havis grandegan sukceson. Li perlaboras multan monon.

Parizo, la 20 an  de Februaro 1896 a  – Mi skribis leteron al miaj gepatroj pri la naskiĝo de niaj infanoj. – Kovács  refoje donis koncerton kun ĉiam pligrandiĝanta sukceso.

Parizo, la 1 an  de Marto 1896 a  – Miaj gepatroj ne respondis ankoraŭ. Ili neniam pardonos al mi mian mezaliancon, kiun mi tamen ne bedaŭras, ĉar mi amas mian edzon kaj ni estas feliĉaj.

Parizo, la 3 an  de Aprilo 1896 a  – Kovács  malaperis kun du el la trinaskitoj kaj lasis min kun Stanislas .

Parizo, la 4 an  de Majo 1896 a  – Mi estas malesperanta. Mia edzo ne revenis. – Kien li iris? – Kial li min forlasis? – Ĉu li foriris kun amatino? – Ho, tion mi neniam kredos. – La gazetoj lokigis artikolojn pri tiu misterplena malapero.

Parizo, la 10 an  de Majo 1896 a  – Kovács  ankoraŭ ne revenis. Mi ne kuraĝas reveni al miaj gepatroj – – –; feliĉe ke Kovács  postlasis multe da mono. – Mi ekdecidis resti ankoraŭ unu semajnon en Parizo; eble li revenos al mi.

Parizo, la 30 an  de Majo 1896 a  – Ĉiuj gazetoj priparolis la subitan malaperon de mia edzo. Kelkaj opinias, ke li forkuris kun amatino, aliaj kontraŭdiras tion, opiniante, ke en tia okazo li ne estus preninta kun si la du infanetojn, kaj ili profundiĝas en ĉiujn supozojn. Tamen Kovács  ne reaperas, kaj mi ne volas resti pli longe en ĉi tiu urbo.

Vieno, la 1 an  de Junio 1896 a  – Hieraŭ mi alvenis en Vieno. Mi ne scias ankoraŭ kion fari. En multaj gazetoj mi lokigis anoncon pri la malapero de Kovács . Mi promesis grandan rekompencon al tiu, kiu ajn povos doni informojn pri li kaj la du infanoj.

Vieno, la 6 an  de Junio 1898 a  – Alvenis al mi Jules Mareau , cirka direktoro. Li legis la anoncon kaj volas helpi al mi retrovi mian edzon. Li proponis, ke mi lin sekvu kun lia cirko, per kiu li volas fari grandan vojaĝon al multaj urboj. – Mi ekhavis apartan veturilon kun unu servistino, kiu kunlaboras en la cirko kiel pantomimistino. Mi promesis grandan monsumon al Mareau , se li retrovos mian edzon.

Hamburgo, la 3 an  de Septembro 1899 a  – Mi jam ne posedas monon kaj estas dependa de Mareau . Ŝajnas al mi, ke li estas malhonestulo kaj (ho ve!) ke li min amas, sed mi tute ne lin amas... Ho, se mia edzo revenus!

Lubek , la 8 an  de Decembro 1901 a  – Ĉiuj miaj esperoj estis vanaj; mia edzo ne reaperis. Mareau  petis mian manon. Post alvoko en gazetoj li volas antaŭ la tribunalo pruvi, ke Kovács  mortis... Mi malamas la cirko-direktoron kaj malakceptis liajn proponojn. – Ho, se mi do kuraĝus reiri al miaj gepatroj, sed ili ne akceptos min.

Prago, la 3 an  de Junio 1902 a  – Mi estas malsana... Kio fariĝos el mia fileto, se mi mortos? Ĉu Mareau  zorgos por li?

Prago, la 20 an  de Junio 1902 a  – Mi sentas, ke mi ne resaniĝos. Mareau  promesis, ke li zorgos por Stanislas .

Johano ekhaltis legadi kaj diris:

– Nun ni scias, ke la patrino de Stanislas  naskiĝis la 18 an  de Marto 1875 a , ke ŝi edziniĝis kun Kovács  en Marto 1895 a , ke naskiĝis al ŝi tri filoj la 2 an  de Februaro 1896 a , ke Kovács  malaperis la 3 an  de Aprilo 1896 a  kun David  kaj Hugo, kaj ke la patrino malsaniĝis en 1902 a . Per la lasta sciigo la taglibro finiĝas. Verŝajne ŝi mortis tuj poste. Restas al ni scii, kun kiu viro, sin nomanta Kovács , edziniĝis via patrino kaj kiel ŝi sin nomas, ĉar ŝian nomon mi ne trovis en la taglibro. Por tion sciiĝi, ni povas nin letere turni al la pastro de l’ preĝejo de Belgrado.

– Sed kiu faros tion, kaj al kiu pastro ni devos turni nin? – mi demandis.

Johano kviete kaj ridetante eltiris el la poŝo libreton kaj respondis:

– Mi tuj diros tion.

Johano, kiu kiel praktika esperantisto portis kun si ĉiuloken la “ Oficialan jarlibron de la Universala Esperanto-Asocio ”, serĉis en la libreto la urbon Belgrado kaj vidis, ke la tiea delegito estas Drag. Andoviviĉ , inĝeniero, 23 Brankova ; tiam li diris plue: