Выбрать главу

– Doktoro –, diris Johano, – mi venas kun tri amikoj, kiuj sin interesadas pri Holman .

– Ah!

– Jes –, kaj prezentante nin, li diris: Sinjoroj Landman , Mareau  kaj Romeskaŭ . Ili havas, kiel vi aŭdas, tre malsamajn nomojn, sed... eble vi vidas ion rimarkindan, rigardante ilin.

La doktoro rigardis nin kaj la esprimo de lia vizaĝo tuj diris, kiel li estis frapata de surprizo.

– Trinaskitoj?

– Vi trafis, doktoro, kaj al kiu ili estas similaj?

– Al Holman , sen kontraŭdiro.

– Vi trafis refoje, doktoro; ili estas tre similaj al Holman ... Kiel nun sanas Holman ? – li demandis rapide, kvazaŭ por eviti demandojn de la doktoro, kiu rigardis nin kun ĉiam pligrandiĝanta surprizo.

La doktoro responde altigis la ŝultrojn, kaj oni scias, kion tio signifas.

– Li memoras absolute nenion –, li tiam diris.

– Mi tion atendis –, diris Johano, – mi flegadis lin sufiĉe longe por scii, ke mi devas tion atendi; tamen li estas resanigebla, mi opinias... Ne estas nun vizita horo, sed vi ja permesos, ke ni iru al li.

La doktoro sen dubo estus rifuzinta tion al kiu ajn, ĉar li ne volonte deflankiĝis de la regularo de la instituto. Sed Johano ne estis “kiu ajn”; li estis viro kun speciala karaktero, li estis tute alia ol ĉiuj ceteraj homoj; al Johano neniu rifuzis, kion li petis, kaj ankaŭ la doktoro ne povis rifuzi; li tamen pripensis momenton antaŭ ol diri:

– Nu, mi plenumos vian deziron.

– Dankon; ĉu ni povos vidi lin en via oficejo?

– Ĉu ne en la granda salono de la vizitantoj?

– Prefere en via oficejo, vi vidos kial.

– Nu do, sekvu min tien.

Ni laŭiris la marmoran koridoron kaj eniris en salonegon, kiun ni devis tute trairi por atingi la oficejon de la doktoro. Ni iris laŭlonge de du vicoj de litoj. Sur ĉiu kuŝis aŭ sidis malsana frenezulo. Estis la unua fojo en mia vivo, ke mi vizitis tian salonon, kaj neniam mi forgesos la impreson, kiun al mi faris la malfeliĉaj frenezuloj. Kvankam ni marŝis sufiĉe rapide, min trafis tuj la rigardoj de kelkaj flegatoj. Unu el ili laŭte ekridegis, sed lia ridado ŝajnis raŭkaj krioj de sovaĝa bruto. Dua malsanulo sidis kun papera sako plena je prunoj, kiujn antaŭe al li estis doninta vizitanto, eble filo aŭ alia parenco, kaj li manĝegis tiel manĝavide, ke li englutis eĉ la kernojn. Tria disputadis laŭte kun sia najbaro, kiun li minacis per la pugnigita mano. Kvara (juna knabo kun pala vizaĝo kaj ruĝetaj haroj) ploradis, eligante ĝemkriojn, sed larmojn li ne faligis. Kvina ekkriis al ni “Oni ne volas min enterigi, oni ne volas min enterigi!!” – Alia interparolis kun imagebla persono, li rigardis daŭre al la plafono de la salonego kaj faris strangajn gestojn per ambaŭ manoj. Alia kantis melodion el opero. Alia estis elironta sian liton, kaj flegisto nur kun peno lin retenis. Alia flutis, balancante la kapon kaj movante la montrofingron tien kaj reen laŭ la takto de la melodio, kiun li flutis. Alia fikse rigardadis antaŭ sin kaj sidis kvazaŭ li estus ŝtoniĝinta. Mi ĝojis, kiam fine la pordo de la salonego fermiĝis post ni. Ni nun estis en la oficejo de la doktoro. La pensado tuj vidi Kovács on, tiel okupadis min, ke mi tute ne atentis, kiel la oficejo aspektis; mi memoras nur, ke en angulo staris granda faldebla ŝirmilo, tiel granda kaj alta, ke kvin personoj povus stari post ĝi ne estante vidataj. Johano montris tiun ŝirmilon dirante: – Tion mi bezonas –, kaj li forŝovis ĝin antaŭ angulon de la oficejo, tiel ke la apartigita loko formis malluman triangulan ĉambreton, enireblan laŭ unu flanko de la ŝirmilo. Tiam li lokis seĝon en la apartigitan ĉambreton kaj diris al Moseo:

– Eksidu tie kaj pretiĝu por ludi sur via violonĉelo.

Moseo obeis kaj Johano diris al la doktoro:

– Doktoro, mi petas: venigu Holman on kaj sidigu lin ĉe la pordo, ni kvarope kaŝos nin post la ŝirmilo. Vi restu ĉe Holman . Tuj post kiam li estas sidanta, vi diru al li nur ĉi tiujn vortojn:

Aŭskultu kaj rememoru!

La resanigisto kapskuante, kvazaŭ por montri, ke li rigardas la okazontaĵon kiel nuran malsaĝaĵon, eliris kaj ni starigis nin post la ŝirmilo.

– Atentu –, diris Johano al Moseo, – kiam mi flustros al vi: “ludu!” tiam tuj ludu Kol-Nidrej  de Max Bruch .

Post kelkaj minutoj la doktoro revenis kun alia persono, kiun ni ne vidis pro la ŝirmilo.

– Eksidu, mia amiko –, diris la doktoro, kaj tuj poste li diris plue: – Nun aŭskultu kaj rememoru!

– Ludu! – flustris Johano.

Moseo ekludis. Kian impreson do povas fari bela muziko al preskaŭ ĉiuj homoj, eĉ al frenezuloj! La krioj el la apuda salonego, kiuj ĝis tiu momento seninterrompe penetris ĝis la plej multaj apartamentoj de la frenezulejo, iom post iom ĉesis. Estis, kvazaŭ la konstruaĵo subite fariĝis senhoma; oni aŭdis nur la ravajn triladojn de la violonĉelo. Kian efikon la “ Kol-Nidrej ” faris al la flegato sidanta ĉe la pordo de la oficejo, ni ne povis vidi, sed mi estis tiel scivola, ke mi jam ne povis regi min. Mi eltiris la oran pinglon el la kravato de mia taga ĉemizo kaj faris trueton en la ŝirmilo, sufiĉe grandan por vidi ĉion, kio okazis ĉe la alia flanko. Mi rigardis tra ĝi. Jen ĉe la pordo sidis griziĝinta viro kun longaj buklaj haroj kaj lipharoj. Li sidis senmove kaj rigardis la ŝirmilon. Komence liaj trajtoj ŝajnis kvazaŭ skulptitaj el marmoro, ĉar eĉ la plej malgranda ŝanĝo ne estis rimarkebla sur ili. Iom post iom tamen la buŝo malfermiĝis, la dikaj grizaj brovoj tiriĝis supren kvazaŭ de surprizo kaj la manoj de la viro konvulsie premis la apogilojn de la seĝo; ŝajnis, ke li estas tuj salte leviĝonta. Li tamen ne leviĝis, sed aŭskultadis la muzikon. Dume Moseo ludis kaj ludis, ravante ĉiujn per sia instrumento... Jen subite la grizulo palpis al si la frunton, liaj trajtoj ŝanĝiĝis pli kaj pli, lia tuta eksteraĵo montris klare, ke io eksterordinara kaptis lian animon. Lia vizaĝo diris: Mi ekmemoras tion ..., mi ekmemoras tion .

Kaj Moseo ludadis plue... La flegato rigardis la doktoron; ŝajnis, kvazaŭ li estus demandonta ion, sed antaŭ ol la doktoro povis respondi aŭ demandi ion mem, subite Johano ekkrii laŭtvoĉe:

– Kovács !!... Kovács !!

– Kovács ?... – flustris la grizulo, kaj li ekstaris, sed tuj refalis sur la seĝon.

– Kovács !... Kovács !! – refoje ekkriis Johano.

– Kiu min vokas? – flustris germane la viro.

– Unu el viaj filoj! – respondis samlingve Johano.

– Filoj!?... –. Denove li palpis al si la frunton, tiam li diris:

– Mia Dio!... Mi ekmemoras!... Mi ekmemoras!... Sed kiel la knabo povas voki min?

– Tri knabojn vi havas!

– Mia Dio ... jes..., ili estas tri... Sed kio do estas ĉio tio ĉi?... Kie mi estas?... Ĉu mi sonĝis?... Miaj infanoj ja estas...

– Ili estas tie ĉi, ... Davido, Hugo kaj Stanislas !

– Jes, tiel ili sin nomas, ... mi nun rememoras –. Kaj sin turnante al la doktoro staranta ĉe lia flanko, li diris plue:

– Sinjoro, klarigu do al mi... Kion signifas tio ĉi?... Kiu parolis al mi? Kion oni faris al mi?... Kie mi estas? kaj kiu vi  estas?

Johano ŝovis flanken la ŝirmilon kaj diris:

– Vi estas en Hago, sinjoro Kovács  kaj viaj filoj venis tien ĉi por iri kun vi de urbo al urbo por doni kun vi tiajn koncertojn, kiajn vi mem donis sola antaŭ multaj jaroj.