– Nun lasu al mi la ceteran aranĝadon kaj la korespondadon pri ĉiuj tiuj familiaj aferoj kaj ĉio finiĝos bone –. Tiam pripensante momenton, li diris:
– Post kiam mi estos forsendinta mian leteron al Belgrado, ni iros kune al Brej , kaj se necese, al tiu Insuleto por serĉi la pruvojn, ke vi estas fratoj –. Li sin turnis tiam al la violonĉelisto kaj demandis:
– Kiam estos la plej konvena tago por iri al Brej ?
– Tio estas tute egala –, diris la Brej ano, – ĉar mia patrino kaj la pastro ĉiam estas hejme, kaj ĉiun horon de la tago ili povas akcepti nin.
– Ĉu pastro?
– Jes, li ordigis la aferojn de la mortinta Kovács .
– Nu, kiam ni iros?
La Brej ano rigardis min demande, kaj mi respondis:
– Estas nun la deka de l’ monato, la tutan semajnon ni devos doni koncerton; ni do ne povas iri antaŭ la dek-oka kaj mi proponas elekti la dek-okan por nia vojaĝo.
Johano ekstaris, frapetis Ivanon sur la ŝultron kaj diris:
– Antaŭen, amiko; niaj kamentuboj nin atendas.
Mi ekstaris ankaŭ kaj diris:
– Johano, ĉu vi volas fari al mi plezuron?
– Kompreneble, mia amiko, nur parolu.
– Restu provizore mia gasto kaj jam neniam purigu kamentubojn.
– Kaj Ivan ?
– Kia malsaĝa demando! Li restu ankaŭ ĉe ni.
Kvara Ĉapitro.
La ŝlosilojSubita forvojaĝo de Johano al...? kaj lia reveno kun interesa sciigoĈu Kovács vere mortis?Pri frenezulejo kaj flegatoj Holman Johano, la eksflegisto faras proponon al la resanigisto de frenezulejoRefoje la Kol-Nidrej de Max Bruch kaj kion ĝi efikasVekiĝo el stranga longdaŭra sonĝoPatro kaj filoj.
Johano kaj Ivan tiamaniere fariĝis miaj gastoj. Ili ekhavis apartan ĉambron en “la Sep Preĝejoj de Romo”, manĝis kun ni ĉe la sama tablo kaj ĉeestis ĉiujn koncertojn, kiujn ni donis en Kurhaŭs .
La tagon, post kiam Johano nin trovis, li alportis kaj donis al ĉiu el ni dum la tagmanĝado malgrandan libreton. Ili estis ŝlosiloj por studadi Esperanton; la mia estis en la rusa, tiu de Moseo Landman en la holanda kaj tiu de Stanislas Mareau en la pola lingvo.
– Studadu la ŝlosilon –, li diris, – kaj post unu semajno vi jam ne bezonos tradukanton dum via interparolado. Mi eĉ post tiu semajno rakontos al vi en Esperanto novaĵon, kiu tre vin surprizos –, kaj li ridetis tiel mistere, ke ni jam ne dubis pri liaj vortoj.
Kvar tagoj pasis, kaj kiam en la kvina ni kunvenis ĉe la matenmanĝado, ni trovis sur la tablo leteron de Johano, sciiganta, ke li dum du aŭ tri tagoj (tio dependus de cirkonstancoj) ne havos la plezuron manĝi kun ni, kaj ke li dum tiuj tagoj ne povus ĉeesti la koncertojn en Kurhaŭs , ĉar li nepre devos forlasi la urbon pro urĝaj aferoj. Post tiuj du aŭ tri tagoj li esperis reveni kun bona novaĵo. Ni rigardis nin kun surprizo. Kien li vojaĝis tiel subite kaj tiel mistere? Ni kun senpacienco atendis, kaj revenante el Scheveningen la duan tagon post nia meztaga koncerto, nia filozofo subite staris antaŭ ni sur la sojlo de nia ĉambro, kiun ni estis enirontaj. Ridetante li donis al ni la manon kaj per teatra gesto montris la neokupitajn seĝojn ĉirkaŭ la tablo en nia ĉambro. Maksimo Bjelski , kiu ne estis ĉeestinta la lastan koncerton kaj sidis leganta kaj atendanta nian revenon, ekstaris, sed pro nervemeco tiel frotadis al si la manojn (li ne estis farinta tion dum kelkaj tagoj, sed la atendota novaĵo refaligis lin en lian iaman kutimon), ke li tute malzorgis etendi al ni unu el ili por deziri al ni sian kutiman: “Estu bonvenaj, miaj amikoj!”
Ni eksidis, kaj Johano, daŭre ridetante, diris en Esperanto, por ke ni ĉiuj povu lin kompreni en la sama tempo:
– Miaj karaj, kiam mi promesis al vi, ke mi post unu aŭ du tagoj revenus kun bona novaĵo, tiam mi estis certa, ke mi plenumus mian promeson, ĉar mi antaŭvidis, ke mia vojaĝo al Brej portus fruktojn. Mi tien iris sola por serĉi la postsignojn de viro, kiu interesas vin en la plej alta grado. Mi vizitis la maljunan pastron kaj Rika n, la mutulinon, kaj mi trovis tion ĉi .
Dirinte tiujn vortojn, li eltiris paperujon el la poŝo, elprenis el ĝi portreton, kiun li ĵetis antaŭ ni sur la tablon:
– Jen!
Ni rigardis unue la portreton, tiam nin reciproke.
– Portreto de mia onklo, aŭ pli ĝuste: de Kovács –, diris Moseo.
– Jes, diris Johano, ridetante mistere, – ĝi estas la portreto de Kovács .
Sekvis mallonga silento, tiam li diris plue:
– Mi tuj vin kondukos al Kovács , sed nur vin –. Li fingre montris Moseon, Jafeton kaj min. – Ĉar Ivan kaj sinjoro Bjelski ne povos nin akompani en ĉi tiu cirkonstanco. Ili bonvolos resti en la hotelo, ĝis kiam ni revenos –. Tiam sin turnante al Moseo, li diris plue:
– Vi kunportu la violonĉelon.
– Ĉu vi kondukos nin al Kovács !? – ekkriis Moseo. – Kovács ja mortis.
– Li mortis kaj tamen li vivas; sekvu min.
Ni ne sciis, kion li intencas, sed li ne lasis al ni la tempon peti klarigon, ĉar li jam eliris la ĉambron. Ni lin sekvis, ne sciante, ĉu li perdis la prudenton, aŭ ĉu li estas mokonta nin. Ni laŭiris la longan Wagen straton, tiam iris maldekstren laŭ la Vlaming strato, poste laŭ kelkaj aliaj mallongaj stratetoj, alvenis fine en Slykeinde , kie nia kondukanto ekhaltis antaŭ griza konstruaĵo, kies fenestroj estis provizitaj de dikaj feraj stangoj.
– Ĉu tio estas malliberejo? – flustris al mi Moseo.
– Ĝi estas frenezulejo –, respondis Johano, kiu estis aŭdinta la demandon de la Brej ano.
– Ĉu ni devas eniri ĝin? – mi demandis kun surprizo.
– Jes –, respondis lakone Johano, kaj li sonorigis.
– Ĉu Kovács estas en ĉi tiu konstruaĵo!? – mi diris.
– Mi nun ne havas la tempon doni klarigojn; havu paciencon dum nur duona horo kaj vi komprenos ĉion.
La pordo malfermiĝis, kaj en ĝia kadro staris pordisto. Apenaŭ li ekvidis Johanon, li ekkriis:
– Kara ĉielo, jen nia eksflegisto –, kaj ili premis al si reciproke la manon.
– Jes, tio estas mi kun tri amikoj. Ĉu la doktoro jam alvenis?
– Ne ankoraŭ, sed li estas tuj venonta.
– Mi deziras paroli al li, ĉu ni povas atendi en la atendejo?
– Certe, eniru, mi petas.
Ni sekvis la pordiston tra longa marmora koridoro, ĉe kies ambaŭ flankoj troviĝis multaj pordoj, surhavantaj numerojn. Malferminte la numeron dek , li enirigis nin. Ni eksidis sur longa benko kaj atendis tion, kio okazus. Multaj strangaj pensoj eniris mian kapon, ĉar mi ne sciis, kion pensi pri ĉio tio ĉi. La onklo de Moseo ja mortis kaj ripozis sur la mortintejo en Brej , kion do ni povus havi por fari en ĉi tiu frenezulejo? Neordinaraj sonoj aŭdiĝis de malproksime; krioj kvazaŭ de sovaĝaj bestoj, tirtonaj ridadoj, kaj eĉ kantadoj de la malfeliĉaj flegatoj konfuze penetris ĝis la loko, kie ni atendis. Fine la pordo malfermiĝis kaj eniris la doktoro. Li ridetis afable, kiam li ekvidis Johanon. Strange! Ŝajnis refoje al mi, ke ĉiuj homoj, kiuj lin renkontis, estas liaj intimaj amikoj, kaj ke ĉiuj ĉiam iras renkonte al li kun ridetanta vizaĝo.