Выбрать главу

*  Mi ne povas vin kompreni.

Kiam la sekvantan matenon mi vekiĝis, tiu sama viro staris antaŭ mia lito. Estis jam hela tago, kaj por la unua fojo mi vidis, ke li estas bela viro kun tre longaj nigraj haroj. Sur la nazo, ĝuste antaŭ la okuloj, li portis nun vitretojn, tra kiuj li rigardis min. Ankoraŭ neniam mi vidis tiajn vitretojn kaj mi miris, kial li portas ilin. Li salutis min afable kaj fingre montris seĝon apud la lito; sur tiu seĝo kuŝis vestoj. Mi leviĝis kaj vestis min. Rigardante min en spegulo, kie mi povis vidi min de la kapo ĝis la piedoj, mi preskaŭ ne rekonis min mem. Tiajn belajn vestojn mi neniam surhavis, ĉar sur la Insulo mi ĉiam portis la saman malbelan vestaĵaron. La viro rimarkis, ke mi rigardas min kun ekmiro; li ridetis, ekkaptis mian manon kaj iris kun mi en belan salonon. Tie mi vidis la saman knabineton, kiun mi vidis la antaŭan vesperon. Ŝi salutis kaj kisis min. Mi estis tre feliĉa, ĉar ŝi tiel afable kondutis kaj mi demandis al mi, ĉu mi povus restadi en ĉi tiu bela domo tiom da tempo, kiom mi dezirus. Apenaŭ mi sidis kun la viro kaj la knabino ĉe la sama tablo por matenmanĝi, kiam eniris tre dika viro kun ruĝaj haroj. Estis la unua fojo, ke mi vidis tiajn harojn kaj mi ne povis ne rigardi ilin kun surprizo. Li alproksimiĝis gravmiene, eksidis kaj parolis, de tempo al tempo rigardante min kaj esprimante parole kaj geste la plej grandan miregon. Post kelka tempo la du viroj eniris la apudan salonon, kaj post kvarono da horo ili revenis kaj tiam la ruĝharulo forlasis la domon.

Post la matenmanĝo mi restis sola kun la knabino. Ŝi devis legi kaj skribi, kaj mi eksidis ĉe la fenestro por rigardi eksteren, ĉar kion mi alie farus? Mi ne povosciis interparoli kun la knabino, ŝi do studadis kaj mi ... faris nenion krom rigardi el la fenestro.

La neĝo sen interrompo falis sur la straton, kaj mi denove ekmemoris la du lastajn tagojn, kiam tiu neĝo tiom maltrankviligis min.

Sur mia Insulo ankaŭ kelkfoje neĝis, sed tiajn grandajn neĝerojn, kiaj falis sur la straton tie ekster la domo, mi ankoraŭ neniam vidis. Ĉiuj homoj, preterirantaj la fenestron, kun peno antaŭen paŝis sur la ĉiam plidikiĝanta neĝtavolo, kaj mi kompatis la malbonevestitojn, kiuj sin trenadis antaŭen kun suprentiritaj ŝultroj, blovante antaŭ si vaporsimilajn nubetojn. Frostis kaj la neĝo kraketis sub la piedoj de la homoj. Mi tamen ne povis alporti helpon al la malriĉaj, malbone vestitaj preterirantoj, kvankam mi imagis, kiel malvarmaj ili sin sentas en tiu severa vetero.

La knabino kelkfoje interrompis sian studadon kaj ĉe tiuj okazoj ŝi rigardis min kun rideto.

Mi deziris, ke ankaŭ mi povus studadi kiel ŝi, mi ja devus ion lerni; ĝis nun mi lernis nenion kaj faris nenion krom serĉkolekti ovojn kaj triki ŝtrumpojn kaj vagadi, sed tio ja ne estis taŭga destino. Mi volis lerni, fariĝi io, sed kio mi fariĝus? Mi pripensadis pri tiu demando, sed ne kapablis doni la respondon.

Fine ŝi rimarkis kun kiom da atento mi rigardis ŝian studadon, kaj ekstarinte ŝi alpaŝis al alta ŝranko, kiu havis pordetojn el vitro; ŝi malfermis tiujn kaj elprenis dikan libron, kiun ŝi metis sur miajn genuojn kaj montris al mi belajn ilustraĵojn, samtempe ŝi penis klarigi kelkajn figurojn kaj tio tre amuzis min. Frapis min tamen, ke la literoj sub la ilustraĵoj estis tute malsimilaj al tiuj de “Mil kaj unu noktoj”, kaj montrante la al mi strangajn literojn, mi rigardis ŝin demande. Ŝi komprenis, iris al la ŝranko kaj elprenis alian libron, montris la literojn, sed refoje mi kapskuis, tiajn literojn mi ankaŭ neniam vidis. Ŝi elprenis trian libron kaj mi vidis en tiu lasta la samajn literojn, kiajn al mi estis instruinta mia patrino. Sed mi ne sciis legi; mi sciis nur nebone silabi, kaj mi eksilabis, ĉar mi estis fiera, ke fine mi povis montri, ke mi lernis almenaŭ ion. Mi eksilabis: Le-a Pe-re-e-me-i-e-re-e Fe-o-i-se-q ...

Mi ekhaltis, ĉar jen mi vidis literon, kiun mi neniam estis lerninta. La knabino ridis, sed jam eksciis, ke mi ne povoscias legi, almenaŭ tiun libron. Ŝi do plue montris ilustraĵojn, ĉiam klarigante kiel eble plej bone. Subite ŝin kaptis ideo; fermante la libron, ŝi fingremontris la tablon kaj eldiris vorton. Mi komprenis, ke ŝi nomas la tablon per tiu vorto, kaj mi ripetis ĝin. Ŝi ridis kaj montris aliajn objektojn. Ĉiufoje mi ripetis, ĝis kiam mi lernis parkere la nomojn de multaj mebloj en la ĉambro. Ni estis ravitaj, tiom pli, ĉar mi sen peno povis memori la vortojn. Sur nigre polurita kesto ĉe la muro (ŝi nomis tiun keston “piano”), staris fotografaĵoj. Unu el ili prezentis la knabinon mem kun bela knabo. Mi montris fingre la knabon kaj demande rigardis ŝin. Ŝia buŝo nerveme kuntiriĝis kaj larmoj ekvenis en ŝiaj okuloj. Ŝi ne respondis, sed montris per la mano la direkton de la misterplena ĝardeno kaj mi komprenis, ke tiu knabo estis ŝia mortinta frato. Subite trafis miajn okulojn la vestoj de tiu knabo; ili estis la samaj, kiujn mi almetis ĉi tiun matenon kaj per signoj mi montris al ŝi tion. Ŝi kapjesis kaj rigardis min malĝoje.

Subite fariĝis al mi klare, ke mia dometo estas loko, kie ripozas la mortintaj familianoj de la knabino, ke plue la nova tien portita kesto enhavas la mortintan fraton kaj ke mi estis pasiginta multajn tagojn kaj noktojn en mortintejo. Mi ekmiris, ke tiu penso nur nun kaptis min, ĉar antaŭe mi ĉiam opiniis, ke enterigejo aŭ mortintejo aspektas tute alie ol mia ĝardeno. En “Mil kaj unu noktoj” mi vidis bildon pri ĝi, sed sur tiu bildo ne staris krucoj nek dometoj.

Post tiu portreto staris alia, prezentanta la gepatrojn de la knabino. Mi montris ŝian patrinon, kaj ŝi komprenigis al mi, ke ŝia patrino estas ĉagrenmalsana pro la morto de sia filo kaj ke ŝi kuŝas en lito en la apuda ĉambro. Ŝi aliris al tiu ĉambro kaj singarde malfermante la pordon, rigardis en ĝin. Rideto kuris sur ŝia vizaĝo, mi iris al la pordo kaj vidis ŝian patrinon. Ŝi vokis nin al si kaj eksidante interparolis kun la knabino, kaj ĉar tiu ĉi diris kelkajn vortojn, kiujn mi jam lernis tiun matenon, mi komprenis, ke ili parolis pri la fotografaĵo kaj pri la knabo, kies vestojn mi surhavis. Ni ne povis resti longe en tiu ĉambro, ĉar la virino estis ankoraŭ iom malforta kaj bezonis ripozon; ni sekve reiris en nian ĉambron, kie la knabino instruis al mi plue pri la nomoj de ĉiuj objektoj, kiuj sin trovis tie. Ŝi montris sin mem kaj diris, ke ŝi sin nomas Aleksandra Romeskaŭ . Mi sekve estis ĉe la familio Romeskaŭ . Mi komprenigis al ŝi, ke mia nomo estas Jafet . Ŝi montris du fingrojn, diris refoje: Aleksandra Romeskaŭ  kaj kvazaŭ informiĝis pri mia dua nomo. Mi diris, ke mia nomo estas “ Jafet ”, sen alia nomo, pri kio ŝi tre miris. Mi pensis, ke sendube mi havas ankaŭ du nomojn, sed mi neniam eksciis la duan.

Je la vespero la ruĝhara sinjoro revenis kaj refoje li eniris en la ĉambron de sinjorino Romeskaŭ . Mi eksciis per tio, ke li estas la resanigisto. La du postaj tagoj pasis kiel la unua. Aleksandra  instruis min, la ruĝharulo revenis ĉiujn matenojn kaj ĉiujn vesperojn. La kvaran tagon li permesis al la sinjorino, ke ŝi leviĝu. Post kelkaj tagoj ŝi estis preskaŭ tute resaniĝinta kaj pasigis kun ni la tutan vesperon en la ĉambro, kie Aleksandra  ordinare studadis. Ni sidis ĉe tablo kaj trinkis teon, kiun la maljuna servistino enportis, kaj ĉar mi ne povis partopreni la interparoladon, mi foliumis libron kun ilustraĵoj. Aleksandra  sidis ĉe mia flanko kaj instruis al mi kiel kutime pri novaj vortoj. Tiel ni sidis proksimume horon, kiam sinjoro Romeskaŭ  diris ion al sia filino, dum li montris la pianon. Aleksandra  sidiĝis antaŭ ĝi kaj levis kovrilon de elstaranta parto. Tiun kovrilon mi ĝis nun ne rimarkis, kaj mi rigardis kun scivoleco, kion ŝi estis faronta. Ŝi forprenis pecon de blanka ŝtofo el kotono, kiun ŝi kunfaldis kaj mi vidis, ke sub tiu kotona peco sin trovas longa vico de eburaj objektoj, aspektantaj kiel giganta dentaro. Malferminte libron kun strangaj figuroj, ŝi metis ĝin antaŭ sin super la stranga dentaro kaj tiam ŝiaj ambaŭ manoj ekmanovris dekstren kaj maldekstren sur la eburaj dentoj, kiuj sin movis malsupren sub ŝiaj rapidaj fingroj, samtempe mi aŭdis belan muzikon. Sur mia vizaĝo sin montris sendube granda surprizo, ĉar gesinjoroj Romeskaŭ  ridetis, rigardante min. Mia surprizo montris klare, ke mi ankoraŭ neniam aŭdis muzikon, kaj ĝi tuŝis min en la plej alta grado. Kiam Aleksandra  finis la muzikaĵon, ŝi foliumis en la libro antaŭ si kaj sinjoro Romeskaŭ  sin levis post kelkaj signoj de lia edzino. Mi ne komprenis tiujn signojn, sed baldaŭ mi komprenus ilin. Li prenis strangforman nigran kesteton el ŝranko, kiun mi ĝis nun ne estis rimarkinta, malfermis tiun kesteton kaj elprenis strangan flave brunan objekton el ligno, sur kiu estis streĉitaj kvar kordoj, kaj specon de bastoneto, sub kiu estis fiksitaj aro da longaj flavaj haroj. Mi atendis refoje muzikilon kaj mi ne trompis min. Romeskaŭ  surŝultrigis la instrumenton, fikstenis ĝin per unu mano kaj per la mentono, kaj per la alia mano strekadis sur la kordoj per la harhava bastoneto, dum Aleksandra  siaflanke ludadis sur la piano.