Ŝajnis al mi, ke Johano estas alispeca filozofo ol mi, ĉar li sin amuzis, farante nenion krom promenadi; sed tio jam ne plaĉis al mi. Mi dezirus labori, sed kiel sciigi al la homoj mian deziron? Kvar pluaj tagoj pasis kaj estis al mi, kvazaŭ ili daŭrus kvar semajnojn. Mi promenis kaj promenis, manĝis panetojn kun sekvinberoj, sidis sur la parka benko kaj dormis en mia malalta dometo sub mia mantelo kaj inter la kvar “kestoj”, sed intertempe mia mona posedaĵo plimalgrandiĝis en teruriga maniero. Kion mi devus fari, post kiam mi estus elspezinta mian lastan moneron? Mi preskaŭ ne kuraĝis pensi pri tio, kaj malĝoje mi pasigis tagon post tago. La vetero ĉiam plimalvarmiĝis kaj mi jam ŝanĝis mian lastan arĝentan moneron, kaj kalkulante miajn restantajn moneretojn, mi kun teruro antaŭvidis, ke post du semajnoj mi posedus nenion plu krom la nikelaj moneroj de Johano, kiujn neniu volis akcepti. Kvar pluaj tagoj pasis kaj la kvinan mi decidis serĉi laboron, sed denove tiu sama barilo, la nesciado de la Patersburga lingvo, sin prezentis al mi. Tamen mi farus mian eblon, kaj enirinte butikon, kie mi vidis du personojn, kiuj post fenestro en malgranda strato riparis ŝuojn, mi penis sciigi al ili, ke mi dezirus labori ĉe ili. Komence ili sin amuzis pro miaj gestoj, sed fine ili forpelis min. Mi sciis antaŭe, ke aliaj metiistoj sammaniere forpelus min, se duan fojon mi klopodus akiri laboron, kaj plorante mi iris laŭ la stratoj kaj pasigis la noktojn inter la kvar “kestoj”. La malbona vetero fariĝis ankoraŭ pli malbona. Tagoj pasis; miaj vestoj eluziĝis kaj en unu vespero, returninte min en mian dormejon (estis ankoraŭ frue, sed jam iom mallume), mi rimarkis, ke en la plandoj de miaj ŝuoj estas truoj. Monon por aĉeti novajn aŭ por riparigi la miajn preskaŭ eluzitajn, mi ne posedis, ĉar tio kostus ja tro multe, kaj restis al mi nur sufiĉaj moneretoj por aĉeti panojn por kvin tagoj. Sed ankoraŭ ĉiam “mi kuiradis miajn pizojn”; mi esperis, ke la sorto fine iel helpus al mi.
Mi dormis refoje sub mia mantelo kaj la sekvantan matenon mi vidis, ke estis neĝinta dum la nokto. Grandaj neĝeroj disflugis ankoraŭ en la aero kaj la blanka neĝtavolo, kovranta la teron, plidikiĝis ĉiumomente. Ĉu mi elirus? Ĉu mi restus en mia dometo? Mi pripensis kaj tiam decidis aĉeti dek panetojn kaj kun tiuj mi tuj revenus por ne plu eliri la tutan tagon nek la sekvantan. Mi ekpaŝis en la neĝo kaj sentis la malvarmon penetri miajn ŝuojn, sed mi ja devus manĝi.
Mi sekve iris plue mian vojon, aĉetis la panetojn kaj reiris kiel eble plej rapide en mian dometon.
Mi demetis la malsekajn ŝuojn kaj ŝtrumpojn, el kiuj fluis la akvo, kaj frotinte miajn piedojn por varmigi kaj sekigi ilin, mi restis sidanta sur la planko kaj pripensis kiel ĉiam oni pripensas, kiam oni estas tute sola kaj sen okupoj. Mi pensis pri mia Insulo, pri la skuno, kun kiu mi alvenis en Patersburgo, pri la ĝibhava kuiristo, pri la dancanta maristo kaj pri Johano. Fine ekvesperiĝis kaj mi kuŝiĝis por dormi. Miaj piedoj tamen estis tiel malvarmaj, ke mi ne povis dormi, tial mi denove frotadis ilin, ĝis kiam ili iom varmiĝis kaj duan fojon mi klopodis dormi. Sed la ekpenso, ke post du tagoj mi estus sen mono kaj ke miaj truhavaj ŝuoj ne ebligus al mi eliri pro la neĝo, tiel ĉagrenis min, ke mi eksidis kun la dorso kontraŭ nun el la kestoj kaj iĝis preskaŭ malesperanta.