– Ĉu vi estas jam vestita? – li demandis.
– Jes, mi ne povis plu dormi.
Li sidiĝis sur la pajlolito kaj demandis plue:
– Ĉu ili dormas ankoraŭ?
– Jes, nur aŭskultu, “li” ronkas.
– Mi ĝin aŭdas... Nu, mia knabo, post du aŭ tri horoj mi foriros kun via patro... Ĉu vi volas al mi fari plezuron, antaŭ ol mi forlasos vin?
– Ho jes, nur diru!
– Nu, promesu esti kvieta, kiam la boato de via patro velveturos for. Mi promesas, ke mi revenos kiel eble plej baldaŭ. Tio daŭros verŝajne unu jaron, eble nur kelkajn monatojn... Kia estas la vento? – li diris, vidante ke refoje mi estis ploronta.
– Vi povas velveturi –, mi respondis, retenante la larmojn.
– Vi jam vidis tion?
– Jes, en la aperturo de la tegmento..., tion mi ekzamenas ĉiumatene.
– Nu, en du horoj la boato estos ĉe la “digo” –, li diris ekstarante kaj kaptante sian pantalonon; li almetis ĝin kaj ne rimarkis la saketon, kiun mi estis metinta en la profundan poŝon.
– Estu nun saĝa knabo –, li diris post momento, – mi lavos min, kaj post la matenmanĝo vi akompanos min al la haveno. Ĉu vi promesas al mi esti saĝa?... Estu kuraĝa kaj kuiru...
– Mi klopodos kuiri ilin –, mi interrompe diris, – sed estos tre malfacile al mi.
Li komprenis, ke tio estos malfacila kaj li diris:
– Ne kredu, ke mi forlasas vin kun plezuro, sed mi ja ne povas restadi; via patro gastigis min dum plena monato, mi estus sendanka kaj maldiskretulo, se mi petus por pasigi duan monaton ĉe li. Mi manĝis ĉe li dum tiu tempo kaj eĉ portis liajn vestojn, kiujn mi resendos, post kiam mi estos aĉetinta novajn en Londono. Resendante ilin, mi skribos leteron al viaj gepatroj kaj ankaŭ unu al vi.
– Mi ne povas legi.
– Via patro aŭ via patrino ja povos legi ĝin al vi. En tiu al vi adresita letero mi sciigos, kiam mi revenos. Mi jam konsilis al via patro, ke li kunprenu vin baldaŭ al la Vilaĝo. Dum kelkaj jaroj vi povos esti paganta gasto ĉe vilaĝano, kaj post tiu tempo vi povos fariĝi maristo. Tiam ni dungigos nin sur la sama ŝipo kaj kune ni faros la vojaĝon ĉirkaŭ la tero.
Mi rigardis tian vojaĝon kiel ion tre strangan. Sur mia ŝtuparo mi povis vidi la supran parton de la tuta tero; mi sekve imagis, ke nia ŝipo velus sub la Insulo de unu horizonto al alia. Dum tiu vojaĝo mi do devus vidi ĉiujn landojn, ankaŭ Hamburgon.
Johano vidis min pripensadi, sed ne povus supozi, ke mi pensis pri io tiel eksterordinara kaj li diris:
– Kaj mi montros al vi ĉion de la mondo, same kiel vi montris al mi ĉion de la Insulo, kaj ni restos ĉiam kune.
Mi kredis, ke li diris tion por konsoli min kaj mi eksilentis. Ni lavis nin kaj eniris la ĉambron. Miaj gepatroj jam leviĝis. Post la matenmanĝo mia patro portis kelkajn malplenajn kestojn kaj sakojn kaj dekduon da kestoj kun ovoj al la boato kaj pretigis ĉion por ekveli.
Johano adiaŭdiris mian patrinon, dankante ŝin pro tio, kion li ĝuis en ŝia domo dum la monato kaj certigis, ke li estus tre feliĉa, se li iam siavice povus esti agrabla al ŝi.
– Nu bone! – estis ĉio, kion ŝi respondis.
La maristo tiam premis al ŝi la manon kaj eliris la domon. Mi iris kun li al “la haveno”, kie mia patro jam atendis. Mia adiaŭdiro al Johano daŭris tre mallonge, ĉar la patro jam pretigis la velon de la boato.
– Nu, mia knabo! – li diris, dum li klopodis montri al mi ridetantan vizaĝon kaj kaptante miajn manojn, – nu, mia knabo, kuraĝon, fartu bone kaj ne forgesu min...; baldaŭ mi sendos leteron... –. Li ellasis miajn manojn, karesis la hundon, kiu staris ĉe mi, kaj li saltis en la boaton.
Mi ne povis paroli.
Kiam antaŭ monato la maristo neatendite aperis antaŭ miaj surprizitaj okuloj, tiam mia koro pro ektimo kvazaŭ saltis en mian gorĝon kaj malebligis al mi eldiri unu vorton. En ĉi tiu mateno, dum la maristo estis forlasonta min, mia koro refoje faris tian movadon kaj refoje estis al mi neeble paroli. Li ekvidis tion, sed ŝajnigis ne vidi ĝin. Sidante en la boato, li diris ankoraŭ fojon: – Nu, knabo, mi baldaŭ skribos, ... adiaŭ!
La boato ekmoviĝis kaj ekvelis inter la du vicoj da markiloj.
Mi staris sur la bordo de la haveno kaj postrigardis la pli kaj pli malgrandiĝantan ŝipeton. De tempo al tempo Johano svingis la longan brakon kiel signo de adiaŭo, ĝis kiam mi ne povis plu distingi lin. Post kelkaj minutoj mi vidis nur malgrandan punkton..., ankoraŭ kelkaj minutoj pasis kaj la boato estis malaperinta kaj kun ĝi mia patro kaj mia amiko. Li do estis for kun mia duonŝtrumpo en la poŝo. Mi ekpensis pri tio, kion li farus kun la moneroj. Ĉu li aĉetus novajn vestojn? Ĉu li vojaĝus vagonare al Londono?... Ho, se li nur baldaŭ trovus la monujon, mi diris al mi, kaj forlasante la havenon, mi malrapide kaj malĝoje iris hejmen por sciigi al mia patrino, ke Johano estis for, post kio ŝi memkompreneble diris:
– Nu bone!
Ŝi ĵus plenŝutis per sablo la plankon per misteraj figuroj, kiujn mia patro nun ne povis trastreki per sia kraĉaĵo, ĉar li forestos du tagojn.
Havante, kiel kutime, nenion por fari, mi supreniris la du ŝtuparojn por postrigardi la boaton (se eble), esperante, ke ĝi estu ankoraŭ videbla, sed ho ve! ĝi estis for.
Antaŭe mi neniam pensis pri tio, kion mi farus, ĉar min ne tedis la soleco; sed nun subite tio aliiĝis; mi estis sola kaj tute forlasita. Mia patrino kaj mia patro ja neniam faris sian eblon por esti al mi agrablaj, kaj se ŝi de tempo al tempo en la vesperoj voĉlegis, tio okazis plejparte, ĉar ŝi mem sin amuzis, kiam ŝi legis; multfoje en dimanĉoj ŝi foliumis la “Mil kaj unu noktojn”, eĉ kiam mi ne ĉeestis.