Выбрать главу

– Mi ĉeestos, ĉu ne, paĉjo?

– Kompreneble! – diris ŝia patro.

La knabino kuris for por sciigi la por ŝi ĝojigan novaĵon al la patrino.

Mi volis pli funde studadi la ludotan muzikaĵon, sed Romeskaŭ  certigis al mi, ke tio estas tute superflua.

Jam la postan tagon la tajloro faris por mi la nigran kostumon, kiun mi devus surhavi dum mia unua koncerto. Tiun postan tagon je la ordinara horo venis Maksimo Bjelski  por plue instrui min pri la rusaj verboj. Mi jam sidis en mia studejo, kiam li eniris nerveme kiel kutime. Li donis al mi sian manon, riverencis kaj antaŭ ol eksidi, flustris al mi en la orelon, frotante siajn manojn:

– Sinjoro Romeskaŭ , vi do plenumis vian promeson?

– Kian promeson?

– Pri viaj talentoj. Vi ja memoras, ke mi parolis pri ili antaŭ kelkaj tagoj?

– Ho, mi komprenas; sed jam ne estas necese, ke mi ĝin plenumu, ĉar sinjoro Romeskaŭ  mem diris al mi hieraŭ, ke mi havas talentojn.

– Ĉu vere? – li diris ruĝiĝante, dum li eksidis.

– Jes, kaj postmorgaŭ en la vespera koncerto mi solludos antaŭ la publiko en la granda koncertejo.

– Ĉu vere? – li diris.

– Jes, kaj vi ĉeestos ankaŭ.

– Ĉu mi!?

– Vi ekhavos enirbileton por du personoj –, kaj mi prezentis al li la invitaĵon. Li refoje estis frotonta siajn manojn, sed ĉar li devis akcepti la bileton, li ĉi tiun fojon ne frotadis ilin.

– Dankon, sinjoro Romeskaŭ  –, li diris, – mi ĉeestos kaj mia patrino akompanos min.

– Ĉu ŝi kutimas akompani vin al la teatro? – mi demandis.

– Pardonu al mi, sinjoro Romeskaŭ ; mi neniam iras tien.

– Kial?

– Estas por mi tro multekosta –, li malkaŝe diris.

Al tio mi povis nenion respondi; mi sekve demandis plue:

– Ĉu vi ŝatas muzikon?

– Ho jes –, li diris, – mi tre ĝin ŝatas, same kiel ĉiujn artojn.

– Nu, se mi povas fari al vi plezuron, mi multfoje prezentos al vi invitaĵon, ĉiu solludanto rajtas disdoni kelkajn, kaj vi faros al mi honoron akcepti ĉiam unu el miaj.

– Tre volonte, sinjoro Romeskaŭ  –, li diris, kaj timante, ke estos tro malmodeste forbabili pli da tempo, li komencis instrui al mi la rusajn verbojn.

Nur poste, kiam mi funde posedis la rusan lingvon, mi eksciis, kiom da tempo la bona Bjelski  bezonis por prepari siajn lecionojn. Li verkis speciale por mi fabelojn, en kiuj li uzis nur tiujn verbojn, kiujn li volis instrui dum la leciono. Li tamen neniam priparolis, eĉ neniam aludis la malfacilan taskon, kiun li propravole postulis de si mem, sed agis, kvazaŭ tio estus nur lia natura devo, tute ne pensante, ke la salajro, kiun li ricevis por tiu laboro, estis eble dekfoje tro malalta.

Post du horoj Aleksandra  eniris kaj tio estis la signo, ke la kursohoro finiĝis. Ŝia patro ne venis post ĉiu leciono, ĉar li ne instruis plu al mi la muzikon, opiniante, ke mi ne bezonas pluajn teknikajn kaj teoriajn studojn en la muziko, sed ke mi mem povas ekzercadi min.

Maksimo Bjelski  iris for post sia kutima manpremo kaj riverenco. Frotante siajn manojn, li malsupreniris la ŝtuparon kun mia invitaĵo en la poŝo kaj ekŝajnis al mi, ke la vireto portis ankoraŭ la samajn nigrajn vestojn, en kiuj li sin prezentis ĉe mi, kiam li al mi estis dononta la unuan lecionon, kaj la unuan fojon la ekpenso naskiĝis en mia kapo, ke mia instruisto estas malriĉa vireto, kaj mi decidis pensi pri rimedoj helpi al li, se eble.

Aleksandra  interrompis miajn pensadojn.

– Via nova kostumo estas malsupre, – ŝi diris, – panjo deziras, ke vi tuj provalmetu ĝin –, kaj por plivigligi min, ŝi kaptis mian brakon kaj ni malsuprensaltetis la ŝtuparon.

Mi eksciis, ke la tajloro estis laborinta preskaŭ la tutan nokton por pretigi mian kostumon, kaj mi kompatis la viron, kiu pro mi ne povis ĝui sian dumnoktan ripozon. Volonte mi estus sendinta al li invitaĵon por la koncerto, por ke li povu admiri sian laboron, sed mi ne kuraĝis. Mi surmetis mian novan kostumon kaj rigardis min en la granda spegulo, kie mi povis vidi min de l’ kapo ĝis la piedoj, kaj mi ekpensis pri miaj gepatroj sur la Insulo kaj pri Johano, kiel ili mirus, vidante min tiel bele vestitan, ĉar la diferenco inter la ovoserĉanta bubo kaj Jafet Romeskaŭ  estis grandega. Ĉiuj admiris min, sed plej multe admiris min la maljuna servistino, kiu okaze ĉeestis. Ŝi rigardis min kun surprizo kaj sen dubo komparis min kun la mizera vagulo, kiun ŝi vidis antaŭ kvar jaroj, kiam oni portis lin en la domon, pala kiel la morto kaj tiel malseka kaj malpura, ke li bezonis plenan funton da sapo por purigi al si la korpon. Pro ekmiro ŝi levis la brovojn kaj la manojn, kaj kiam ŝi eliris la ĉambron, mi aŭdis ŝin diri:

– Kiu do ekpensus, ke el tiu malpura bubo elkreskis tiel belega junulo!

Mi ridis, sed la diraĵo de la servistino flatis min.

La vespero de la koncerto estis veninta. La muzikistoj sidis sur sia loko kaj mi sidis en ilia mezo. Mi rigardis la aŭskultantaron por vidi, kie sidas sinjorino Romeskaŭ  kaj Maksimo Bjelski  kun lia patrino. Mi ne serĉis longe; ili havis tre bonan lokon, kaj mi mansalutis ilin. Mia instruisto estis pli nervema ol iam; li sciis, ke mi devos solludi sur mia violono kaj esperis, ke mia unua apero antaŭ la publiko estu granda sukceso. La vireto, kiu sidis flanke de malgrasa proksimume sesdekjara sinjorino, kiu estis lia patrino, momenton interrompis la frotadon de siaj manoj, por montri al sia patrino, kie mi sidas. La vireto surhavis refoje la saman malnovan kostumon, sed nun li portis gantojn, kaj ĉar lia patrino estis vestita tre malnovmode, mi jam ne dubis pri ilia malriĉeco. Miaj rigardoj vagadis de ili al aliaj vizitantoj kaj subite kaj neatendite mi ekvidis en la mezo de la koncertejo sur parteraj sidlokoj tri mariste vestitajn virojn. Rigardante pli atente, mi rimarkis, ke la plej malgranda el ili estas la kuiristo Ivan . Li arde interparolis kun la du aliaj kaj faris tiom da gestoj per la longaj brakoj, ke li tute ne rimarkis, ke li vekis la atenton de ĉiuj en lia proksimeco sidantaj homoj. Multaj sin amuzis pro lia stranga konduto kaj aliaj deziris, ke li sidu malproksime, por ke li ne ĝenu la tuj komenciĝontan muzikon. La timo, ke li ĝenus, tamen estis malpravigita, ĉar apenaŭ la muzikestro donis la signon de la komenciĝo, kiam Ivan  plena je atento aŭskultis kun ridetanta vizaĝo, ne nur ne dirante unu solan vorton, sed ankaŭ sidante tiel senmove, kvazaŭ li estus skulptita altŝultra faŭno.

La unua numero de la programo, la uverturo de “Vilhelmo Tell ” pasis, kaj min trafis la bela violonĉelo, kiu per tremetantaj tonoj eligis la unuajn sonojn. Apenaŭ formortis la finalo, aplaŭdado eksplodis en la salono kaj la skulptita altŝultra faŭno subite fariĝis tiel moviĝema kaj tiel alparolis al siaj du kamaradoj, ke li denove altiris sur sin ĉiujn rigardojn.

Volonte mi estus forlasinta mian sidlokon dum momento, sed tio estis neebla, mi eĉ ne povis sciigi al Romeskaŭ , ke en la koncertejo estas persono, kiu eble povus doni informojn pri mia Insulo. Mi sekve restis sidanta kaj decidis atendi ĝis la paŭzo, ĉar mi estis certa, ke viro, kiu kun tiom da atento aŭskultis la muzikon, ĉeestus la tutan koncerton.

Du aliaj muzikaĵoj pasis kaj tiam venus laŭ la programo la vico de Romeskaŭ  kun solludo sur violono.

Ĉiuj atendis ion belan, ĉar Romeskaŭ  estis amata kaj fame konata artisto. Mia koro ekbatis, kiam Romeskaŭ  ekstaris kaj alpaŝis antaŭ la publikon. Ĉiuj rigardis lin kun surprizo, ĉar li ne kunportis sian instrumenton. Anstataŭ ludi li sciigis al la publiko, ke ne li ludos, sed ke la juna Jafet Romeskaŭ , lia adoptita filo kaj lernanto anstataŭos lin. – Mi esperas –, li diris, – ke la publiko estu iom indulgema je la juna violonisto –, sed li atendis samtempe, ke la talento de la juna artisto, kiu per sia unua publika ludado komencis sian muzikan karieron, estas tia, ke neniu en la salono bedaŭrus la anstataŭigon.