– Ĉu vi estas sufiĉe forta por piediri?
– Mi kredas ke jes, sed se mi povus, mi ne kuraĝus iri sur la stratoj.
– Kial? – mi demandis, kredante ke refoje li deliras.
– Pro mia kolo; la homoj vidos, ke ĝin ĉirkaŭas ruĝa strio, kaj ili divenos, kion mi faris.
– La strio preskaŭ foriĝis; nur ekstaru, apogu vin sur mia brako kaj ni iros kune.
Li klopodis leviĝi, tiam li diris:
– Mi timas, ke miaj kruroj estos tro malfortaj.
– Viaj kruroj? ... Ĉu ili doloras vin?
– Ne, sed mi ne manĝis dum tri tagoj –; kaj refoje li ridetis grimace.
– Ĉu mi alportu manĝaĵon? – mi demandis.
Li ne respondis, sed kovrante al si la vizaĝon ambaŭmane, li ekploris mallaŭte, dum lia korpo tremetadis, kvazaŭ elektra fluo ĝin trakurus.
– Rekvietiĝu, mia amiko –, mi diris, – mi helpos al vi; mi devas lasi vin dum momento, sed revenos tuj kun veturilo por veturilkonduki vin al mia domo.
– Al la domo de sinjoro Romeskaŭ ? ... Sed kion li diros? ... Li jam faris por mi tro multe.
– Vi tamen ne povos resti sur la strato aŭ en tiu ĉi konstruaĵeto –, mi diris, rigardante ĉirkaŭe. Bjelski rimarkis, ke mi rigardas la portilojn, kiuj staris apude unu sur la alia kaj kiujn li estis uzinta por stari sufiĉe alte por fiksi la kordon al trabeto, je kiu li estis pendiginta sin. Li ĝemadis refoje kaj kovris al si la okulojn per la manoj, kvazaŭ li hontus pro tio, kion li faris.
– Ho patrino, patrino! – li flustris.
Mi estis kortuŝita kaj diris:
– Kuraĝon! ... mi ja volas helpi vin.
– Ho, li diris –, mi estas tro mizera; neniu povas helpi min.
– Kial?
– Barazof ne lasus min kvieta.
– Kiu estas tiu Barazof ?
Li hezitis; tiam li respondis kvazaŭ por eviti la veron:
– Mi rakontos poste ... Ho Dio, Dio!
Mi pensis, ke li aludis la grasulon, kaj diris plue:
– Ne malkvietiĝu pri Barazof ; mi ja aranĝos tiun aferon por vi. Refoje lin atakis tiu sama kvazaŭ elektra ektuŝo, kaj momenton poste li flustris:
– Mi ŝuldas tro multe, ... multe tro multe ..., mi ja ne povus toleri, ke vi pagu ..., vi jam pagis al mi tro multe ... –; tiam li ekkaptis mian manon kaj premis ĝin nerveme.
– Atendu tie ĉi momenton –, mi diris, – mi tuj revenos kun veturilo, sed promesu al mi, ke vi ne refoje ... –, mi eksilentis, sed fingre montris la tratranĉitan ŝnuron.
– Mi promesas –, li diris, ekfrotante al si la manplatojn.
Mi eliris la dometon kaj post kvarono da horo revenis en veturilo. Duonan horon poste la veturilo ekhaltis antaŭ nia domo. Aleksandra sidis ĉe la fenestro kaj turnis sin al iu en la salono, kiun mi ne povis vidi. Kiam ŝi turnis la kapon al mi, mi signodonis, ke ŝi tuj malfermu la pordon. Ŝi malaperis kaj apenaŭ mi helpis la vireton el la veturilo, la pordo malfermiĝis, kaj kaptante Bjelski sub la brako, mi kondukis lin en la koridoron, kie Aleksandra kaj ŝia patrino nin rigardis kun vizaĝoj esprimantaj pli da demandoj ol mi povis respondi tie. Mi eniris kun Bjelski en la studejon de Aleksandra , kaj ŝi sekvis kun la patrino.
– Alportu tuj lakton aŭ buljonon –, mi diris, sidigante la vireton sur la kanapo, – li mortas pro malsato.
Mia adoptintino levis la manojn pro surprizo, sed Aleksandra rapidis for kaj alportis lakton; Bjelski tamen estis tiel nervema kaj tiel hontis, ke li ne povis teni la glason, kaj mi trinkigis lin kiel oni trinkigas infanon; tiam mi kuŝigis lin sur la kanapo kaj diris:
– Nun retrankviliĝu kaj dormu momenton, se vi povos, hodiaŭ vespere ni parolos plue.
Li signodonis, ke li sekrete volas ion diri al mi. Mi klinis min super li kaj li flustris en mian orelon:
– Mi petas, ne parolu pri ... pri tio, kion mi faris.
– Mi promesas, ... nun klopodu ekdormi.
Refoje li premis mian manon kaj fermis la okulojn.
Longe ni lin rigardis. Fine ni eksidis kaj mi metis la manon sur mian buŝon por komprenigi, ke neniu parolu. Aleksandra rigardis demande jen la vireton, jen min, sed mi silentis.
Kiam Bjelski dormis, mia adoptintino alproksimiĝis al la kanapo kaj rigardis la dormanton.
– Ho-o-o! – ŝi ekkriis, – mi komprenas –, kaj ŝi montris la kolon de la vireto; la ruĝeta strio fariĝis blua kaj ĝi pruvis klare tion, kio estis okazinta.
Aleksandra tamen ne rimarkis ĝin; ŝi staris tro malproksime. Mi refoje metis mian manon sur mian buŝon kaj sinjorino Romeskaŭ sternis tukon sur la korpon de la vireto, tiel ke la strio estis nevidebla; tiam ŝi eksidis denove.
– Kio do okazis? – fine demandis Aleksandra . Mi respondis: – La luiganto forpelis lin, ĉar li ne povis plu pagi la lupagon, tiam li vagadis senhejme kaj sen mono tra la urbo ĝis kiam mi lin trovis.
– Kie? – demandis ambaŭ.
– En la dometo sur la enterigejo.
Longa silento sekvis, tiam mi diris:
– Kaj mi promesis helpi al li.
Aleksandra rigardis pete sian patrinon kaj ĉi tiu diris:
– Li restos tie ĉi.
Romeskaŭ estis elirinta en la mateno; estis nun la sepa horo en la vespero, kaj nun ni aŭdis lin reveni. Li eniris en la ĉambron, kie ni sidis mallaŭte parolantaj. La sinjorino ekstaris kaj flustris ion al li en la orelon. Li tuj iris al la kanapo, levis la tukon kaj rigardis esplore la kolon de la vireto; tiam li diris, skuante la kapon:
– Mi ne vidas ĝin.
Mi alproksimiĝis kaj ekvidis, ke la strio tute malaperis, kaj mi ĝojis pro tio.
– Bonvolu ne paroli pri ĝi –, mi diris, rigardante lin pete.
– Ne timu –, li respondis. Li eksidis apud mi kaj mi rakontis detale ĉion, kio estis okazinta, nur ne parolante pri la maniero, en kiu mi savis la vivon de Bjelski . Aleksandra ne devus tion ekscii. Romeskaŭ tre miris, kiam li ekaŭdis pri la buboj kaj pri Barazof . Li pripensadis, kaj tiam diris:
– Eble li ne deliris, sed ni ne aludu ilin, li per si mem ja rakontos ĉion. Tiu Barazof tamen ne estas lia luiginto, sendube io mistera sin kaŝas sub tio.
Je la oka horo Bjelski vekiĝis. Mi donis al li tason da buljono, kiun li trinkis sen mia helpo. Li sentis sin multe pli bone kaj eksidis sur la kanapo. Mi flustris al li, ke la postsigno tute malaperis kaj li dankis min.
Romeskaŭ nun aliris al la kanapo kaj esprimis sian bedaŭron, ĉar li revidis lin en tia stato, kaj diris plue:
– Mi tamen kredas, ke vi baldaŭ resaniĝos, sinjoro Bjelski , kaj mi petas vin fari al ni la plezuron esti nia gasto. Se vi refoje estos sufiĉe forta por daŭrigi viajn kursojn kun Jafet , tiam vi povas restadi ĉe ni kiel lia instruisto, ĉar Jafet spertis, ke al lia kono mankas ankoraŭ multe. Ĉu vi akceptas tiun proponon?
La vireto aspektis kiel iu, kiu ne kredas al siaj oreloj; post momento li diris kun voĉo, kiu tremetis:
– Ĉu tio ne estus tro malmodesta miaflanke, sinjoro?
– Tro malmodesta? ... Sed mia kara, oni povas esti ankaŭ tro modesta. Vi instruos al Jafet , kiu bezonas multajn lecionojn, kaj kiel rekompencon mi proponas al vi ĉambron en mia domo, kaj salajron. Ĉiu laboranto valoras sian salajron, estus do sensencaĵo paroli pri malmodesteco, se vi akceptus ĝin –, kaj Romeskaŭ etendis al li sian manon, kiun la vireto, interrompante la frotadon de la siaj, ekpremis.
Estis nun decidite, ke Maksimo Bjelski restus ĉe ni, kaj mi estis feliĉa pro li.