Выбрать главу

– Kien vi iras? – mi demandis, sed ne ricevis respondon; mi aŭdis nur brueton kvazaŭ de io falanta sur la sablon kelkajn paŝojn antaŭ mi. Du ... tri ... kvarfoje mi aŭdis tiun saman bruon, sed pro la densa nebulo mi nenion distingis.

Mi rampis antaŭen kaj trovis vestojn. Mi rigardis ilin atente ... ili estis la vestoj de Johano. Mi ekmiris kaj ektimiĝis.

– Johano!! – mi ekkriis, sed ne ricevante respondon, mi vokis al mi la aliajn. Ni atendis, esperante ke li revenus aŭ respondus, sed vane. Fine la nebulo supreniĝis, ne iom post iom kiel ĝi estis veninta, sed subite, kaj jen antaŭ ni, je kelkaj paŝoj da distanco ni lin ekvidis. Ĝis la brusto li staris en la maro kvazaŭ por sin bani, sed li tute ne intencis bani sin. Serioze kaj gravmiene li rigardis nin; tiam li donis al ni signon per la mano, kvazaŭ por peti nian atenton, kaj ekparolis:

– Miaj amikoj, aŭskultu min dum kelkaj momentoj; mi havas ion por diri al vi ĉiuj. Sciu do, ke la tempo de mia foriro alvenas. Mi ne povas restadi tie ĉi pli longe. Fakte mi ja tute ne apartenas al la homaro, kaj tial mi ne havas la rajton vivi inter la homoj... Kiam mi alvenis sur ĉi tiun Insulon antaŭ dek du jaroj, tiam mi venis por ordigi tion, kion la sorto estis malordiginta, ĉar ordinara homo ne povus tion fari. Mi vivis inter la homoj sub multaj strangaj cirkonstancoj. Mi estis jen riĉa, jen malriĉa, sed ĉiam feliĉa kaj kontenta, ĉiam agante laŭ cirkonstancoj. Mi estis kelnero, maristo, flegisto de frenezuloj, purigisto de kamentuboj, aktoro, promenanta propagandilo, kaj eĉ resanigisto. Kiam mi estis riĉa, mi fordonis mian monon por helpi al malfeliĉuloj, kaj mi faris bonon al ĉiu, kiu ajn bezonis tion. Tia homo ne povas ekzisti en realo, kaj li ne ekzistas, ne ekzistis kaj neniam ekzistos; homoj estas nur homoj.

Kiam mi rakontis al la geadoptintoj de Jafet , ke mi naskiĝis en “la Urbo”, tiam mi diris malveraĵon. Mi ne naskiĝis en urbo, nek en vilaĝo. Mi naskiĝis en Fantaziujo , kaj la Fantazio  portis min ĉi tien, kaj per la Fantazio  mi foriros...

Li etendis la brakon al la ŝipo, kiu nun estis tiel proksima, ke ĝia nomo estis klare legebla sur la antaŭkilo, kaj li diris plue:

– Jen tiu sama Fantazio ; per ĝi mi nun foriras senrevene . Antaŭ ol forlasi vin, mi tamen volas doni al vi bonan konsilon.

... Uzu viajn talentojn, kaj se iam la sorto estos kontraŭa al viaj deziroj, ne fariĝu tiam fatalistoj, sed pensu pri la pilgrimanto, kiu kuiris siajn pizojn. Tiam ĉio fariĝos bona... Kaj nun... Adiaŭ! – – – –

Li eksilentis, adiaŭdiris lastfoje per la mano, turnis al ni la dorson kaj naĝis for. Ni okule sekvis lin, ĝis kiam li suprenrampis la ŝnuran ŝtuparon de la ŝipo; ni vidis lin salti trans la ŝirmferdekon, kie li malaperis por ĉiam.

Gracie la Fantazio  glitis for tra la ondetoj de la maro kaj kvaronan horon poste ni ne vidis ĝin plu...

Ni staris kvazaŭ vekiĝintaj el sonĝo. Fine mi klinis min por kolekti la vestojn de la malaperinta amiko, sed ... ili estis for, lasantaj nur unu postsignon, ĉar sur la sablo mi trovis ... lian ĉenon el miaj arĝentaj moneroj.

Postskribo.

Ni iris returnen al la domo. Miaj geadoptintoj sidis kviete ĉe la tablo, ŝi  trikante je ŝtrumpo, li  legante gazeton kaj kraĉante ĉiuloken sian brunan kraĉaĵon, ruinigante la belajn figurojn el sablo, per kiuj ŝi estis ornaminta la plankon de la ĉambro.

Sur la tablo kuŝis letero, postlasita de Johano, kaj sendita de la Delegito el Belgrado. Ĝi estis adresita al Kovács  en la “Sep Preĝejoj de Romo”. Li malfermis la leteron kaj ekpaliĝis, sed ne pro ektimo, ĉar li legis:

“Mia kara Eduardo,

Dank’ al Dio, ni ĉiuj (vi, la filoj kaj mi) vivas. – Dum danĝera malsano atakinta min en la cirka veturilo, Mareau  transportigis min al malsanulejo en Buda-Pest , kie mi restis kvin monatojn. Kiam mi estis resaniĝinta, la veturilo kun Mareau  kaj Stanislas  estis malaperinta kaj ĉiuj penoj retrovi ilin, restis senfruktaj. Mi reiris al miaj gepatroj. Ili pardonis al mi mian konduton, kaj mi restadis ĉe ili, pensante neniam revidi vin kaj niajn infanojn. Sed la sorto decidis, ke fine ni revidus unu la aliajn. Ĉi tiun matenon mi ekvojaĝos vagonare al Hago; mi scias, en kiu hotelo vi estos, atendu min tie.

Vin ĉiujn ĉirkaŭbrakas:

Via Amalia .”

Mia patro ( Kovács ) enmanigis al mi la skribaĵon, kaj mi legis ĝin voĉe, tiam mi diris:

– Johano estis prava: Ĉio fariĝis bona.

La postan tagon ni forlasis la Insulon.

Ivan  estis tre malĝoja kaj melankolia pro la perdo de sia amiko kaj faris multajn grimacojn por reteni siajn larmojn.

– Kion fari sen li!? – li diris. – Mi ĉiam  kredis lin neordinara homo, sed neniam mi atendis, ke li tiel subite malaperus ... ho ve! – kaj mi respondis:

– Kuiru ilin, Ivan , kaj ĉio fariĝos bona. Vi estis la amiko de Johano, sekve ankaŭ la nia, kaj ni zorgos pri tio, ke vi povu reiri al via patrino en Patersburgo por restadi ĉe ŝi tiel longe, kiel vi deziras.

Kaj al Maksimo Bjelski  mi diris:

– Vi restadu ĉe ni, kien ajn ni vojaĝos; ĉu vi konsentas?

La vireto frotis al si la manojn kaj jese kapklinis; li estis tro nervema por paroli.

Nia boato, direktata de Ivan , glitis antaŭen. La kontraŭaĵoj de la sorto, kiujn ni spertis ĝis nun, estis forgesitaj, kaj dum en niajn orelojn sonis ankoraŭ la lastaj vortoj de Johano, ni iris renkonte al la antaŭ ni kuŝanta Estonto, plenaj je kuraĝo kaj plenaj je konfido kaj espero, kiel veraj:

Idoj de Orfeo .