Выбрать главу

Post semajno mi esperas ricevi la respondon.

Havu paciencon, mi antaŭvidas, ke ĉio fariĝos bona .

Salutojn de ni ĉiuj.

Johano.

Estimata Sinjoro Johano.

Mi dankas pro via lasta letero. Ĝi donis al mi esperon kaj kuraĝon. Dio volu, ke mi revidu mian Amalion.

Morgaŭ mi atendos vin; tiam mi povos foriri el tiu ĉi domo, la doktoro jam promesis.

Vin ĉiujn salutas:

Kovács .

Sesa Ĉapitro.

Kion ni vidis sur “la Digo”Nia vojaĝo al “la Insulo” kaj nia alveno tieLa sola domo kaj kiel ĉio aspektis tie post multaj jarojLa loĝantoj de tiu domoPri hundo kaj svenanta virinoLa reveno de la domestroKelkaj misteraĵoj klariĝisKoncerto sur la Insulo, al kiu ankaŭ bestoj partoprenis, el kiuj unu tamen devis esti forigata pro nedezirita partoprenoKiel ni pasigis la nokton sur la Insulo.

Sesope ni staris sur la verda “Digo” kaj rigardis la antaŭ ni sterniĝantan maron. Nur du ŝipetoj kun blankaj veloj sin montris sur la horizonto. Iom pli proksime ni distingis du insuletojn. La pli granda estis Borkum , apartenanta al Germanujo, la alia estis Rottumeroog , la insulo, kie mi pasigis la unuajn jarojn de mia vivo.

Neesprimebla emocio ekkaptis min, ĉar post tri aŭ kvar horoj mi metus la piedojn sur “la Havenon”, kaj kelkan momenton poste mi revidus mian domon, kiun mi antaŭ tiom da jaroj estis forlasinta kun mia fidela Jafet .

Mia emocio tiel premis mian koron, ke larmoj fluis sur miaj vangoj, kaj momenton mi devis deturni la okulojn.

Mi revidus fine mian Insulon, sed ĉu mi revidus mian patron (mi eble  posedus nun du patrojn) kaj mian patrinon? (Mi eble  posedus nun du). Ĉu ili (tiuj de la Insulo) vivus ankoraŭ? Ĉu ili min rekonus? Tiuj demandoj kaj multaj aliaj vole-nevole plenigis mian kapon, kaj verŝajne mi estus restinta tie ankoraŭ multe pli longe sur “la Digo”, nur rigardante mian Insulon, se Johano ne estus farinta finon al ĉio tio ĉi.

– Antaŭen, mia kara! – li diris, – la boato nin atendas; estas la dua horo, post tri aŭ kvar ni trovos nin tie, (kaj li etendis la manon al la Insulo) kaj tiam vi povos rigardi ĝin ĝissate.

– Ankoraŭ momenteton mi volas rigardi “la Digon” –, mi diris, kaj mi rigardis, miregante pro la granda diferenco inter “la Digo”, sur kiu mi estis staranta, kaj “la Digo”, kiun mi pli ol mil fojojn estis rigardinta de la Insulo. Ĉiam mi tiam imagis, ke ĝi estas bruna; mi nun vidis, ke miaj okuloj trompis min antaŭe, ĉar kien ajn mi direktis la rigardon, ĉie “la Digo” estis verda, ĉar verda freŝa herbo, sur kiu sin paŝtis tie kaj tie ĉi aretoj da ŝafoj, kovris ĝin ĉe ambaŭ flankoj kaj sur la supro, kaj tiel malproksime, kiel miaj okuloj povis sekvi ĝin.

Mi turnis mian dorson al la maro kaj vidis la turojn de la vilaĝoj Warfum  kaj Uskvert , tiujn samajn turojn, kiujn mi ĉiam rigardis kiel lumturojn.

Antaŭ mi kuŝis belaj herbejoj inter la multaj longfosetoj, donantaj al ili la formojn de kvadratoj, paralelogramoj kaj aliaj geometriaj figuroj, sur kiuj sin paŝtis bovinoj, bovoj, ĉevaloj kaj ŝafoj. Mirinde bela kaj pentrinda estis la panoramo sin etendanta tie antaŭ la piedo de “la Digo”, kaj miaj okuloj ne povis satiĝi admirante ĝin; sed denove Johano vokis min.

– Antaŭen! ni ne povas atendi pli longe.

Mi forviŝis la larmojn el miaj okuloj kaj sekvis Johanon, miajn fratojn, mian patron (strange, refoje min ekfrapis la ekpenso, ke mi eble posedus du patrojn), Ivanon kaj Maksimon Bjelski .

Kvin minutojn poste ni sidis en la boato, kiun ludonis al ni la kluzogardisto loĝanta apud “la Digo” ĉe la kanaleto.

Johano suprentiris la velon, Ivan  ekkaptis la direktilon, kaj ni ekglitis inter la markiloj, inter tiuj samaj markiloj, kiujn mi antaŭ tiom da jaroj tiel ofte rigardadis, sed de la alia flanko. Ili kuŝis, aŭ pli ĝuste dirite: staris laŭ du kurbaj linioj, formantaj kvazaŭ gigantan falĉilon, kies ankoraŭ nevidebla pinto nun direktiĝis al la haveno de mia Insulo.

La vetero estis belega, la vento blovetis el la sudo, plenigante la velon, kaj jen ni glitadis sur la ondetoj.

Ĉi tiun fojon la boato ne trairis la limojn de la falĉilo (glitante inter du markiloj), kaj ni ne perdiĝis en la maro, ĉar lertaj manoj nun manovris velon kaj direktilon. Iom post iom “la Digo” malaperis post ni, dum la Insulo fariĝis pli kaj pli granda, ĝis fine mi vidis “la Havenon”.

Ni parolis malmulte. Mi estis tro emociiĝinta por paroli. Mi sentis min kiel vagulo, kiu post multaj jaroj de foresto estis revenanta en sian patrujon, ĉar mia patrujo ja estis mia Insulo, kiun mi alproksimiĝis post foresto de dek du jaroj; kaj dek du jaroj, kvankam malmultaj ili estas, ŝajnas tamen multaj, kiam oni estas en sia juneco.

Mi pensis refoje pri la patro kaj la patrino, ĉu ili estus vivaj, ĉu li  estus ankoraŭ tiu sama viro kiel antaŭe, ĉu li  havus ankoraŭ tiujn samajn mentonharojn kiel nia kaprino, ĉu mia patrino portus ankoraŭ tiun blankan kufeton, ĉu ŝi rekonus min, kaj tiel plu. Mi ekpensis pri la papago; ĉu ĝi vivus ankoraŭ?... Eble ĝi vivus, ĉar papagoj povas ja fariĝi tre maljunaj. Ĉu ĝi dirus kiel antaŭe: “ Go til fanen? ” kaj subite mi turnis min al Johano, demandante:

– Kion do signifas “ Go til fanen ”?

Li laŭte ekridis.

– Vi pensas pri via papago? – li respondis.

– Jes, kion do signifas tiuj strangaj vortoj?

Iru al la diablo!  – li diris, ridante ankoraŭ pli laŭte.

Mi memoris, ke mi diris tion saman al la doktoro de l’ ŝipo, per kiu mi vojaĝis Rusujon, kaj mi jam ne miris, kial mia diraĵo estis kaŭzinta tiom da ridado je la maristoj.

Ni alproksimiĝis pli kaj pli al la Insulo. Aroj da marbirdoj ŝvebflugis super ni kaj ili eligis laŭtajn kriojn. Ĉu ili timis pro siaj ovoj? Ili tamen ne bezonis timi, mi nun ne forprenus ilin el la nestoj.

La “Haveno”, kiu aspektis tute same kiel en la mateno, kiam mi elveliris el ĝi kun la boato de mia patro, estis nun tre proksima. Mia koro ekbategis...; tie, cent paŝojn pli malproksime staris la domo, kaj mi vidis ĝian tutan formon (ĝi similis je ŝtona kubo, ĉar pintan tegmenton ĝi neniam havis) aperantan de supre malsupren.

Ni albordiĝis, elsaltis el la boato kaj staris sur la Insulo. Mi ĵetis rigardon ĉirkaŭe; nenio ŝanĝiĝis, ĉio estis, kiel mi ĝin vidis lastfoje antaŭ dek du jaroj. Estis al mi, kvazaŭ mi neniam estus forlasinta la Insulon kaj kvazaŭ la jaroj de mia foresto estus pasintaj kiel en sonĝo. Refoje ekregis min nepriskribebla emocio. Johano tion ekvidis kaj li diris:

– Vi timas, ke ili jam ne vivas, ĉu ne vere?

– Jes, la necerteco turmentas min.

– Kion ni faros? – li demandis. – Ĉu mi  iros tien (li etendis la manon al la domo), aŭ ĉu vi preferas, ke ni iru kune?

– Ni iru duope –, mi respondis. – La aliaj ja povos atendi tie ĉi.

Ni iris duope laŭ ĉirkaŭvojo por eviti la fenestron, ĉar mi volis surprizi la gepatrojn, se ili vivus ankoraŭ.

Nenie mi vidis vivantojn, nek homojn nek kvarpiedulojn, kaj terura ektimo ekpremis mian koron. Ĉu la Insulo fariĝis senhoma kaj senbesta? Ni ĉirkaŭiris la domon kaj ekhaltis antaŭ la pordo. Ĝi estis nefermita kaj mi eniris. Mi eniris singarde kiel ŝtelisto, kiu enŝteliĝas en ĉambron, kaj Johano sekvis min. La stalo estis sen bestoj, sed fojno kuŝis en la sama loko kiel antaŭe. Tio donis al mi kuraĝon kaj esperon; la Insulo ne estis sen bestoj, sekve ankaŭ homoj devus vivi tie. La pordo de la ununura ĉambro estis fermita. Mi aŭskultis. Nenia bruo aŭdiĝis. Kun tremanta mano mi malfermis la pordon kaj rigardis internen. Unu sola rigardo sufiĉis por diri al mi, ke unu el “la gepatroj” vivas, ĉar tuj trafis min la kabalaj figuroj el sablo, kiujn mia “patrino” estis ŝutinta sur la plankon. Ŝi sekve loĝis ankoraŭ en la domo, sed ĉar mi ne vidis la longajn strekojn el bruna kraĉaĵo inter kaj tra la desegnaĵoj de mia “patrino”, mi ne estis certa, ĉu “ li ” vivas.