– Pardonu al mi, mia juna sinjoreto, ke mi tiam tiel malbone zorgis pri vi; sed tiam mi trinkis tro multe da brando.
– Same kiel hieraŭ vespere –, mi diris.
– Vi estas prava, mi trinkis tro multe. Kiam mi estas surŝipe, mi neniam trinkas brandon, eĉ ne unu solan glaseton; sed kiam mi eliras kun kamaradoj ... nu, tiam mi ne povas ne trinki. Ĉiam mi tiam diras al mi: Ivan , trinku nur unu solan glaseton da brando; sed trinkinte ĝin, mi ĉiam diras plue: ... ankoraŭ unu solan glaseton mi trinkos, kaj nenion plu; sed ho ve, post la dua glaseto mi jam ne povas kontraŭstari mian propran volon, kaj mi trinkas la trian, kaj trinkinte la trian, mi pensas, ke mi povas fortrinki centon da glasetoj. Sed mi ĵuras, ke mi jam neniam trinkos pli ol unu solan glaseton; jen mia mano –, li diris.
Mi rakontis per malmultaj vortoj miajn aventurojn kaj poste demandis, kiel sanas lia patrino.
– Mirinde bone! – li diris, – hieraŭ posttagmeze mi alportis al ŝi preskaŭ tutan mian monon, ĉar se mi gardus ĝin en mia poŝo, tiam la policanoj eltirus ĝin, post kiam mi trinkis mian lastan glaseton, kaj tiam ŝi havus nenion.
– Kial vi ne donas al ŝi ĉion? – mi demandis.
– Ho, kia malsaĝa demando; tiam mi ja ne povus eliri por trinki unu solan glaseton kun la kamaradoj; kaj unu glaseton mi ja povas trinki, tia estas mia karaktero.
Mi demandis pri Jafet .
– Jafet !? sed vi ja estas Jafet mem.
– Mi aludas mian hundon.
– Vian hundon!?... Ho, mi memoras, ĝi kuŝis mortinta sub tiu renversita kesto kaj ni ĵetis ĝin akvon.
– Ĉu vi scias –, mi demandis plue, – ĉe kiu insulo vi trovis min sur la maro?
– Neniu sciis tion –, li respondis, – nek la kapitano, nek unu sola alia maristo sciis tion, eĉ ne la doktoro. Ni kredis, ke via boato venis el unu el la holandaj aŭ germanaj insuletoj, sed ĉar vi parolis nek holande nek germane, ni konjektis fine, ke vi falis el la luno –, kaj la kuiristo laŭte ekridis.
Mi ekvidis, ke mi ne staras sur la ŝipo, kies maristoj trovis min sur la maro, kaj mi demandis al Ivan novaĵojn pri la kapitano, pri la doktoro kaj pri la ceteraj maristoj de lia antaŭa ŝipo.
– Ĉiuj fundiris –, li respondis.
– Ĉu ili fundiris!? – mi ekkriis.
– Jes, mia juna sinjoro, ĉiuj dronis; mi sola estis savita.
– Kiel okazis tio?
– Nu, post kiam la buboj ĵetis min tra tiu vitro, mi devis pagi por nova, sed mi jam fortrinkis tutan mian monon, tiel ke la policanoj kondukis min malliberejon, kie mi restis plenan monaton. Dum tiu monato mia kapitano ekvelveturis sen mi, kaj ĉar la ŝipo pereis, la tuta ŝipanaro fundiris kaj dronis..., nur Ivan la kuiristo ne fundiris kun ili dank’ al liaj glasetoj da brando; sekve: Vivu la brando!! kaj li svingis siajn longajn brakojn.
Mi nun sciis, ke Ivan ne povas informi min pri mia “Insulo”, kaj ĉar mi devis foriri, mi diris:
– Nu Ivan ; salutu vian patrinon por mi kaj sanu bone.
Ivan premis mian manon, dirante:
– Mi ĝojas, ke mi falis tra tiu vitro, ĉar sen tio ni ambaŭ verŝajne ne plu vivus.
– Kial? – mi demandis tute ne pripensante lian diraĵon.
– Ho! tio ja estas memkomprenebla. Sen miaj glasetoj mi estus returninta min kun vi al la skuno kaj ni estus dronintaj same kiel la aliaj; sekve dank’ al la glasetoj da brando mi vivas ankoraŭ, kaj vi fariĝis fama violonisto... Nu, mia juna sinjoro –, kaj li forte premis mian manon, – sanu bone; vi faris al mi grandan plezuron, ĉar vi ne forgesis min, kaj se iam mi povos servi al vi, mi faros mian eblon.
– Vi povos servi al mi –, mi diris; – se iam vi renkontos tre longan mariston, nomitan Johano, parolu tiam pri mi kaj se li memoros min, petu lin skribi al mi, kie mi naskiĝis kaj kiel mi nomas min.
La kuiristo suprentiris la brovojn kaj ŝultrojn, ekkriante:
– Sed kiel mi rekonos vian Johanon?... Estas tiom multe da longaj maristoj.
– Nur atentu lian horloĝan ĉenon; se ĝi estas farita el arĝentaj moneretoj, tiam la portanto, la serĉota longa maristo, estas mia Johano.
– Nu, mi petos al ĉiuj longaj maristoj diri al mi, kioma horo estas...
Mi interrompis la kuiriston kaj diris:
– Ne faru tion, ĉar kvankam Johano portas belan ĉenon, la poŝhorloĝo mankas.
– Nu bone, mi atentos nur la ĉenon –, li diris.
Mi ellasis lian manon, donis mian adreson kaj adiaŭdiris lin.
La vesperon de tiu sama tago Romeskaŭ enmanigis al mi la ĵurnalon kaj fingre montris artikolon, subskribitan de “H. M.” Tiu “H. M.” estis severa kritikisto, kies artikoloj timigis eĉ la plej bonajn artistojn, ĉar li indulgis neniun. Mi sciis, ke mi estas legonta kritikaĵon pri mia solludado, sed la literoj “H. M.” jam ne timigis min, ĉar la vizaĝo de Romeskaŭ trankviligis min antaŭe. En tiu artikolo mi sciiĝis, ke mi ĉiurilate estas la plej lerta violonisto, kiu en la lastaj jaroj partoprenis la koncertojn en la imperiestra teatro de Patersburgo. Romeskaŭ ne estis ĵaluza; sincere li gratulis min, certigante, ke mia famo estas fondita.
De tiu tempo mi regule ludis antaŭ la publiko tutan jaron, kaj la famo de mia talento disvastiĝis ĉiuloken.
Mi nun estis pasiginta kvin jarojn ĉe la familio Romeskaŭ kaj estis faronta artistan vojaĝon eksterlanden. Romeskaŭ , lia edzino kaj Aleksandra akompanus min. Provizore mi kaŭze de tio ne povus plu sekvi la kursojn de Maksimo Bjelski , kaj tion mi sciigis al li. Estis por mi granda malagrablaĵo paroli pri tio al mia instruisto, unue ĉar mi ankoraŭ ne lernis sufiĉe la francan lingvon, kiun mi ja parte devus koni kiel artisto, ĉar mian gepatran lingvon, la rusan, neniu komprenas en eksteraj landoj; due mi supozis, ke Bjelski , kiu estis laŭ mia opinio malriĉa, tre bezonus la salajron, kiun li ordinare ricevis por siaj lecionoj. Mi tamen ĝojis, ke nia vojaĝo daŭrus nur ses monatojn; post tiu tempo li ja tuj povus rekomenci la interrompitan kurson, precipe en la franca, kaj se necese, en aliaj lingvoj.
Semajnon antaŭ nia foriro mi rakontis al li nian intencon. Li fariĝis tiel nervema, ke mi kore kompatis lin, sed por iom rekompenci al li, mi elpensis mensogeton, dirante, ke mi deziras daŭrigadi liajn lecionojn skribe. Mi interkonsentis kun li, ke li sendu al mi ĉiusemajne francan literaturaĵon kun klarigaj notoj, kiujn mi regule studadus, kaj lian salajron mi jam antaŭe pagus al li. Komence li malakceptis tiun monon pro nura modesteco, sed ĉar mi insistis, li fine cedis, esprimante sian koran dankon. La kompatinda vireto adiaŭis nin kun pala vizaĝo, kiu tre trafis min. Starante antaŭ ni por danki gesinjorojn Romeskaŭ pro ĉio, kion ili faris por li, li tiel terure balbutis kaj tiel nerveme frotadis al si la manplatojn, ke fine Romeskaŭ ekkriis, frapante lian ŝultron:
– Sufiĉas, sinjoro Bjelski ; ni ĉiuj komprenas, kion vi estas al ni dironta. Ni dankas vin reciproke pro viaj bonegaj lecionoj al mia adoptita filo, kaj por esprimi ne nur vorte, sed alimaniere nian dankon, ni petas vin, ke vi bonvolu akcepti ĉi tiun koverton. Rigardu la enhavon kiel nuran pruvon de nia estimo kaj danko.
Kiam li estis for, riverencinte kvar fojojn (ni estis kvarope), Romeskaŭ diris al mi, ke li estis metinta en tiun koverton tiom da mono, kiom Bjelski regule ricevis kiel salajron en ses monatoj, kaj mi dankis lin el la fundo de mia koro.
Mia vojaĝo estis, por tiel diri, triumfvojaĝo. Ĉie kie mi ludis, mi estis aplaŭdata kiel ankoraŭ preskaŭ neniu antaŭ mi.