Выбрать главу

Johano kutime diris, kio ĉio fariĝos bona, se oni nur kuiras siajn pizojn; sed la miaj estis tro malmolaj. Mi sentis min tiel forlasita kaj mizera, ke mi ne povis plu reteni la larmojn, kaj kovrante la vizaĝon ambaŭmane, mi laŭte ekploris. Grandaj larmoj fluegis inter miajn fingrojn kaj ekvarmigis miajn manojn, sed la varmeco daŭris nur mallonge, ĉar la frosto estis tiel severa, ke baldaŭ strioj da glacio frostkunigis miajn fingrojn.

– Ho Dio! – ekkriis mi. – Kial mi forkuris de mia domo?

Kaj mi pensis pri mia subtegmentejo sur la Insulo kaj pri mia varma lito, en kiu mi tiel bone kaj feliĉe povis dormi kun la kato sur la brako kaj la hundo sur la piedoj. Ho, ke mi estus refoje tie ... kiel varme al mi estus kaj kiel mi estus feliĉa! – La filozofio de Johano tute ne taŭgas –, diris mi, – ĉar neniu povas kuiri siajn pizojn en tia severa malvarma vetero, dum li sidas tiel kurba en malalta dometo, kies fenestro ne havas vitrojn, kie staras nek forno por varmigi, nek estas lito por kviete kaj feliĉe dormi.

Refoje miaj pensoj flugis al mia Insulo kaj image mi vidis tie ĉion kiel antaŭe. Ho, se mi povus dormi, eble mi forgesus mian mizeron kaj la malvarmon, kiu tremetigis mian tutan korpon. Mi suprentiris la genuojn al la brusto, krucigis la brakojn kaj kuŝigante la frunton sur ilin, mi fermis la okulojn; eble, tiel mi pensis, la dormo fine min atakos. Mi restis en tiu sintenado, sed la dormo ne venis. Iom post iom ŝajnis al mi, kvazaŭ la malvarmo fariĝus malpli terura kaj stranga sentado trairis miajn membrojn, ĝis kiam mi fariĝis varma. Timante, ke refoje al mi estiĝus malvarme, se mi ekmovus min, mi restis sidanta kun suprentiritaj kruroj, kun kurba dorso kaj kun frunto sur la krucigitaj brakoj. Kaj mi revadis ... kaj revadis ... Strangaj, rapide sin sekvantaj pensoj en- kaj eliris mian kapon; mi ne sciis, ĉu estas vespero aŭ mateno kaj image mi vidis aferojn, per kiuj mi forgesis mian teruran situacion. Jen mi promenis en Patersburgo, jen mi estis sur la Insulo kun Johano. Li rakontis al mi rakontojn kaj kiam fine li kaptis mian brakon, ni flugis kune tra la aero al la ĝardeno, kie staris mia dometo. Ĉio estis blanka pro la neĝo kaj seninterrompe falis tia amaso da neĝeroj, ke mi preskaŭ ne povis vidi. Mi volis forviŝi la neĝon de miaj palpebroj, sed mi ne povis movi la brakojn. Subite mi sidis sola en mia dometo kaj aŭdis ekstere la voĉon de Johano, kiu diris: – Kuiru viajn pizojn, mia kara, kaj ĉio fariĝos bona! – Mi volis respondi, ke ili estas tro malmolaj, sed, ho ve! mi ne povis disigi la lipojn; mi volis plori, sed ne povis. Subite la pordo knaris sur siaj hokoj kaj malfermiĝis. Ĉio fariĝis hele luma ĉirkaŭ mi kaj ekstere mi ekvidis kelkajn nigre vestitajn virojn kun nova bruna kesto, kiun ili enportis kaj metis sur la plankon. Mi aŭdis ilin paroli, sed neniun mi komprenis, eĉ ne Johanon, kiu alproksimiĝis al mi kaj ekskuis min. Li parolis al la aliaj viroj kaj prenante min en la brakojn, iris kun mi eksteren kaj metis min en la molan neĝon, kiu kuŝis tiel alte, ke mi preskaŭ malaperis en ĝi. Daŭrigante paroli al la ĉirkaŭ ni starantoj, li frotis miajn piedojn, manojn kaj vizaĝon per neĝo. Al mi fariĝis pli kaj pli varme, sed la manoj de Johano, kiuj estis tute nigraj same kiel tiuj de l’ patro de Lazaroni , daŭrigis frotadi min. Mi volis paroli al li, sed ne povis, mi volis ekkapti liajn manojn por ĉesigi la frotadon, kiu tro min varmigis, sed mi sentis, ke ĉiuj fortoj estis forlasintaj min. Post longa frotado la filozofo denove prenis min en la brakojn, forportis min kaj la aliaj viroj nin sekvis. Rigardante posten, mi vidis, ke unu el la viroj staras ankoraŭ ĉe la pordo de mia dometo. Rigardante internen, mi vidis la ĵus enportitan keston kaj ekmiris, kio estus en ĝi, sed miaj pensoj konfuziĝis pli kaj pli. Mi sentis, ke Johano portas min tra la dika neĝtavolo, kovranta la tutan ĝardenon, mi vidis, ke la pordo de mia dometo estis ŝlosata kaj ke la ŝlosinto kuratingis nin... Tiam densa griza nubo envolvis min kaj mi vidis plu nenion. Sed miksitaj bruoj penetris la grizan nubon; inter stranga zumado mi aŭdis la krakadon de la neĝo, tra kiu la viroj paŝis ... kaj ion similantan la tintadon de malproksimaj sonoriletoj. Tiam mi sentis, ke Johano kuŝigis min...; la tintado fariĝis pli laŭta..., vipo klakis..., mi sentis ekskuon kaj estis ŝovata antaŭen..., la viroj ĉirkaŭ mi flustris unuj al aliaj..., la flustrado kaj la tintado pli kaj pli mallaŭtiĝis..., la min ĉirkaŭanta nubo levis min supren, mi sentis min ŝvebanta tra la aero..., la flustrado kaj la tintado kvazaŭ formortis en la malproksimeco..., kaj mi aŭdis plu nenion...

Vekiĝante mi sentis min tre bone kaj varme. Mi rigardis ĉirkaŭen kaj volis eksidi, sed dika lana kovrilo tiel fikse ĉirkaŭis mian korpon, ke mi nur kun peno povis min movi.

– Johano! – ekkriis mi.

Iu alproksimiĝis, sed anstataŭ Johano staris antaŭ mi maljuna virino. Ni rigardis nin reciproke.

– Johano!? – ekkriis mi denove. – Vor is  Johano? *

*  Kie estas Johano?

La virino, kiu estis vestita kiel servistino, laŭte diris kelkajn vortojn.

Voĉo de persono, kiun mi ne vidis, respondis ŝin. Mi turnis la kapon kaj ekvidis knabineton, sidantan apud fenestro post mi. Ŝi tuj ekstaris kaj kuris eksteren. La virino refoje komencis paroli. Miaj okuloj tamen klare diris, ke mi ne komprenas, kaj plue parolante al si mem, ŝi helpis min eksidi. Tio rememorigis al mi la kuiriston, kiu estis farinta al mi tian saman servon sur la ŝipo. Vole-nevole mi okulserĉis ĉiuloke, ĉu Johano estas en la ĉambro, sed vane, nenie mi lin vidis kaj mi konjektis el tio, ke verŝajne mi estis vidinta lin nur en mia sonĝo, kaj pensante pri liaj vortoj: – Kuiru viajn pizojn, mia kara, kaj ĉio fariĝos bona –, mi devis konfesi, ke lia filozofio tamen estas bona, ĉar jen subite mi vidis min sidanta sur kanapo en bela varma ĉambro kun multaj mebloj, dum virino kun ĝentila vizaĝo ridetis al mi.

En tiu momento eniris nigre vestita sinjoro. Li komencis al mi paroli, sed ĉar mi respondis al ĉio, kion li diris, per kapskuo kaj per la vortoj: – Ken ju najt verston *  – li fine eksilentis kaj ordonis ion al la virino. Tuj ŝi forprenis de mi la lanan kovrilon, ekkaptis mian manon kaj kondukis min tra koridoro en ĉambreton, kie estis nur malmultaj mebloj. Mi vidis inter aliaj malaltan benkon kaj longforman kuvon el stano, en kiu pendis longa kaŭĉuka tubo venanta el la muro tra kupra tubo kun krano. Kiam la virino turnis la kranon, strio da varma akvo enfluis en la kuvon. Mi antaŭvidis, ke mi devus lavi min kaj mi ĝojis pri tio, ĉar tia tavolo da malpuraĵo kovris mian vizaĝon, ke mi aspektis kiel cigano. La servistino helpis min demeti miajn vestojn kaj enirigis min en la duone plenigitan kuvon. Mi lavis min kaj la servistino foriris por alporti purajn subvestojn. Ŝajnis al mi, ke knabo de mia aĝo estas en la domo, ĉar la puraj subvestoj vestis min bone. Post kiam mi estis almetinta ilin, ŝi kombis miajn harojn, kio prenis multan tempon; ili estis krispaj kaj tre intermiksiĝintaj, ĉar dum la tuta tempo de mia vagado en la urbo mi ne kombis ilin. Kiam ŝi estis ordiginta miajn harojn, kiujn ŝi tre admiris, ŝi donis al mi por manĝi kaj trinki en la salono, kie min atendis la viro. Mi estis malsata kaj kiam mi estis trankviliginta malsaton kaj soifon, la viro, kiu sen interrompo rigardis min, ekstaris kaj malfermis pordon de alia ĉambro, kie staris bela lito. En tiu ĉambro mi devis dormi. Mi estis tiel emociita, ke mi kaptis la manon de la viro kaj kisis ĝin. Li ja sin okupis kun mi kaj kondutis tute alie ol mia patro, kiu neniam rigardis min kaj kiu ĉiam agis, kvazaŭ mi tute ne ekzistus. La viro rigardis min afable, kaj mi rimarkis, ke larmoj estis en liaj okuloj; sed mi ne komprenis kial. Li karesis miajn vangojn kaj buklojn kaj helpis al mi enlitiĝi. Tiam li foriris kaj lasis min sola. Antaŭ ol ekdormi, mi pensis pri ĉio, kio okazis tiun lastan tagon kaj pri la diraĵo de Johano: – Ĉio fariĝos bona! – Nu, ĉio fariĝis bona, ĉar fine mi trovis hejmon, kaj jam ne pensante pri miaj vagadoj kaj mizeroj, mi ekdormis.