– Mi ne komprenas.
Mi devis servi kiel tradukisto, ĉar el ni ĉiuj nur Moseo, mia “patrino” kaj mi mem parolis la dialekton, parolatan en la nordo de la provinco Groningen kaj sur la Insulo Rottumeroog , kaj nur nun mi eksciis, ke Moseo ankaŭ parolis tiun dialekton.
Kiam per malmultaj vortoj mi kontentigis ŝian scivolecon rilate al la maniero, laŭ kiu la rusaj maristoj min savis de certa morto, mi diris:
– Post la reveno de “patro” mi rakontos al vi ambaŭ pri ĉio, kio okazis kun mi.
– Nu bone! – ŝi diris; tiam ekstarante, ŝi eliris la ĉambron.
– Kien vi iras? – mi demandis, kaj ŝi respondis:
– Li venas, mi iros renkonte al li por rakonti, ke vi estas tie ĉi.
Dum mi rakontis pri miaj aventuroj, ŝi de tempo al tempo estis ĵetinta rigardon tra la fenestro, ĝis kiam ŝi vidis aperi “lin”.
Per rapidaj paŝoj ŝi direktis sin al la Haveno.
Estas homoj, kiuj posedas nekonsterneblan karakteron. Ilia ĉiama flegmeco estas tia, ke nenia sciigo kapablas konsterni aŭ emocii ilian animon. Se vi rakontus al ili, ke subite ili fariĝis riĉaj kiel Rotŝildo, ili akceptus la sciigon kun kvieta mieno kaj kvazaŭ io tute natura estus okazinta. Se vi rakontus al ili, ke subite ili fariĝis malriĉaj kiel Hiobo, tiam ili sammaniere aŭskultus vin kun tiu sama kvieta mieno kaj ankaŭ kvazaŭ nenio eksterordinara estus fariĝinta. Tiaj homoj akceptas ĉiujn batojn de la sorto kaj ĉiujn favorojn de Fortuno kun la sama kvieta rigardo, dum eĉ ne unu trajto sur ilia vizaĝo montras ilian internan emocion.
Tia homo estis “li”, mia adoptinto.
Kiam li eniris kun sia edzino en la ĉambron, kie lin atendis la reaperinta knabo, tiam li ne svenis kiel ŝi estis sveninta; li ne ekploris pro ĝojo kiel ŝi estis farinta; li tute simple diris kiel ĉiam:
– Mi venis! – Tiam li estis etendonta la manon al tiu reaperinta knabo, sed vidante tri knabojn, kiuj similis sin reciproke kiel tri haroj el lia mentonbarbo sin similis, tiam li ne etendis ĝin, sed demandis per sia ordinara kvieta voĉo:
– Kiu do estas la knabo?
– Ĉu vi ne rekonas min? – mi demandis.
– He, ĉu vi estas la knabo? – li diris, kaj fine etendante sian manon al mi sola, li diris plue:
– Mi ĝojas, ke vi fine revenis. Estu bonvena –. Kaj salutante la ceterajn vizitantojn per kapklino, li eksidis.
Tiun vesperon mi detale rakontis al miaj geadoptintoj ĉion, kion la leganto jam legis. Mia “patrino” aŭskultis kun streĉita atento, sed ŝajnis, kvazaŭ niaj aventuroj faris sur “lin” nenian impreson. Kiam mi finis rakonti, mi demandis, kiel do estas mia nomo.
– Via nomo!? – li diris.
– Jes, ĉar mi mem donis al mi la nomon de Jafet , sed kiun vi donis al mi?
– Jafet estis la nomo de nia hundo –, diris “li”, ne respondante mian demandon.
– Jafet estas nomo el la Biblio –, diris ŝi.
– Sed kiel vi nomis min? – mi denove demandis.
– Ni nomis vin “knabo” –, li diris kviete.
– Sed ĉiu knabo ja havas specialan nomon –, mi diris.
– Jes, ili havas, sed ĉar sur la Insulo estis nur unu knabo, ni neniam pensis pri tio, doni al vi specialan.
– Sekve mi ne havis nomon!?
– Ni nomis vin “knabo” –, li respondis.
– Sed sub kiu nomo vi enskribigis min?
– En nia Biblio? – li demandis naive.
– En la komunuma registro de la vilaĝo.
– Mi tute ne enskribigis vin tie.
– Kial vi ne faris tion?
– Pro timo, ke la vilaĝestro ne konsentus, ke vi restus ĉe ni.
– Vi do deziris tenadi min ĉiam ĉe vi sur tiu ĉi Insulo?
– Jes. Ni ne havis infanojn kaj decidis adopti vin, kaj tion ni faris.
– Sed kion vi intencis fari kun mi poste?
– Mi ne scias ... ni preskaŭ neniam pensis pri tio.
– Valoris tamen la penon, pensi pri io tia.
– Mi pensadis: tio aranĝiĝos per si mem.
– Sed estis kontraŭleĝe agi tiel. Vi almenaŭ devus enskribigi min.
– Mi opiniis ke ne, ĉar oni estis doninta vin al ni.
– Ĉu ... doninta!?
– Jes; mi vin trovis en la kesteto, kiun nekonatulo estis metinta sub la velon de mia boato; mi do rajtis agi kun vi laŭ bontrovo kaj deziro.
– Sed povus esti, ke oni estis rabinta min.
– Mi neniam pensis pri tio. En nia lando neniu rabas infanojn.
– Ĉu vi posedas ankoraŭ tiun kesteton?
– Jes.
Li ekstaris, eliris, supreniris la ŝtuparon en la stalo kaj revenis post momento kun la kesteto.
– Jen! – li diris kviete, metante ĝin sur la tablon.
– En samspeca kesteto la sama fremdulo alportis min en Brej –, diris Moseo, – sed sur la suba flanko de la kovrilo staris skribaĵo per krajono, kiun neniu povis deĉifri.
Kovács pripensis momenton, tiam li diris:
– Konfuze mi memoras, ke mi skribis sur ĝi peton, ke oni zorgu por la infano, kiun malicaj viroj volis mortigi. Mi redaktis tiun peton en la ĉeĥa lingvo, ne subskribante la peton, ĉar mi tiam ne memoris plu mian nomon, nek la lokon de mia naskiĝo.
Nia vojaĝo al Brej kaj al la Insulo havis pli ol unu motivon; ni volis ĉiuj konatiĝi kun Rika (kiu sanis ankoraŭ bone) kaj kun la pastro; due ni deziris viziti la Insulon por esplori, ĉu miaj geadoptintoj vivas ankoraŭ, kaj por havigi al ni la pruvon, ke mi vere estas filo de Kovács . La kesteto pruvis sufiĉe.
Ni pasigis agrable la ceteran vesperon parolante pri niaj aventuroj kaj pri la estonto, kaj ĉar ni parolis plejparte en Esperanto (ni nun kapablis tion kaj spertis ĝian netakseblan utilecon), miaj geadoptintoj partoprenis nur malmulte nian interparoladon. De tempo al tempo Moseo kaj mi konversaciis kun la gastigantoj, ĉar ni parolis ambaŭ la dialekton de la Insulo, kaj ĉe tiuj okazoj Maksimo Bjelski aŭskultis kun granda intereso; li tiam komprenis, kial li antaŭe, kiam li fariĝis mia instruisto, faris tiom da senfruktaj penoj por traduki la al li strangajn vortojn, kiujn mi parolis. Li nun informiĝis pri: boks’m , böjn , maŭr , vōr , sik , kaj aliaj strangaj vortoj kaj eksciis kun surprizo, frotante al si la manojn, ke ili signifas: pantalono , subtegmentejo , patrino , patro , kaprino ; kaj li plengorĝe ridegis pro la lingvaĉo, kiun li la unuan fojon aŭdis paroli en sia patrujo, kiam li faris mian konatiĝon.
Mia patro (la mentonbarbulo) diris, kiel laŭkutime, tre malmulte, li nur esprimis “parole” sian kontentecon kaj ĝojon, ke mi ne estis droninta post mia malapero, sed lia vizaĝesprimo tute ne montris, kiel granda estis tiu ĝojo, ĉar liaj trajtoj restis kiel ili estis. La plej multajn vortojn li uzis, kiam li rakontis pri sia embaraso, kiun kaŭzis al li la malaperinta boato.
– Kiel vi akiris alian? – mi demandis.
– Per fajra signalo –, li respondis.
Moseo kaj mi estis kunportintaj niajn muzikilojn, kaj malfrue en la vespero ni elprenis ilin el la ujoj kaj donis koncerton je honoro de miaj geadoptintoj.
Estis la unua fojo, ke muziko aŭdiĝis sur la Insulo. Tie oni aŭdis ĝis nun neniajn sonojn krom la muĝadon aŭ la murmuradon de la vento, la unutonan plaŭdbruon de la ondoj, la raŭkajn kriojn de la marbirdoj kaj la blekadon de la du kvarpieduloj. Nia muziko tre ravis mian “patrinon”. Kiam ŝi aŭdis la “ Kol-Nidrej ” kaj la “Revado”, ŝi ne povis reteni la larmojn. Mia ”adoptinto” tamen estis kiel ĉiam tute nekonsternebla; li aŭskultis, trovis la muzikon “beleta” ... sed diris: