Forlasante la domon de miaj gepatroj, mi tute ne pensis pri tio, kunpreni manĝaĵon aŭ akvon; mi ja alvenus, mi pensis, la digon en almenaŭ tri horoj, kaj mi manĝis nenion, ĉar mi ne malsatis tiam, sed nun mi ekmalsatis.
La suno staris jam alte sur la ĉielo, sed nenie mi vidis velojn, nek “la digon” kaj mi ektimis. Mi tamen esperis, ke baldaŭ ŝipo aperus sur la horizonto, kaj la tutan horizonton mi atente ekzamenis, sed sen bona rezultato. Mia koro ekbatis, miaj okuloj pleniĝis je larmoj kaj preskaŭ malesperante, mi ekploris. Horoj pasis; la vespero alproksimiĝis kaj nenie ekaperis helpo. Jafet ankaŭ maltrankviliĝis; la hundo malsatis kiel mi, sed vidante, ke mi posedas nenion por doni, ĝi kun rezignacio kuŝis ĉe miaj piedoj, sen interrompo rigardante min per grandaj okuloj. Mi kore kompatis la beston, sed ne povis helpi al ĝi.
Pluaj horoj pasis kaj fine venis la nokto. Feliĉe la luno staris sur la ĉielo, sed en ĝia lumo mi vidis nur la arĝentkoloran akvon. Mi ne povis nek kuraĝis dormi kaj daŭre mi pensis pri mia lito sur la subtegmentejo, kie alie mi kuŝis kaj dormis tiel trankvile kaj feliĉe.
Kiam ektagiĝis, mi rimarkis, ke la okuloj de mia hundo fariĝis tute ruĝaj. La besto rigardis min tiel strange, kvazaŭ ĝi ne konus min plu. Ĝia lango pendis el la buŝo, kiu estis kovrata per blanka ŝaŭmo. Mi timis, ke ĝi min atakus kaj mi ekkaptis mian tranĉilon por defendi min, se necese. La besto tamen kuŝis senmove kaj ĉiam fiksadis sur min la ruĝajn okulojn. Tiel mi pasigis kelkajn horojn. Fine ekkaptis min la ideo kunligi la piedojn de la hundo. Mi detranĉis pecon de la ŝnuro per kiu la velo estis suprentirita, sed Jafet , timante, ke mi estas faronta al ĝi malbonon, montris al mi la dentojn kaj ekblekis en teruriga maniero. Por eviti mordojn de la besto, mi posten iris kelkajn paŝojn. Mi tiel malsatis kaj soifis, ke mi jam pensis pri tio, mortigi la hundon por manĝi, sed mi ne kuraĝis kaj siaflanke ĝi rigardadis min, kvazaŭ ĝi pro la sama motivo volus engluti min, kaj mi tenadis la tranĉilon por min defendi.
Ĉe mia flanko staris kesto sen kovrilo. En tiu kesto kuŝis akvoŝovelilo, martelo kaj ŝnuroj. Ĉiam rigardante Jafet , mi elprenis ilin kaj metis la keston antaŭ min kiel ŝirmilon, se la hundo volus salti sur min. Mi metis ĝin tiel, ke la hundo povis vidi la al mi turnitan fundon. Subite ideo naskiĝis en mia kapo kaj tuj mi efektivigis ĝin. Ĉiam tenante mian tranĉilon, mi rapidmove ŝovis la keston paŝon antaŭen kaj tiam renversis ĝin sur la hundon, kiu per tio estis kaptita sub ĝi. Ĉar Jafet estis malgranda hundo, ĝi ne povis levi sian malliberejon kaj mi estis senigita de la plej granda danĝero, kiu en tiu momento minacis min. La hundo eligis raŭkajn blekadojn, sed baldaŭ eksilentis. Timante ke ĝi povus renversi la keston, mi eksidis sur ĝi kaj refoje rigardadis ĉirkaŭe por esplori, ĉu ŝipo ekaperas, sed nenie mi vidis unu. Mi tiel malsatis kaj soifis, ke preskaŭ mi ne povis restadi sidanta sur la kesto. Mi tamen restadis sur ĝi dum horoj, kiuj ŝajnis al mi terurige longaj kaj fine mi sentis, ke miaj fortoj estas forlasontaj min. Refoje horo post horo pasis, kaj ĉiam antaŭen velveturis mia boato. Mi ne sciis, kie mi trovas min, sed antaŭsentis, ke mi mortus sur la vasta maro en akompano de mia hundo kaj ke mi neniam revidus Johanon. Mi prenis la leteron, kiun li estis skribinta al mi kaj kiun mi portis en la saketo ĉe la moneroj. Mi malfaldis la papereton kaj rigardante la por mi nelegeblajn signojn, mi ektremis. Estis al mi, kvazaŭ mia amiko parolus la samajn vortojn, kiujn mia patro parolis, legante tiujn signojn. Mi ekploris... Subite ventpuŝo ekkaptis mian papereton kaj ĝi forflugis ekster la boato en la akvon. Ankoraŭ kelkajn minutojn mi povis vidi ĝin, tiam ĝi fundiris kaj kun ĝi malaperis por ĉiam la lasta saluto de mia amiko.
Terura kapdoloro estis turmentinta min la lastajn horojn, mi tiel malfortiĝis, ke mi ne povis plu resti sur la kesto; mi deglitis kaj sidis sur la fundo de la boato. Mia dorso apogis kontraŭ la kesto kaj en tiu sintenado mi atendis kaj atendis...
Mi ne memoras, ĉu estis frue aŭ malfrue, vespere aŭ nokte, ĉar mi preskaŭ ne havis forton por pensadi aŭ rigardadi.
Ŝajnis fine al mi, kvazaŭ neĝadus, sed la neĝeroj estis nigraj kiel fulgo. Pli kaj pli dense tiuj neĝeroj falis sur min, ĝis la tuta ĉirkaŭaĵo fariĝis nigra kiel la nokto. Stranga zumado plenigis miajn orelojn; mi penadis aŭskulti, kio ĝi estas, sed la fortoj forlasis min kaj mi perdis la konscion...
Kvina Ĉapitro.
Sur fremda ŝipoKiun lingvon mi parolas? Ivan , la altŝultra kuiristoGranda urboUnua promenado en granda urboLa patrino de mia nova amikoLa stranga akvosimila likvoroLa dancantoLa bubojLa rompita vitro Ivan malaperasLa stranga, sed belega ĝardenoMia nova dormejo.
Longa tempo pasis kaj refoje mi aŭdis tiun zumadon. Mi konfuze pensis pri Lazaroni , kiu estis lulata per la sama zumado, kaj fine mi imagis esti Lazaroni mem kaj volis eksidi por rigardi, ĉu la nigraj manoj jam enŝoviĝis en mian ĉambron; sed mi ne povis movi min kaj mi estis tiel malforta, ke mi nur kun peno povis malfermi la okulojn. La zumado ne ĉesis, kaj estis tiel mallume, ke mi vidis nenion, kaj malklare mi memoris pri nigraj neĝeroj, kiuj estis ŝutataj sur min... Ĉu la nigraj manoj ŝutis ilin? Mi klopodis pensi pri tio, sed ne povis. Mi volis voki, sed mia lango gluiĝis al la palato de mia buŝo, kiun mi malfermis, sed eĉ la plej mallaŭtan sonon mi ne kapablis eligi. Intertempe la zumado daŭradis plenigi miajn orelojn. Mi volis levi la manojn por forigi la nigrajn neĝerojn, sed la forto mankis al mi; tro dika tavolo de tiaj neĝeroj kuŝis sur ili. Refoje mi malfermis la okulojn, kaj la nigra ĉirkaŭaĵo iom heliĝis. La dika tavolo sur miaj manoj perdis la nigran koloron, kaj ŝanĝiĝis en blankan... Ĉu la blankaj manoj faris tion?... Ĉu vere mi estis Lazaroni ?... Li vekiĝis sur lito, mi same vekiĝis sur lito, ĉar subite mi rimarkis, ke mi jam ne kuŝas sur la fundo de boato, sed sur lito... Mi do povus esti Lazaroni , ĉar laŭ mia opinio mi nun ne ŝipveturas... Mi sekve ne estis la sama knabo, kiu forkuris kun sia hundo... Mi tamen posedis hundon... Ĉu mi estis Lazaroni ?... Ĉu mi estis alia knabo?... Pensante pri tio mi malkvietiĝis pro la besto, kiun mi tamen posedis iam... Iom post iom mi eksentis en mi la forton movi la langon; mi streĉis la fortojn kaj mallaŭte diris: – Jafet ... Jafet .
Refoje mi rimarkis du manojn, sed ili estis nek nigraj nek blankaj, sed el ordinara koloro. Unu el ili tenis boteleton, la alia kuleron, kiun tiu mano ŝovis inter miajn lipojn. Stranga likvoro malsekigis miajn langon kaj gorĝon. Varma sento trakuris miajn vejnojn kaj mi rekonsciiĝis. La manoj estis ankoraŭ tie kaj mi vidis, ke ili apartenas al fremda viro, kiu staris antaŭ mi. Fikse mi lin rigardis kaj refoje mi diris: – Jafet !
– Jafet ? – li demandis.
– Jes –, mi respondis, – Jafet .
La ĉirkaŭaĵo estis nun hela kiel la tago, kaj mi sentis min multe pli bona, kvankam ankoraŭ tre malforta. La fremdulo ekparolis, sed ĉiuj liaj vortoj estis al mi tiel fremdaj, ke mi komprenis ne unu.
– Jafet ! – mi diris.
La viro parolis ankoraŭ kelkajn vortojn, sed vidante, ke mi ne lin komprenis, li iris for.
Mi rigardis ĉirkaŭe kaj vidis, ke mi kuŝas sur blanka lito en malgranda ĉambreto, kie ĉio aspektis mirinde bela. Mi vidis multajn objektojn, kiujn mi antaŭe neniam vidis, kaj mi miregis. – Kie mi estas? – mi demandis al mi.