En ĉi tiu dometo mi decidis dormi, sed ĉar estis ankoraŭ tro frue, mi eliris por promenadi, ĝis kiam mi fariĝus dormema. Mi sekve promenadis tra la mallarĝaj vojetoj preter krucoj kaj montetoj, sidiĝis de tempo al tempo sur benko por kviete rigardi la belan ĉirkaŭaĵon. Fine mi laciĝis kaj eksentis, ke la dormo ekatakas min, kaj mi reiris al mia dometo. Mi kuŝiĝis sur unu el la malaltaj benketoj, kovris min per la nigra tuko, fermis la okulojn kaj baldaŭ ekdormis.
Sesa Ĉapitro.
Mi imitas filozofonMi klopodas “kuiri miajn pizojn”Mia lito malaperasNova dormejoLa kvar strangaj “kestoj”Mi serĉas laboron, sed ne ĝin trovasLa nova “kesto”Miaj piedoj estas malsekajNova hejmoMi estas lavataLa familio Romeskaŭ Kiel mi silabasMi aŭdas muzikonKio mi volas fariĝi.
La postan matenon mi vekiĝis jam frue. La plej granda silento ĉirkaŭis min, kiam mi sidiĝis sur mia benko por pripensi kion fari. Mi memoris, ke Johano sin nomis “filozofo”, ĉar li ĉiam agis laŭ cirkonstancoj. Mi tuj decidis sekvi lian ekzemplon, sternis la nigran tukon sur la benko kiel mi estis trovinta ĝin, kaj eliris eksterdomen.
Sur la Insulo kaj sur la ŝipo mi kutimadis lavi min ĉiumatene, sed ĉar en mia nuna dormejo sin ne trovis akvo, mi devis eliri nelavita. Tion mi trovis negrava, ĉar mi jam lavis min tiom da fojoj dum mia vivo; kaj ĉar mia dometo estis pura, mi imagis, ke neniu povus vidi, ke mi en ĉi tiu mateno ne lavis min. Cetere, povus ja okazi, ke mi iel renkontus akvon, kaj tiam mi lavus min tuj. La vetero estis mirinde bela kaj la birdoj kantadis pli bele ol la antaŭan vesperon. Min ravis ilia kantado, kaj eksidinte sur benko tuj apud mia dometo, mi aŭskultis. Neniam dum mia tuta vivo mi estis aŭdinta muzikon, sed multfoje mia patrino legis pri ĝi. Tiu kantado de la birdoj sonis en miajn orelojn, kvazaŭ ĝi estus muziko. Pensante ke mi same bone povus aŭskulti promenante, mi ekpromenis kaj trairis multajn vojetojn, ĝis kiam mi atingis la grandan kradpordon. Ĝi staris nefermita kaj mi eliris la ĝardenon. Ŝajnis al mi strange, ke la posedanto ne fermis tiun pordon, ĉar se tio ne estis necesa, li ja ne bezonus ĉirkaŭigi la ĝardenon per alta muro. Kio ajn estus, mi ne komprenis tion, sed jam ne pensante pri ĝi, mi promenadis plue.
Johano ĉiumatene promenadis en la urbo Hamburgo kaj aĉetadis panojn kun sekvinberoj. Mi volis imiti lin kaj promenante serĉis butikon por havigi al mi tiajn panetojn. En la stratoj, kiujn mi estis trairinta, nenie estis panbutiko; mi sekve devis serĉi en aliaj stratoj. Sed timante perdi la vojon al mia dometo, mi bone atentis, kien mi direktis miajn paŝojn. En flanka strateto mi fine rimarkis, kion mi serĉis, kaj feliĉa, ke mi ne bezonus marŝi tra pluaj stratoj, mi eniris la butikon. Post ligna tablo, kiu aspektis kiel longa kesto, sidis dika juna virino kun ruĝaj vangoj. Ŝi afable ridetis kaj demandis ion al mi; anstataŭ respondi mi ankaŭ ridetis kaj montris kelkajn sekvinberajn panetojn. Ŝi metis du el ili sur la tablon antaŭ mi, sed mi montris al ŝi kvin fingrojn, komprenigante per tio, ke mi bezonas kvin panetojn. Ŝi rigardis min kun kompato, verŝajne ŝi kredis min surdmutulo, kaj elpoŝigante mian tutan trezoron, mi elprenis plenmanon da moneroj kaj etendis al ŝi mian manon. Ŝi rigardis min kun miro, ekzamenis la nikelajn monerojn kun atento, remetis ilin sur mian manplaton kaj elektis unu el la moneretoj el arĝento, kiujn al mi estis doninta la dancanta maristo. Mi prenis la kvin panetojn kaj eliris, ekstere mi enpoŝigis mian monujon. Rigardante malantaŭen al la afabla virino, mi vidis, ke ŝi salutas per la kapo ĉiam ridetante, kaj mi decidis tuj, ĉiam aĉeti miajn panetojn en tiu butiko. Returnante min laŭ la samaj stratoj, kiujn mi bone ekmemoris, mi eksidis sur benko en unu el la belaj parkoj kaj manĝis du panetojn, kiujn mi, same kiel Johano, trovis bongustaj.
Ĉe miaj gepatroj kaj sur la ŝipo mi kutimis trinki kafon aŭ lakton je la matenmanĝo, kaj mi rigardis ĉirkaŭe, ĉu laktvendisto preteriras, por ke mi povu aĉeti iom da lakto, tute ne pensante pri tio, ke mi ne posedis laktujon. La sorto ne estis favora al mi, ĉar vendisto de lakto ne prezentis sin. – Nu – mi pensis, – aliloke mi ja trovos okazon por trinki, ĉu pagante ĉu senpage. Mi sciis, ke akvo kostas nenion, kaj mi esperis trovi ie puton por trinki senpage. Mi enpoŝigis la tri restintajn panetojn por manĝi ilin en la tagmezo aŭ poste (tio dependus de cirkonstancoj, kiel dirus Johano), kaj kviete mi rigardis la ĉirkaŭaĵon. Multe da preterpasantoj jam ne interesadis min, sed de tempo al tempo mi vidis personojn, bestojn aŭ objektojn, kiuj al mi estis tute fremdaj. Promenante kun la kuiristo (kompatinda viro; li eble sidis ankoraŭ en tiu granda konstruaĵo), mi estis vidinta pentritajn hundojn, kaj nun, sidante sur benko, mi vidis pentritajn katojn kaj eĉ pentritan bovinon, kiun pelis antaŭ si homo kun blanka antaŭtuko. Mi vidis eĉ pentritan sinjorinon, kaj pri ŝi mi miris plej multe. Tiu sinjorino, kiu promenis kun tre bela knabineto, kiu ne estis pentrita, okaze sidiĝis sur mia benko, sed kiel eble plej malproksime de mi. Ŝiajn vangojn kovris dika tavolo da ŝmiraĵo. Ekvidante, ke mi rigardas ŝin kun miro, ŝi leviĝis kaj foriris kun la knabineto.
Sur mia Insulo mi neniam vidis duradajn veturilojn (veturilojn ni tute ne havis, kaj en la libroj mi vidis nur kvarradajn), sed en Patersburgo miloj da viroj, virinoj kaj geknaboj veturis sur ili. Johano nomis ilin bicikloj. Mi trovis ilin tre amuzaj, sed ŝajnis al mi, ke estas malfacile veturi sur tiuj du radoj kaj mi demandis al mi, ĉu mi povus lerni pieduzi ilin. Tiel rigardante kaj pensante, mi pasigis longan tempon kaj tiam mi denove ekpromenis.
Bedaŭrinde mi ne povis legi, alie mi irus al legsalono, same kiel Johano en Hamburgo. Sed por rigardi pentraĵojn, oni ne bezonas la legarton; mi do povus eniri muzeon, sed kie ĝin trovi? Mi ne povus informiĝi pri la vojo tien, nek pri la loko, kie mi povus aŭskulti koncerton, ĉar tiu sama barilo, la nesciado pri la lingvo de la Patersburganoj malebligis tion al mi. Ho, se mi nur povoscius paroli kiel la urbanoj, tiam sen dubo mi fariĝus filozofo kiel Johano; tiam mi povus lui subtegmentejon kaj ludi en la teatro; sed antaŭe mi devus studadi..., sed kiel? Mi ja povus diri al neniu, ke mi deziras studadi. Ĉiuj tiaj pripensoj amasiĝis en mia kapo, kaj timante, ke fine min ekkaptus kapdoloro, mi decidis “kuiri miajn pizojn” kaj kviete atendi. La sorto ja helpus al mi, kaj provizore min kontentigis la penso, ke mi posedas dormejon por pasigi la noktojn, monon por aĉeti sekvinberpanojn kaj liberan tempon por promenadi laŭ deziro; kaj mi promenadis laŭdezire, ripozante en intertempoj sur benko, manĝante sekvinberajn panetojn, kiujn mi ĉiutage aĉetis de la afabla ruĝvanga virino, kiu baldaŭ konis min kaj ĉiam kredis min surdmutulo. La sperto instruis al mi, kiom mi devis pagi por kvin panetoj, kaj kun preta mono mi aĉetadis ilin en la sekvantaj tagoj, ĉiam je la sama tempo en la mateno. Ĉe puto mi trankviligadis mian soifon, tiel ke mi jam ne penis trovi laktovendiston. Kiam mi estis vespermanĝinta, mi regule iris al mia dometo, kaj refoje dormis tie sub tiu nigra tuko, kvazaŭ mi kuŝus sur mia propra lito de mia Insulo. Tiel pasis kvar tagoj. Kiam en la kvina vespero mi revenis en mian dormejon, mi tuj vidis, ke la du benketoj kun la nigraj tukoj estis malaperintaj. Mi sekve devis dormi sur la sabla planko kaj sen kovrilo, sed ĉar la nokto ŝajnis al mi varmeta, mi rezignaciis, esperante, ke mi retrovus mian tutan liton en la sekvanta vespero. Mi tamen ne povis dormi, la sablo estis tro malseka kaj malvarma kaj kiel ajn mi klopodis “kuiri miajn pizojn”, ili estis tro malmolaj, la dormo ne ektuŝis miajn okulojn kaj mi eliris la dometon por kuŝiĝi sur unu el la benkoj en la ĝardeno. Apenaŭ mi kuŝis, ne malproksime de mia domo jen subite mi aŭdis super mia kapo raŭkajn kriojn de iu birdo. Tiu birdo, kiun mi vidis, ĉar la luno lumis klare, seninterrompe eligis la saman tirtonan u... u... u! Mi ekkaptis mian bastoneton, kiu ĉiam akompanis min kaj ĵetis ĝin inter la branĉojn por forpeli la malkvietiganton de mia ripozo. Ĝi forflugis, sed residiĝis sur alia proksima arbo, kie ĝi tuj daŭrigadis turmentadi min per la samaj u... u... -krioj. Por la dua fojo mi fortimigis ĝin, sed ho ve, sur alia arbo samspeca birdo komencis blekakompani la unuan, kaj ambaŭ birdoj tiel kaj tiom plenigis la aeron per siaj krioj, ke mi preskaŭ ne dormis la tutan nokton. Fine je mateniĝo ili flugis for kaj mi ekdormis, sed du horojn poste miaj membroj estis tiel rigidaj pro malvarmo, ke mi vekiĝis. Mi ekstaris kaj aliris al la elirejo de la ĝardeno. La pordo tamen estis fermita, kaj mi ne povis eliri. Estis laŭ mia opinio la unua fojo, ke la posedanto de la ĝardeno fermis tiun pordon, sed esperante, ke ĝi baldaŭ estus malfermita, mi promenis plue tra multaj vojetoj, kaj alvenante la duan fojon ĉe la pordo, mi trovis ĝin nefermita. Mi faris mian ĉiumatenan promenadon, kaj aĉetinte kvin panetojn ĉe la ruĝvangulino, mi eksidis sur parkbenko por matenmanĝi. Mi ĵus ekmordis en mian unuan paneton, kiam preteriris viro kun ĉareto plena je fruktoj. Mi postkuris lin kaj montrante al li grandan moneron el arĝento, mi komprenigis, ke mi deziras aĉeti kelkajn pomojn. Li akceptis la moneron, donis al mi kvin pomojn kaj daŭrigis sian vojiron, gardante la tutan moneron. Mi returnis min al mia benko, estis feliĉa kun mia manĝaĵo, sed opiniis la pomojn tre multekostaj, ne komprenante, ke la vendisto estis trompinta min. Mi manĝis du el la pomoj kaj enpoŝigis la ceterajn kune kun tri panetoj por manĝi poste en la tago. Mi pensis pri la pasinta nokto kaj timis, ke mi estus devigata dormi refoje sur tiu benko sub la ĉielo. La penso ektimigis min, kaj mi vole-nevole pensis pri mia lito en la gepatra domo kaj pri la liteto sur la ŝipo. Mi tamen pensis: “mi kuiros miajn pizojn” kaj agos laŭ cirkonstancoj. La ĉirkaŭaĵo, en kiu mi nun estis sidanta, jam ne interesadis min tiom, kiom la unuajn tagojn, ĉar mi jam kutimis al ĝi, kaj iom post iom mi sentis ekenuon. Trairi aliajn, al mi nekonatajn stratojn por serĉi novajn ĉirkaŭaĵojn, mi ne kuraĝis, timante, ke mi ne povus retrovi mian dometon; mi sekve pasigis la tutan tagon en la parko, kaj je la vespero reiris al mia ĝardeno. Malfeliĉe la sorto estis denove al mi malfavora, ĉar la dometo estis tute malplena, kaj ĉar la sabla planko ne plaĉis al mi, mi eliris por serĉi alian dometon; la ĝardeno estis tiel granda (mi pensis), eble ie mi trovus pli oportunan dormejon. Mi serĉis longan tempon kaj jam timis ne trovi, kion mi deziris, kiam ankoraŭ pli malgranda dometo ol tiu, kiun mi forlasis, ektrafis miajn okulojn. Ĝi staris sur izolita loko en angulo de la ĝardeno post arbetaĵo ĉe la muro kaj estis tre malalta kaj kaduka kaj pro la malmola sabla tero enprofundiĝis en ĝin preskaŭ ĝis la pinta tegmento. Mi iris ĉirkaŭ la stranga konstruaĵeto kaj trovis ŝtonan ŝtupareton kondukantan en kvarangulan foson, kvin paŝojn malsupren. Mi malsupreniris la ŝtupareton kaj staris antaŭ ŝlosita pordeto. Mi bedaŭris, ke la pordo estis ŝlosita kaj serĉante plue, trovis ĉe la kontraŭa flanko de la dometo unu fenestron sen vitro, sed kun tri stangetoj el fero. La kadro tamen, en kiu staris tiuj stangetoj, estis tiom vermotruita kaj putrinta, ke mi per mia tranĉilo facile povis forigi ilin. Mi faris tion kaj englitis tra la kadro en la dometon. Ĝia interno estis pli malgranda kaj multe pli malalta ol tiu de mia antaŭa dometo, sed la planko estis el ligno. Ĉe ĉiu el la plej longaj muroj staris du brunaj “kestoj”, el kiuj tri estis tre malnovaj kaj verŝajne kadukaj, ĉar feraj ligiloj ĉirkaŭis ilin, por ke ili ne disfalu. Krom tiuj kestoj, kiujn mi ne kuraĝis kaj ne volis malfermi, ĉar ili ja ne apartenis al mi, nenio estis en la dometo. Mi tuj decidis pasigi tie la estontajn noktojn kaj dormis jam tie la alproksimiĝantan. La postan matenon mi rampis tra la fenestreto, ordigis poste la stangetojn, tiel ke neniu povus vidi, ke mi tuŝis ilin, kaj iris sur la stratojn por aĉeti ion, kio povus utili al mi kiel kovrilo dum la noktoj, kaj mi aĉetis specon de mantelo. La vendisto tamen postulis por ĝi tiom da mono, ke restis al mi nur unu granda monero el arĝento kaj dudek malgrandaj moneretoj. La nikelan monon, senditan de Johano, neniu volis akcepti, ĝi sekve estis al mi tute senvalora.