Выбрать главу

Ĉiuj estis ekaŭdintaj, en kiu mirakla maniero mi estis savata de certa morto en la tago, kiam la ĉerko de la juna Romeskaŭ  estis portata al mia “dometo”, kaj ĉiuj sciis, ke Romeskaŭ  adoptis la junan fremdan knabon, sed neniu, aŭ preskaŭ neniu iam ekaŭdis pri tio, ke li instruis al tiu knabo sian arton. Estis do memkompreneble, ke ĉiuj kun streĉita atento rigardis min, kiam mi je ĉi tiu koncerto ekstaris por alpaŝi al la antaŭaĵo de la scenejo. Zumado de miloj da flustrantaj voĉoj trairis la salonon, sed kuraĝe mi staris antaŭ la publiko kaj ekludis. La zumado tuj eksilentis; ĉiuj aŭskultis, ĉar ĉiuj estis scivolaj. Mi tute ne atentis la aŭskultantaron; mi ludis, kvazaŭ mi starus en mia studejo. Min ne tuŝus aplaŭdoj de la publiko, ĉar mi tute ne estis ambicia; min nur tuŝus, ĉu Romeskaŭ  estus kontenta pri mi. Estis al mi, kvazaŭ neniu krom mi mem sin trovus en la koncertejo; neniun mi vidis, nenion mi aŭdis krom la sonoj de mia violono. Mi ludis la muzikaĵon sen notoj antaŭ mi, ĉar ili estis al mi superfluaj; mi ne bezonis ilin, ili staris en mia animo kaj mi redonis ilin, kiel mi ilin sentis. Apenaŭ la finalo formortis, mi rigardis la aŭskultantaron kaj ĉiuj sidis antaŭ mi tiel senmovaj, kvazaŭ ili atendus ian daŭrigon; la muzikaĵo tamen estis finludita. Mi rigardis Romeskaŭ  starantan malproksime, lia vizaĝesprimo montris kontentecon, kaj mi estis feliĉa; tio sufiĉis al mi, kaj mi estis ironta al mia sidloko, kiam la surprizo de la aŭskultantoj estis pasinta. Post surprizo sekvis ĝenerala admiro, kaj longa tondra aplaŭdado eksplodis. Mi ne sciis, kiel konduti kaj refoje rigardis Romeskaŭ . La aplaŭdado ne finiĝis. Kelkaj kriis: – Biz!... Biz! – La orkestrestro flustris, revokinte min: – Riverencu! – Sed mi ankoraŭ neniam riverencis; mi nur vidis la riverencojn de Maksimo Bjelski , sed neniam mi mem faris unu. Konsciante, ke mi dankis mian sukceson al mia bonfaranto kaj instruanto en muziko, mi alpaŝis al li, ekkaptis lian manon, kondukis lin antaŭ la publikon kaj faris la plej mallertan riverencon, kiu iam sur scenejo fariĝis.

Kiam mi residiĝis sur mia sidloko, mi rigardis sinjorinon Romeskaŭ  kaj Aleksandra , kaj mi vidis, ke ili partoprenas mian feliĉon; mi rigardis poste Maksimon Bjelski , kiu, mi kredas, la tutan vesperon ne perdis min el la okuloj. Li estis tiel ruĝa pro nura entuziasmo kaj feliĉa pro mi, ke lia vizaĝo ŝajnis esti ruĝe kolorigita. Kiam fine mi rigardis la kuiriston, li sidis ankoraŭ kiel skulptita altŝultra faŭno kaj tute ne aplaŭdis; mi demandis al mi, ĉu li eble estis rekoninta min kaj ĉu li estis kaptita de tia surprizo pro la neatendita revido, ke li jam ne povis sin movi.

Apenaŭ la orkestrestro demetis sian bastoneton post la lasta numero de la programo antaŭ la paŭzo, kiam mi ekstaris por serĉi okazon, paroli kun mia amiko Ivan , sed kiom ajn mi serĉadis, nenie li estis trovebla. La sidlokoj de la tri maristoj estis neokupitaj kaj la maristoj estis for. Mi okule serĉis en la apuda teatra trinkejo, sed tie estis sidantaj amase tiom da personoj, ke mi ne vidis Ivan  kun liaj kamaradoj. Tial mi petis folieton da papero ĉe la bufedo kaj skribis sur ĝi la jenon:

– Amiko Ivan , atendu min post la koncerto ĉe la elirejo de la teatro, mi devos paroli kun vi –, kaj mi subskribis “ Jafet ”. Tiun papereton mi metis sur lian sidlokon en la teatra partero kaj petis al apude sidanta sinjoro, enmanigi mian letereton al la plej malgranda maristo, post kiam li revenus el la promensalono. Post la paŭzo mi ankoraŭ unu fojon devis solludi kaj la sukceso estis la sama kiel post mia unua solludado. Kun granda bukedo (miaj unuaj laŭroj) mi returnis min al mia seĝo. La maristoj tamen ne revenis en la koncertejon kaj tion mi tre bedaŭris. Mi jam en antaŭaj tagoj estis pensinta viziti la patrinon de la kuiristo, sed nenie mi povis retrovi la domon, kie mi konatiĝis kun ŝi dum mia unua promenado kun Ivan  en la urbo, kaj ne konante ŝian familian nomon, mi ne povis akiri informojn pri ŝia loĝejo, nek pri ŝi mem.

Kiam la koncerto estis finita, gesinjoroj Romeskaŭ  kun Aleksandra  kaj mi returnis sin hejmen en kaleŝo. Mezvoje okaze ĵetante rigardojn tra la veturila fenestro sur la lumigitajn stratojn, mi rimarkis du virojn, kiuj kun peno iris sur la trotuaro, trenante inter si trian viron, kiu ŝajnis esti malsana, ĉar liaj kruroj ne kapablis porti lin. Rigardinte pli atente, mi ekvidis, ke tiu tria viro estis mia amiko, la kuiristo. Mi haltigis la kaleŝon kaj aliris al la maristoj, sed kiom ajn mi faris mian eblon paroligi la altŝultrulon, li silentadis kiel fiŝo, ĉar li estis trinkinta dum la paŭzo tiom da akvosimila likvoro, ke li ebriiĝis kaj eĉ tiagrade, ke li jam vidis kaj aŭdis nenion. Li rigardis min per siaj vitrecoj okuloj, kvazaŭ li estus idiotulo; lia ĉapo sidis malrekte sur liaj haroj kaj verŝajne estis falinta de lia kapo, ĉar ĝi estis kotmakulita; liaj pendantaj kaj treniĝantaj kruroj estis tiel longaj, ke ŝajnis, kvazaŭ la maristoj trenus kun si home vestitan orangutangon. Mi kompatis la viron, sed ne povis helpi al li. Post kiam mi notis la nomon de la ŝipo de la maristoj, mi reeniris la kaleŝon por plue reveturi hejmen.

Oka Ĉapitro.

Mi vizitas Ivan Vivu la brando!Mi legas, ke mi estas artistoVojaĝo eksterlandenMi savas homan vivonNova samhejmanoLa teruriga leteroLa frotulo rakontasNetaŭgaj buboj kaj procentegistoRespondo al la teruriga leteroKion Maksimo Bjelski  volas aĉeti per sia perlaborita mono.

La postan tagon mi aliris al la haveno kaj serĉis “Petro la Granda”. Ĝi kuŝis ankrita proksimume cent metrojn de la kajo. Mi luis boateton kaj kun helpo de lerta remisto baldaŭ staris sur la ŝipo, kie mi tuj trovis la kuiriston en lia kuirejo. Li jam tute malebriiĝis kaj kuiradis, kvazaŭ li la pasintan tagon trinkis nenion krom pura akvo. La “faŭno” tute reŝanĝiĝis en modestan pure vestitan kuiriston kun ĉapo pli blanka ol neĝo. Mi salutis lin, sed li min ne rekonis.

– Ivan  –, mi diris, etendante al li mian manon.

– Mi estas Ivan , la kuiristo –, li diris, – sed mi vin ne konas.

– Rigardu min fikse, kaj vi rekonos min.

– Mi rekonas –, li diris, – almenaŭ se min ne trompas miaj okuloj; vi estas la juna violonisto, kiu ludis hieraŭ vespere en la teatro.

– Mi estas; sed ne kiel violonisto mi etendas al vi mian manon, sed kiel bona konato. Ĉu vi vere ne min rekonas?

– Ŝajnas al mi, ke mi pli frue vidis tiujn trajtojn kaj okulojn –, li diris, sulkigante la frunton por pli bone pripensadi, – sed mi ne memoras, kie mi vidis ilin pli frue.

Li frapetis al si la frunton per la montra fingro, kvazaŭ tiu manparto helpus al lia memoro, sed ĝi ne helpis, ĉar post momento li sensulkigis la frunton kaj diris plue:

– Mi ne plu memoras.

– Ĉu vi ankaŭ ne memoras vian junan subkuiriston?

– Mian sub...!? ... pro la diablo!... Ĉu vi estas...? Nu, tio ja estas neebla; la juna Jafet  ne ludis violonon.

– Sed estas eble, ke li lernis tion poste.

Ivan  kaptis mian manon, kiun mi ankoraŭ etendis al li, kaj li ekkriis:

– Dank’ al Dio, ĝi estas li mem! ... kaj kiel vi sanas?

– Ho, tre bone; sed post kiam la policanoj kondukis vin en la malliberejon, mi travivis terurajn tagojn.

Ivan  aspektis subite tre gravmiena kaj diris: