Выбрать главу

– Mi dezirus, ke vi ĉiam restu tie ĉi –, mi subite diris.

– Neeble!

– Tion ankaŭ ĉiam diras mia patro..., aŭ ke vi restu almenaŭ unu jaron.

– Kial do?

– Ĉar vi povas tiel bele rakonti.

– Nur tial?

– Ne, ĉial ! – mi diris. – Mi estis ĝis nun tiel sola sur la Insulo, sed tion mi ne sentis; tamen, post kiam vi estos for, mi eble enuos tie ĉi.

– Kuiru viajn pizojn, mia knabo!

– Mi klopodos, sed kial mi ne povos iri kun vi al Londono, kaj poste al Hamburgo? – Mi preskaŭ ekploris.

La maristo rigardis min kaj la samaj ĝis antaŭ kelkaj tagoj al mi nekonataj esprimoj de kompato, kiun li sentis por mi, refoje glitis sur lia vizaĝo. Li tiam frapetis amike mian ŝultron kaj diris refoje:

– Kuiru ilin, mia amiketo, kaj ĉio fariĝos bona.

Mi ne respondis, sed ekstaris por plue serĉkolekti ovojn. Ĉiam rakontante kaj parolante Johano helpis al mi, sed ovojn li trovis neniujn. Mia korbo estis preskaŭ plena, kaj ĵus mi trovis novan neston kaj klinis min por elpreni la ovojn. Flanke de mi sin klinis la maristo; liaj kruroj disstaris, ili estis tiel longaj, ke mi facile povus rampi sub ili kaj mi ekmiris pri tiaj longaj kruroj, kiam subite per neatendita kaŭzo la maristo perdis la egalpezon kaj rulfalis antaŭ mi sur la sablon. Liaj botoj priskribis rapide duoncirklon tra la aero kaj jen mia amiko kuŝis momenton kun etendita korpo sur la sablo. Mi estis mirkonsternita, sed feliĉe la maristo tuj ekstaris kaj, plengorĝe ridegante, montris la pugnon al io, staranta post mi. Turnante min, mi vidis Jafet . La kaprino estis sekvinta nin kaj atendante bonan okazon por montri sian malamikecon al mia amiko, ŝi estis per siaj kornoj tiel forte puŝtuŝeginta lian postaĵon, ke la surprizita maristo estis ĵetata kelkajn paŝojn antaŭen. Vidante ke tio ne multe doloris Johanon, mi ankaŭ ridegis. La kaprino tamen jam estis je kelka distanco, eble por refoje ataki sian malamikon, sed vidante, ke tiu estas singarda, ŝi turnis al ni la voston kaj malrapide iris for. Ni plue serĉis ovojn kaj dum Johano rakontis fabelojn pri “La malbela anasido”, pri “La najtingalo”, (ŝajnis al mi, ke li estas neelĉerpebla rilate al fabeloj), la tempo pasis rapidege.

La lastajn tagojn dum lia ĉeesto mi sentis min tute alia knabo. Vekiĝis en mi subite la deziro ekscii ĉion, kio okazas en la mondo kaj precipe en Hamburgo. Mi deziris konatiĝi kun ĉiuj eksterinsulaj aferoj, al mi ĝis nun tute fremdaj. Sendube en tiu “mondo” mi estus feliĉa, ĉar laŭ mia imago ĉiuj homoj tie devus nepre esti kiel Johano; ili ridetus al mi kaj agus tute alie ol miaj gepatroj, kiuj lasis min nur fari, sed kiuj ne konsciis, ke fine mi ne povus kontentiĝi kun mia unutona vivo.

Kun korpremo mi atendis la lastan tagon de la monato, kiam mia amiko forirus por neniam reveni. Mi kalkulis la tagojn, kion mi antaŭe neniam estis farinta. Ĉiumatene mi ĝojis, ĉar nova tago alvenis por pasigi kun iu, kiu povis kompreni min kaj kiu volis ĉion, kion mi volis, kiu unuvorte tute samopiniis kun mi, kaj ĉiuvespere mi malĝojis, ke tago estis pasinta, ĉar ĉiu tago de tiu monato estis al mi kvazaŭ parto de trezoro, kiu iom post iom por mi perdiĝis. Kaj kio restus, post kiam mi estus perdinta tiun trezoron? Nur soleco, unutoneco kaj enuo. Tion mi klare antaŭsentis. Miaj bestoj, precipe la hundo, povus ludi kun mi kiel antaŭe, sed ĝi ja estis muta kaj ne kapablus forigi la misteran premadon, kiu subite kaptis mian koron, kiam mi pensis pri la venonta monato.

En la noktoj mi ne povis plu kviete dormi. Multfoje mi eksidis en mia lito kaj rigardante en la min ĉirkaŭantan duonlumon, mi ekploris. Se mi nur povus kuiri miajn pizojn, sed, ho ve! mi ne estis filozofo kiel Johano; krom tio, ili estus tro malmolaj, ili premus kaj dolorus min kaj neniu venus por forpreni ilin el miaj ŝuoj. Kiam ektagiĝis, mia ĉagreno foriĝis, ĉar mi povus refoje promeni kaj ludi en la dunoj kun Johano; tie ni saltadis, kuradis, tie li rakontadis kaj mi amuzis min; sed tago post tago pasis senrevene, kaj fine venis la lasta. Meznokte, ne povante dormi, mi ellitiĝis kaj senbrue malsupreniris la ŝtuparon al la stalo, kie li dormis.

Mi aŭskultis... En la ĉambro mallaŭte ronkadis mia patro kiel mistera kaŝita segisto, escepte tion ĉio estis silenta. En angulo de la stalo kuŝis la pajlolito, sur kiu la maristo ripozis. La lunlumo penetris tra la nefermita pordo kaj mi povis distingi la dormanton. Mi aliris kaj kaŭriĝis ĉe lia kuŝejo. Li kviete dormis kaj nur kun peno mi povis aŭdi lian regulan spiradon. Mi palpeserĉis lian manon kuŝantan sur la litkovrilo, kaj li vekiĝis. Mi ne povis vidi, ĉu li malfermis la okulojn, mi tamen vidis, ke li sin movas.

– Kio estas? – li diris kvazaŭ en sonĝo.

– Estas mi.

– Ĉu vi, mia knabo?... Kio estas al vi?... Kial vi ne dormas?

– Mi ne povas ... ĉar vi foriros morgaŭ. – Kaj mi ekploretis.

– Kvietiĝu! – li diris mallaŭte, – ne ploru, ĉio fariĝos bona.

– Ho ne..., vi ja foriras.

– Sed mi povas reveni.

– Kiam?

– Mi ne scias; tio dependos de cirkonstancoj.

– Ho, vi ne  revenos... Kial mi ne povas iri kun vi kaj fariĝi maristo, kiel vi?

– Vi estas tro juna. Restu kviete ĉi tie, vi ja ne estos sola, ĉar viaj gepatroj restos.

– Sed ili tute ne min amas; ... ili eble ja eĉ ne estas miaj gepatroj.

– Silentu, knabo, ne diru tian sensencaĵon.

– Vi mem tion supozis.

– Jes, sed mi eraris. Ili diris al mi, ke vi estas ilia filo, vi ja naskiĝis tie ĉi. Ili estas simplaj kvietaj homoj kaj ne scias rakonti kaj ludi kun vi, kiel mi faris; tion vi devas kompreni.

– Vi diras tion por kvietigi min, sed ili tute ne min amas; mia hundo min amas pli multe.

– Ili tamen estas bonaj je vi.

– Ili neniam batis, eĉ ne riproĉas min. Ili lasas min ĉiam fari kion mi nur volas, sed io sekrete diras al mi, ke ili ne min amas, kaj ke mi tute ne amas ilin; mi pli amas mian hundon. Antaŭe mi ne sentis tion, sed post kiam vi venis sur la Insulon, mi amas nur vin kaj vi reciproke min amas, tion mi sentas; spite tion vi volas foriri kaj mi restos tute forlasita ... – Mi ploris denove.

– Se mi nur ne estus veninta! – li diris ĝemante, kaj post momento li diris plue: – Mi faris vin malfeliĉa.

– Ne diru ĝin!... Mi ja ĝojas, ĉar vi venis.

– Nu, se tio estas, ĉio fariĝos bona. Vi baldaŭ kutimos al via sorto ... Iru nun al via lito kaj dormu.

– Mi volas kuŝi ĉe vi tiun ĉi lastan nokton.

– Bone! – li diris, farante lokon por mi. Nur kuŝiĝu ĉe mia flanko kaj dormu.

Mi ekkaptis lian manon kaj kuŝante ĉe lia flanko, mi ekdormis.

Kvara Ĉapitro.

La moneroj en la duonŝtrumpoNia gasto adiaŭas ninDu leterojLa sorĉistoNea respondo de mia patroMi forkuras kun Jafet , sed ne atingas mian celonEn la mezo de la maroMalsato, soifo kaj malesperoKiel mi senigas min de rabia hundoLa nigraj neĝeroj.

Frumatene la sekvantan matenon mi vekiĝis. Jafet , ne trovinte min en la lito, estis serĉonta min, sed ne povante aliri al mi, staris ĉe la plej supra ŝtupo kaj eligis mallaŭtan ĝembojadon. Mi supreniris, vestis min kaj reiris kun la hundo malsupren en la stalon. Ĉiuj dormis ankoraŭ, sed mi ne povis plu dormi. Mia patro ronkadis kaj Johano kuŝis kviete en la sama sintenado, en kiu li ekdormis la nokton, post kiam mi estis vekinta lin. Kion mi farus? Mi rigardis mian amikon kaj min ekpremis subite la sama korpremo, kiu jam kelkajn fojojn turmentis min. Li estis forironta post kelkaj horoj. Li estis farinta por mi tiom ; ĉu mi povus fari ion por li reciproke? Mi pripensis kaj subite naskiĝis en mia kapo ideo. Li estis al mi dirinta, ke li posedas plu neniun monon; li sekve devus marŝi multe da horoj por alveni Londonon. Mi ne sciis, ke tiu urbo estas atingebla nur per ŝipo. Mi do volis donaci al li parton de la arĝentaj moneroj, kiujn mi perlaboris trikante ŝtrumpojn kaj serĉante ovojn. Tiu mono estis mia propraĵo, mi do povus donaci al li tiom da ĝi, kiom mi dezirus. Timante tamen, ke li malakceptus, mi devigus lin akcepti vole-nevole, sed kiel? Pri tio mi ankaŭ pripensis starante antaŭ la lito de Johano, ĝis kiam mi trovis rimedon. Mi ŝteliris en la ĉambron, ĉar mi ne volis veki la gepatrojn, timante ke ili malhelpus mian intencon. Mi malfermis la vestoŝrankon, elprenis la kesteton, en kiu mi konservadis mian monon, kaj serĉis skatoleton por enmeti plenmanon da moneroj, sed ne trovis ĝin. Mi tamen bezonis ujon. Subite miaj okuloj falis sur ŝtrumpon, je kiu mi estis laborinta jam kelkajn vesperajn horojn. Tiu duonŝtrumpo povus utili. En malmulta tempo mi faris el ĝi specon de saketo, kaj enmetinte la monerojn, mi ĝin fermis per fadeno kaj reiris al la stalo. Johano dormis ankoraŭ. La por li tro mallonga pantalono de mia patro, kiun li nepre devus almeti, ĉar alia ne troviĝis por li, pendis sur najlo super lia kapo. Mi glitigis la saketon en unu el la profundaj poŝoj kaj atendis, ĝis kiam li vekiĝus. Se mi povus skribi tiam, mi estus aldoninta letereton, sed skribi mi ja ne povis. Tamen, trovante la saketon, li kompreneble divenus tuj, ke ĝi estas donaco de mi. Ĝi farus al li plezuron kaj krom tio, ĝi estus utila al li, ĉar sen mono li estus devigata marŝadi longan, tre longan vojon, kaj per tiu mono li povus vojaĝi vagonare al Londono. Tiel mi pensis, kiam mi vidis lin moviĝanta. Li rektigis sin, malfermis la okulojn kaj ridetis al mi.