Выбрать главу

Lazaroni  ruĝiĝis pro honto kaj incitetite li flustris al sia patro: – Kaŝu do viajn manojn. – La kompatindulo obeis, sed larmoj rulis sur liaj vangoj. Tiam li sentis, ke la aspekto de la nigraj manoj fariĝis ĝenanta por lia filo. Ĉi tiu per tuko viŝis la meblojn, la tablotukon kaj la pordon, kiujn nesingarde la maljunulo tuŝis per la maldelikataj manoj. Li kun obeemo rigardis tiujn manojn, kiam ili alproksimiĝis al la liaj. Fine, unu tagon la maljuna viro decidis retiri sin en dometon, kiun li posedis malproksime sur la kamparo. Kaj la filo lasis lin foriri, ĉar nun li povos daŭrigi sian vivadon de granda sinjoro, ne plu bezonante honti pro la nigraj manoj de la patro. Unu nokton, li dormis trankvile, kiam li estis vekata de stranga zumado, kiu memorigis al li tiun, per kiu estis lulata lia juneco. Sed ĉi tiu bruo estis pli gajiga. Ĝi similis al tintado de oraj moneroj, kiuj kune dancas senbride. Lazaroni  ne atentis tion, sed ŝajnis al li, ke ĉiun nokton malaperis el lia kastelo multvalora objekto. Surprizite, la juna homo unu nokton ne dormis, sed kaŝobservadis kaj vidis, ke refoje misteraj manoj lin vizitas. Sed tiuj ĉi, anstataŭ nigraj kaj maldelikataj, estis mirinde blankaj, delikataj kaj elegantaj. Ĉe tiuj manoj elŝiris ĉiujn florojn en la parko kaj sur ilia loko ekkreskis dornarbetoj. La blankaj manoj laboradis kun tia ĉarmo, ke Lazaroni  trovis la vidaĵon alloga. Tamen, tiuj misteraj vizitantoj estis enirintaj en la salonojn kaj kaptante la meblojn kun apatia gesto, ili ĵetadis ilin el la fenestro, kaj ĉiuj ĉi tiuj multvaloraj objektoj tuj aliiĝis en rozan vaporon, kiu dismalaperis en la aero. Lazaroni  estis tiel surprizita, ke li eĉ ne havis la forton forpeli la ruinigantajn manojn, kiuj senigis lin de liaj juveloj, de liaj riĉaj vestaĵoj; kiuj sammaniere ĉiuj forfandiĝis en rozan vaporon. Lia kastelo forflugis en gracia nubo kun la sama rapideco, kaj subite Lazaroni , vestita ĉifone, kuŝis sur mizera litaĉo. En tiu momento la koko ekkriis, anoncante la tagiĝon. La manoj malgrandiĝis, aliĝis al homa korpo kaj la juna viro kun teruro ekvidis, ke estas liaj propraj manoj, kiuj estis kaŭzintaj ĉi tiun ruinegiĝon. Tiam, freneza pro doloro kaj malespero, li kuris al la loĝejo de sia patro, kaj sin ĵetante antaŭ liaj piedoj, li petis pardonon, kaj rakontis al li ĉion, kio okazis. La bona maljunulo, kies malfortaj manoj nun estis vakskoloraj, benis lin dirante:

– Mia filo, vi povas reakiri vian perditan posedaĵon, se vi volas nur dediĉi viajn manojn al la magia ensorĉo, al kiu mi dediĉis la miajn, kaj vi spertos, kiajn rimedojn ĝi povas havigi al vi. – – Mia patro, mi estas inklina al ĉio. Kiel sin nomas tiu magia rimedo? – – La laboro –, respondis la maljunulo.

La juna viro komprenis; kaj liaj blankaj manoj komencis fosadi la teron. Komence li tiris el ĝi nur nigran panon, sed iom post iom liaj manoj bruniĝis sub la sunbrilo kaj la kolorŝanĝintaj manoj baldaŭ havigis al li blankan panon. Li ne ĉesis laboradi diligente, fariĝis riĉega kaj lia patro vivis neesprimeble feliĉa ĉe li ankoraŭ multajn jarojn.

– Kion vi opinias pri mia rakonto? – Johano demandis.

– Ĉu ĝi vere okazis?

– Jes kaj ne.

– Mi ne komprenas.

– Vi komprenos poste, kiam vi estos vivinta kelkajn jarojn inter la homoj.

– Lazaroni  havis bonan patron –, mi diris.

– Jes, li havis –, diris la maristo; kaj mi demandis:

– Ĉu tiu patro estis pli bona ol la mia?

– Tion vi spertos poste –, li respondis. Mi ekpensis, ke ekzistas ankoraŭ tre multaj aferoj en la mondo, kiujn mi devus sperti.

– Kion vi rakontos nun? – mi demandis, tute ne pensante, ke oni povas esti tro scivola aŭ maldiskreta; mi ja ne sciis, ke diskreteco ekzistas.

– Mi nun rakontos ion, kio vere okazis –, li diris.

– Nu, bone! – mi respondis, kaj Johano komencis la rakonton pri:

La ĉarpentistedzino de Gaŭda .

Gaŭda  estas tre bela kaj purega urbeto en Holandujo. Ĉiuj ĝiaj stratoj kaj stratetoj estas zorge pavimitaj, kaj laŭlonge de ĉiu (kun escepto de nur unu) fluas kanaleto aŭ branĉo de la riveroj Gaŭe  kaj Isel . Nun aŭskultu! Antaŭ pli ol tricent jaroj, la burĝoj de Gaŭda  estis dividitaj en du religiaj partioj, kiuj sin malamis reciproke kaj seninterrompe batalis pro la potenco.

Okazis, ke la Nigra partio (mi volas nomi ĝin per tiu nomo) regis. La urbestro, la skabenoj, la policanoj, unuvorte ĉiuj personoj, kiuj estis salajrataj de la urbeto, apartenis al la Nigra partio, kaj ilin oni nomis la Nigruloj. Ĉiuj Blankuloj (la kontraŭpartianoj) estis persekutataj en terura maniero. Oni forpelis ilin eksterurben, aŭ ĵetis en malliberejon, aŭ eĉ mortigis ilin sen kompato. La teruro estis granda en la malfeliĉa Gaŭda  kaj la komerco, la industrio kaj tiel plu malprosperis kiel neniam antaŭe. La urbestro, tre fanatika Nigrulo, diskurigis tra la urbeto soldatojn kaj policanojn, kiuj arestis ĉiujn danĝerajn kontraŭulojn.

Okazis, ke unu el tiuj persekutatoj, fervora Blankulo, sin savis, kaj kiel ajn oni serĉis, nenie oni povis trovi kaj aresti lin. La urbestro estis furioza. Li mem traserĉis kun helpantoj ĉiujn suspektajn domojn, sed sen dezirita rezultato. Supozante, ke la persekutato sin ne trovas en sia propra domo, la kolera urbestro unue traserĉis la domojn de liaj partianoj, sed ne trovinte lin tie, oni iris al la domo de la Blankulo mem. La pordo estis nefermita kaj la persekutantoj eniris. Suprenirinte la ŝtuparon, ili puŝmalfermis la pordon de la loĝoĉambro. La edzino de la Blankulo sidis sur sia seĝo, kaj ŝi tiel teruriĝis, vidante la kolerantan urbestron kaj liajn policanojn, ke preskaŭ ŝi svenis.

– Kie estas via edzo!? – demandis la koleranto.

La virino volis respondi, sed ne povis; ŝajnis al ŝi, kvazaŭ la lango gluiĝis al la palato, kaj ŝi eligis nur kelke da nekompreneblaj sonoj.

– Respondu tuj! – ekkriis la urbestro. – Via edzo sin kaŝas tie ĉi, se ni ne lin trovos, mi bruligos la tutan domon. – Dirante tion, li piedfrapis tiel forte sur la plankon, ke la mebloj ekdancis.

Ĉar la virino daŭrigis silenti, li ordonis al siaj kunuloj, ke ili serĉu. Tion ili faris, sed sen bona sukceso; la Blankulo ne estis trovebla. Intertempe la virino iom post iom rekonsciiĝis kaj kiam refoje demandis al ŝi la urbestro, kie ŝi kaŝis la “Blankulaĉon”, ŝi respondis per tremanta voĉo:

– Sinjoro, ne lin serĉu plu en ĉi tiu domo, vi jam traserĉis de la kelo ĝis la tegmento; kie do vi pensas, ke mi kaŝus lin? – La urbestro ordonis, ke oni gardu bone la domon ekstere, ĉar nepre la malbenita Blankulaĉo devus esti interne, aŭ baldaŭ li revenos en ĝin. La persekutantoj lasis la virinon sola, ili daŭrigis la serĉadon en la urbo, dum unu el ili zorge gardis la domon sur la strato.

Vi povas kompreni, kiel la virino ĝojis, kiam estis foririntaj la urbestro kaj liaj helpantoj, precipe, ĉar oni ne plenumis la minacon de la urbestro, nome ekbruligi la domon. Tamen la Blankulo estis en bona rifuĝejo. Vi do devas scii, ke li estis ĉarpentisto, kaj ke li estis farinta en sia domo kaŝejon tiel bonan, ke estis neeble trovi ĝin. Li konstruis tiun rifuĝejon en tempo, kiam liaj partianoj, la Blankuloj, regis la urbeton kaj kiam li antaŭvidis, ke la tempo povus veni, en kiu la kontraŭuloj estus “majstroj” en la urbeto.

Mi nun ne diras al vi, kie nia Blankulo sin trovis, ĉar se mi dirus tion, la intereso de mia rakonto fariĝus pli malgranda. Se iam vi vizitos Gaŭda , ĉiuj infanoj sur la strato povos al vi montri la domon kun la kaŝejo, ĉar ĝi ekzistas ankoraŭ; en memoro de la virino oni ne volas malkonstrui aŭ ŝanĝi la loĝejon. Eĉ la verda anaso, kiun antaŭ tricent jaroj oni vidis skulptita sur la fasado de la domo, ankoraŭ nun estas sur tiu sama loko, kaj la birdo ankoraŭ ĉiam rigardadas la saman direkton kiel antaŭe, tute ne laciĝante. Sed mi rakontu plue: Vespere de la tago, kiam la Nigruloj tiel terurigis la edzinon en la “Anasdometo”, la ĉarpentisto sidis kviete ĉe la tablo en ĉeesto de sia edzino kaj ili laŭdis Dion pro Lia helpo, ĉar neniu el la Nigruloj sukcesis trovi eĉ unu postsignon, kvankam du- aŭ trifoje la soldatoj revizitis kaj traserĉis la tutan domon. Kiam oni dum la semajno ankoraŭ vizitis la “Anasdometon” sen bona rezultato por la Nigruloj, ĉiuj supozis, ke la ĉarpentisto estis forkurinta eksterurben, kaj neniu soldato aŭ policano malkvietigis plu la loĝantojn de la Anasdometo.