Выбрать главу

Fine ni venis en larĝan straton kun altaj domoj, kiuj aspektis pli puraj. Mia akompananto eniris en unu el ili, kies pordo staris nefermita. Mi sekvis lin kaj ni estis en speco de butiko, kie multaj objektoj, kiel ekzemple tabakujoj, cigaringoj, tabako, cigaroj kaj cetere estis aĉeteblaj. La kuiristo aĉetis novan pipon kaj tabakon kaj demandis al mi, ĉu mi deziras pipon, sed mi malakceptis, ĉar mi ne povis fumi. Sur la Insulo fumis nur mia patro. Spite mian malakcepton li aĉetis por mi maldikan bastonon. Paginte li forlasis la butikon kaj mi refoje sekvis lin. Mi ekprenis mian bastonon kaj volis imiti per ĝi la movadojn, kiujn per la sia faris la kuiristo, sed ho ve! Jam post malmultaj paŝoj ĝi glitis inter la ŝtonojn de la strato; mi ne rimarkis tion kaj kiam mi faris paŝon antaŭen, la bela donaco de la kuiristo subite rompiĝis. Peco restis inter la ŝtonoj kaj la pli longan pecon mi tenis en la mano. Mia akompananto laŭte ridis. Mi ridis ankaŭ, kvankam mi bedaŭris, sed kuiris miajn pizojn. Mi eltiris mian tranĉilon kaj fortranĉante la splitojn, mi promenadis plue kun mia plimallongigita bastono. La kuiristo komprenigis al mi, ke li volas aĉeti alian, sed mi ne akceptis, ĉar la mia estis sufiĉe longa. Kelkfoje ni ekhaltis antaŭ belaj butikoj, sed plej multe mi admiris dikan altan turon en la mezo de kvadrata placo. Estis la unua fojo, ke mi vidis la malsupran parton de turo. Mi tamen ankaŭ esplorrigardis la supran parton por vidi la sonorilon, kiu ja ĉiam sonoradas, kiam homoj iras preĝejon, sed mi ĝin ne vidis. En tiu momento mi ekaŭdis post mi laŭtan bruadon kaj turnante min, mi ekvidis aron da rajdantoj sur ĉevaloj. Mi ekhaltis por rigardi ilin pli bone. Ĉiu rajdanto havis longan lancon en la mano kaj portis altan ĉapelon faritan, kiel mi supozis, el pentrita kaprina felo. Daŭris longan tempon antaŭ ol la lasta preteriris kaj ni refoje ekpromenis.

– Kozakoj! – diris la kuiristo.

Mi do vidis aron da kozakoj. Kvankam mi promenis jam pli ol unu horon, la stratoj ne finiĝis, sed ŝajnis al mi, ke ni fine alvenis al nia celo, ĉar la kuiristo refoje eniris domon. La pordo, tra kiu ni eniris, estis alta kaj ĉe la vestiblo mi vidis virinon, al kiu la kuiristo parolis kelkan tempon. Ŝi fingre montris antaŭ sin kaj ni sekvis la direkton, kiun ŝi estis montrinta. Ni laŭiris longan koridoron, ĉe kies du flankoj estis multaj pordoj. Flanke de ĉiu staris pentrita litero aŭ ciferoj. Fine la kuiristo trovis la numeron, kiun li serĉis. Li malfermis la pordon kaj eniris. Ni troviĝis en ĉambreto, kie maljuna virino sidis laboranta ĉe tablo. Apenaŭ ŝi vidis nin, ŝi salte leviĝis kaj falis sur la kolon de la kuiristo, kiu ŝin kisis. Post tiu kora saluto ni sidiĝis kaj la virino, kiu estis tre ĝoja, komencis paroli kun la kuiristo, kiu laŭ mia opinio estis ŝia filo. Ili multe parolis pri mi kaj la virino regalis min per kuketoj, buterpanetoj kaj kafo kun sukero. Kvankam mi ne malsatis, mi manĝis por fari al ŝi plezuron. Ŝi karesis miajn harojn, ridetis kaj estis tre feliĉa, ĉar ŝia filo revenis. Ni restis longan tempon, post kiu la kuiristo ekstaris por foriri kun mi. Antaŭ ol foriri el la ĉambreto, li donis al sia patrino multan monon, kiun ŝi metis en ŝrankon. La maljunulino akompanis nin ĝis la alta pordo kaj mansalutis nin ankoraŭ multajn fojojn; poste ni refoje estis sur la strato. Fine ŝia salutanta mano malaperis kaj ni daŭrigis nian vojon tra la labirinto de stratoj. Ĉu ni iris returnen al la haveno aŭ ĉu ni iris laŭ aliaj stratoj pli malproksimen en la urbo, mi ne sciis, ĉar preskaŭ ĉiuj stratoj similis unuj la aliajn, sed momenton poste mi kredis esti en strato, ke ni estis antaŭe. Mi aŭdis zumadon de voĉoj en unu el la domoj kaj en tiun eniris la kuiristo. Mi sekvis lin kaj ni estis en salono, kie staris longaj benkoj kun tabloj. Multaj homoj sidis tie kaj tie ĉi kaj laŭte interbabilis, ridis kaj trinkis flavan aŭ blankan likvoron. Post longa bufedo staris dika viro, kiu plenigis glasojn, dum alia viro disportis ilin al la sidantoj. Mi estis en marista trinkejo.

– Ivan !... Ivan !... – subite kriis voĉo.

– Ivan !... Ivan !... – kriis aliaj kaj Ivan , kiu estis mia akompananto, levis ambaŭ manojn, kunfrapadis ilin kelkajn fojojn kaj laŭte ridis; tiam li aliris al kelkaj homoj, sidantaj kune ĉe la sama tablo, kaj donis al ili la manon. Ili salutis sin reciproke, post kio unu el ili fingre montris min, demandante ion, kio plengorĝe ridigis la aliajn. Ivan  ridis ankaŭ, sidiĝis kaj ekrakontis, ĉiufoje rigardante min, kaj ĉar la aliaj ankaŭ rigardis min kun videbla surprizo, mi konjektis, ke la kuiristo rakontis, kiel liaj samŝipanoj trovis min sur la maro kaj ke neniu scias ankoraŭ, kiu mi estas kaj de kie mi venis. Ĉiuj aŭskultis kun intereso kaj kiam mia amiko Ivan  eksilentis, unu el la aliaj direktis kelkajn vortojn al la maristoj, kaj ĉiuj laŭte aplaŭdis. Intertempe la disportanta viro de la trinkejo estis metinta antaŭ Ivan  glason da akvokolora likvoro, kiun li malplenigis tuj; post tio la disportisto alportis du glasojn, unu por Ivan  kaj unu por mi. Mi gustumis la likvoron, sed kun abomeno elkraĉis ĝin, ĉar ĝi tiel brulis mian buŝon, ke larmoj eniris en miajn okulojn. La maristoj tre sin amuzis. Ŝajnis tamen, ke Ivan  tre amis tiun trinkaĵon, ĉar li trinkis multajn glasetojn da ĝi kaj fariĝis tre gaja. La maristo, kiun oni tiel brue estis aplaŭdinta, nun ekstaris kaj ĉiuj rigardis lin. Mi estis tre scivola pri tio, kion li faros. Li flanken ŝovis kelkajn benkojn, tiel ke malplena loko formiĝis sur la planko. Tiam li eksidis sur unu kalkano kaj ĵetante antaŭen la alian kruron, li komencis danci laŭ stranga maniero. Jen li saltis antaŭen, jen malantaŭen, dum liaj kalkanoj laŭvice kaj laŭtakte tuŝis la plankon. Jen li subite ekstaris, turnis sin ĉirkaŭ si mem kaj dancis refoje antaŭen kaj malantaŭen, maldekstren kaj dekstren, de tempo al tempo kunfrapante la manplatojn post si kaj antaŭ si; tiel li dancis kelkan tempon dum ĉiuj maristoj en la salono atente lin rigardadis. Fine li haltis kaj eksidis, laŭte aplaŭdate de ĉiuj rigardantoj. Li fariĝis ruĝa pro forteca streĉado kaj eltrinkis la enhavon de granda glaso plena je bruna likvoro. Tiam li demetis la ĉapon kaj iris preter la viroj, kiuj ankoraŭ staris ĉirkaŭ la loko, kie li estis dancinta. Al ĉiu li etendis la ĉapon kaj ĉiu enĵetis moneron el arĝento. Mi tre miris pri tio, sed miris ankoraŭ pli multe, kiam li iris al mi, deprenis mian ĉapon kaj enŝutis la tutan kolektitan monsumon. Mi rigardis la dancinton kun surprizo kaj ĉiuj laŭte ridis. Ivan  per gestoj diris al mi, ke tiu mono estas mia kaj tirante la saketon el mia poŝo, li enŝutis en ĝin la monerojn, kiujn la dancinta maristo perlaboris por mi. Mi estis tre emociita, enpoŝigis la saketon, sed ne sciis kiel danki mian bonfarinton; mi do prezentis al li mian manon, kiun li forte premis. La maristoj estis tre soifaj kaj trinkis multe, sed neniu tiom kiom Ivan , kiu tre ŝatis tiun akvosimilan likvoron. Li eltrinkis almenaŭ ses aŭ sep glasetojn kaj post ĉiu glaseto li fariĝis pli gaja. Lia ĉapelo sidis malrekte sur liaj haroj kaj liaj okuloj fariĝis vitrece ruĝaj. Fine li ekkantis kaj eĉ penis danci, sed en tio li malsukcesis, ĉar jam post la dua paŝo li falis sur la plankon, laŭte aplaŭdate de ĉiuj maristoj. Li tamen tuj ekstaris, sed trovante, ke liaj kruroj estas tro malfortaj por danci, li sidiĝis, trinkis kaj kantis, kelkfoje frapetante miajn ŝultrojn. Mi miris pri lia konduto; mi ja ne sciis, ke li estas ebria, ĉar ebrian viron mi ankoraŭ neniam vidis.

La dancinta maristo post kelka tempo foriris kun multaj aliaj, nur malmultaj restis en la trinkejo. Mi ĝojis, kiam Ivan  fine ankaŭ leviĝis, pagis kion li ŝuldis kaj foriris kun mi.