Kiam Romeskaŭ revenis, li tuj komencis kun mi la unuan lecionon je la violono. Li estis tre kontenta, ĉar mi tiel baldaŭ scipovis lerni parkere ĉiujn partojn de la muzikilo en por mi tute fremda lingvo, ĉar tio utilis multe al ni ambaŭ en lia instruado je la violono.
Mi ne bezonas diri, ke mi sekvis la kurson de Romeskaŭ kun granda atento, kaj kiam mi post unu horo bone povis teni la violonon kaj la arĉon kaj laŭ lia deziro ludis la notojn, pri kiuj li min instruis, li frapetis mian ŝultron kaj montris sian plej grandan kontentecon.
Ĵus ni estis elirontaj la studejon, kiam aperis ĉe la pordo, kiu duone malfermiĝis, la ridetanta kapeto de Aleksandra . Ŝi estis aŭskultinta la lecionon de sia patro kaj tre entuziasmiĝis pro la rezultato. Ŝi frapetadis al si la manojn, kaj kaptante mian brakon, salte supreniris kun mi la ŝtuparon.
En la posttagmezo mi devis daŭrigi mian studadon, tio estis: mi devis ekzerci min en la skribarto, silabado kaj ripeti sur la violono.
La tagoj, kiuj sekvis, pasis por mi agrablege, ĉar mi fine havis celon kaj tiun celon mi volis atingi kun helpo de miaj du instruantoj. Tago post tago pasis laŭ la sama maniero. La nervema vireto, kies nomo, kiel li diris al mi, estis Maksimo Bjelski , ĉiutage venis akurate la saman horon, pala, nervema kaj frotante al si la manplatojn, kaj ĉiutage du horojn poste Romeskaŭ devis horloĝmontrante diri, ke la du horoj estas pasintaj, ĉar alie la fervora, malgrasa vireto estus restinta la tutan tagon por sin dediĉi al sia tasko, kaj forirante, li ĉiam estis tiel ruĝa pro streĉeco, ke mi kompatis lin. Tamen ŝajnis, ke li tute ne estis kompatindulo, ĉar li ĉiam kun vizaĝo, kiu esprimis feliĉon, premis al mi la manon kaj malaperis post profunda riverenco, per kiu li ne nur montris sian dankemon pro mia diligenteco, sed ankaŭ, ke li konsideris min, kvazaŭ mi estus granda eminentulo.
Post tri monatoj mi lernis tiom de la rusa lingvo, ke mi komprenis preskaŭ ĉion, kion Maksimo Bjelski al mi diris. Lia metodo instrui estis tia, ke mi nepre devis fari progresojn en la lingvo. Kelkfoje ŝajnis al mi, ke li mem studadis pli multe ol mi, por sin prepari por nova leciono. Li posedis francan vortaron de Larouse kun multaj ilustraĵoj, kaj kopiis por mi preskaŭ ĉiujn ilustraĵojn, aldonante rusajn klarigojn, por ke mi povu lerni kiel eble plej multe da vortoj. Tion li trovis necesa, ĉar li ne komprenis la lingvon de miaj gepatroj, kaj ĉar mi parolis nur tiun lingvon, restis al li nur tiu sola rimedo: verki por mi vortareton. La plej malfacila parto de la lingvo, kiun mi devis lerni, estis tamen la aliaj elementoj, precipe la adjektivoj, ĉar tiujn li ne povis prezenti pere de ilustraĵoj aŭ desegnaĵoj.
Post kiam mi kapablis iomete esprimi miajn pensojn en la rusa lingvo, Maksimo Bjelski demandis min pri miaj gepatroj, pri la loko de mia naskiĝo kaj pri ĉio, kio koncernis miajn antaŭajn jarojn, por havigi al Romeskaŭ la rimedojn malkovri, de kie mi venis, por, se eble, retrovi miajn gepatrojn. Sed mi povis rakonti nur, ke mi naskiĝis sur “la Insulo”, kies nomon mi neniam aŭdis eldiri, ĉar ni nomis ĝin “Insulo”. Mi ne konis la nomojn de miaj gepatroj, eĉ ne mian propran; mi ne sciis, kiam mi naskiĝis kaj al kiu lando apartenas la insulo de mia naskiĝo. Maksimo Bjelski klopodis malkovri, kiun lingvon miaj gepatroj parolis al mi, sed li malsukcesis malgraŭ sia granda kono pri multaj lingvoj. Mia lingvo laŭ lia opinio ne estis la franca, nek la germana, nek la angla nek la holanda, ĉar la lingvo de mia Insulo (li estis notinta multajn el la vortoj de mia gepatra lingvo, post kiam mi eldiris ilin) multe tro multe deflankiĝis de ĉiuj tiuj lingvoj. La vortojn sĥinvat = lanterno, fōr = patro, maŭr = patrino, bŏksm = pantalono, slŏp = duonŝuo, hōs = ŝtrumpo, sik = kaprino, dēl = planko, pŏtje = infano kaj tiel plu, li retrovis en neniu el la lingvoj, kiujn li komparis kun la mia. Restis sekve nur la ebleco, ke mi naskiĝis sur unu el la insuloj kuŝantaj okcidente de Ŝlesvigo, aŭ sur dana insuleto, ĉar dum mia vojaĝo mia ŝipo veliris laŭ Kopenhago kaj Malmö . Sur la danaj insuloj oni plejparte parolas dialektojn, li diris, kaj mia lingvo estis tiel malsimila al ĉiuj eŭropaj lingvoj, ke ĝi sen dubo devus esti dialekto kaj eĉ dana dialekto.
Mi ankaŭ rakontis pri mia amiko Johano, kiu estis estinta aktoro de Hamburga teatro, kaj ke li estas la sola viro, kiu scias la nomon de mia patro kaj de la insulo, kie li pasigis monaton ĉe ni.
Sinjoro Romeskaŭ petis mian instruiston, ke li sin turnu al la eksterlandaj ambasadoroj por informiĝi, ĉu ie perdiĝis juna knabo el insuleto, sed ĉio estis vana. Maksimo Bjelski tiam proprainiciate skribis en germana lingvo al la direktoroj de teatroj en Hamburgo por peti informojn rilate al mia amiko Johano, sed post deko da tagoj li ricevis respondon, ke nenie en la urbo sin trovas aktoro nomata Johano kaj ke en nenia teatro estas nek estis tia aktoro, sed ke antaŭ kelka tempo en la urbo loĝis persono longkreska, nomata Johano, kiu kiel statisto kunludadis en kelkaj teatraĵoj kaj fine estis eksigata pro nedeca konduto dum prezentado de la dramo Hamleto. En la tria akto, kie la malfeliĉa princo elparolis sian faman: Ĉu esti aŭ ne esti, tiel staras la demando ..., la nomita statisto ne atentante sian propran rolon, estis elpaŝinta el post la kuliso, kaj sin turnante al Hamleto, li subite estis ekkriinta: – Kuraĝon, sinjoro Vajsvis , kuraĝon; kuiru viajn pizojn kaj ĉio fariĝos bona! – Per tiuj neatenditaj vortoj la rigardantoj tiel aplaŭdadis kaj faris tiom da bruo, ke la aktoro “Hamleto” neeble povis ludadi plue, tiel ke li devis forlasi la scenejon. La reĝisoro devis fari finon al la sceno kaj malsuprenigi la kurtenon. La statisto depost tiu vespero malaperis de la scenejo kaj trairinte ankoraŭ kelkajn tagojn Hamburgon kiel promenanta reklamilo de granda magazeno de pretigitaj vestoj, li estis forlasinta la urbon kiel maristo. Maksimo Bjelski estis tradukinta la respondon de la Hamburga teatra direktoro en la rusan lingvon, kaj dum sinjoro Romeskaŭ legis la enhavon, mia instruisto fariĝis tiel nervema kaj tiel nerveme frotadis al si la manojn, ke mi vere kompatis lin.
Ni tre bedaŭris, ke provizore estis neeble akiri informojn pri miaj gepatroj, sed ni esperis, ke la stranga statisto – promenanta reklamilo kaj maristo – iam reaperu por flankenŝovi la nigran tukon, kiu tiel mistere pendis antaŭ mia naskiĝa loko kaj antaŭ la nomoj de mia parencaro.
Intertempe la tagoj, semajnoj kaj monatoj pasis por mi agrable; mia studado plaĉis al mi pli ol vagadi en la mondo kiel cigano, aŭ serĉkolekti ovojn sur la dunoj de mia Insulo, kaj ambaŭ miaj instruantoj estis kontentaj pri miaj progresoj. Mi studadis regule pli ol dek horojn ĉiutage kaj kiam la somero revenis, mi multfoje promenadis kun Aleksandra kaj Maksimo Bjelski , dum kio li ĉiam instruadis min en la ĉiutaga konversacio. Ĝenadis min tamen, ke li ĉiam kondutis al mi, kvazaŭ mi estus tre eminenta sinjoro. Ĉiufoje li nomis min “sinjoro Romeskaŭ ”, kvankam mi insiste petadis lin, nomi min Jafet , ĉar mi deziris esti intima kun mia instruisto, kiu estis la plej bona, la plej sincera kaj modesta kaj samtempe la plej klera vireto, kiun oni iam renkontis. Li tre honoris sinjoron Romeskaŭ , kiu estis, li al mi diris, la plej fama violonisto de sia tempo.