Выбрать главу

– Se mi havas monon, mi vojaĝas tiel nur por alveni pli baldaŭ al la celo de mia vojaĝo, sed en realo nenio estas pli agrabla ol promenadi.

– Ĉu vi do ne povas promenadi al Hamburgo?

– Mi povas, sed estas pli malmultekoste iri tien per vagonaro.

Mi larĝe malfermis la okulojn pro surprizo, ĉar al mi estis tre malklare, ke promenadi kostas monon.

– Vi miras pri tio?

– Jes, mi pensis, ke marŝadi kostas nenion.

– Mi klarigos. Se vi volas promenadi al Hamburgo, vi devas marŝadi multajn tagojn kaj survoje vi devas manĝi, kaj la noktojn vi devas pasigi en hotelo, kaj tio kostas kune multe pli da mono ol unu bileto de vagonaro, per kiu vi vojaĝas al Hamburgo en kelkaj horoj.

– En kelkaj horoj?

– Jes, ĉar la vagonaro iras dekfoje pli rapide ol piediranto.

– Ĉu dekfoje?

– Jes, vagonaro iras per vaporo same kiel vaporŝipo.

– Ĉu vi povas klarigi, kiel vaporo povas movi ŝipojn kaj vagonaron?

– Mi ne povas.

– Nu bone! – mi diris, imitante la kutiman diraĵon de mia patrino, kaj mi diris plue:

– Eble mi spertos tion poste?

Johano ne respondis al tiu demando, sed ridetis momenton kaj ekludis kun Jafet . Mi interrompis lin dirante:

– Vi promesis al mi rakonti fabelon.

– Jes, mi promesis.

– Pri kio vi rakontos?

– Mi pripensu –, li diris, kaj pripensinte momenton, li rakontis:

La nigraj manoj kaj la blankaj * .

*  Ĉerpita el “ Les Belles Images ” no. 466, jarkolekto 1913.

Rakonto por ĉiuj infanoj, sed precipe por la maldiligentaj. Iam estis knabeto, nomita Lazaroni , kiu, dum li dormadis, sentis, ke li estas lulata per stranga zumado, pleniganta la tutan domon. La postan matenon, kiam li estis leviĝonta, tiu knabeto trovis sur la tablo apud la lito blankan paneton, pli blankan ol la neĝo kaj pli bongustan ol la plej bongusta el ĉiuj kukoj. Unu tagon, vidinte belan ĉevalon el ligno ĉe unu el siaj kamaradetoj, Lazaroni  enviis la posedaĵon de l’ amiketo. En la vespero tamen, li ne plu pensadis pri tio, sed dum lia dormado tiu stranga zumado, pri kiu mi parolis, estis tiel forta tiun nokton, ke la knabeto vekiĝis. Tiam ŝajnis al li, kvazaŭ li vidus du strangajn ombrojn, kiuj antaŭen ŝoviĝis en la mallumo de la ĉambro. La knabeto ektimis kaj sin kaŝis sub la litkovrilo. La morgaŭan matenon Lazaroni  trovis apud sia lito flanke de la ĉiutaga paneto, belegan ĉevalon el ligno, pli belegan ol tiu de lia kamaradeto. Kiel granda estis la ĝojo de la knabeto! Li ludadis la tutan tagon kun la ĉevalo, poste ĝi tedis lin kaj li deziris posedi alian ludilon. La mistera zumado en la sekvanta nokto aŭdiĝis pli forte en la domo, kaj la sekvantan matenon, kiam la juna Lazaroni  vekiĝis, li trovis la novan ludilon, kiun li estis dezirinta. Tiam lia deziro pli kaj pli grandiĝis, kaj ĉiun tagon la trodorlotita infano deziris ion tute novan, kion ĉiam alportis la du strangaj ombroj de la nokto. La knabeto fariĝis knabo ... junulo, sed li ĉiutage esprimis novan deziron. Jen ĝi estis belega vestaĵo, jen multekosta juvelo aŭ belforma meblo. Nelacigeble kaj obeeme la du misteraj ombroj kontentigadis ĉiujn dezirojn de Lazaroni . Fine tio lin scivolemigis, kaj li decidis esplori, kio estas tiuj ombroj, kiuj fariĝis liaj submetitaj sklavoj. Tial unu nokton li restis sidanta en la lito kun brulanta kandelo en la mano. Subite li mirkonsterniĝis, vidante ke tiuj dumnoktaj vizitantoj estas du gigantaj manoj, sed tiel kalaj kaj nigraj, kaj kies fingregoj ŝajnis tiel maldelikataj, ke la junulo ekprenis kun abomeno la veluran mantelon broditan kun oro, kiun li estis dezirinta la antaŭan tagon, kaj kiun al li alportis la sklavaj manoj. Vidante tamen, kiel riĉa kaj bela estas tiu mantelo, li forgesis la abomenon, kiun al li inspiris tiuj nigraj manaĉoj, kaj dezirante scii, ĝis kie atingos ilia sorĉpovo, li ordonis al ili senprokraste alporti la plej belan ĉirkaŭkolon el oro, la plej belajn agrafojn el diamanto, kiujn ili povus trovi. La nigraj manoj malaperis momenton, sed revenis baldaŭ kun la deziritaj objektoj, kiuj estis milfoje pli belaj ol ĉio, kion Lazaroni  povus imagi. Li sin kovris per tiuj belaj donacoj kaj trovis, ke ili estas tiel belegaj, ke li devas honti pro la ĉambro, en kiu li loĝas. Kaj li ordonis al la nigraj manoj mebloprovizi ĉambregon, indan je li. La sklavoj obeis kaj kelkajn sekundojn poste la junulo sin trovis meze de vastega salono subtenata de la plej delikataj kolonoj el marmoro, ornamitaj de dekoracio el oro kaj juveloj, kaj kiuj agrable harmoniis kun kelkaj mebloj, kiujn ĉiuminute alportis la misteraj manoj. Scivola kaj ravita, Lazaroni  deziris vidi, kie prenis tiuj strangaj manoj ĉion, kion ili alportis al li. Tiam li vidis, ke ili fosas la teron per la viglaj fingroj kaj ke ili eltiras el profunda sulko la deziritajn objektojn. La miraklo estas tre simpla, diris la junulo, kaj sin amuzante, li mendis ordone la plej diversajn objektojn, kiujn la manoj eltiris el la tero, ĉiam kun la sama obeemeco. Tamen, malgraŭ la facileco, kun kiu laboradis tiuj manoj, vidiĝis klare, ke laceco ekpremis ilin. Ili estis kovritaj de ŝvito kaj ektremadis. Krom tio, ili pli kaj pli nigriĝis. – Diablo! – diris al si Lazaroni , – ŝajnas, kvazaŭ la sorĉopovo de miaj sklavoj elĉerpiĝas. Mi profitu de ili. – Kaj li ordonis, ke ili konstruu por li kastelon. Obeemaj, la manoj fosadis refoje la teron, sed kun multe da peno. Ili tamen eltiris el ĝi tiom da ŝtonoj, ke ili povis konstrui belegan kastelon, milfoje pli vastan kaj pli luksegan ol ĉiuj kasteloj el la ĉirkaŭaĵo. Lazaroni , vidante ke la sklavoj fariĝis pli kaj pli kvazaŭfebraj, laborigis ilin senhalte kun pli da vigleco. Li ĉirkaŭigis la kastelon per parko belbrilega, kie la floroj, la plej maloftaj konkuradis pri beleco kun la plej graciaj fontanoj, la plej elegantaj statuoj. Nesatigebla, Lazaroni  ĉiam trovis image ion pli belan konstruotan, kiam subite la manoj streĉiĝis kaj falis senmove sur la tapiŝon de la salono. La juna homo komprenis, ke la sklavoj perdis la sorĉkapablon. – Mi faris bone, profitadi de ili –, li diris, – sed mi esperas, ke tiuj malbelaj manoj ne restadu tie! – En tiu momento la koko ekkantis kaj la misteraj manoj plimalgrandiĝis laŭ tio, kiel la tago alproksimiĝis; poste, iom post iom, ĉe la finoj de la manoj aperis la formo de homa korpo. Fine la silueto de viro montriĝis en la ombro, kaj kiam la matenruĝo plenigis per rozkoloraj radioj la salonon de Lazaroni , ĉi tiu kun mirego ekvidis, ke la viro kun la nigraj manoj estas lia patro...

Konsternita, li ne povis deturni la okulojn de tiuj manoj ankoraŭ grandaj, kvankam ili estis perdintaj sian gigantan formon, sed kiuj ŝajnis pli nigraj, pli kalaj kaj pli maldelikataj ol antaŭe. La kompatinda maljunulo movis ilin ĝemante kaj li diris: – Rigardu, la magia potenco, kiu aliigis ilin en du feojn, en du sklavojn de via deziro, tiu magia potenco faris ilin tiel lacaj, ke nun miaj kompatindaj manoj preskaŭ mortis. Ili pendas senfortaj ĉe la fino de miaj brakoj, ke nenio povas revenigi ilian iaman fervoron. Sed tio ne gravas, mi bedaŭras nenion, kaj mi estas feliĉega vidi vin tiel brilanta, tiel lukse bela –, kaj preskaŭ plorante pro ĝojo, la maljunulo estis ĉirkaŭbrakonta sian filon ..., sed ĉi tiu, vidante la nigrajn kalhavajn manojn alproksimiĝantaj al li, postenpaŝis senvole, protektante sian belan vestaĵon el silko, kaj diris al la maljunulo: – Atentu viajn malbelajn manojn, mia patro, vi estas malpurigonta min! – – Estas vere –, diris ĉi tiu ĝemante, kaj li sin retiris; sed kiam li estis malfermonta la pordon, Lazaroni  revokis lin: – Mia patro!

La patro returnis sin feliĉa, sed la filo diris plue: – Ne tuŝu tiel la pordon, ĝia koloro estas tiel delikata, vi povus nigrigi ĝin. – La maljunulo sin retiris konfuzita en sian ĉambron, sed kiam en la posttagmezo li vidis la riĉajn sinjorojn, kiuj vizitis lian filon, la patro estis tiel feliĉa pro la prospero de Lazaroni , ke li rigardadis lin kun ravego, ne rimarkante, ke la vizitantoj rigardadis siaflanke kun mirego la strangajn manojn de la bona viro.