Выбрать главу

Ofte mi ekaŭdis paroli pri muziko, kiam mia patrino legis al mi el libroj, sed neniam mi povis imagi, ke la forto de bela muziko estas tia, ke ĝi kapablas plorigi min. La malgranda muzikilo eligis tiel mirindajn sonojn, ke mi ne povis reteni la larmojn. Mi kredis sonĝi, dum misteraj voĉoj flustradis al mi siajn plendojn kaj ĝojon. Jen la instrumento ĝojkriis, jen ĝi rakontis, ke ĝi suferas kaj mi ĝojis kaj suferis kun ĝi. Mi jam ne atentis la personojn en la ĉambro, mi nur aŭdis la misterajn sonojn, kiuj ŝajnis veni el malproksimaj sferoj. Mi sidis kvazaŭ alforĝita al mia seĝo kaj vidis nenion de ĉio, kio okazis ĉirkaŭ mi, ĉar larmoj blindigis miajn okulojn.

Fine la muziko eksilentis. Mi forviŝis miajn larmojn kaj petege rigardis la ludinton. Li premis min en la brakoj: mia tuta teniĝo estis parolinta pli klare ol vortoj povus, kaj ĉiuj en la ĉambro, komprenante min, konsciis, kion mi petegis, kiam mi direktis miajn okulojn al la artisto. Mi volis lerni tiun arton, mi fine komprenis min mem; mi estis aŭdinta belan muzikon kaj mi konsciis, ke mia estonto estus nur muziko, kaj eĉ tiu muziko, kiun oni povas fari sur tiu malgranda instrumento. Kaŝita voĉo en mi flustris al mi, ke Romeskaŭ  estas granda artisto, tia artisto mi volis ankaŭ fariĝi.

Sepa Ĉapitro.

Maksimo Bjelski Mia unua leciono en la rusa lingvoFrotado de manojKie do mi naskiĝis?Vortoj, kiuj apartenas al nenia lingvoMia studadoMi ekscias, ke mi dormis inter ĉerkoj sur mortintejo kaj ke mi estas talentuloMi superas mian instruistonMi devas solludadiMia sukceso Ivan  reaperasRefoje la stranga akvokolora likvoro.

Mi atendis, ke Romeskaŭ  instruos al mi la ludadon sur la violono, sed ne antaŭsentis, ke li jam tiel baldaŭ komencus la lecionojn. La sekvantan semajnon, iun matenon la vetero estis tiel malbela, ke neniu ekpensis eliri, se ne estus necese.

Mi sidis ĉe la fenestro kaj rigardis eksteren al la preterirantoj, dum mi de tempo al tempo studadis la ilustraĵojn. Okaze miaj okuloj falis sur malgrandan, malgrasan, palvizaĝan viron, kiu alproksimiĝis sur la strato. La maniero, laŭ kiu li sin trenis tra la neĝo, montris klare, kiel malvarma li sin sentis. Sub unu brako li portis nigran paperujon, kiun la vento ĉiumomente klopodis fortiri, sed la vireto premis ĝin kun tia forto al sia korpo, ke li sukcesis gardi ĝin tie. Li alproksimiĝis, ĉiam rigardante nian domon, kaj kiam li ekvidis min, li faris sian eblon rideti, sed la vento blovis kun tiom da furiozeco la neĝerojn sur lian vizaĝon, ke lia naskiĝanta rideto ŝanĝiĝis en grimacon, kiu ridigis min. En tiu momento Romeskaŭ  eniris kaj mi jam ne atentis la malgrasan vireton. Mi refoje rigardis miajn ilustraĵojn, sed apenaŭ mi fiksis mian atenton sur ilin, kiam la sonorilo anoncis vizitonton. Romeskaŭ  eliris la ĉambron kaj revenis post momenteto, enkondukante la saman malgrasan vireton kun la paperujo. Ambaŭ viroj rigardis min. La vireto faris al mi riverencon (kio ŝajnis al mi tre stranga, ĉar ankoraŭ neniam oni faris al mi tian honoron) kaj Romeskaŭ  signodonis al mi sekvi lin. Mi ekstaris kaj la vireto prezentis al mi sian manon, kiun mi premis, ĉar mi ne sciis kion fari alie. Mi rigardis lin kun surprizo kaj li balbutis kelkajn vortojn, kiujn mi ne komprenis. Mi sekvis Romeskaŭ  al la koridoro, kaj li supreniris la ŝtuparon kondukantan al etaĝa ĉambro; mi ankaŭ supreniris. Post mi aŭdiĝis mallaŭta brueto de ŝoviĝantaj ŝuoj kaj rigardante posten, mi ekvidis, ke la vireto ankaŭ supreniris. Mi ne havis la tempon longe pensi pri tio, kion Romeskaŭ  estis faronta, ĉar tuj poste li eniris la ĉambron de la dua etaĝo kaj lin sekvis mi kaj fine la vireto. En la ĉambreto, kiun mi neniam antaŭe eniris dum la malmultaj tagoj, kiujn mi pasigis ĉe la familio Romeskaŭ , staris krom kelkaj ordinaraj mebloj unu granda tablo plena je libroj kaj skribilaro. Romeskaŭ  diris kelkajn vortojn al la vireto; tiu ĉi riverencis nerveme kaj Romeskaŭ  lasis nin solaj. La vireto ŝajnis tre nervema; li metis la paperujon sur la tablon, frotis al si la manplatojn (pro la malvarmeco, mi pensis) kaj invitis min afable eksidi. Mi eksidis kaj estis scivola, kion ni kune farus. La vireto eksidis mem ĉe mia flanko, malfermis la paperujon kaj elprenis folion da papero kaj libreton, kiujn li metis antaŭ nin. Tiam li refoje frotis al si la manplatojn. Farinte tion li prenis el sia poŝo du krajonojn, metis ilin sur la folion de papero kaj komencis paroli en nervema maniero. Kvankam mi ne komprenis komence liajn vortojn, mi tamen konjektis, ke la vireto estas mia instruisto; mi ekĝojis, ĉar fine mi studadus. La instruisto en tre afabla maniero, de tempo al tempo frotante al si la manplatojn, ekinstruis al mi kelkajn el la strangaj literoj, kun kiuj mi jam konatiĝis pere de la libroj montritaj al mi de Aleksandra . Mi estis tre atenta, ĉar mi deziris studadi, kaj la vireto tiel sin donis al sia tasko, ke lia vizaĝo tute ruĝiĝis pro streĉeco. Mi lernis dum tiu unua leciono kelkajn literojn, post kio la vireto ekparolis pri krajonoj, pri la libreto, pri papero, pri la tablo kaj cetere. Li klarigis al mi la kolorojn, li instruis al mi kalkuli ĝis dek, montrante ĉiujn siajn fingrojn, kiuj estis ekstreme malgrasaj. Lia tasko estis malfacila, ĉar li devis samtempe instrui al mi la lingvon, kiun mi ne komprenis, la legadon kaj la skribadon; sed ĉar mi estis tre atenta kaj diligenta, li estis tre kontenta pri mi kaj iom post iom fariĝis malpli nervema, tiel ke fine li frotadis al si la manplatojn nur malofte.

Sur seĝo post mi kuŝis violono, kiun mi jam rimarkis enirante la studejon; mi tamen ne sciis, kial ĝi kuŝas tie. Post proksimume unu horo da instruado la instruisto fermis la paperujon, enpoŝigis la krajonojn kaj ekkaptis la violonon. Mi pensis, ke li intencas ludi sur ĝi, sed baldaŭ mi rimarkis, ke li volas instrui min pri la nomoj de la partoj, el kiuj ĝi konsistas. Mi fariĝis ankoraŭ pli atenta ol antaŭe, kaj ni ambaŭ estis tre kontentaj pri la progresoj, kiujn mi faris. Nia studado fine estis interrompata de Romeskaŭ . Enirante li montris sian poŝhorloĝon kaj la instruisto ekstaris. Lia vizaĝo (alitempe paleta) estis ruĝa pro streĉeco, tiel ruĝa, ke mi miris pri tio. Romeskaŭ  per gesto diris, ke mi restu en la studejo kaj li malsupreniris la ŝtuparon. Lin sekvis la instruisto, post kiam li faris por mi sian riverencon. Mi lin trovis ne nur bonkora, kvankam ekstreme nervema vireto, sed ankaŭ tre lerta instruisto, ĉar mi lernis multon dum la du horoj, en kiuj li min instruis.