– Sed kie estas miaj infanoj, kaj kiel do ili povus...
Li eksilentis subite, vidante nin. Io, li ne sciis kio, diris al li, ke ni estas tiuj infanoj, sed tiel li ne povis prezenti ilin al si; li ja imagis, ke ili estas ankoraŭ suĉinfanoj kaj ne junaj homoj, ĉar pli ol dudek jaroj pasis al li kvazaŭ en unu sola nokto plena je misteraj, neklarigeblaj okazintaĵoj. Tiu nokto nun pasis kaj kun ĝi la mistera sonĝo. Antaŭ dudek jaroj li perdis sian memoron; li eĉ jam ne sciis, kiel li sin nomis, ke li havis edzinon kaj infanojn, sed aŭdante tiel subite la “ Kol-Nidrej ”, kiun li tiel ofte ludis mem antaŭ la ravata publiko, tiam lia memoro vekiĝis iom post iom, kaj tuj post kiam li aŭdis sian forgesitan nomon kaj tiujn de la tri knaboj, tiam la nubo, pezanta kiel densa vualo sur lia frunto, subite forŝoviĝis, kaj ĉio fariĝis al li klara. Sed nun alia misteraĵo sin prezentis al li. Kiel li venis tien ĉi? Per tremanta voĉo li turnis sin denove al la doktoro:
– Sinjoro, ĉu mi sonĝis ĉiujn tiujn jarojn?
La doktoro estis respondonta, sed Johano interrompis lin, dirante:
– Sinjoro Kovács , mi klarigos ĉion al vi poste. Sciu jam nun, ke vi perdis vian memoron en Parizo la 3 an de Aprilo 1896 a . Vi malaperis post tiu tago kun du el viaj filoj. De tiu tempo pasis dudek jaroj; vi estas nun en Hago, vi retrovis vian memoron kaj viajn infanojn, la ceteron vi sciigos baldaŭ.
Kovács malfermis la brakojn, ekkriante: – Miaj filoj!! – kaj ni ĵetis nin sur lian kolon.
– Kaj Madeleno? – li diris, post kiam li ĉirkaŭbrakis nin.
– Via edzino? – demandis Johano.
– Jes, kie ŝi estas?
– Ĉion, kio rilatas ŝin, vi sciiĝos post kelkaj tagoj.
La doktoro, kiu ĉeestis tiun neordinaran resaniĝon de unu el siaj flegatoj, staris kelkan tempon rigardante Johanon, kvazaŭ li ne kredus al siaj okuloj kaj oreloj; tiam li demandis subite:
– Sed Johano, ... kiu en realo vi estas?... Mi ĝis nun rigardis vin kiel ordinaran flegiston de malsanuloj, sed ŝajnas al mi...
La eksflegisto sin klinis ĝis la oreloj de la resanigisto kaj flustris kelkajn al ni neaŭdeblajn vortojn, tiam li iris for, tute ne atendante, kiun efikon faris lia sciigo, kaj ni sekvis lin.
Kvina Ĉapitro.
Ĉi tiu ĉapitro enhavas la korespondadon, kiun inter si faris Kovács kaj Johano dum la du semajnoj, en kiuj al la resaniĝinto estis malpermesate akcepti vizitantojn, ĉar li devis resti sub observado de la doktoro, kiu deziris esplori, ĉu la resanigo estos daŭra, se en tiu tempo la flegato ne vidus siajn filojn. –
Estim-ata sinjor-o Kovács !
Mi send-as al vi tag-libr-o-n kaj tri libr-et-ojn. Post la stud-ad-o de unu el la libr-et-o-j (= ŝlos-il-o-j) ebl-e la ĉeĥ-a , ebl-e la hungar-a aŭ la german-a , vi kapabl-os leg-i tio-n, kio okaz-is kun vi-a edz-in-o, ĉar la tag-libr-o-n ŝi skrib-is mem kaj en Esperant-o .
Se mi pov-os serv-i al vi, tiam sci-ig-u tio-n al mi, kaj mi est-os tuj je vi-a dispon-o.
Ne mir-u, ke mi skrib-as en Esperant-o; ali-a-j-n fremd-a-j-n lingv-o-j-n mi ja ne pov-as skrib-i , kvankam mi parol-as mal-mult-e german-e.
Respond-u, mi pet-as, german-e aŭ en Esperanto, nur tiu-j-n du lingv-o-j-n mi kapabl-as leg-i.
Kun salut-o-j, ankaŭ de vi-a-j fil-o-j, mi est-as: Vi-a sin-don-a
Johano.
Estimata sinjoro Johano!
Ricevis leteron kaj taglibron. Studadis ĉeĥan ŝlosilon kaj komprenis leteron. Estas al mi tre strange. Estas kiel viro, kiu dormis longan longan tempon kaj sonĝis strangan sonĝon. Rakontos kiel okazis – pardonu erarojn – ĉefa afero estas, ke vi kaj miaj filoj komprenas min. Memoras la trian de Aprilo 1896 a , ĉar estas kvazaŭ tio okazis hieraŭ. Donis koncerton en Parizo kaj havis grandan sukceson. Post koncerto mi iris al mia hotelo per veturilo. Havis strangan kapdoloron, tre teruran; apenaŭ povis pensi. Kapdoloro estis pli terura, kiam mi venis en hotelon. Mia edzino dormis en ĉambro kun la infanoj. Mi sidis ĉe ŝia lito – – kapdoloro ĉiam pli terura. Ĉambro turniĝis kun mi. Tiam viroj kun tranĉiloj, glavoj kaj ŝnuroj (ĉio estis tre stranga) subite sidis antaŭ mi. Ili volis ataki min. Mi kuris en angulon de la ĉambro. Ili rigardis min per sovaĝaj okuloj. Mi kriis, sed neniu aŭdis. Kuris en alian angulon de la ĉambro, sed la viroj sekvis min. Mi timis, ke ili volas rabi infanojn. Mi prenis du infanojn, enmetis ilin en kestetojn (estis tie tri kestetoj, ili utilis por gardi muzik-librojn dum vojaĝoj). Sur tablo ĉe la lito staris boteloj kun lakto, mi enmetis tiujn botelojn ĉe la infanoj kaj kuris el la ĉambro, sed la viroj kun glavoj kuris post mi. Eliris hotelon sur straton kaj kuris kaj kuris. Eniris fiakron kun la kestoj kaj diris al la fiakristo: Tuj al la stacidomo!! Kapdoloro pli terura ankoraŭ, stacidomo turniĝis kun mi, sed mi streĉis fortojn kaj pensojn. Volis aĉeti bileton por vagonaro por iri malproksimen. Mi tiel timis la virojn kun la glavoj, ke mi ne volis resti en Parizo. Mi timis, ke ili reirus kun mi al edzino por rabi la infanojn. Antaŭ mi staris sinjoro, kiu aĉetis bileton por Amsterdamo. Mi aĉetis ankaŭ bileton por tiu urbo, ĉar ĝi estis malproksima de Parizo. Mi pensis: tie la viroj ne povas persekuti min. En vagonaro mi fariĝis tiel dormema, ke mi timis ekdormi. Mi lokis la infanojn post mi. Estis vagonaro, kiu iris dum la nokto kaj preskaŭ sen haltoj al Amsterdamo. La vojaĝo estis terura; la viroj kun la tranĉiloj kuris ĉe la flanko de la vagonaro, sed ili ne eniris al mi, ĉar pordeto estis fermita. En la mateno mi alvenis Amsterdamon. La viroj estis for, sed mi timis. Ili revenos, mi diris al mi; mi vojaĝos pli malproksimen.
Mi rigardis karton sur perono por vidi, kiu urbo estas malproksima, kaj mi aĉetis bileton al Groningen . Post kelkaj horoj mi estis en tiu urbo, prenis novan bileton por ankoraŭ pli malproksima urbo aŭ vilaĝo; mi forgesis nomon. Dum la vojaĝo mia kapo turnis, tiel ke mi ne povis resti en vagonaro. Mia cerbo ŝajnis forflui el mia kapo. En vilaĝo mi eliris vagonaron kaj prenis la kestetojn sub brakojn kaj komencis marŝi. Mi ne sciis, kien mi devus iri, nek kion mi devus fari. Mi sentis, ke mia memoro forlasos min; mi iris al la vilaĝo kaj eniris arbareton ĉe malgranda vilaĝo (nomon mi ne scias). Mi kaŝis min en ligna dometo, kie estis kokoj kaj kokinoj. Mi manĝis ovojn, ĉar mi estis malsata. Infanoj ploris mallaŭte; mi donis lakton. Poste ili dormis. En la nokto mi timis, ke la viroj revenus. Mi forlasis lignan dometon kaj serĉis lokon por meti la infanojn. Mi trovis sole-starantan dometon kaj pensis: Loĝantoj dormas, mi metos kestetojn antaŭ la pordo. Kiam mi venis al la pordo, ĝi ne estis fermita. Mi eniris, la luno lumis en la ĉambron; mi aŭdis nenion kaj metis kesteton sur tablon, tiam alia infano komencis plori. Mi pensis: “li vekos loĝantojn de la dometo kaj kuris for kun tiu infano. Mi kuris al vilaĝo ne malproksima de tiu dometo por meti alian infaneton en alian domon, sed pordoj estis fermitaj kaj mi timis, ke la viroj kun la tranĉiloj revenus, se mi metus la kesteton antaŭ fermitan pordon. Mi sekve eliris la vilaĝon, sed ne sciis kien. Fine mi venis al digo. La luno lumis kaj mi vidis post tiu digo la maron. Serĉis lokon por kaŝi la kesteton. Ĉe la digo kuŝis boato en kanaleto iranta de la vilaĝo al la maro. Mi pensis: morgaŭ en la mateno la boatisto trovos la kesteton, se mi metos sub la velon, kiu kuŝis sur fundo de la boato. Mi tiam kaŝis la kesteton tie, kuris for kaj revenis en la vilaĝon kaj pensis; la infanetoj estas ekster danĝero. Mia kapdoloro estis ankoraŭ pli terura. Nebuloj ĉirkaŭis mian kapon; mi vidis tre malklare, kvankam la luno staris hele sur la ĉielo, kaj la timo perdi la memoron, revenis al mi, ĉar mi povis pensi nur kun multa peno. Mi ne scias precize, kio okazis poste. Ĉio estis en nebuloj, eĉ miaj pensoj. – Mi ne memoris plu, ke mi venis el Franclando, ne memoris plu, ke mia nomo estas Kovács , ke mi havas edzinon. Mi nur konfuze memoris pri viroj kun tranĉiloj, glavoj kaj ŝnuroj, sed post kelka tempo ankaŭ ne pensis plu pri ili, nek pri la infanoj. La lasto, kion mi memoras, estas, ke mi iris sur strato; la suno lumis kaj estis varmega vetero. Multaj homoj staris ĉirkaŭ mi. Ili parolis, sed mi komprenis nenion. Tiam viro kun flavaj lipharoj kaj blua uniformo kun kupraj butonoj prenis mian brakon kaj kondukis min for ... tre malproksimen ... jen en domojn, jen en vagonaron, fine en grandan urbon, sed tion mi memoras nur tre malklare... Kiam la viro kun la uniformo fine estis for, mi kredis esti en ĉambro kaj en lito. Multaj litoj staris tie, ili turniĝis ĉirkaŭ la mia; la nubo, kiu pezis sur mia cerbo, fariĝis pli kaj pli peza kaj mi memoras nenion plu.