Mi eniris kaj post mi Johano, kiu fermis la pordon. Ridetante li rigardis ĉirkaŭ sin, montris la plankon, la bildojn pri Vilhelmo Tell , la portretojn sur la muro kaj flustris:
– Ili vivas, sed kie ili estas?
Mi eksidis kaj pripensis kvazaŭ en deliro.
– Jes, ambaŭ vivas –, mi diris, – nur rigardu tion! – kaj mi montris paron da botoj flanke de la pordo, kaj laŭte mi ekploris.
Johano komprenis, kial mi ploras, kaj li lasis min fari.
– Sed “ li ” ne estas sur la Insulo –, li diris post momento.
– Kial vi scias tion?
– La boato ja ne kuŝas en la haveno.
– Tion mi ne atentis, sed vi pravas, ĝi malestas. Li sendube iris hieraŭ vilaĝon, kaj eble revenos ĉi tiun vesperon. Sed kie do estas “ŝi”?
– Ŝi estas melkanta, la sitelo ne staras sur sia ordinara loko.
– Ankaŭ tion mi ne atentis.
– Kompreneble; vi estas tro nervema, sed nun sekigu viajn larmojn kaj montru ĝojan vizaĝon.
Mi obeis kaj ni aŭskultis.
– Jam ne estas hundo sur la Insulo –, mi diris, aŭskultinte kelkan tempon.
– Jes, hundo estas tie ĉi.
– Kiel vi scias?
– Pro la postsignoj sur la planko; jen, rigardu.
– Vi estas prava; vi rimarkas ĉion, mi nenion.
Johano ridetis, sed ne respondis. Kviete li sidis, unu kruro trans la alia, kaj li rigardis antaŭ sin.
– Mi sentas kvazaŭ mi neniam forlasis tiun ĉi domon –, mi diris post momento, – ĉio estas kiel antaŭe.
– Jes, sed el knabo vi fariĝis juna viro; jen la diferenco.
Mi rigardis Johanon kaj subite mi rimarkis, ke same kiel la tuta ĉirkaŭaĵo ankaŭ li tute ne ŝanĝiĝis de post tiuj pasintaj dek du jaroj; li estis la sama viro, liaj trajtoj estis la samaj, ĉar nenia sulketo kuris sur lia frunto nek laŭ la buŝanguloj; liaj dentoj brilis kiel ĉiam, kaj liaj blondaj haroj havis ankoraŭ la saman koloron.
Li ne atentis miajn pensojn, liaj rigardoj estis nun fiksitaj sur la pordo; li aŭskultis kun streĉita atento.
– Ŝi venas –, li flustris.
Ekstere venis iu en lignaj ŝuoj, kiuj klaketadis sur la malmola argila planko de la stalo; tuj poste hundeto laŭte ekbojis. La venanto metis ion (eble sitelon, ĉar mi aŭdis bruon de fera falanta tenilo) sur la plankon. La hundeto saltis kontraŭ la pordo, ĝiaj ungoj gratis sur la ligno, kaj la bojado fariĝis pli kaj pli laŭta.
– Kuŝu!! – ordonis virina voĉo (tiu de mia patrino, mi tuj rekonis ĝin), sed la gratado ne ekhaltis, nek la bojado; la besto flaris, ke personoj estas en la ĉambro.
– Kuŝu do!!
Sed la hundeto ne obeis.
– Kio do enestas? – mallaŭte diris al si la virino, kaj la pordo malfermiĝis malrapide. Mia “patrino” eniris, kaj ekvidante du virojn, ŝi estis eligonta ekkrion de surprizo, sed la buŝo, kiu jam malfermiĝis, subite diris:
– Johano!! – kaj ŝi rigardis lin; tiam ŝi turnis la okulojn sur min, ŝiaj manoj altiĝis, kaj post kiam la retenita ekkrio sonis tra la ĉambro, ŝi diris:
– Ĉielo ... la knabo! – Tiam ŝi lasis fali la brakojn, kaj falis mem ĉe miaj piedoj. Ŝi svenis.
Johano levis kaj sidigis ŝin sur seĝo ĉe mia flanko.
– Akvon! – li diris al mi.
Mi eliris por alporti ĝin kaj malsekigis ŝian frunton. Ŝi malfermis la okulojn, rigardis min kaj ĝemploris.
– Ho, mia knabo ... ĉu ĝi estas vi?
Mi ne kapablis paroli; mi prenis ŝin en miajn brakojn; tiam mi balbute diris:
– Jes ... patrino... mi revenis.
Ŝi rekonsciiĝis tute, kaj dum ŝia kapo kuŝis sur mia brusto, ŝi levis la okulojn al la miaj kaj flustris:
– Dio! Dio!... Kie do vi restis tiel longe?... Kiom mi suferadis pro vi.
– Pardonu al mi, patrino; mi ne devus forlasi vin tiel, sed mi ne povis restadi pli longe.
– Mi scias, mia knabo, mi scias; “ li ” estis kulpa en ĉio; milojn da fojoj mi kulpigis kaj riproĉis lin pro tio; sed ne kredu, ke li estas malica, li eĉ ne estis malbona kontraŭ vi, kiam li rifuzis, ke vi lin akompanu al la vilaĝo; li ne kuraĝis agi alie.
– Mi sola estis kulpa –, diris Johano. – Sed jam ne pensu pri tio, ĉio fariĝis bona. Vi retrovis unu la alian, do estu kontentaj.
– Kiam revenos “li”? – mi demandis.
– Li iris hieraŭ vilaĝon, li revenos hodiaŭ vespere, eble tre baldaŭ.
– Ĉu vi ambaŭ sanas bone?
– Jes, tre bone... Kiel lin surprizos via reveno, kaj kiel li ĝojos, kvankam li ne montros tion; tia ja estas lia karaktero.
La hundeto, kiu jam forgesis pri sia furiozeco, refoje ekbojis kaj kuris eksteren. Mia patrino sekvis ĝin per la okuloj.
– Ankoraŭ aliaj viroj sur la Insulo!? – ŝi demandis.
– Jes, ankoraŭ kvin; jen ili venas.
Paŝoj aŭdiĝis en la stalo kaj miaj fratoj eniris. Mia patrino imagis vidi fantomojn kaj estis denove svenonta.
– Miaj fratoj! – mi diris klarige.
– Viaj!?
– Miaj fratoj.
– De kie venas ili?
– Mi ja rakontos tion tuj..., rekvietiĝu...
– Mi jam rekvietiĝas –, ŝi diris, rigardante miajn fratojn kaj min... – Kiel stranga tio estas, ja ne estas diferenco inter vi.
– Ni estas trinaskitoj –, mi diris.
Eniris Ivan kaj Kovács .
– Kaj jen mia amiko Ivan , kiu estas unu el miaj savintoj, post kiam mia boato perdiĝis sur la maro... Kaj jen mia patro –, mi diris plue.
– Via patro!?
– Jes.
– Go til fanen! – ekkriis voĉo post mi. Mi turnis la kapon kaj vidis la papagon.
– Ĝi do vivas ankaŭ! – mi diris.
– Jes; ni ĉiuj vivas ankoraŭ.
Pro manko de seĝoj en la ĉambro ni ĉiuj ne povis eksidi, sed Johano sciis, kiel havigi al ni artefaritan benkon. Li prenis tabulon el la stalo kaj pere de ĝi kaj du seĝoj faris longan benkon kaj ni ĉiuj sidiĝis.
Mia patrino, kiu neniam havis gastojn (krom Johano nenia fremdulo iam estis enirinta ŝian domon), ne sciis kiel konduti kun ili. Ŝi sidis, rigardante nin kaj sin trovis en granda embaraso. Opiniante tamen, ke ne decas silentadi tiel longe, ŝi fine diris al Johano:
– Mi deziras, ke “li” jam estu hejme.
– Li ja venos baldaŭ.
– Vi tute ne ŝanĝiĝis –, ŝi diris plue. – Mi tuj vin rekonis.
– Stranga rideto glitis sur la vizaĝo de la filozofo.
– Mi ja restos ĉiam la sama, li diris.
– Ĉiam!?
– Jes, mi ne estas ordinara viro.
Mia patrino ne komprenis la realan sencon de tiu diraĵo, sed ŝi ne petis klarigon, kaj sin turnante al Ivan , ŝi demandis en sia insula dialekto:
– Ĉu vi savis la knabon, sinjoro?... Kiel do tio okazis?
La kuiristo ridis grimace, altigis la altajn ŝultrojn tiel, ke lia kapo preskaŭ malaperis inter ili, rigardis ŝin, tiam min, kaj respondis germane: