En tiu momento la fremdulo revenis kaj lin akompanis alia viro. Tiu lasta iris al mia liteto kaj eksidis sur seĝo, kiun mi ankoraŭ ne estis rimarkinta. Tiam li diris kelkajn vortojn, sed mi komprenis nur unu, nome “ Jafet ”.
– Jes –, mi diris per malforta voĉo, – kie estas Jafet ?
Li skuis la kapon, tiris mian manon el sub la blanka litkovrilo kaj palpis mian pulson; tiam li parolis al la alia viro, kiu estis foririnta, sed tuj poste revenis kun taso. La sidanta sinjoro prenis la tason kaj portis ĝin al mia buŝo. Mi trinkis ĝis neniu guto postrestis kaj sentis min pli forta, sed sidiĝi mi ne povis. Mi sekve restis kuŝanta kaj la viroj rigardis min atente. La sidanto tuŝis miajn vangojn, kaj mi sentis, ke lia mano estas malvarma. Li forprenis de mia frunto blankan tukon, kiun mi ne estis rimarkinta tie, kaj prenante kombilon, li kombaranĝis miajn harojn, dum li ridetis afable al mi.
– Jafet ! – mi diris refoje, kaj li balancis la kapon. Mi timis ke la hundo estis mortinta.
En tiu momento venis aliaj viroj, kiuj rigardis min scivole; neniam mi vidis tiom da personoj kune. Ili komencis paroli inter si, sed mi komprenis nenion. Tiam la sidanta viro, kiu ŝajnis al mi eminenta sinjoro, pripensis momenton kaj demandis min denove. Ŝajnis al mi, ke lia voĉo subite ŝanĝiĝis, kvazaŭ alia persono parolus. Mi tre miris pri tio, sed silentis, ĉar mi ne lin komprenis. Tiam lia voĉo por la dua fojo ŝanĝiĝis, kaj feliĉe mi komprenis du vortojn el ĉio, kion li diris, nome la vortojn ŝtad kaj namen , kaj mi respondis en mia Insula lingvo:
– Diĥt bi ŝtad –, kio signifas: “Tuj apud la urbo.” Li daŭrigis demandadi min kaj mi komprenis la vortojn Fater kaj leeft , kion mi tradukis al mi per patro kaj vivas .
– Op ’t ajlnd –, mi respondis, volante komprenigi, ke li vivas sur la Insulo .
– Ajlnd ? – li demandis plue; – Ingliŝ ajlnd ?
Mi kredis, ke li demandis, ĉu mia patro vivas sur angla insulo, sed ne sciante, al kiu lando la Insulo apartenas, mi respondis:
– ’k Loof van najt –, kio signifas: – Mi kredas ke ne.
Denove li pripensis, tiam li demandis:
– Hu is Jafet ?
Mi tradukis la demandon per “kiel estas Jafet ?” kaj mi diris:
– ’k Wajt najt, vast vel dom, van haj vol mi bit’n * . Tiuj vortoj, kiuj sendube sonis strange en la orelojn de la eminenta sinjoro, estis al li nekompreneblaj, sed li persistis ankoraŭ momenton por ekscii, kiu mi estas kaj de kie mi venis, kaj li demandis:
* Mi ne scias, verŝajne ĝi estis rabia, ĉar ĝi volis min mordi.
– Hajst du Jafet ?
Mi komprenis, ke li demandis, ĉu mi nomiĝas Jafet kaj tuj mi respondis:
– Ikke? ... nej! – kio signifas: – Ĉu mi? ... ne!
– Spriĥst du daniŝ? ... taler du dansk? – li subite demandis.
– Papegoj prot deens –, mi respondis, kaj imitante nian papagon mi diris plue: – Go til fanen! *
* Iru diablon!
Surprizite la sinjoro rigardis min kaj ekridis, tiam li palpesploris refoje mian pulson por senti, ĉu mi havas febron, kaj tradukante miajn lastajn vortojn al la ĉeestantoj, ĉiuj plengorĝe ridegis, pri kio mi tre miris. Tiam li faris ankoraŭ kelkajn demandojn, kiujn mi ne komprenis; li skuis la kapon kaj karesinte miajn vangojn, li ekstaris kaj iris for. La aliaj lin sekvis, kaj mi restis sola.
Super mia kapo mi aŭdis de tempo al tempo strangan bruon, kaj mi estis scivola, kio ĝi estas kaj pensis pri tio, kiam refoje paŝoj sonis sur ŝtuparo, per kiu oni povis en- kaj eliri mian ĉambreton. Mi direktis la rigardon al la pordeto, kiu ĉiufoje estis malfermata, kiam iu eniris, ĉar ĝi estis tuj malsupre ĉe la ŝtuparo. Mi ekvidis eniri tre strangan viron. Li havis tre malgrandan, preskaŭ rondan trunkon, sed longegajn brakojn kaj krurojn. Lia kapo preskaŭ tute malaperis inter liaj altaj ŝultroj. Li portis blankajn vestojn kaj blanka ĉapo kovris lian kapon. Sur unu el liaj brakoj pendis blanka tuko kaj en la manoj li havis grandan pleton el nikelo, sur kiu staris teleretoj kun manĝaĵoj.
En la “Mil kaj unu noktoj” staris homvestita simio, kaj ŝajnis al mi, ke tia simio subite eniris.
Li ridetis (mi ekkredis, ke ĉiuj homoj, kun escepto de miaj gepatroj preskaŭ ĉiam ridetas al mi) kaj alproksimiĝis al mi, metis la pleton sur la liton kaj signodonis, ke mi eksidu. Mi faris tion kun lia helpo; li ŝovis la kapkusenon kontraŭ mia dorso, por ke mi pli oportune sidu, kaj pendigante la blankan tukon sur mia kolo antaŭ mia brusto, li montris la manĝaĵojn. Mi rigardis la teleretojn kaj tiam la viron, ne sciante, kion mi devus manĝi, ĉar tiajn manĝaĵojn mi neniam vidis. Li verŝajne komprenis tion kaj manĝigis min. Unue li prezentis al mi ion blankan, kio aspektis kiel amelo. Mi trovis ĝin delikata. Laŭ la sama maniero li manĝigis al mi kelkajn fruktojn. Lia brusto elstaris tiom multe, ke ĝi kelkfoje tuŝis mian kapon. Ĉiufoje kiam li sin klinis, mi rimarkis, ke lia dorso ankaŭ elstaras. Poste mi eksciis, ke li estas kuiristo kaj ĝibulo. Li kun pacienco staris ĉe mia lito, ĝis kiam mi estis manĝinta sufiĉe, tiam li forprenis la tukon de mia kolo, aranĝis por mi la kapkusenon kaj mi ekkuŝis. Tiam li foriris kun la manĝilaro. Ĉe la pordo li turnis sin, ridetis, kapsalutis kaj malaperis fermante post si la pordeton.
Mi estis laca kaj pensante pri la stranga persono, kiu ĵus min forlasis, mi fermis la okulojn kaj ekdormis.
Mi dormis longe, kaj vekiĝante mi sentis min tre bona. La kapdoloro ne suferigis min plu, kaj mi povis bone pensi, kaj mi pensadis. Mi sentis, ke mi estis estinta malsana pro malsato kaj soifo. Post la manĝaĵo, kiun la kuiristo estis portinta al mi, miaj fortoj estis revenintaj. Miajn vestojn mi ne vidis, alie mi estus leviĝinta, sed pro ilia malesto mi estis devigata restadi sur mia lito. Mi eksidis tamen kaj ekzamenis mian ĉambreton. Ĝi estis tre malgranda kaj brune pentrita. Flanke de mi en la ligna muro (ĉar mi kredis, ke ĝi estas nomata tiel) estis fenestreto tute ronda kun flava travidebla kurteneto. Ŝajnis al mi, ke ĉe la ekstera flanko de tiu fenestreto, sed iom pli malsupre, staras iu, kiu de tempo al tempo ĵetis ŝaŭmantan akvon por purigi la vitron. Tra tiu vitro mi vidis nur la bluan ĉielon. La plankon kovris tapiŝo kaj sur ĝi staris ĉe la muroj du benkoj; tableto pendis de la plafono. Mi tre miris pri tiu tableto, ĉar pendanta tablo estis por mi io tute nova kaj eksterordinara.
Mi estis iom malsata post la longa dormado kaj deziris, ke oni alportu iom da manĝaĵo, kaj mi atendis pacience, ĝis kiam iu ĝin alportus. Dum tiu tempo mi faris al mi multajn demandojn: “Kiel mi venis en ĉi tiun ĉambreton? – Kie mi estis? – Kiel longe mi restus tie ĉi? – Ĉu neniu el la ĉi tieaj homoj povus kompreni min? – Kien mi irus? – Ĉu la homoj en Hamburgo ankaŭ min ne komprenus? – Ĉu mi povus lerni la lingvon, kiun parolis miaj novaj kunuloj ... kaj cetere, kaj cetere, ĝis la pordeto malfermiĝis kaj eniris la sama stranga persono kun la pleto, sur kiu same kiel hieraŭ staris manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Vidante min, la kuiristo tuj rimarkis, ke li estas bonvena. Mi manĝis kaj trinkis sen lia helpo kaj kiam mi satiĝis, mi diris, ke mi dezirus ellitiĝi. Li altigis la altajn ŝultrojn tiel ke la kapo ankoraŭ pli multe profundiĝis inter ili, kaj suprentiris la brovojn; lia vizaĝo kaj liaj movoj diris al mi sufiĉe klare, ke li ne min komprenis. Mi ŝovis la litkovrilojn flanken, kaj pendigante la krurojn de la lito, mi montris per signoj, ke mi deziras almeti mian pantalonon. Li komprenis, sed lia vizaĝo, kiu ŝajnis esti kapabla esprimi preskaŭ ĉiujn liajn pensojn, diris: “Mi ne scias, ĉu estas permesate ..., mi ne povas permesi, sed eble alia persono permesos, kaj li fingremontris supren. Mi retiris la krurojn kaj restis sidanta sur mia lito. Refoje la kuiristo fingre montris supren kaj komprenigis al mi, ke li demandos al iu tie supre, ĉu mi povus leviĝi. Mi dankis lin. Li iris for kaj post momento la eminenta sinjoro eniris. Li amike frapetadis mian ŝultron, parolis malmulte kaj palpis mian pulson. Li ŝajnis esti kontenta pri la stato de mia saneco, ĉar malferminte tre malgrandan pordeton flanke de mia lito, li elprenis miajn vestojn kaj mi povis leviĝi kaj vesti min. Tuj poste mi forlasis mian ĉambreton, supreniris la ŝtupetaron kaj mi trovis min sur la ferdeko de granda velŝipo. De sur mia Insulo mi estis vidinta milojn da ŝipoj, sed ĉiam de tre malproksime; por la unua fojo mi povus rigardi ŝipon en ĉiuj detaloj kaj ĉar la eminenta sinjoro permesis al mi tion, mi ekzamenis ĉi tiun ŝipon tre atente. Venante sur la postan parton, mi tute neatendite vidis mian boaton. Ĝi kuŝis sur unu flanko, la masto estis elprenita kaj kuŝis post ĝi sur la kunvolvita velo. Mi tuj rigardis la fundon kaj trovis la keston, sub kiu mi estis malliberiginta mian hundon. Jafet tamen estis for. Mi montris per la fingro la keston al unu el la ŝipanoj kaj ŝajnis, ke miaj demandantaj okuloj komprenigis al li, kion mi deziris ekscii. Li siavice montris la maron, faris malĝojan mienon kaj diris vorton, kiun mi ne komprenis. Mi tamen ne dubis plu pri la sorto de Jafet ; la besto ne estis sur la ŝipo, nek sub la kesto, sekve ĝi mortis kaj ripozis sur la fundo de la maro. Mi tre malĝojis, sed kuiris miajn pizojn kaj rezignaciis, ĉar nenio estis farebla por rehavigi al mi la hundon.