– Mi pli amas la violonon de la blinda Petro, ĉar mi konas la melodiojn, kiujn li ludas.
Inter la aŭskultantoj estis du, kiuj laŭ tre malsamaj manieroj konigis sian opinion pri la koncerto. Ili estis la hundo kaj la papago. La hundo eksidis inter la ludantoj, altigis la nazon, rigardis la plafonon, kaj malfermante la buŝon, eligis tian penetrantan kaj tirtonan blekadon, ke ni devis forigi la beston, ĉar la akompano, per kiu ĝi volis honori la koncerton, malbonigis ĉion. Mia “patrino” tial malfermis la pordetojn de sia litŝranko, la hundo malaperis post ili kaj ni povis ludi plue. La birdo, kiu sidis ĝis nun preskaŭ daŭre dormanta en sia kaĝo, vekiĝis post la unuaj sonoj de la violonĉelo, ekstaris sur unu piedo, kaj rigardante nin grave kun oblikve tenata kapo, aŭskultadis kun videbla atento kaj laŭte ekfajfis, kiam la muziko finiĝis. Tiam ĝi ekkriis: – Nu bone! – kaj refoje ekdormis.
Estis meznokto, kiam ni iris kuŝiĝi. Mi deziris dormi tiun nokton en la sama ŝranko sur la subtegmentejo, kie mi estis pasiginta ĉiujn noktojn de mia knabeco; la ceteraj vizitantoj devis ripozi en la stalo kaj kuŝiĝis sur pajlo, ĉar litoj estis nur du en la domo, nome la mia kaj tiu de miaj “gepatroj”.
Strangaj pensoj trairis mian kapon, kiam mi post tiom da jaroj de foresto tiel subite kuŝis en mia antaŭa dormejo, kaj komence la dormo ne volis ektuŝi miajn okulojn. Mi pensis pri la estinto kaj miris, ke ĉio fariĝis tiel bona. Sub mi mi aŭdis refoje tiun saman misteran “segiston”, sed fine li jam ne “laboris”, kaj dum la unutona bruado de la ondoj (ruliĝantaj ĉiam denove ĉi tien kaj returnen sur la bordo de la Insulo) iom post iom formortis, miaj okuloj fermiĝis, kaj mi ekdormis.
Sepa Ĉapitro.
Refoje sur la subtegmenteja ŝtuparoRefoja matenmanĝado kun preĝado kaj cetereMi montras mian Insulon al miaj fratoj kaj al miaj amikojSur la dunoj“La Fantazio”Johano parolas kaj agas laŭ stranga kaj mistera manieroLa leganto fine ekscias, kiu estas Johano kaj kio fariĝis el liLa ĉeno el monerojPostskribo kaj fino de Idoj de Orfeo.
Estis ĉirkaŭe je la naŭa horo, kiam en la sekvanta mateno mi vekiĝis. Mi saltis el mia lito, vestis min kaj rigardis ĉirkaŭe. Ĉio sur la subtegmentejo estis kiel en mia juneco, kaj la ŝtuparo staris sur la sama loko, kvankam mia patrino eble utiligis ĝin neniam por esplori, ĉu “li” estas venanta. Mi supreniris al la tegmenta aperturo kaj rigardis eksteren, tute same kiel antaŭ dek du jaroj mi faris por la lasta fojo.
Nenio antaŭ mi nek post mi estis aliiĝinta. La pecoj da tero (nome la najbara insulo Borkum kaj la “Plataĵo”) elstaris ankoraŭ ĉiam el la ondoj. Post mi la bruna “Digo”, kiun mi la antaŭan tagon por la unua fojo estis vidinta tuj de proksime, sin etendis dekstren kaj maldekstren, ĝis kiam ĝi perdiĝis ambaŭflanke por mia rigardo. Marbirdoj ŝvebis ĉiuloke, sed mi nun ne diris: nur atentu, mi forprenos viajn ovojn, ĉar ovojn mi ja ne plu serĉus. La vidaĵo ravis min; la vento disblovis miajn harojn, kaj ĉio revokis al mia memoro la pasintajn jarojn.
Sed mi ne povis restadi sur la ŝtuparo por daŭre admiri la belan panoramon, kaj mi malsupreniris al la subtegmenteja planko. Sub mi en la stalo sonis bruo de paŝoj, kaj mi aŭdis la voĉon de Johano kaj de la aliaj vekiĝintaj gastoj de miaj gepatroj.
Neniam tiom da bruo kaj tiom da movado estis plenigintaj la domon.
Mi malsupreniris la duan ŝtuparon, trairis la stalon, kie la bestoj malestis (eble pro la bela vetero), kaj mi eniris la ĉambron.
La matenmanĝo staris sur la tablo, kaj mi eksidis inter la aliaj. Granda amaso da ovoj, biskvitoj, multa pano, lakto kaj butero atendis nin, kaj ni estis manĝontaj. Laŭkutime mia adoptinto kovris al si la vizaĝon per la ĉapo (liaj longaj mentonharoj refoje pendis inter la du brakoj) kaj li preĝis. Preĝinte, li surmetis la ĉapon, diris: “bonan apetiton!” kaj ni matenmanĝis. Johano (ĉiam ridetante) estis pli elokventa ol iam antaŭe kaj rakontis jen en la insula dialekto, jen en Esperanto pri multaj aferoj. Mia “patrino”, kiu sin sentis ankoraŭ iom ĝenata inter ĉiuj tiuj gastoj, parolis malmulte kaj “li” diris tute nenion, ne pro malkontenteco, ne pro malbona humoro (lia humoro estis ĉiam la sama), sed ĉar tia estis lia karaktero; neniam, eĉ nun li ne parolis pli multe ol estis absolute necese.
Post la manĝado “li” refoje preĝis, kaj Johano proponis, ke mi kaj li montru la Insulon al la vizitantoj. Mia patro komencis legi siajn gazetojn kaj mia patrino diris: – Nu bone!
Mi eliris kun Moseo, Stanislas kaj Kovács . Post kelkaj momentoj sekvis la aliaj, unua Maksimo Bjelski kun Ivan kaj lasta Johano kun la hundo, kiu jam fariĝis lia amiko.
Niaj gegastigantoj prefere restis hejme, ŝi por formeti la manĝilaron kaj li por legi siajn gazetojn.
La vetero estis belega. La brilanta suno staris alte sur la ĉielo, kaj kiam ni alvenis sur la dunoj, la kvieta maro sin etendis antaŭ niaj piedoj kiel arĝenta spegulo, ĉar ne unu sulketo sin movetis sur la supraĵo. La bela vidaĵo ravis nin, kaj ni eksidis momenton sur la sablo por rigardi kaj admiri ĝin. Post kelka tempo ni ekpromenis laŭlonge de la tuta marbordo, de unu duno al alia, fortimigante aretojn da marbirdoj. Laŭte blekante ili flugis ĉirkaŭ ni, eble timante, ke ni forprenus iliajn ovojn; sed kvankam mi montris kelkajn nestojn, ni ne elprenis la ovojn.
Ni venis al la suda flanko de la Insulo, kie kuŝis la ŝlimaĵo, trairis tra ĝi kaj refoje alvenis ĉe la dunoj.
Kvankam la laciĝo nin ekprenis (ĉar ni ne kutimis marŝi alten kaj malalten sur la mola sablo), ni suriris denove la unuan dunon kaj eksidis por ripozi.
Nur unu ŝipo, velŝipo kun du mastoj estis videbla sur la maro. Ĝi venis el la okcidento kaj sin direktis al la Insulo. Ĝi estis simila al blanka cigno kaj alproksimiĝis majeste sed malrapide, ĉar la vento estis malforta.
Ni rigardis la ŝipon momenton, kaj Johano ekstaris.
Per la mano li ŝirmis al si la okulojn kontraŭ la suno por pli oportune rigardi la ŝipon; tiam stranga, melankolia esprimo, kiun mi preskaŭ neniam vidis ĉe li, glitis sur lia vizaĝo. Ankoraŭ momenton li atente ekzamenis la velojn, tiam li diris kvazaŭ al si mem:
– La Fantazio.
Mi ne komprenis la veran signifon de tiuj vortoj, ne povante imagi, ke la alproksimiĝanta velŝipo portas tiun nomon, ĉar nenies okulo, eĉ ne la lia povus distingi je tiu granda distanco, kiu nomo staras sur la antaŭkilo de la ŝipo.
– Ĉu vi rekonas ĉi tiun dunon? – mi demandis al Johano.
– Jes, ĉi tie mi alvenis al vi kiel nudulo ... antaŭ dek du jaroj –, li respondis.
Ni eksilentis momenton, rigardante la ŝipon; tiam li diris plue:
– Estas tempo de veno, kaj estas ankaŭ tempo de foriro; tiel volas la sorto, kaj neniu povas ŝanĝi tion... Kelkfoje la momento de foriro estas malagrabla kaj malĝojiga, sed ni devas nin submeti.
Mi ne komprenis, kion liaj vortoj signifas; ili ŝajnis al mi strangaj; post momento li diris plue:
– Ĝi alproksimiĝas pli kaj pli – kaj li etendis la manon al la ŝipo; mi tamen ne vidis ĝin plu, ĉar maldensa nebulo ekĉirkaŭis nin subite. Ŝajnis tamen al mi, ke Johano ĝin vidas ankoraŭ, ĉar liaj rigardoj restis fiksitaj sur la sama loko.
Stranga timo, mi ne sciis pro kio, subite ekregis min. Mi rigardis Johanon; li staris kiel giganta statuo super mi. Liajn trajtojn mi ne povis plu distingi pro la plidensiĝanta nebulo. Apenaŭ mi povis distingi miajn krurojn, tuj poste mi distingis plu nenion. Kiam mi rigardis refoje supren al Johano, li estis malaperinta, kvankam tuj antaŭe li staris apud mi, eĉ tiel proksime, ke mi estus povinta tuŝi liajn krurojn. Mi pensis, ke li estis farinta kelkajn paŝojn malsupren en la direkto de la maro.