Jam semajnon post mia forveturo el Patersburgo Maksimo Bjelski sendis al mi sian unuan skriban lecionon. Mi ĉiam estis admirinta lian fervorecon, sed pli ol iam mi ĝin admiris, post kiam mi trarigardis lian unuan senditan literaturaĵon kun la klarigaj notoj. La vireto sendis al mi la duonon de la romano Romain Kalbri de Hektoro Malot , kun tiom da skribitaj notoj, ke li bezonis almenaŭ dek horojn por pretigi tiun lecionon.
Mi tuj skribis al li, ke mi havas malmultan tempon (pro miaj koncertoj) por funde studadi la lecionon, kaj ke mi atendas la duan leteron nur post du monatoj. Tiel mi volis ŝparigi al li lian tempon. Post la dua leciono mi sciigis al li, ke al mi mankas ĉiu tempo kaj okazo por plue studadi, kaj ke mi ne atendos la trian leteron. Li sendube ne kuraĝis persisti sian diligentecon kaj fervoron, ĉar la trian fojon mi ricevis nur lian leteron, en kiu li esprimis sian dankon, esperante, ke mi baldaŭ revenu la urbon por denove sekvi liajn buŝajn lecionojn.
Tamen ni ne tiel baldaŭ reiris Patersburgon, kiel mi atendis, ĉar mia ludado havis ĉie tiom da sukceso, ke ni prokrastis la reirvojaĝon ĝis post ses aliaj monatoj. Fine post forestado dum plena jaro ni ekvojaĝis hejmen, kie min jam atendis invitaĵo de la imperiestra teatro por ludi en benefica koncerto. Provizore mi malakceptis, ĉar mi bezonis ripozon post mia streĉa laboro.
Tagon antaŭ nia alveno en Patersburgo mi skribis al mia instruisto, petante lin veni al ni dum unu el la tuj sekvantaj tagoj por priparoli mian novan buŝan studadon. Preskaŭ semajno pasis, sed Maksimo Bjelski ne venis, kvankam ni jam estis kelkajn tagojn en la urbo. Ni estis surprizitaj, ĉar ĉiam antaŭe niaj petoj estis por li kiel ordonoj. Timante, ke li ne ricevis mian leteron, mi skribis alian, sed Bjelski ne aperis. Mi estis skribonta trian, sed antaŭ ol komenci, mi forĵetis la plumon por tuj esplori, ĉu io eksterordinara okazis al la vireto. Mi sciis, kie li loĝis, kiam ni forvojaĝis eksterlanden, kaj direktis miajn paŝojn al lia loĝejo. Post kiam mi sonorigis, aperis en la duone fermita pordo grasa malĝentile aspektanta viro. Mi demandis, ĉu en ĉi tiu domo loĝas Maksimo Bjelski .
– Loĝis tie ĉi –, li respondis.
– Ĉu loĝis? – mi demandis.
– Jes, li foriris antaŭ semajno, post kiam lia patrino estis mortinta.
– Ĉu lia patrino mortis!? ... kaj kie li loĝas nun?
– Mi ne scias.
– Ĉu li ne postlasis sian novan adreson?
– Li postlasis nur ŝuldojn.
Mi ekmiregis.
– Ĉu Maksimo Bjelski ŝuldas al vi monon?
– Jes, li foriris ne paginte du monatojn da lupago.
– Li foriris propravole?
– Kiu vi estas, kiu estas tiel scivola pri li?
– Lia amiko Romeskaŭ .
– Ho, vere!? – diris plue la grasa viro, montrante vizaĝon iom pli neĝentilan ankoraŭ.
– Kaj mi dezirus ekscii, ĉu li foriris propravole.
– Mi ne lin retenis, sed ĉar li jam ne pagis tiun lupagon por du monatoj, mi ne povis toleri lin pli longe en mia ĉambreto, kaj aliulo luis ĝin.
– Sekve, vi devigis lin foriri –, mi diris indigne.
Anstataŭ respondi, la grasulo ĵetfermis la pordon antaŭ mia nazo kaj jen mi staris sur la strato ne sciante kion fari por informiĝi pri mia instruisto. Mi antaŭsentis, ke la vireto pro malriĉeco estis cedinta sian ĉambreton, kaj timego ekkaptis min, ke li verŝajne sin trovas en granda mizero. Kie serĉi lin? Enprofundiĝinte en pensojn, mi iris plue. La mortintejo estis proksima kaj vole-nevole mi eniris ĝin tra la nefermita barpordo, tra kiu mi tiom da fojoj iris en la lastaj jaroj, ĉar la mortintejon mi vizitis ofte; ĝi ja rememorigis al mi la plej strangan aventuron de mia vivo. Irante laŭ vojetoj preter la familia tombejo de Romeskaŭ kaj preter la benketo, sur kiu mi pasigis kelkajn noktajn horojn dum miaj vagadoj, mi iom post iom alproksimiĝis al la dometo, kiu estis iam mia dormejo kaj kiun mi neniam pasis ne rigardante internen. Ankaŭ nun mi rigardis internen, sed kun ekkrio de teruro kaj abomeno mi paŝis posten. Mi tamen tuj ekhaltis, rapidiĝis refoje antaŭen tra la pordeto, kaj elpoŝiginte mian tranĉilon, detranĉis kordon, je kiu pendis viro. Ĉar la interno de la dometo ĉiam estis nebone lumigita de la suno, mi ĉe la unua ekrigardo ne vidis, kiu estas tiu viro, sed stranga antaŭsento diris al mi, ke li estas Maksimo Bjelski . La viro estis maldika, malgranda kaj nigre vestita, same kiel mia instruisto. Liaj piedoj preskaŭ tuŝis la sablon, tiel ke mi sen peno povis tratranĉi la kordon tuj super la kapo de la pendiĝinto. Tiam faligante mian tranĉilon, mi kaptis la memmortiginton en miaj brakoj kaj kuŝigis lin sur la sablan plankon. Lia vizaĝo glitis laŭlonge de la mia, kaj mi sentis, ke ĝi estas ankoraŭ varmeta; la korpo tamen estis tiel malrigida, ke la genuoj fleksiĝis, kiam la piedoj tuŝis la teron. La ĉapelo de la kompatindulo glitis de lia kapo, kaj rigardante lin atente, mi rekonis mian instruiston. Mia koro kvazaŭ eksaltis en mian gorĝon pro eksciteco, sed mi konsciis bone, kion mi farus. Tuj mi forigis la ŝnuron de lia kolo, sur kiu mi vidis ruĝetan strion; mi jam estis malbutonumonta lian veŝton, sed ĝi estis tiel vasta kaj plena je faldoj, ke mi lasis ĝin kiel ĝi estis. Mi levis lian kapon, subtenis ĝin kaj rigardis la vireton dum momento, kaj mi aŭskultis, ĉu ekstere iu alproksimiĝas por helpi al mi, ĉar mi ne sciis kiel agi plu en ĉi tiu terura cirkonstanco. Subite la de mi subtenata kapo ruĝiĝis, la sango tamen tuj refluis kaj Bjelski aspektis ankoraŭ pli pala ol antaŭe. Mi timis, ke jam li estas mortinta kaj ekploris pro kompato kaj ĉagreno. Ŝajnis al mi tamen, ke li vivas, ĉar li ne tute malvarmiĝis kiel mortinto. Mi atendis denove momenton kaj ektuŝis lian bruston por senti, ĉu lia koro batas; en tiu momento liaj okulharoj ekmoviĝis kaj je mia neesprimebla ĝojo mi vidis, ke li levas la okulojn. Li do vivis; mi sekve ne venis tro malfrue. Levante pli alte lian korpon, mi klinis min super li kaj vidis, ke li min rigardas. Tremeto trakuris lian manon, kiun mi tenis, kaj profunda longa elspiro eliris el lia buŝo. Mi plorsingultis pro ĝojo kaj benis la momenton, en kiu mi estis forĵetinta mian plumon por tuj aliri al li. Li rekonis min kaj malfermis la buŝon por paroli, sed nur kelkaj nekompreneblaj sonoj trafis miajn orelojn.
– Kara amiko! – mi diris, – kion do vi faris!?
Dua elspiro eliris el lia buŝo kaj malforte li flustris:
– Ili ... mortigis ... min.
– Kiuj? – mi ekkriis.
– La netaŭgaj buboj ...
– Ĉu buboj pendigis vin?
– Kaj Barazof – ... li flustris plue.
– Barazof ?
Li kapjesis kaj mi helpis al li eksidi, komprenante nenion pri tiu ĉi misterplena krimo. Mi ne konis Barazof , sed estis al mi enigmo, kiel homoj povus esti kapablaj mortigi la plej mildan kaj helpeman viron el la urbo, kaj mi kredis, ke li deliras. Li sidis kelkan tempon sin apogante kontraŭ mi kaj mi atendis, ĝis kiam liaj fortoj revenus. Fine li rekonsciiĝis tute, kaj mi diris:
– Amiko Bjelski , aŭskultu: vi estas malsana kaj ne povas resti tie ĉi. Kie vi loĝas? ... Mi kondukos vin hejmen.
Li ridetis grimace kaj diris per malforta voĉo:
– Mi ne havas plu hejmon.
– Kie vi do dormis la lastajn noktojn?
– En ĉi tiu dometo –, li diris, kaj tria elspiro eliris lian buŝon.
Mi ne plu aludis liajn mortigintojn, kredante lin deliranta, kiam li parolis pri la knaboj kaj Barazof ; ĉar nenie sur la mortintejo mi estis vidinta personojn. La kompatinda vireto ne povis tamen pasigi pluan nokton sur ĉi tiu loko, kaj ĉar li ne havis plu hejmon, restis al mi nenia rimedo, krom konduki lin al miaj geadoptintoj, kaj mi demandis: