Ĉu vi aŭdis iam la proverbon: Severaj mastroj ne regas longe? – Ne? – Nu, tio estas holanda proverbo kaj ĝi estas bona kaj bela, ĉar preskaŭ ĉiam ĝi veriĝas. Ankaŭ en mia rakonto ĝi veriĝas, ĉar kiam la Nigruloj estis regintaj ses monatojn, ilia regado estis renversita kaj anstataŭita de tiu de la Blankuloj. Vi eble diros, ke tio estis tre stranga tempo, en kiu okazis tiaj teruraĵoj kaj maltrankviligaj aferoj; vi estas prava, sed ni ne forgesu, ke la homoj de la nuna epoko estas pli saĝaj kaj ne tiel malamikaj unu kontraŭ la alia, kiel antaŭ tricent jaroj.
Sed mi rakontos plue. La Blankuloj siavice do tenis la kondukilojn de la regado, kaj ili komencis persekuti la Nigrulojn kaj ĉiuloke la iamaj mastroj sin savis. La urbestro ankaŭ volis forkuri, ĉar li sin trovis en granda danĝero esti kaptata kaj pendigata. Li mem ja ekzekutis antaŭe multe da kontraŭuloj, kaj la Blankuloj volis venĝi sin. Forkuri tamen estis malfacile, ĉar la pordegoj de la urbeto estis bone gardataj kaj nur tra ili oni povis forlasi la urbeton. Jam meznokte la eksigita urbestro estis forlasinta sian domon, timante, ke oni lin tie serĉus. Envolvita en larĝa nigra mantelo, li ŝteliris tra la stratoj por esplori, ĉu ie li povus vidi rifuĝejon. Ĉar li estis altkreska viro, li timis, ke liaj persekutantoj baldaŭ rekonus lin, kaj li ne sin trompis, ĉar kelkaj soldatoj, irantaj kun brulantaj torĉoj, ekvidis lin je la dua horo nokte kaj tuj komencis kuri post li. La forkuranto rapide sin kaŝis en strata angulo kaj rimarkis kun batanta koro, ke la soldatoj preterkuris ne ekvidinte lin. Por momento li estis refoje libera, sed antaŭvidante, ke oni returnos sin por serĉi en la apudaj stratoj, li ĉien direktis la rigardojn, esplorante, ĉu ie bona okazo sin prezentus por sin kaŝi. Okaze li sin trovis en tiu momento antaŭ la Anasdometo, kaj ne plu sciante, kion fari, li laŭte faligis dufoje la pordfrapilon. Li atendis dum unu, du minutoj, kaj ĵus kiam la persekutantoj reaperis apud la stratangulo, la pordo malfermiĝis, kaj la nigra figuro de la eksurbestro sin ŝovis internen, refermante senbrue post si la pordon. Supre sur la ŝtuparo staris malgranda virino. Ŝi pensis, ke ŝi malfermis por sia edzo, kiu ankoraŭ ne estis rehejmiĝinta, kaj ekvidante tiun nigran altkreskan figuron ĉe la pordo malsupre de la ŝtuparo, ŝi eligis mallaŭtan krion, tamen rekonsciiĝante, ŝi demandis: – Kiu vi estas?... Mi pensis, ke mia edzo...
– Sinjorino –, respondis la eksurbestro, – pro la amo de Dio, helpu min, oni persekutas kaj volas mortigi min. – La virino rekonis la voĉon de la iama urbestro kaj tuj ŝi komprenis ĉion.
– Ĉu vi scias, al kiu vi petas helpon? – ŝi diris; – ĉu vi scias, ke... – La eksurbestro, suprenirante la ŝtuparon, interrompis ŝin:
– Ne, sinjorino –, li diris, – en mia timo mi laŭhazarde frapis sur ĉi tiu pordo, sed kiu ajn vi estas, vi helpos al mi, se vi estas kristanino.
– Sekvu min –, respondis la virino, – sed rapide, ĉar mi aŭdas bruon de paŝoj sur la strato, eble oni vidis, ke vi eniris mian domon.
Unu minuton poste ili estis en la sama ĉambro, kie antaŭ kelkaj monatoj la urbestro estis serĉanta la ĉarpentiston, la edzon de ĉi tiu virino, al kiu li nun petis protekton. La virino ne konigis sin kaj ne dirante eĉ unu vorton, ŝi forŝovis la spegulon, puŝis sur najlon per la fingro kaj subite kaŝita pordeto malfermiĝis; tiam ŝi diris: – Eniru tien, sed precipe ne faru bruon, por ke neniu aŭdu vin, mi zorgos por ĉio.
La eksurbestro enrampis en la rifuĝejon, la sekreta pordeto refoje fermiĝis, kaj la spegulo estis ŝovata sur sian kutiman lokon.
Kiam je la sesa horo la ĉarpentisto rehejmiĝis, li rakontis detale, ke oni ĉie kaj dum la tuta nokto estis serĉinta la malbenitan eksurbestron, sed ke nenie oni povis lin trovi.
La virino nun havis en sia potenco la vivon de sia iama persekutanto, kaj kion vi pensas, ke ŝi faris?... Ĉu vi iam aŭdis pri la viro, kiu trovis sian dormantan malamikon sur la rando de alta ŝtonego? Mia patrino legis pri tio al mi, kiam mi estis okjara knabo, kaj mi memoras bone, ke grandaj larmoj rulis sur ŝiaj vangoj, kiam ŝi legis la finon de la rakonto..., “kaj la viro, ne vekante sian malamikon, fortiris lin de tiu danĝera loko kaj daŭrigis sian vojon.”
La edzino de la ĉarpentisto ne perfidis la forkurinton, kiun Dio estis konfidinta al ŝiaj zorgoj kaj protektado. Ŝi faris kvazaŭ tute nenio eksterordinara estus okazinta en ŝia domo. Kiam ŝia edzo estis ĉe sia laboro eksterdome, ŝi portis manĝaĵon kaj trinkaĵon al sia malliberulo ĝis la tempo, kiam neniu plu pensis pri li, ĝis la tempo, en kiu la ordo estis reveninta en la urbeto Gaŭda .
Unu vesperon ŝi elvenigis la eksurbestron el la kaŝejo kaj donante al li vestojn por fari sin nekonebla al la urbanoj kaj la pordega gardisto, ŝi parolis al li:
– Sinjoro, la danĝero, kiu ĝis nun minacadis vin, tute pasis, iru kun Dio, forlasu la urbon, neniu rekonos kaj atentos vin, fartu bone!
La iama urbestro tiris grandan monujon el sia poŝo kaj prezentante ĝin al la virino, li diris:
– Sinjorino, vi savis mian vivon, prenu ĉi tiun monujon kun la enhavo kiel rekompencon por via nobla konduto je mi, sed diru, kiel vi povis kaŝi min tiel bone, ke eĉ via edzo ne eksciis tion?
La virino respondis:
– Sinjoro, gardu vian monon, vi bezonos ĝin mem dum via forkurado; sed mi diros al vi, kiel mi povis kaŝi vin tiel bone. Tiun kaŝejon, kie vi pasigis tiom da tagoj, mi ankaŭ uzis por kaŝi mian edzon, kiam vi kiel urbestro de Gaŭda serĉis lin por pendigi. Vi faris al ni multe da malbono, sed ĉar mi penadas esti vera kristanino, mi pardonis al vi, ĉar mi legis en tiu sankta libro (ŝi ekkaptis la manon de la konsternita eksurbestro kaj kondukis lin al malgranda bretaro, de kiu ŝi prenis religian libron): “Pardonu al viaj malamikoj kaj amu ilin!”
La pala eksurbestro, rekonante la virinon de la ĉarpentisto, fariĝis ankoraŭ pli pala; liaj genuoj fleksiĝis sub lia korpo kaj li estis tiel emociita, ke li ne povis respondi. Honte li mallevis la kapon kaj dum la virino refermis la kaŝejon kaj ŝovis la spegulon sur la ordinaran lokon, li malaperis el la ĉambro kaj senbrue forlasis la Anasdometon.
Johano silentis kaj mi pripensis pri la nobla konduto de tiu virino.
– Pri kio vi pensas? – fine li demandis.
– Pri tiu ĉarpentistedzino.
– Kiel vi opinias pri ŝi?
– Ho, ŝi estas tiel bona kiel la patro de Lazaroni .
– Kion, laŭ via opinio, dirus via patrino, se tiu urbestro venus ĉe vin por aresti vian patron?
Mi pripensis refoje.
– Nu? – li demandis plue. – Kion ŝi dirus?
– Ho, ŝi dirus: Nu bone! – mi respondis, – ĉar ŝi ĉiam respondas tiel –, kaj ne atendante, kion respondos al tio la maristo, mi daŭrigis:
– Ĉu vi nun rakontos pri Hamburgo?
– Jes, sed tio ne estos fabelo nek rakonto –, kaj li rakontis pri tiu granda urbo; ke ĝi estas tiel malnova, ke ĝi kuŝas apud la larĝaj riveroj Elbe kaj Alster , ke la haveno estas tiel granda kaj preskaŭ plenplena je ŝipoj; ke la urbo konsistas el du partoj, unu nova, alia malnova; ke antaŭe la urbo estis fortikaĵo, sed ke de post cento da jaroj la muregoj estis forigitaj kaj ke sur ilia loko estas belegaj promenadejoj, kaj tiel plu. Li rakontis pri la soldatoj, pri preĝejoj, pri teatroj kaj ke li sentus sin feliĉa refoje esti en Hamburgo.