Post kiam Ivan trinkis la glasetojn da akvokolora likvoro, li ŝajnis tute alia viro. Antaŭ tiu tempo li marŝadis kiel kuraĝa soldato kaj manuzis la bastonon en lerta maniero, kvazaŭ li estus la plej eminenta sinjoro el la urbo, sed trinkinte tiun likvoron, li apenaŭ povis marŝi; li apogis sin sur la bastono, kaptis mian ŝultron por ne perdi la egalpezon, kaj liaj piedoj tiel mallaŭtakte sin movis jen antaŭen, jen flanken, ke mi ekmiris pri lia malforteco kaj timis, ke li subite ekmalsaniĝis. Mi tre lin kompatis kaj kiam mi rigardis en liajn vitrecajn okulojn, mia kompato fariĝis ankoraŭ pli granda. Li volis paroli, sed ekparolis lingvon ankoraŭ pli strangan ol ordinare. Li balbutis en teruriga maniero, sed parolis, kvazaŭ mi komprenus ĉion, kion li diris. – Ho, se mi nur estus ĉe la haveno! – mi pensis, sed la haveno estis laŭ mia opinio tre malproksima kaj la fortoj jam ekforlasis la kompatindulon. Kelkaj buboj mokis lin kaj Ivan ekhaltis, rigardis la mokantojn per siaj vitrecaj okuloj kaj minacis ilin per la bastono, pro kio ili tre sin amuzis. Lia brako tiel peze ripozis sur mia ŝultro, ke mi nur kun peno restis staranta. Mi volis iri plue, sed ĉar la buboj denove mokis lin kaj montris sian langon, la kuiristo tiel furioziĝis, ke li lasis min por bati la mokantojn, sed ho ve! li falis sur la genuoj, post kio la buboj mokridis. Mi tamen sukcesis starigi lin kaj ni jam estis daŭrigontaj nian vojiron, kiam aliaj buboj alkuris, kiuj siavice mokadis la ebrian kuiriston. Li jam ne klopodis bati ilin, ĉar li timis fali, sed balbutante kaj minacante la bubojn per la bastono, li iris plue. Tuj apude estis butiko kun granda vitro, post kiu estis elmetitaj komercaĵoj. Ĉiam balbutante kaj irante kvazaŭ li estus luvanta boato, li alpaŝis al tiu vitro kaj rigardis internen. Tie interne staris du junaj virinoj, kiuj ne povis ne ridi pri la strangaj gestoj kaj paŝoj de la maristo. Li per sia bastono ankaŭ minacis ilin kaj ili paŝis posten, sed tuj poste aperis sur la sama loko sinjoro. Li per ordona voĉo diris kelkajn vortojn, kiujn la kuiristo tuj respondis, svingante sian bastonon. Mi tiel ektimis, ke mi lasis mian amikon. La buboj kriis pli kaj pli laŭte per mokantaj vortoj. Ivan sin turnis por denove minaci ilin. Intertempe aro da scivolaj homoj kaj virinoj amasiĝis antaŭ la butiko por vidi, kio okazas. Ĉiuj ridis kaj sin amuzis. Mi tute ne sciis, kion pensi pri Ivan . Li sendube ne estis danĝere malsana (mi pensis), ĉar la homoj ne kompatis lin.
Inter la rigardantoj staris du sabre armitaj viroj, kiujn mi kredis esti soldatoj. Ili nur ridetis, sed diris nenion. Laŭ mia opinio ili ne estis policanoj, ĉar alie ili ja forpelus la netaŭgajn knabojn. Ĝuste la saman tempon, kiam Ivan sin turnis, alvenis du knaboj, el kiuj unu portis sur la brako korbon kun ovoj. Ili partoprenis la ĝeneralan ĝojon. Ivan jen minacis la sinjoron en la butiko, jen la bubojn. La butikisto fine aperis sur la sojlo de la butiko kaj diris kelkajn vortojn al la armitaj viroj, kiuj tamen ŝajnigis sin surdaj, ĉar ili faris nenion por silentigi la bubojn, nek por forkonduki la minacantan mariston. Ĉi tiu fariĝis pli kaj pli furioza kaj svingadis la bastonon, kvazaŭ li estus tuj ĵetonta ĝin al la ridanta homamaso. Subite ovo flugis tra la aero, priskribis belan duoncirklon kaj trafis la kuiriston ĝuste sur la nazon, kie ĝi disrompiĝis. Laŭtegaj ridegoj kaj kriegoj eksplodis ĉiuloke. La trafito kriegis kiel sovaĝulo, faris paŝon antaŭen por sin ĵeti sur la bubojn, sed faletis kaj lasis fali la bastonon. Li turnis sin por serĉi, kie ĝi falis, sed perdis la egalpezon kaj falegis, kapo antaŭen, tra la granda vitro. Laŭta tintado de rompiĝintaj pecoj de la vitro trafis miajn orelojn. La buboj kuris for kaj jen mi vidis la kompatindan kuiriston. Liaj kruroj pendis el la fenestro kaj la cetera parto de lia korpo kuŝis sur la elmetitaj komercaĵoj. Li tiris la krurojn post sin kaj jen li sidis sur la elmetejo. Li estis vundita sur la manoj kaj la vizaĝo, kaj momenton poste lia vizaĝo estis sangkovrita. Li jam ne parolis, sed rigardis ĉirkaŭe kvazaŭ ne sciante kio okazis. Mi staris je kelka distanco, sed ne kuraĝis aliri al li, timante ke la butikisto farus al mi malbonon. La du armitaj viroj iris en la butikon kaj deŝiris Ivan de la elmetejo. Jen li staris kaj volis foriri, sed la butikisto retenis lin kaj laŭta disputo fariĝis inter li kaj la armitaj viroj. Fine tiuj ĉi kaptis la vunditan mariston ĉe la brakoj kaj triope, Ivan en la mezo, ili forlasis la butikon kaj sekvate de la buboj, kiuj estis revenintaj, trairis kelkajn stratojn, ĝis kiam ili alvenis al granda konstruaĵo, antaŭ kiu staris du soldatoj kun pafiloj. Granda pordo malfermiĝis, Ivan kun la armitaj viroj eniris kaj la pordo refermiĝis post ili. Mi volis ankaŭ eniri, sed unu el la soldatoj forpelis min. Estis al mi klare, ke la kuiristo sin trovis en malliberejo kaj jen mi staris en la granda Patersburgo kun sufiĉe da mono en mia poŝo, sed sen alia helpo. Mi ekploris, sed pensante al Johano, mi forviŝis la larmojn, ĉar li ĉiam kuiris siajn pizojn,
mi volis fari tion saman. Mi decidis atendi kun pacienco, ĝis kiam la triopo revenus, sed kiel granda estis mia disreviĝo, kiam post momento revenis nur la armitaj viroj. Kial Ivan ne revenis ankaŭ? Ĉu li restus post tiu granda pordo? Volonte mi demandus pri tio al la du viroj aŭ al la gardisto, sed ili ja ne komprenus min. Antaŭsentante, ke pli longa atendado ĉe tiu pordo estus vana, mi pripensis kion fari kaj decidis reiri al la haveno por konduki unu el la ŝipanoj al la soldato, por ke ĉi tiu povu informiĝi, kial Ivan ne forlasis tiun grandan konstruaĵon. Mi do ekmarŝis, sed tuj ekhaltis; kien mi devus direkti la paŝojn? Tion mi ne sciis kaj informiĝi pri la vojo al la haveno mi ne povis, ĉar neniu komprenus min. Pli ol iam mi spertis, kiel maloportune al mi estis ne povoscii paroli la lingvon de la urbanoj, en kies mezo mi troviĝis. Mi estis kiel surdmutulo inter miloj da homoj. Kiu helpus al mi? Mi rigardis ĉirkaŭe, ĉu okaze maristo preteriras, por ke mi povu lin sekvi; eble li ja irus al ia ŝipo en la haveno kaj pere de li mi povus retrovi la mian. Mi atendis, ĝis preteriris persono, kiu laŭ la eksteraĵo ŝajnis al mi esti maristo, kaj mi sekvis lin je kelka distanco. Longan tempon mi denove iris tra multaj stratoj, kiuj estis pli belaj ol tiuj, kiujn mi ĝis nun vidis. La supozita maristo ne iris havenon, sed ekhaltis antaŭ domo, kies pordon li malfermis per ŝlosilo. Li malaperis post tiu pordo kaj kun li mia espero, baldaŭ retrovi mian skunon. Lian revenon mi ne atendis, sed iris plue tra tre belaj stratoj kaj laŭlonge de ĝardenoj. Pli ol centfoje mi ekaŭdis pri ĝardeno, sed nun mi vidis unu kun veraj arboj kaj eksidante sur pordo de unu el tiuj ĝardenoj, mi admiris la arbojn kaj la florojn. Sur multaj lokoj staris pentritaj benkoj, kie sinjoroj kaj sinjorinoj sidis. Vole-nevole mi ekmemoris Johanon, kiu, kiel li skribis, post promenadoj ripozis sur tia benko en Hamburgo. La postajn tagojn mi eble ankaŭ ripozus sur benko. La postajn tagojn!... Min subite ekfrapis la penso, ke jam alproksimiĝanta nokto antaŭiris la unuan postan tagon. Kie mi devus pasigi tiun unuan nokton? Johano dormadis sub ponto aŭ en sia subtegmentejo. Sed ponton mi ne vidis kaj subtegmentejon mi ne havis en ĉi tiu urbo. Nur monon mi havis, kaj eĉ plenan sakon, sed kiel mi devus lui ĉambreton (kvar- aŭ kvinetaĝan); kiel mi komprenigus, ke mi deziras lui unu? Jen refoje la barilo, la nesciado de la lingvo sin prezentis. Spite ĉion mi tamen devis ie pasigi la unuan nokton, kaj mi ekserĉis. En tiuj ĝardenoj mi ja ne povus kuŝi, sekve mi iris plue, ĉiam plue por serĉi. Jam ekvesperiĝis, mi do devus rapidi kaj ne perdi tempon. Post longa marŝado mi rimarkis ĝardenon, kiu estis tute ĉirkaŭita de alta muro. Ĝardeno ĝi nepre estis, ĉar mi vidis la suprojn de arboj supre de la muro. Mi laŭiris la muron kaj trovis feran barpordon, kiu staris duone fermita. Mi rigardis internen. Granda ĝardeno kun multaj arboj ĉe ĉiuj flankoj sin etendis antaŭ miaj okuloj kaj en la malproksimeco apud la muro mi rimarkis malaltan dometon. Mi iris tra la barpordo kaj ekpromenis. Nenie mi vidis homojn. Ĉiuloke sur la herbo staris krucoj el marmoro aŭ el ligno kun oraj surskriboj, kaj malgrandaj malaltaj tegmentformaj montetoj ŝajnis dissemitaj ĉiuloke inter la krucoj. Mi iris plue tra vojetoj bele rastitaj kaj miris pri la multaj girlandoj, kiuj kuŝis sur kelkaj montetoj aŭ pendis sur krucoj. Plej multe frapis min la granda silento, kiu regis ĉie. Nur kelkaj birdoj kantetis sur la arboj, sed krom tio mi aŭdis nenion. Mi pensis, ke la posedanto de tia ĝardeno estus tre riĉa sinjoro, sed samtempe mi ekmiris, ke la bela multekosta ĝardeno estis tute forlasita. Promenante plue preter benketoj, mi atingis la dometon. Ĝi estis preskaŭ malplena. Pentraĵoj malestis same kiel fotografaĵoj aŭ spegulo. Nur ŝnuroj tre dikaj kaj kvar fosiloj kuŝis ĉe unu muro, kaj ĉe la kontraŭa muro staris sur la sabla planko du tre strangaj objektoj el nigre pentrita ligno. Ili similis malaltajn benketojn kaj estis forporteblaj per du elstarantaj lategoj, najlitaj ĉe la du plej longaj flankoj. Sur ĉiu benketo kuŝis nigra tuko.