Выбрать главу

En ĉambreto, el kiu eliris multa vaporo, mi retrovis la kuiriston. Li ridetis, mansalutis kaj vokis min al si. Mi eniris lian ĉambreton (la kuirejon de la ŝipo) kaj post kiam li montris benketon, por ke mi povu sidiĝi, mi rigardis, kiel li pretigis la manĝaĵojn kaj purigis telerojn, forkojn kaj kulerojn. Mi komprenigis, ke mi dezirus helpi al li kaj li konsentis. Mi estis feliĉa, ke mi povis esti utila sur la ŝipo, kaj de tiu tempo mi estis la helpanto de la kuiristo, kun kiu mi baldaŭ amikiĝis kaj kiu instruis al mi pri multaj nomoj de objektoj en la kuirejo kaj sur la ŝipo, sed interparoladi ni povis nur malbone. La maristoj kaj eĉ la kapitano kaj la eminenta sinjoro, kiu estis la kuracisto, estis ĉiam tre afablaj al mi kaj la tuta ŝipanaro nomis min Jafet , kredante, ke tio estas mia nomo. Komence mi miris pri tio, sed poste mi eksciis, ke la doktoro el miaj vortoj estis kompreninta, ke mia nomo estas Jafet . Mi kontentiĝis pri ĝi kaj ĉar mi ĝis nun tute ne havis nomon, krom “knabo”, mi decidis gardadi ĝin.

Nia ŝipo estis trimasta skuno. De kie ĝi venis kaj kien ĝi estis velveturanta, mi komence ne povis ekscii, ĉar demandante tion, mi ricevis respondojn, kiujn mi ne bone komprenis. Post kelkaj tagoj la kuiristo komprenigis al mi, ke ĝi venis de Londono kaj estis velveturanta al Patersburgo * .

*  La leganto ne miksu “P a tersburgo” kun “P e tersburgo”.

Ĉu Patersburgo estis urbo, lando aŭ io alia? Li ne povis respondi al tiuj demandoj, ĉar li ne min komprenis.

Iutage li prezentis al mi grandan arĝentan moneron, kiun mi rigardis kun surprizo, ĉar ĝi estis al mi tute fremda. Kiam mi volis redoni la moneron, li diris, ke tiu mono estas la mia. Tiam mi eltiris mian saketon kaj montris mian nikelan monon.

Dum nia vojaĝo la vetero estis ĉiam bela kaj la tagoj pasis rapide, ĉar mi laboris kun plezuro. Ankoraŭ trifoje la kuiristo donacis al mi grandan moneron, kaj ĉiufoje mi metis ĝin en mian saketon.

Kiom da tagoj mi pasigis sur la ŝipo, mi ne scias, ĉar mi ne kalkulis ilin. La estonto tute ne igis min maltrankvila, ĉar ĉio marŝadis bone. Mi ne pensis pri tio, ĉu mi restus sur la ŝipo aŭ ĉu mi forlasus ĝin, post kiam ni alvenus en urbo; tio ja dependus de cirkonstancoj, kaj kun konfido mi iris renkonte al la vivo, kiun por mi rezervis la sorto. Mi jam ne dormadis en tiu sama ĉambreto, kie mi pasigis la unuan tagon, sed en lito tuj post la kuirejo. En tiu dormejo estis du litoj, unu sub la alia. La kuiristo dormadis sub mi, sed feliĉe li ne ronkadis.

Post longa vojaĝo nia ŝipo alvenis en haveno de granda urbo kaj mi komprenis tiam, ke tiu urbo estas Patersburgo, ĉar ofte mi aŭdis elparoli tiun nomon.

La haveno estis plena je ŝipoj ĉiuspecaj. Mi vidis skunojn, fregatojn, vaporŝipojn. Ĉie malgrandaj boatoj kun maristoj sin movadis inter ili por remi urbon aŭ por returni sin al la ŝipoj.

Nia skuno kuŝis proksimume tricent paŝojn distance de la kajo, kaj klare mi povis vidi la vicojn de domoj sin etendantaj dekstren kaj maldekstren. Sidante sur kesto mi rigardadis ĉion kun scivoleco; estis ja la unua fojo, ke mi vidis urbon kaj mi jam deziris eniri ĝin. Mi pripensadis tion kaj ekpensis, kion faras ĉiuj tie loĝantaj homoj, ĉar ĉiuj ne povus esti maristoj, ŝufaristoj aŭ bakistoj; pri aliaj metioj mi aŭdis nur malmulte. Jam tutan horon mi kun atento rigardis ĉion tie sur la stratoj kaj en la haveno, kiam iu frapis min sur la ŝultron. La kuiristo staris apud mi, sed ĉe la unua ekrigardo mi ne lin rekonis. Li portis nigran vestaĵaron kaj ĉapelon kaj en la mano li havis bastonon. Samtempe mi ekvidis, ke du aliaj maristoj malsupreniris ŝnurŝtuparon, kiu pendis sur la flanko de la ŝipo kaj kiu kondukis al boato tuj apud nia ŝipo. La maristoj estis remontaj al la kajo por viziti la urbon. Mi montris la boaton. La kuiristo komprenis, ke mi deziris iri kun la maristoj kaj puŝante min al la ŝtupareto, li helpis min malsupreniri. Li sekvis min kaj jen ni kvarope sidis en la boato. Mi ĝojis, ĉar fine mi vizitos urbon. Jam dufoje mezvoje al Patersburgo mi vidis en malproksimeco du urbojn; mi memoras, ke la kuiristo nomis ilin Kopenhago kaj Malmö , sed ni ne ĵetis tie la ankron por ekhalti, tiel ke neniu el la maristoj povus remi al ili.

Kiam mi antaŭe pripensadis pri urboj, mi ĉiam imagis, ke ili konsistas el mirinde belaj stratoj, tiel puraj kiel la plej pura planko kaj ke la domoj estas bele pentritaj kaj aspektas kiel mi vidis ilin sur la bildoj de “Mil kaj unu noktoj”. Jam post la unua paŝo sur la kajo mi tamen ekvidis, ke mi eraris. La stratoj de Patersburgo estis plenaj je polvo kaj malpuraĵo kaj la domoj estis malnovaj; anstataŭ bele pentritaj, ili tute ne estis pentritaj, sed ŝajnis al mi nuraj amasoj da ruĝaj ŝtonoj.

Ni iris kune tra labirinto de mallarĝaj stratoj kaj post duona horo la du maristoj iris sian propran vojon kaj lasis la kuiriston kaj min solaj. Ni do iris duope plue. Mi vidis objektojn, kiuj estis al mi tute fremdaj kaj bestojn, kiujn mi antaŭe neniam vidis. Tre mi miris pri bicikloj, ĉevaloj kaj precipe pri veturiloj, kiuj veturis antaŭen sen ĉevalo, sed mia miro atingis la plej altan gradon, kiam mi vidis hundojn. Ŝajnis al mi, ke ili estas pentritaj, ĉar ilia koloro estis tre malsimila al tiu de Jafet . Mi tamen ne povis informiĝi, ĉar la kuiristo ja ne komprenus min. Silentante mi tial iris ĉe lia flanko. Vestite kiel kuiristo, li estis malbela viro, sed en siaj nigraj vestoj li estis ankoraŭ multe pli malbela. Liaj maldikaj kruroj faris tre longajn paŝojn kaj ĉe ĉiu dua paŝo li levis sian bastonon kaj remetis ĝin sur la straton, post kio li faris du aliajn paŝojn. Mi miris, kial li faris tion. Intertempe ni daŭrigis nian vojon kaj mi demandis al mi, kien ni iras. Sur la stratoj iris multaj homoj, kiuj ne atentis sin reciproke. Kelkaj buboj kriis al ni, post kiam ili pasis nin, kaj la kuiristo montris kolerantan vizaĝon, sed li diris nenion kaj daŭrigis kun mi la promenadon. Ni trairis jam multajn stratojn kaj mi miris, ke unu urbo povas enhavi tiom da domoj kaj tiom da homoj kaj vole-nevole mi pensis pri Johano kaj Hamburgo. Mi tamen ne estis en Hamburgo, sed en Patersburgo; mi ne promenis kun Johano, sed kun malbelforma kuiristo, kiun mokis la buboj kaj kiu tamen estis bona viro. Li estis doninta al mi tri grandajn monerojn kaj estis montrinta per tio, ke li tute ne estas avarulo.