Tiam venis tiu longa (kaj tamen tre mallonga) nokto, plena je sonĝoj. Tiu nokto daŭris, ĝis kiam mi aŭdis “ Kol-Nidrej ”, kaj poste mian propran nomon kaj la nomojn de miaj infanoj. Mia sonĝo estis finita, kaj mi trovis min ĉe la sinjoro, kiun mi ofte vidis en mia sonĝo, sed kiun mi neniam komprenis. Tiu sinjoro estis la doktoro de la frenezulejo. Mi sentis min subite tute sana, sed ne sciis, ke tiu sonĝo estis sonĝo de dudek jaroj. Mi ekdormis Kovács kaj juna viro..., mi vekiĝis Holman kaj grizulo, kaj la infanoj subite estis junaj viroj... Dudek jaroj de mia vivo flugis for en unu sonĝa nokto, sed mi dankas Dion, ke tiu terura nokto pasis. Nur unu penso turmentas min nun: Ĉu mia edzino vivas? Ŝi ne venis kun vi. Mi petas: sciigu tion al mi, revenu baldaŭ kun la filoj kaj se eble kun mia Madeleno.
Vin atendas:
Kovács .
Kara sinjoro Kovács !
Oni diras, ke la stilo estas la homo. Ne kredu tamen, ke mi estas tia lakonulo, kia mia unua letero eble kredigis al vi. Ĉio dependas de cirkonstancoj kaj ankaŭ la stilo, kiun ni en multaj okazoj devas ŝanĝi en nia korespondado.
Mi sciis kaj pripensis pri tio, ke vi verŝajne ne studadis Esperanton, tial mi skribis, kiel mi devis skribi, nome ne laŭ mia propra stilo, sed tiamaniere, ke komencanta lernanto de Esperanto facile povus kompreni min. Mi vidis el via letero, ke vi plene min komprenis, kaj nun mi opinias, ke mi ĉi tiun fojon povas uzi mian ordinaran stilon, respondante vian leteron.
Mi ĝojas, ke vi sentas vin tute resaniĝinta, sed bedaŭras, ke ni devas atendi ankoraŭ plenan semajnon por persone kaj sesope gratuli vin, ĉar post tiu semajno mi venos kun viaj filoj kaj kun du amikoj por gratuli vin pro via resaniĝo. Intertempe studadu plue Esperanton, vi ĝin bezonos, ĉar pro la cirkonstancoj viaj filoj ne povas interparoli inter si, kaj eĉ neniu el ili povas paroli kun vi, ĉar ĉiuj parolas diferencan lingvon. Unu el niaj amikoj, nome Ivan , parolas ruse kaj tre malmulte germane, kaj la alia, kies nomo estas Bjelski , studadis multajn lingvojn, tiel ke li ĝis nun estis nia tradukisto. Vi mem parolas ĉeĥe (neniu el ni komprenas tiun lingvon) kaj eble kelkajn germanajn vortojn, tiel ke vi povas imagi, ke nia okobla interparolado estus tia sama, kian oni aŭdis dum la konstruado de la Babela turego. Por eviti tion, ni ĉiuj studadis de post mallonga tempo unu solan internacian lingvon (Esperanto), tiun saman, kiun antaŭ pli ol dudek jaroj studadis via edzino. Pere de tiu artefarita lingvo ni do kune interbabilados sen ia peno. Tiu interparolado komenciĝos tuj post kiam ni kune venos por liberigi vin el via nuna “loĝejo”, kie vi pasigis tiom da jaroj. Ni esperas, ke feliĉa tempo atendos vin, kaj mi ne dubas pri tio, ĉar viaj filoj, kiuj fariĝis veraj famaj artistoj, faros ĉion por plifeliĉigi vian estontan vivon. Pri via edzino mi skribos eble (tio dependas de cirkonstancoj) post du aŭ tri tagoj. Mi atendas leteron de “Esperanto-Delegito” el Belgrado, (mi klarigos poste, kio estas tio) kaj espereble tiu letero ĵetos lumon sur la misteron (rilate al ŝia subita malapero), kiun mi ĝis nun ankoraŭ ne kapablis solvi. Mi tamen konscias, ke la malkvieteco, kiun vi sentas pro ŝi, estas granda, sed kondutu laŭ la proverbo: Kuiru viajn pizojn, kaj ĉio fariĝos bona.
Multajn salutojn de ni ĉiuj.
Via Johano.
P. S. Kiam unu el viaj filoj vin vidis, li kredis revidi mortinton, sed ĉar mortintoj ne povas reaperi el la tombo, li komprenis, ke la mortinto kaj vi devas esti du personoj, kiuj estis tre similaj unu al la alia. Eble tiu alia persono (nun jam mortinta kaj ripozanta sur la mortintejo de Brej ) estis via frato. Sciigu al mi, ĉu vi havis fraton kaj kiel estis lia nomo.
Pri “ Holman ” mi povas sciigi al vi, ke li estas ankoraŭ vivanta holanda fama violonĉelisto, kiu ofte donis koncerton en Kurhaŭs ( Scheveningen , apud Hago). El la gestoj, kiujn vi dum via stranga malsano multfoje faris, oni vidis, ke ankaŭ vi estas violonĉelisto, kaj ĉar vi iom estas simila al tiu Holman laŭ via eksteraĵo kaj vizaĝo, kaj ĉar neniu sciis vian veran nomon, vi ekhavis tiun de la holanda artisto.
Johano.
Estimata sinjoro Johano.
Mi legis vian leteron kun ĝojo. Via letero helpis al mi forpeli la tempon, ĉar mi deziras, ke la semajno jam estu pasinta. Longan tempon mi uzis por legi vian leteron, ĉar mi devas serĉi multajn vortojn. Jes, mia edzino studadis Esperanton; ŝi diris tion al mi, sed mi opiniis: Esperanto estas ja neuzebla lingvo kaj mi ne volis lerni ĝin. Nun mi spertas, ke mi eraris. Mi faras grandan penon lerni la tutan lingvon por paroli kun vi kaj kun la filoj kaj la amikoj. Montris la leteron al la doktoro; li ridis, sed ne kredis, ke mi povos paroli per tiu lingvo. Mi pensis: Ridu, sed mi studados. Mi legis kelkajn paĝojn de “taglibro” sed enestas vortoj ne starantaj en ŝlosilo. Mi serĉos poste en pli dika vortlibro. Ĉu vi jam ricevis leteron pri mia edzino? Mi petas: Skribu pri tio. Mi sentas min ankoraŭ tre sana; memoro estas nun tre forta.
Jes, mi havas fraton, li estis, kiel mi, violonĉelisto. Lia nomo estas Rikardo . Kun ĉagreno mi legis en via dua letero, ke li mortis.
Multaj salutoj al vi, al filoj kaj al amikoj.
Kovács .
Post-skribo. Mi dankas, ĉar vi faris al mi plezuron kun via longa letero. En tria letero vi ne bezonas skribi la streketojn inter partoj de vortoj; mi jam scias legi sen la streketoj.
K.
Kara sinjoro Kovács .
Ni ĝojas, ke vi sanas tiel bonege kaj ke vi faris tiajn progresojn en Esperanto.
Hieraŭ mi ricevis la deziritan leteron de la Delegito el Belgrado. Mi estis petinta lin esplori por mi kiel estas la plenaj nomoj, la datoj kaj lokoj de naskiĝo de gesinjoroj Kovács , kiuj geedziĝis la 30 an de Marto 1895 a (laŭ la taglibro) en unu el la katolikaj preĝejoj de Belgrado. Mi petis tion, kiam mi ne estis konatiĝinta kun vi, alie ĝi estus ja superflua. La Delegito respondis al mi la jenan:
“Laŭ la edziĝolibro de la – – preĝejo geedziĝis en Belgrado la 31 an de Marto 1895 a :
Eduardo Kovács , naskita en Pisek , la l4 an de Januaro 1877 a kaj Amalia Sedlák , naskita en Belgrado , la 3 an de Junio 1875 a .
Tuj post la ricevo de tiu sciigo mi sendis duan leteron al tiu Delegito, petante informojn, ĉu en lia urbo loĝas ankoraŭ familio Sedlák kaj ĉu tiu familio povas doni novaĵon pri sia parencino Amalia , kiu malaperis el Belgrado la 31 an de Marto 1895 a .