La tria monato post la foriro de mia amiko komenciĝis. Ĝi estis al mi ankoraŭ pli enuiga ol la du antaŭaj. Mi sentis kiel birdo, al kiu oni rabis la liberecon kaj kiu en tre malgranda kaĝo sopiras la liberan aeron kaj la liberan movadon. Sencele mi vagadis sur la dunoj kaj ofte mi demandis al mi, kiom da tempo mi restus ankoraŭ sur “la Insulo” antaŭ ol eniri “la mondon”. La espero, ke Johano revenus por preni min kun si, jam de longe min forlasis.
Iun vesperon mi demandis al mia patro, kiam mi iros “Vilaĝon” por vizitadi la lernejon.
– Mi ne scias –, li respondis.
– Mi do devas ion lerni –, mi kuraĝis diri plue. Liaj kuntiritaj brovoj ektimigis min.
– Ankoraŭ tro juna.
– Sed kiam mi do iros tien?
– Mi ne scias.
– La sekvantan someron?
– Neeble.
– Kial?
– Ĉar estas neeble! – li diris refoje, sed pli laŭte ol la unuan fojon.
Mi sentis, ke mi estis ploronta, sed ne volante montri mian ĉagrenon, mi ekstaris kaj aliris al mia subtegmentejo, eĉ ne dirante: – Mi iras.
Post tiu lasta respondo de mia patro mi ekmalamis lin; mi sentis, ke li kondutis kontraŭ mi kiel malbona patro. Pli kaj pli mi deziris, ke iu alia, ekzemple Johano, povus esti mia patro, sed ho ve! Johano estis tro juna kaj alian patron mi verŝajne neniam trovus. Mi malesperis, enlitiĝis kun Jafet kaj Sim , sed mi ne povis dormi. La teruriga vorto “neeble!” seninterrompe tintadis en miajn orelojn. “Kial tio estas neebla?” mi demandis al mi. Sed la respondon mi ne povis doni. Mi pripensadis... Kion mi devas fari?...
Refoje mi komparis mian sorton kun tiu de Robinsono. Li forkuris el Londono kaj alvenis al Insulo; mi ne forkuris, sed spite tion mi trovis min sur Insulo, kie mi devus pasigi sendube ankoraŭ multajn jarojn... Ĉu estus rimedo forkuri el “la Insulo” por alveni al Hamburgo?... La tutan nokton tiu penso ne eliris mian kapon kaj turmentadis min... Ĉu mi forkurus?... Kiam mi forkurus?... Kien mi forkurus? – Ĉe tiu lasta demando mia pripensado ekhaltis momenton... Kiel forkuri?... Ĉu naĝante?... Ĉu velante?... Mi povis naĝi kiel hundo, sed la distanco de “la Insulo” al “la digo” estis tro longa kaj mi dronus mezvoje. Ĉu mi povus atingi “la digon” per la boato de mia patro?... Sed mi neniam veliris kaj ne sciis, ĉu tio estas facila aŭ malfacila... Dum bona vetero, kvieta maro kaj suda vento mi tamen povus riski kaj klopodi. La boato ĉiam kuŝis en “la haveno” kaj dum la akvo estis alta, mi tre facile povus puŝe ŝovi ĝin inter la du vicojn da markiloj, kiel li ĉiam faris, kiam li iris al “la Vilaĝo”. La velon mi povus pretigi kiel li ĉiam faris, kaj manuzi la direktilon ŝajnis al mi facila laboro. Ju pli mi pripensadis la aferon, des pli ĝi ŝajnis al mi efektivigebla; sed kion farus miaj gepatroj, se la boato estus for? Tiam li ja neniam povus aliri al “la Vilaĝo” por alporti manĝaĵojn. Sed subite kaptis min la ideo, ke li povus ekbruligi grandan fajron sur la marbordo por montri, ke li estas en danĝero. Tion li faris jam antaŭe, post kiam ventego ĵetis la boaton en la maron, kie ĝi forperdiĝis. Ankaŭ tiam per fajra signalo li montris, ke li bezonas helpon, kaj tri tagojn poste alvenis homoj kun du novaj boatoj, el kiuj unu restis ĉe la Insulo. Tio okazis antaŭ multaj jaroj; mia patrino estis rakontinta ĝin al mi.
Sed forirante per boato, kion mi kunportus? Tion mi baldaŭ povus decidi... Mi kunprenus: la tranĉilon, la germanajn monerojn, la leteron; jen ĉio, kion mi posedis. Tiel revante pri mia forkuro, mi sidis en mia lito kaj rigardis antaŭ min. Jen kuŝis Jafet sur miaj piedoj. Ĉu la hundo min akompanus?
Estis ankoraŭ tre frue en la mateno; la krepusko jam malaperis kaj la lumo de la leviĝanta suno penetris tra la aperturo de la tegmento. Ĉio ĉirkaŭ mi estis klare distingebla. Mi leviĝis kaj supreniris la ŝtuparon. Jafet vekiĝis tuj poste kaj rektiĝinte saltis sur la plankon. Sim daŭrigadis dormi. Mi rigardis eksteren, al la suda parto de “la Insulo”, kie kuŝis la boato. La vetero estis belega kaj malforta venteto blovis suden. Mi do tuj povus efektivigi mian intencon, ĉar kial mi prokrastus? Ĉiu tago estus por mi nova ŝarĝo, pezanta sur mia brusto kiel plombo. Senbrue mi vestis min kaj palpserĉante en la poŝoj de mia pantalono mi sentis, ke tie estas ankoraŭ la tranĉilo, la letero kaj la saketo kun la nikelaj moneroj. Ĵetante lastan rigardon sur ĉion en la subtegmentejo, mi prenis Jafet sub la brakon kaj malsupreniris la duan ŝtuparon. En la stalo mi ekhaltis momenton kaj aŭskultis. Kiel kutime, mia patro ronkadis, sekve li dormis; mia patrino ne sin movis, ŝi sekve ankaŭ dormis. Mi eliris la stalon kaj tuj kuris al “la haveno”. La okazo favoris min, ĉar la akvo staris tre alte, eĉ tiel alte, ke mi kun malmulta peno povis ŝovi la boaton inter la gvidmarkilojn. Mi saltis en la ŝipeton, metis la hundon sur la fundon kaj suprentiris la veleton, kiun mia patro pro la bela vetero ankoraŭ ne estis kunfaldinta. Mi fiksis la ŝnuron, per kiu mi estis tirinta supren ĝin, kaj kaptante la direktilon, lasis gliti antaŭen la boaton.
Jen mi veliris kvazaŭ mi estus la plej sperta maristo, kiu iam manuzis direktilon. Ĉio prosperis bone laŭ mia opinio.
Alia knabo sendube pensus pri la ĉagreno aŭ malespero, kiujn sentus liaj gepatroj, kiam ili eksciiĝus, ke ilia filo tiel subite malaperis, sed mi tute ne pensis pri io tia. Ili ja verŝajne ne estis miaj gepatroj; ĉiuokaze ili ne min amis (mi opiniis) kaj ili tute ne malesperus, post kiam ili rimarkus, ke mi estas for. Mia patro kuntirus la dikajn brovojn kaj mia patrino kompreneble dirus: “Nu bone.” Feliĉe li ne povus postveli min per alia boato, ĉar li posedis nur unu.
Mi intencis veliri ĝis “la digo” kaj lasante tie la boaton, mi daŭrigus la vojaĝon piede al “la Vilaĝo” kaj poste al “la Urbo”. Tie mi petus informojn pri la vojo al Hamburgo. Per miaj moneroj mi aĉetus panetojn kun sekvinberoj. En Hamburgo mi serĉus kaj trovus memkompreneble Johanon; mi nur atentus la ĉenojn, kiujn la sinjoroj portas en tiu urbo kaj fine mi vidus la lian.
En la komenco la boato glitis malrapide inter la du vicoj de markiloj kaj jam “la Insulo” estis je distanco de cento da metroj. Iom post iom la irado fariĝis pli rapida; la vento plenblovetis la veleton, kaj ĝis nun mi direktis sen kontraŭaĵo. Kelkfoje mi rigardis post min al “la Insulo”, kiu pli kaj pli malproksimiĝis. La vento tamen fariĝis pli forta kaj post kelkaj minutoj mi veliris tiel rapide, ke mi povis direkti mian boaton nur kun peno. Subite la velo per ekblovo de la vento sin klinis flanken, la boato priskribis kurban linion kaj tuj poste ĝi velis tra du gvidmarkiloj kaj sin trovis ekster la vojo, kiun mi devus sekvi por atingi la digon. Kiom ajn mi penadis direkti la ŝipeton refoje inter la gvidmarkilojn, mi ne sukcesis, kaj kun ektimo mi rimarkis, ke la boato velis okcidenten. Miaj manoj estis tro malfortaj por manovri per la direktilo, kaj ne plu sciante kion fari, mi lasis min al la kapricoj de la sorto, kiu tamen igus min albordiĝi ie malproksime de mia Insulo. Jafet sidis kviete sur la fundo de la boato. Mi rigardis ĉirkaŭe, sed jam ne vidis la Insulon. Kie ĝi estis? Post momento mi rimarkis ĝin, sed en tute alia loko, ol mi supozis. La digon mi tute ne vidis kaj tio ekmaltrankviligis min, ĉar ĝi ja estis la unua celo de mia forkuro. Sed mi ne malesperis; mi ja venus ien kaj sendube albordiĝus post du aŭ tri horoj. La tri horoj pasis kaj ankoraŭ nenie “la digo” estis videbla. Ĉie ĉirkaŭ mi sin etendis la senfina maro, kaj mi vidis nenion krom akvo, eĉ “la Insulo” estis malaperinta kaj mi tute ne sciis, kie ĝi sin trovas. Ŝajnis al mi, ke la boato kuŝas sen movo, sed ĉar la velo estis plena je vento, mi nepre velis antaŭen. Ĉien mi direktis la okulojn por ekvidi velojn de ŝipoj, sed vane..., mi vidis nur la akvon, nenion krom akvo.