Выбрать главу

Refoje mia patro ekhaltis legi, dirante:

– Mi vere kredas, ke li perdis la prudenton.

– Nu bone –, diris mia patrino; ... – daŭrigu legi –; kaj li legis plue:

Mi preskaŭ finis mian leteron, ĉar mi sciigis ĉion, pri kio mi povus skribi. Mi aldonas kelkajn paketojn:

Numero unua : Pipo, tabakujo kaj alumetujo; por la gastiginto.

Numero dua : Boteloj da kolonja akvo, naztukoj kaj parfumigita sapo; por la gastigintino.

Numero tria : Libroj kun fabeloj, poŝtranĉilo kaj saketo je germanaj moneroj el nikelo, por mia bona “knabo”, pri kies nomo mi forgesis informiĝi.

Numero kvara : Kolbaso; por Jafet , kiu tiel bone amikiĝis kun mi.

Numero kvina : Muso el ĉokolado (vivanta muso nenie estis akirebla tie ĉi); por Sim .

Numero sepa : Skatolo je dolĉaj kuketoj; por la papago, ĉar ĝi ĉiam diris al mi: “ Go til fanen! ”

Numero oka : Fajlilo; por Sam , kiu tiel lerte farigis al mi aersalton. Se iam mi revenos sur “la Insulon”, vi antaŭe per tiu ĉi fajlilo defajlu al la kaprino la kornojn, por ke ĝi jam ne povu ataki min de malantaŭe.

Kaj jen mi finas, refoje esprimante mian sinceran dankon pro ĉio, kion vi faris por mi dum tuta monato; kaj dezirante al vi ĉiuj (eĉ al la kaprino) bonan sanon kaj ĉiaman prosperon, mi volonte daŭre restas:

Via Johano.

La al mi adresita letero estis pli mallonga. Mia patro ĝin voĉlegis kaj post la legado mi konis ĝin parkere, kaj neniam mi forgesos la enhavon. Jen ĝi estas:

Mia bona “knabo”!

Al viaj gepatroj mi skribis pri miaj aferoj, kiel mi sanas kaj kiel mi vivas en Hamburgo kiel riĉa sinjoro. Al vi mi volas tion rakonti, kio okazis dum mia promenado de “la Vilaĝo” al “la Urbo”. Tute neatendite mi dum tiu promenado eksciis, ke ekzistas ankoraŭ sorĉistoj en la mondo, kaj eĉ tre bonkoraj. Vi scias, ke mi alvenis sur “la Insulo” tute nuda kaj sekve sen groŝo en poŝo, kaj ĉar mi perlaboris nenion tie, estas kompreneble, ke mi ne eliris el ĝi kiel riĉulo. Sed mi ĉiam kuiras miajn pizojn kaj pensante pri mia malriĉeco (mona malriĉeco) dum mia promenado al “la Urbo”, mi ankaŭ kuiris ilin, atendante ĉu iel la sorto helpus al mi. Ĝuste en tiu momento staris antaŭ mi persono ĉifone vestita, kiu etendis la manon kaj petis almozon. Mi ekhontis, ĉar mi posedis nenion por doni, kaj tion mi diris al li. La almozulo tamen respondis afable: – Vi ne mensogis, sed vi ankaŭ ne diris la veron –. Vidante ke mi ne komprenis tion, li ektuŝis per bastono la poŝon de mia pantalono, dirante: “Metu la manon en tiun poŝon kaj vi komprenos miajn vortojn”. Mi enpoŝigis tuj mian manon kaj trovis duonŝtrumpon, kiun mi eltiris. Kiel mi miris, vidante ke enestas granda monsumo. Sentante min feliĉa, ĉar mi posedis monon kaj povis doni almozon, mi jam estis prezentonta al li kelkajn monerojn, sed jen: ... subite li estis for kaj kien ajn mi direktis la okulojn, li ne reaperis. Mi do promenadis pluen kun mia trezoro. Vi komprenas, kiel danka mi estis. Neniam mi forgesos pri mia sorĉisto, eĉ se mi fariĝus miljarulo.

Estas homoj, kiuj bonfaras pro egoismo (poste vi spertos, kion tiuj vortoj signifas), kaj estas personoj, kiuj bonfaras pro nura altruismo (vi spertos ankaŭ, kion tio signifas). Mi tamen estas konvinkita, ke mia bonfarinto agis pro nura altruismo kaj ĝuste tial lia helpo tiom multe valoras, kaj ĝuste tial mi neniam povos forgesi lian agadon. Se iel mi povos, mi helpos al li kaj mi esperas, ke iam venu tempo, kiam mi povos montri al li, kiel granda estas mia dankemo. –

Nu, mia knabo, fartu bone; mi esperas, ke la tri aldonitaj donacetoj plaĉu al vi kaj ke vi ĉiam memoru la donacinton, kiu restas via ĉiama amiko:

Johano.

Mia patro, leginte la leteron, rigardis ĝin kelkan tempon, kvazaŭ ĝi estus io tre stranga, tiam li ĝin donis al mi, dirante:

– Li sen ia dubo freneziĝis aŭ estas freneziĝonta ... Jen via letero.

– Mi ĝin gardos –, mi diris.

– Nu bone –, diris mia patrino.

La birdo, kiu dum kelkaj tagoj estis silentema, subite ekkriis: – Go til fanen!  –, post kiam mia patrino oferis al ĝi unu el la ĵus alvenintaj kuketoj. La papago kiel kutime akceptis ĝin tre gravmiene kaj tuj manĝis kun apetito. La kato ne volis manĝi la museton el ĉokolado, tial mia patrino donis ĝin al mi. Estis la unua fojo, ke mi gustumis ion tiel bongustan, ĉar mia patro neniam alportis ĉokoladon, nek por mi, nek por mia patrino. Koncerne al la kolbaso, la hundo manĝis peceton da ĝi, la plej grandan parton tamen mia patrino dispartigis la sekvantan tagon dum la matenmanĝo inter la patro, si mem kaj mi, opiniante ke ne decas, ke hundoj manĝas ion tiel delikatan kaj multekostan. Mi tre bedaŭris tion, ĉar Johano estis destininta la kolbason al la hundo, ĝi sekve devus manĝi ĝin. Kaŝe enpoŝigante la al mi donitan peceton, mi ĝin donis poste al Jafet , kiu englutis ĝin en tre malmulta tempo.

Mi estis scivola, ĉu mia patro vere defajlus la kornojn de Sim , sed feliĉe li metis la fajlilon en la keston sur la subtegmentejo. Mi ĝojis pro tio, ĉar Johano ja nur ŝerce skribis tion. Mi estis tre kontenta kun mia bela letero, kiun mi tamen nur malbone komprenis, precipe koncerne la vortojn: “egoismo” kaj “altruismo”. Estis tamen al mi klare, ke li estis trovinta la monon, ke li akceptis ĝin kun plezuro, ke li bone uzis ĝin kaj ke li komprenis, ke mi enmetis la duonŝtrumpon en la profundan poŝon. Ankaŭ mi ĝojis, ĉar li tiel lerte kredigis al miaj gepatroj, ke aliulo estis la donacinto de la moneroj; li eble supozis, ke mi estus riproĉata, se ili ekscius, ke mi estis fordoninta ĉiun mian monan posedaĵon.