Выбрать главу

Dum unu el niaj promenadoj, al kiu ne partoprenis Aleksandra , mi parolis kun li pri la stranga maniero, en kiu mi envenis en la domon de Romeskaŭ .

– Mi legis pri tio en la gazeto –, diris li, kaj li rakontis al mi pri la morto de l’ filo de Romeskaŭ , kiel oni estis trovinta min duone frostita en la dometo kaj kiel la familio Romeskaŭ  de tiu tempo adoptis min kiel sian propran filon en memoro al la mortinto.

– Ĉu ĉio tio staris en gazeto? – demandis mi.

– Jes, kaj ke la familio klopodas malkovri la naskiĝlokon kaj la gepatrojn de la knabo.

– Ĉu iam ili malkovros ĝin?

– Ni esperu –, li diris, frotante al si la manojn, – kaj verŝajne viaj gepatroj, kiuj perdis vin en tiu stranga maniero, revidos vin poste kiel faman artiston.

– Kiel faman artiston? – mi demandis surprizite.

– Jes –, li diris, ruĝiĝante kaj frotante ankoraŭ pli forte la manojn, – sinjoro Romeskaŭ  diris al mi, ke vi havas talentojn, kaj ke vi fariĝos fama violonisto. Vi faris en malmultaj monatoj pli da progresoj sur la violono ol aliaj en multaj jaroj. Vi ne konscias tion, sed pli poste vi spertos ĝin mem.

La vireto vidis, ke mi tute ne scias, ke mi estas talentulo, ĉar mi miris tiom pri tio, kion li diris, kaj subite li kaptis mian brakon, haltigis la promenadon kaj balbutis:

– Precipe ne diru al sinjoro Romeskaŭ , ke mi parolis pri viaj talentoj.

– Kial? – mi demandis.

– Ho –, li respondis, lasante mian brakon kaj promenante plue, – eble li ne deziras, ke mi parolu pri tio; eble li ne volas, ke vi konsciu pri viaj talentoj, ĉar alie li ja mem ĝin estus dirinta al vi –, kaj ruĝiĝante pli multe, li nerveme frotadis al si la manojn. La bonkora vireto timis esti malagrabla al sinjoro Romeskaŭ , kies adoptiton li instruis. Mi trankviligis lin, promesante silenti pri tio, kion li estis konfidinta al mi, kaj ĉar li refoje frotadis al si la manojn, mi demandis:

– Diru foje, sinjoro Bjelski , ĉu al vi estas tiom malvarme?

– Ho ne! – li respondis, – tute ne, la vetero ja estas nun bona kaj tute ne malvarma.

– Kial do vi ĉiam tiel frotadas al vi la manojn? – mi demandis; en mia naiveco mi ne sciis, ke li faris tion pro nervemeco.

– Ĉu mi ĉiam frotadas ilin? – li diris.

– Jes, vi faras; kial?

– Nu –, li respondis, – eble mi frotadis ilin; tion mi faras senkonscie, ĉar mi estas iom nervema.

– Kial vi estas nervema?

– Tia estas mia karaktero –, li respondis.

– Ne ofendiĝu, sinjoro Bjelski , ĉar mi demandis ĝin –, mi diris, ĉar mi ekpentis pro mia scivoleco. Li rigardis min kun surprizo.

– Mi neniam ofendiĝos pro kio ajn, kion vi faros aŭ diros al mi –, respondis la vireto, – ĉar vi kondutas je mi ĉiam tro afable kaj tro amike. Ni promenadis plue; ŝajnis al mi, ke li estis rakontonta, kial li estas tiel nervema, sed li silentis. La kialon de lia stranga nervemeco mi eksciis poste.

Tre mi ĝojis pri miaj talentoj, kaj post tiu promenado kun Bjelski  mi pli ol antaŭe dediĉis min al mia violono, kaj mi rimarkis, ke Romeskaŭ  estis surprizita pri miaj pli kaj pli grandiĝantaj progresoj en la muziko. Vespere mi multfoje ludadis, dum Aleksandra  min akompanis per la piano. Mi ne sciis, ĉu mi ludas facilajn aŭ malfacilajn muzikaĵojn, ĉar miaj progresoj fine ebligis al mi ludi preskaŭ ĉion, kion Romeskaŭ  metis antaŭ min. La tiel nomata tekniko je mia muzikilo tute ne estis por mi malhelpaĵo, kaj Romeskaŭ  estis surprizita, ke mi preskaŭ sen peno venkis teknikajn malfacilaĵojn, kiuj al li mem estis prenintaj tiom da studotempo. Kelkfoje li skuis la kapon dirante: – Estas nekompreneble! – kaj kredante, ke mi ne manuzis la arĉon laŭ lia deziro, mi rigardis lin por ekscii, ĉu mi pekis kontraŭ la teknikaj reguloj, sed tiam li ridetis, dirante: – Nur ludu plue, mia knabo, vi baldaŭ superos min mem –. Mi ne konsciis, ke mi ludadis preskaŭ neriproĉeble la plej malfacilajn kompoziciojn, super kiuj Romeskaŭ  mem devis studadi longan tempon. Miaj fingroj kvazaŭ per si mem flugis super la kordoj kaj ĉion, kion mi ludis du- aŭ trifoje, mi sciis parkere. Plej multe tamen surprizis Romeskaŭ  la fantaziaĵoj, kiujn mi povis ludi; en tio, li diris, mi superas lin jam de longa tempo. Ankoraŭ neniam mi ludis antaŭ la publiko, ĉar Romeskaŭ  nur konsentus tion, post kiam mi povus esti certa pri granda sukceso. Ĉeestante, kiel aŭskultante koncertojn, mi spertis, ke Romeskaŭ  estis konsiderata kiel granda, eĉ fama artisto; li estis ĉiam varme aplaŭdata, ricevis preskaŭ ĉiam girlandojn de la aŭskultantaro, sed multfoje lia muziko jam ne plaĉis al mi. Kvankam mi estis juna knabo, mi konsciis, ke mankas io al lia arto kaj ke mi mem ludus kelkajn muzikaĵojn tute alie ol li. Kiam mi ludadis, mi estis kvazaŭ la komponisto mem kaj sentis funde tion saman, kion li sentis komponante sian muzikan verkon. Aleksandra  nur malofte kunludis antaŭ la publiko. Ŝia patro opiniis prave, ke ŝi ludas bonete, sed ke ŝi ne havas sufiĉan talenton por aperi antaŭ la publiko, almenaŭ kiel solludantino. Ŝi komprenis tion kaj kontentiĝis kunludi en koncertoj.

Iun vesperon Romeskaŭ  studadis kompozicion, kion li devus solludi dum granda koncerto, en kiu partoprenus aliaj famaj artistoj. Li ne estis kontenta pri sia ludomaniero kaj petis min ludi. Mi jam travidis la notojn kaj plene komprenis la ĝustan percepton de la komponisto; mi ankaŭ konsciis, ke Romeskaŭ  ne ĝin komprenis, sed tion mi ne kuraĝis eldiri. Mi prenis la violonon kaj ludis. Li aŭskultis ĝis la fino kaj estis ravita. – Vi jam superas min! – li diris kaj kaptante la instrumenton, li refoje ludis; sed sentante, ke li ne povas imiti mian ludadon, li ĵetis la arĉon kaj eksidis, rigardante antaŭ sin kun sulkiĝinta frunto. Mi rigardis lin kaj timante, ke mi kaŭzis al li malĝojon, mi kaptis lian manon kaj diris:

– Vi ja ne koleras pro mi?

Li premis mian kapon al sia brusto kaj ekkriis:

– Ho ne, mia knabo; sed mi konscias, ke al mia ludado mankas multe tro multe. Vi ludis kvazaŭ vi estus la komponisto mem –, kaj atendante momenton, dum kiu li pripensadis, li diris plue:

– Mi ne ludos tion dum la koncerto, sed vi, Jafet !

Mi ne kredis al miaj oreloj kaj diris:

– Ĉu mi ludos tion?

– Jes, vi!

– Sed mi ne povoscios.

– Vi povoscios, vi havas la bezonan talenton por ludi tion, kaj vi ludos.

– Sed mi neniam antaŭe ludis por la publiko.

– Iam vi ja devos ludi; nu, vi faros tion anstataŭ mi, kaj vi havos sukceson.

– Sed mi neniam solludis por tiom da homoj.

– Des pli granda estos la sukceso.

– Tamen la afiŝoj estas jam presitaj.

– Tio ne gravas, mia nomo estas Romeskaŭ  kaj vi ankaŭ portas tiun nomon.

– Sed mi ne havas nigrajn vestojn.

– Mi pretigos ilin jam morgaŭ.

– Sed la publiko atendos vin kaj ne min.

– Silentu! – li diris frapetante mian ŝultron, – vi ludos, kaj ĉar vi estas mia lernanto, ni ambaŭ estos ne nur kontentaj, sed eĉ fieraj pro via unua publika solludado.

Aleksandra  estis enirinta la ĉambron dum nia interparolado; ŝi estis ravita pro miaj estontaj laŭroj kaj ekridis, ekkriante: