La historio pri Robinsono estis finlegita, sekve restis neniu libro por legi.
Mi malsupreniris la ŝtuparojn kaj iris kun Jafet al la dunoj. Mi kunprenis la korbon por serĉi ovojn, ĉar per tiu okupiĝo la tempo pasus pli rapide kaj malpli unutone. Antaŭ la alveno de Johano mi eĉ ne rimarkis, ke ĝi pasis, ĉar mi ne konis la enuon; mi ne pensis pri tio, ke la tago havis fiksitan nombron da horoj, monato kvar semajnojn kaj semajno sep tagojn; ĉiuj tagoj ja estis por mi egalaj. Por la unua fojo mi ekkalkulus la tagojn, ĉar post monato mia patro refoje irus al la “Vilaĝo” kaj revenante, li eble kunportus leteron de Johano; eble Johano mem revenus, sed tio estis preskaŭ neefektivigebla, ĉar la maristo intencis vojaĝi Londonon, kaj tio ja prenus multan tempon. Mi tamen esperis, kaj esperante mi jam imagis la ĝojon, kiun mi sentus revidi lin.
Mi nun estis sur la loko, kie mi vidis Johanon por la unua fojo kaj tie mi eksidis. Jafet kuŝiĝis ĉe mia flanko. Refoje mi revadis, sed kiom ajn mi dediĉis min al mia revado, ĝi ne ŝanĝiĝis en realecon; nenia “nudulo” ekaperis, kaj se mil nuduloj estus aperintaj, mi sendube ne forkurus, ĉar ili ĉiuj estus bonvenaj. Tiel revante, mi kuŝis longan tempon sur la sablo; la vetero estis bela kaj fine mi komencis serĉkolekti ovojn, ĝis kiam la korbo estis plenplena. Refoje mi perlaboris unu arĝentan moneron. Kion mi farus kun la moneroj, kiujn mi estonte akirus? Mi ja ne povis esperi, ke ankoraŭ fojon maristo en tia stranga maniero naĝus al nia Insulo kaj ke li post monato irus for kun ili. Mi sekve vole-nevole pensis pri tio, kion mi farus kun ili. Subite kaptis min ideo. Se Johano revenus, mi donus al li mian monon, ĝi nepre utilus al li... Sed se li ne revenus?... Mi denove ekpensis. Li sendus al mi leteron. Ĉu mi povus sendi al li mian perlaboritan monon? Eble, sed kiel? Jen nova enigmo. Mi pensis pri ĉiuj tiaj kaj aliaj aferoj, ĝis mia kapo turniĝis. Fine la tago pasis kaj mi iris kun miaj du kvarpiedaj amikoj al la subtegmentejo por enlitiĝi.
La dua tago post la foriro de Johano pasis kiel la unua. Kiam mia patro en la vespero revenis tute sola, sed kiel kutime kun manĝaĵoj kaj paketo da gazetoj, mi demandis, ĉu Johano estis vojaĝinta al Londono. Li respondis:
– Ne.
– Kien li do iris?
– Urbon.
– Kaj poste?
– Mi ne scias.
– Ĉu li diris nenion pri mi?
– Li diris: “Salutu la knabon por mi.”
Mi estis kontenta, li ja pensis pri mi kaj pensus pri mi dum sia tuta vojaĝo kaj ankaŭ poste; li tion promesis antaŭ ol foriri. Mi deziris, ke la monato jam estus pasinta, ĉar tiam mi ricevus lian leteron. En antaŭaj tempoj mi neniam pensis pri tio, kiun daton ni havas, ĉar tio ja ne interesadis min. Post la foriro de Johano tamen mi komencis kalkuli la tagojn. Mi sciis (Johano estis instruinta tion al mi), ke unu monato havas dudek ok, tridek aŭ tridek unu tagojn. Li ankaŭ estis instruinta al mi, kiuj monatoj havas tiujn nombrojn da tagoj. Ni estis en Aŭgusto, en monato kun tridek unu tagoj. Ĉiumatene mi faris entranĉon en malnovan laton, kiun mi trovis en mia subtegmentejo, imitante per tio la ekzemplon de Robinsono. Tiamaniere mi povis kalkuli, post kiom da tagoj mia patro irus al “la Vilaĝo”, kaj du tagojn poste mi ricevus la leteron de la maristo. Neniam dum mia vivo unu monato daŭris tiel longe kiel la lasta. Ŝajnis al mi, kvazaŭ ĝi ne volus pasi. Ĉiutage mi kalkulis la entranĉojn kaj mi ĝojis, kiam la lasta semajno komenciĝis. Post sep tagoj mia patro irus “Vilaĝon” kaj post sep farotaj entranĉoj, li irus kun sia boato por alporti la leteron, kiun mi atendis kun tiom da malpacienco. Sed, ho ve! ... la semajno pasis, la patro iris vilaĝon kaj revenis ... sed sen la letero. La maristo resendis la vestojn de mia patro kun folieto da papero, per kiu li sciigis, ke li estis aĉetinta vestojn en “la Urbo”, ke li resendas tiujn de mia patro, ke li dankas pro la boneco montrita al li kaj ke li estis ironta Hamburgon, kaj ke el tiu urbo li skribus longajn leterojn (unu al ili kaj unu al mi). Mi do devis atendi duan monaton kaj tion mi faris kun la sama malpacienco. Refoje mi faris entranĉojn kaj refoje mi pasigis unutonan longan monaton; fine ĝi pasis kaj kiam ĉe la komenco de la tria monato mia patro revenis de “la Vilaĝo”, li kunportis, krom la manĝaĵoj kaj la gazetoj, sendaĵon de Johano kun du leteroj, unu por la gepatroj kaj unu por “la knabo”. Mi deziris, ke mia patro tuj en la vespero legu la leterojn kaj feliĉe li ne diris “neeble”, ĉar post kiam la kunportitaj manĝaĵoj estis metitaj en la ŝrankon, li malfermis la sendaĵon de mia amiko. Mi neniam forgesos tiun momenton. La sendaĵo enhavis sep paketojn, ĉiu surhavis numeron. Mi estis tre feliĉa; sed la plezuro, kiun mia patro sentis, ne estis tiel granda, ĉar antaŭ ol ricevi la sendaĵon, li devis pagi al la poŝtestro de “la Vilaĝo” sufiĉe altan monsumon da limimposto. Li nun legis la leterojn. Al miaj gepatroj Johano estis skribinta la jenon:
Hamburgo , daton de poŝtmarko.
Karaj gegastigintoj,
Fine mi povas skribi al vi. Ĝis nun tio estis neebla, ĉar mi ne volas forsendi leteron antaŭ ol mi povas sciigi bonan novaĵon. Tio estas verŝajne iom nedankema, sed mi ĉiam rigardas la mondon el filozofa vidpunkto kaj nur volas fari al iu plezuron, kaj letero kun malbona novaĵo povas kaŭzi nur malplezuron al la legantoj.
Venante en “la Urbon” mi tuj aĉetis novajn vestojn per mono, kiun sorĉisto estis doninta al mi en duonŝtrumpo ...”
Mia patro haltigis la legadon kaj kuntirante la dikajn brovojn, li diris:
– Ĉu li freneziĝis? ... Sorĉistoj ja ne ekzistas, kaj se ili ekzistus, ili ne donus monon en duonŝtrumpo ...
– Nu bone! – interrompis mia patrino, – nur daŭrigu legi –, kaj li legis plue:
“... en duonŝtrumpo, kaj restis al mi sufiĉe da mono por vagonare vojaĝi Hamburgon, ĉar la ideo, iri al Londono, forlasis min subite pro tio, ke la vivado de maristo jam ne plaĉas al mi. Ĉiam mi kuiradis miajn pizojn kaj en Hamburgo mi refoje volis fari tion. Veninte tien, mi du tagojn promenadis por viziti ĉiujn lokojn, kie mi antaŭe tiom multe min amuzis, jen kiel kelnero, jen kiel aktoro kaj tiel plu. Mi sekve ankaŭ vizitis la teatron, kie mi ludis jam ofte. Post la dua akto de la teatraĵo mi petis aŭdiencon ĉe la reĝisoro, kiu komence ne volis akcepti min, sed ĉar persistanto ĉiam sukcesas, mi ankaŭ sukcesis kaj li akceptis min. Mi demandis, ĉu li bezonas aktorojn kaj feliĉe li bezonis unu. En du minutoj mi estis dungita, kondiĉe ke mi neniam plu faru skandalon sur la scenejo kiel en la vespero, kiam ĉiuj rigardantoj tiel aplaŭdadis min. Mi promesis kaj jen mi estas refoje artisto de teatro.
Mia tempo pasas tre agrable. Matene mi ellitiĝas je la oka, kaj duonan horon poste mi promenas. Post sufiĉe longa promenado (dependanta de la vetero) mi eniras butikon de bakisto por aĉeti panetojn kun sekvinberoj, kiuj estas tre bongustaj kaj kiujn mi pro la sekvinberoj povas manĝi sen butero kaj sen fromaĝo. Ĉar mia ĉambreto, kiun mi luis, estas malgranda kaj kuŝas tre alte (kvina etaĝo kaj tuj sub la tegmento), mi ne reiras en la ĉambron por manĝi mian matenmanĝon, sed iras en la stacidomon, kie en la atendejo mi libere kaj oportune povas sidi tiom da tempo, kiom al mi plaĉas. Tre longe mi tamen ne restas tie (precipe dum bela vetero), ĉar, manĝinte miajn panetojn, mi refoje iras promenadi, kaj estante laca kaj se estas bona vetero, mi eniras parkon, kie mi povas ripozi sur unu el la benkoj, tien lokitaj speciale por personoj kiel mi. Sub bela arbo mi tiam ĝuas la veteron kaj mi rigardas la piedirantojn. Intertempe alproksimiĝas la tagmezo kaj refoje mi aĉetas sekvinberpanetojn, kiujn mi enpoŝigas por manĝi en vasta salono, nomata legosalono. En tiu salono, lukse mebloprovizita speciale por personoj kiel mi, mi eksidas (post kiam la pordisto en livreo malfermis por mi la pordon), kaj elektinte belan libron aŭ gazeton, mi legas tiom, kiom al mi plaĉas. Intertempe mi manĝas miajn panetojn, kiuj ĉiam estas bongustaj pro la farita promenado, ĉar sciu: ju pli oni promenis, des pli bongusta fariĝos la manĝaĵo. Mi do legas kaj se tio ekenuigas min, mi eliras la salonon, post kiam tiu sama pordisto refoje malfermis por mi la pordon. En la posttagmezo mi ankaŭ promenas aŭ iras en muzeon, speciale malfermitan por personoj, kiuj kiel mi, amas “la artojn”. Tie mi admiras la pentraĵojn, dum lakee vestita klarigisto klarigas ĉion, kion mi volas ekscii pri la pentraĵoj kaj cetere. Admirinte sufiĉe longan tempon la muzeon, mi eliras kaj ĉar preskaŭ ĉiam en la posttagmezo, tie aŭ aliloke estas bela koncerto en parko aŭ en la soldatejo, mi iras tien por aŭdi la plej belan muzikon, kiun oni povas deziri. Post la koncerto mi iras al la teatro por ekzerci la ludotajn teatraĵojn kaj, ĉar mi ne kaŭzas plu skandalojn (aŭ pli ĝuste dirite, ĉar mi ne faras plu riverencojn, kiam la rigardantoj aplaŭdas), la reĝisoro same kiel la ĉefaj aktoroj estas kontentaj pri mia konduto kaj ĉiam ili estas afablaj al mi. Post multaj de ni luditaj dramoj restas manĝaĵo, kiun la aktoroj sur la scenejo devus manĝi, sed kompreneble ili pli parolas ol manĝas, sekve preskaŭ ĉio restas staranta sur la tablo. La reĝisoro (tre aminda persono) ĉiam al mi permesas manĝi tiujn restaĵojn. Meznokte post la ludado mi kviete promenas al mia subtegmentejo kaj tie dormas kiel reĝo. Vi vidas, mi estas la plej feliĉa homo, kiu povas ekzisti, kaj se la teatro jam ne plaĉas al mi, tiam mi elektos alian metion, eble tiam mi fariĝos tombisto aŭ lanternisto, ĉar tiuj du oficoj ebligas ankaŭ multan okazon por promenadi. Mi forgesis skribi, ke preskaŭ la tuta Hamburgo min admiras nuntempe pro la plej bela horloĝa ĉeno, kiun el ĉiuj samurbanoj mi portas. Horloĝon mi ne posedas, al kio ĝi utilas? Mi ja ĉiuloke en la urbo povas vidi kioma horo estas. Mi fabrikis tiun ĉenon el nuraj moneretoj arĝentaj (tri vicoj unu sub la alia). Se iam mi refariĝos maristo kaj alvenos en “la Urbon” per mia ŝipo, tiam mi nepre vizitos vin sur via “Insulo” kaj mi montros al vi mian belan ĉenon. Tiujn monerojn mi alie verŝajne elspezus, sed ĉar ne estas permesate pagi per truhavaj moneroj, mi devigis al mi gardadi ilin ĝis mia morto kaj mi gardados ilin en memoro al la bona sorĉisto, kiu prezentis ilin al mi en tiu duonŝtrumpo.”