Выбрать главу

Mi sidiĝis sur la plej malalta ŝtupo kaj ekpensis. Mi ekpensis pri la vilaĝoj kaj kiel ili aspektas.

Sur la Insulo, kie mi loĝis kun du aliaj homoj, staris nur unu domo, la nia, kaj en ĉiu vilaĝo, kiel mia patrino rakontis al mi, staras multaj, tre multaj domoj, en kiuj loĝas centoj da homoj. Ĉu ili ĉiuj aspektas kiel miaj gepatroj? Ĉu ĉiuj viroj similas mian patron? Li estis mallonga, dika viro, kun grizaj haroj, kiujn li ĉiam kombis laŭ la kranio ĝis la nuko, kie malofte ili estis horizontale tranĉataj, tiel ke la dika hartavolo kaj la nuda ruĝa nuko formis rektan angulon. Ĉar li ĉiam malsekigis matene la harojn per sapakvo, ili, sekiĝinte, fariĝis tiel rigidaj, ke la plej forta ventego ne povis movi eĉ unu hareton de tiu dika griza tavolo, kiun ĉiam kovris nigra ĉapo kun larĝa viziero el ledo. Li havis malgrandajn helbluajn okulojn, super kiuj sidis hartufoj tiel dikaj kiel lia dika fingro. Lia nazo estis ruĝa kaj maldika kaj sub ĝi montris sin larĝa buŝo, kiu nur malofte malfermiĝis kaj kiu ŝajnis esti tranĉita tie kvazaŭ per unu ekbato de tranĉilo. Tra la oreloj li portis orajn ringojn. Sub lia mentono kreskis longaj moviĝantaj haroj, kiujn mi ĉiam admiradis, ĉar mia kaprino ankaŭ posedis tiajn, per kio tiuj du kreitaĵoj multe similis unu al la alia, tiom pli, ĉar la kaprino ankaŭ estis griza. Mia patro posedis nur du vestarojn. Unu por porti, kiam li estis sur la Insulo, kaj unu, kiun li almetis, kiam li iris al la Vilaĝo. Sur la piedoj li havis botojn de la mateno ĝis la vespero. Mia patro estis silentema kvieta homo. Li neniam atentis min kaj neniam sin okupis pri mi kaj parolis nur al mi, kiam mi faris demandojn pri la maro, pri la vilaĝoj, kies turojn mi povis vidi, se la vetero estis klara, kaj pri ŝipoj. Rilate al la vilaĝoj mi sciis nenion precize, sed pri ŝipoj mi akiris grandan konon. Mi povis distingi ilin ĉiujn. Laŭ la mastoj kaj la veloj mi tuj povis diri, ĉu ŝipo estas brigo, kutero, skuno, trimasta barko, brigskuno kaj cetere.

Mia patrino, nun kudranta ĉe la tablo en la ununura ĉambro de nia domo, estis laŭ karaktero kaj eksteraĵo tute malsimila al sia edzo. Ŝi estis longa maldika virino. Mi kredas, ke ŝiaj haroj jam griziĝis, sed, ĉar preskaŭ ĉiam ilin tute kovris blanka kufo, mi jam ne bone memoras ilian koloron. Ŝi havis la samajn bluajn okulojn kiajn posedis mia patro. La koloro de ŝia vizaĝo estis iom pala tute kontraŭa al tiu de mia patro, kiu havis ruĝe brunan vizaĝon. Ĉiam mia patrino portis la samajn vestojn. En la vespero ŝi de tempo al tempo legis al mi el tri libroj. La unua estis la rakontoj pri feinoj, en kiu sin trovis la rakontoj pri: La Blua Barbo, La Ruĝa Ĉapeto, La kato kun botoj, Cindrulino kaj La Malgranda Fingrulo. Tiujn rakontojn mi konis tute parkere. La dua libro estis eltiraĵo el “Mil kaj unu Noktoj”, kiujn mi tre amis pro la mirindaj okazintaĵoj, kiujn ili enhavis. Multfoje mi sonĝis pri ĉiuj tiuj rakontoj, kiuj havigis al mi tre malĝustan ideon pri homoj, bestoj kaj pri la mondo. La tria libro, kiun mia patro estis donacinta al mi antaŭ kelkaj monatoj, estis la historio pri Robinsono Kruso. Sidante sur la ŝtupo, mi nun pensis pri la patro revenonta kun la boato, pri la Vilaĝo (kiun mi ankoraŭ neniam vizitis, ĉar tio estis neebla); pri la rakontoj el la libroj, kaj fine pri Robinsono Kruso, en kapraj feloj iranta laŭ la bordo de sia insulo por rigardi, ĉu ŝipo alproksimiĝas al la insulo por kunpreni lin al Anglujo. Mi komparis mian situacion kun tiu de Robinsono. Li forkuris de la gepatra domo, kaj post multaj aventuroj fine alvenis al insulo izolita en la Granda Oceano, kie li vivis kun kaproj, katoj, hundo kaj papago. Mi ne  forkuris de la gepatra domo, sed spite tion, mi loĝis sur samspeca insulo en akompano de du homoj, unu kaprino, unu kato, unu bovino kaj unu papago. Lia  papago povis diri: Kompatinda Robinsono, kaj la nia  parolis kelkajn vortojn, kiujn nek miaj gepatroj, nek mi povis kompreni, nome: – Go til fanen!  – Kelkfoje ĝi diris: – Mi venis –, aŭ: – Mi iras –; du frazetoj, kiujn ĉiam diris mia patro, kiam li alvenis aŭ forlasis la domon, kaj al kio mia patrino kutimis diri: – Nu, bone!

Kial Robinsono do devis forkuri el Anglujo por veni al insulo  kaj kial mi devus forkuri el insulo  por alveni en Anglujon aŭ en la Vilaĝon, kien iris ĉiumonate la patro? Mi ne povis solvi tiun misteron kaj miaj pensoj konfuziĝis, kaj sencele mi rigardis la subtegmentejon, kie mi sidis sur la plej malalta ŝtupo de la ŝtuparo. Mi pensis: La budo de Robinsono sendube ne estis tiel fortika kiel nia loĝejo, konstruita el brikoj kaj havanta subtegmentejon, kiu ripozis sur trabegoj tiel dikaj, ke ili du jarcentojn povis subteni la supraĵon de la domo. En angulo rekte antaŭ mi staris speco de ŝranko kun du larĝaj pordoj. Tiu ŝranko estis mia lito, kie mi ĉiam dormis kaj sonĝis pri Ali Baba , pri la terura Blua Barbo kaj cetere. Mi tamen neniam dormis sola, ĉar flanke de mi kuŝis mia kato, kiun kelkfoje tute kovris la litotukoj, precipe kiam la vetero estis malvarma. La kara besto tiam sin premis al mia brusto kaj kontente murmurante dormadis tiel la tutan nokton. Sur miaj piedoj ĉiam kuŝis mia hundeto. Se estus eble, mi volonte konsentus, ke ankaŭ la kaprino kuŝus ĉe mi, sed laŭ diro de mia patrino, tio ne decis. La kaprino sekve devis kuŝi kaj dormi en la stalo kune kun la bovino. Krom tiu lito sin trovis sur la planko de la subtegmentejo du kestoj, kiujn mi facile povis malfermi, ĉar ili ne surhavis serurojn. En unu el ili kuŝis eluzitaj vestoj, en la alia segiloj, boriloj, rabotiloj, marteloj kaj aliaj similaj iloj de ĉarpentisto. En la mezo de la planko estis la ĉiam nefermita aperturo, el kiu elstaris la supraĵo de forprenebla ŝtuparo, laŭ kiu mi povis malsupreniri al la stalo, formanta la duonan parton de nia domo. En tiu ĉi momento tiu ŝtuparo ektremis kaj tuj poste ekaperis sur ĝia plej alta ŝtupo mia kato. Per unu eksalto ĝi staris sur mia ŝultro, kaj kontente murmurante la besto karesis mian vangon per sia kapo. – Ho, Sim ! – mi diris. Sim  estis la nomo de mia kato. – Ho, Sim !... Ĉu vi jam venis?... Nu, bone! – Rraŭ!! – diris la kato, ĉiam karesante mian vangon. – Rraŭ!! – – Jes, vi estis bona Sim  –, mi diris.

Frapado malsupre en la ĉambro haltigis nian mallongan interparoladon. Mi aŭskultis, kaj la voĉo de mia patrino laŭte demandis: – Ĉu li jam venas? – – Ne! – mi respondis, – li ankoraŭ ne venas!

Kiam mia patrino parolis pri la patro, ŝi nomis lin ĉiam “li”, ĉar estis nur du li-personoj sur la Insulo, nome la patro kaj mi.

Mi ekstaris kaj kun la kato sur mia ŝultro mi refoje supreniris la ŝtuparon por vidi ĉu “li” jam estas venanta. Sed kiom ajn mi streĉis la okulojn, mi ne ekvidis la boaton, sekve “li” ankoraŭ ne estis revenanta. Sim  ankaŭ rigardis eksteren el la tegmento, sed verŝajne ne pro la patro, ĉar la besto tute ne lin amis, ĉar li neniam ĝin atentis; rilate al tio la besto kaj mi estis samsortuloj, per kio nia amikeco fariĝis pli intima. Mi malsupreniris, kaj ĉar “li” eble ne venus en longa tempo, ni ambaŭ (la kato kaj mi) forlasis la subtegmentejon laŭ la dua ŝtuparo kaj nun staris en la stalo. Ĝi formis, kion mi jam antaŭe diris, la duonan parton de nia domo kaj estis vasta kvadrata loko. Ĉe la norda muro post alta krado el ligno kuŝis fojno kaj karotoj por la bovino kaj la kaprino. La karotojn tamen mi kelkfoje ankaŭ manĝis, kaj mi trovis ilin delikataj, precipe post kiam mi estis irinta longan tempon sur la dunoj por serĉkolekti ovojn. Ĉe la sudokcidenta muro estis vasta loko, kie povis kuŝi la bovino kaj kaprino en la nokto kaj dum malbona aŭ pluva vetero. Ili estis tiam tie kiel grandaj amikoj. En ĉi tiu momento la bestoj estis ekstere kaj promenadis tute libere, ĉar forkuri estis neeble. Ne vidante ilin, mi direktis min al la orienta muro, en kies mezo troviĝis alta, larĝa pordo, kiun mi puŝmalfermis. Enirinte en la ĉambron, mi eksidis ĉe tablo kontraŭ mia patrino, kiu silente kudradis.