Выбрать главу

La postan matenon ni volis venigi la doktoron, sed Bjelski  certigis, ke li sin sentas tre bone kaj ke li jam tiun saman tagon dezirus komenci la kurson; sed la pala vizaĝo de la vireto kaj lia nervemeco montris sufiĉe klare, ke li bezonas ripozon, ne nur korpe, sed ankaŭ spirite. Romeskaŭ  diris, ke mia instruisto ĝuos libertempon da du semajnoj, dum kiuj li devus ne studadi, sed pasigi la tempon promenante kaj farante absolute nenion, kio povus lacigi lin. Ni estis rimarkintaj, ke la nigra kostumo de Bjelski  estis tiel eluzita, ke li ne povus eliri en ĝi. La tajloro venis, almezuris al li novan grizan vestaĵaron, kaj du tagojn poste la vireto promenis kun mi tra la stratoj de Patersburgo, kaj li aspektis, kvazaŭ li ĵus estus elpaŝinta el modobildaro.

En la vespero ni sidis kune en nia granda salono, sed Bjelski  malestis. Ni pensis, ke li estis irinta en sian ĉambron por aranĝi malgrandan aferon, kaj ke li baldaŭ revenos. Li tamen restis for kaj mi iris por vidi, kion li faras. Li sidis tre modeste en sia ĉambro ĉe la fenestro kaj rigardis eksteren. Vidante min li tuj ekstaris.

– Kial do vi ne venis al ni? – mi demandis.

Li rigardis min, kvazaŭ li tute ne komprenus mian demandon.

– Ĉu vi sentas vin nebone? – mi demandis plue.

– Ho jes, eĉ tre bone –, li respondis.

– Kial do vi sidas tie ĉi tute sola?

Refoje li ŝajnis ne kompreni min; ne respondante li rigardis min demande kaj frotadis al si la manojn.

– Nu!? – mi diris, irante al li kaj kaptante lian brakon, – vi devas pasigi la vesperon ĉe ni en la salono; ni kune babilos kaj poste mi ludos iom kun Aleksandra .

– Sed, ĉu tio ne estas tro malmodesta, se...

– Ho ne, tio tute ne estas tro malmodesta, sinjoro Bjelski , vi ja estas kvazaŭ familiano kaj ne devas pasigi viajn vesperojn tutsola ĉe tiu fenestro.

– Sed ĉu la gesinjoroj trovos...

– La gesinjoroj trovos, ke vi estas multe tro modesta –, mi diris, kaj ili deziras, ke vi tuj revenu kun mi en la salonon.

Pasis kelkaj semajnoj kaj mia kurso jam rekomenciĝis.

Unu vesperon, kiam ni sidis kune en la salono, la servistino eniris kun letero, kaj ĉar ŝi ne povosciis legi, ŝi enmanigis ĝin al Romeskaŭ .

– Por sinjoro Maksimo Bjelski  –, li diris, leginte la adreson.

La vireton kvazaŭ ektuŝis elektra fluo; li fariĝis morte pala, liaj manoj tiel multe ektremis, ke li nur kun peno povis akcepti la leteron. Kun surprizo ni rigardis lin, kiam li deŝiris la koverton por elpreni la al li adresitan leteron. Li legis, lasis fali la leteron kaj rigardis nin dirante:

– Jen vi havas!

– Kio estas? – demandis Romeskaŭ .

– Letero de Barazof  –, li flustris. – Li eltrovis min.

– Kiu estas Barazof ? – plue demandis Romeskaŭ .

– Negocisto.

– Negocisto!?... Nenio krom tio?

– Kaj pruntedonisto –, li diris, preskaŭ rompante al si la manojn.

Romeskaŭ  signe ordonis al Aleksandra , forlasi la salonon, kaj kiam ŝi estis for, li diris:

– Amiko Bjelski , pro nura modesteco vi kaŝas antaŭ ni ion, kio premadas vin jam longan tempon. Forĵetu de vi tiun modestecon kaj konfidu al ni la sekretan ĉagrenon, kiu subfosas ne nur vian feliĉon, sed ankaŭ vian sanon. Vi scias, ke ni helpos al vi kiel bonaj amikoj.

La vireto ekbabilis kelkajn vortojn, kaj Romeskaŭ  ekstaris, frapetis al li la ŝultron kaj kuraĝigis lin, dirante:

– Nu, do; estu viro, ne fariĝu tiel nervema, sed rakontu malkaŝe kaj kviete tion, kio vin ĝenas, kaj pri tiu Barazof .

Maksimo Bjelski  viŝis al si la vizaĝon per la naztuko, nerveme enpoŝigis la tukon, refoje eltiris ĝin, premis ĝin, kvazaŭ ĝi estus lia plej granda malamiko, kaj rakontis, ekhaltante de tempo al tempo.

– Kiam antaŭ kelkaj jaroj mortis mia patro, li lasis post si nur tiom da mono, kiom ni bezonis por pagi la koston de lia enterigo. Mi ĵus akiris oficon kiel instruisto en unu el la publikaj lernejoj de la urbo, kaj estis feliĉa, ke mi povus subteni mian patrinon. Jam tre baldaŭ tamen mi eksciis, ke mi en realo ne taŭgas kiel instruisto; mi estis iom nervema kaj mi ne povis estri la netaŭgajn knabojn. Kelkaj knaboj en mia klaso estis bonaj kaj diligentaj kaj faris progresojn, sed aliaj estis malobeemaj kaj maldiligentuloj. Kiam mi admonis ilin, ili mokridis min pro mia nervemeco, kaj se mi volis puni ilin, ili insultis min kaj per tio mi fariĝis ankoraŭ pli nervema, kaj fine ĉiuj knaboj partoprenis turmentadi min. Ŝajnas al mi, ke mi jam en tiu tempo kelkfoje frotis al mi la manojn, precipe kiam mi volis esti severa kontraŭ la lernantoj; kaj tion ili rimarkis. Por sin amuzi, unu el ili en unu mateno estis desegninta mian portreton sur la nigra tabulo, kaj sub la desegnaĵo li estis skribinta la vortojn: “Maksimo Bjelski , la frotulo”. Mi fariĝis tiel nervema, ke mi ne povis paroli kaj eliris la klason, sed revenis post duona horo. Reveninte, mi vidis, ke la knaboj sidis sur siaj benkoj kun serioza vizaĝo, sed ĉiuj frotadis al si la manojn. Mi ekkoleris, admonis, sed miaj vortoj ne faris impresojn sur la sentaŭguloj. Ili kviete daŭrigis froti al si la manojn, kaj mi foriris por plendi al la lernejestro. Li venis, sed apenaŭ li estis en mia klaso, ĉiuj knaboj diligente skribis. Li iris for, vidante ke la lernantoj kondutas dece, sed ho ve, apenaŭ li fermis post si la pordon, jen la frotado rekomenciĝis. La desegnaĵon la lernejestro estis forviŝinta kaj li malpermesis, ke oni refoje desegnu tian bildon kun tia subskribo. La sekvantan matenon staris sur la nigra tabulo ne bildo, sed la vortoj: “La frotanto!!!” kun tri ekkripunktoj. Mi iris plendi al la lernejestro, sed kiam li venis, la vortoj estis malaperintaj, kaj ĉiuj knaboj kondutis dece. Du monatojn mi deĵoris en tiu lernejo, sed la netaŭgaj buboj tiom turmentadis min, ke mi preskaŭ freneziĝis pro ĉagreno...

Ho, sinjoro Romeskaŭ , la knaboj ne estas malicaj, tia ne estas ilia karaktero, sed ili estas senkompataj nur por sin amuzadi, kaj tiu senkompatemeco preskaŭ mortigis min...

Ho, sinjoro Romeskaŭ , se ili scius, kion ili faras, tiom turmentadi sian instruiston! Ili per sia turmentado mortigas la nervemajn instruistojn korpe kaj anime...

Fine mi devis eksiĝi; mi ne povis estri la lernantojn, kaj se mi persistus resti ilia instruisto, tiam mi fariĝus nervmalsana. Sed mi devis subtenadi mian patrinon; mi lokigis anoncon kiel privata instruisto, pensante, ke mi povus estri unu aŭ du knabojn, eĉ turmentemajn. Intertempe mi estis sen mono kaj la malmultaj lecionoj, kiujn mi poste donis al kelkaj lernantoj, ne sufiĉis por mia patrino kaj mi...

Esperante trovi aliloke pli taŭgan por mi oficon, mi prunteprenis cent rublojn de Barazof , promesante pagi ĉiusemajne unu rublon procente. Tiu mono tamen baldaŭ estis elspezita, kaj post tri monatoj mi duan fojon prunteprenis cent rublojn; sed ĉar mi ne kapablis repagi la unuajn cent rublojn, mi de tiu dua pruntepreno devis pagi du rublojn ĉiusemajne, tiel ke la mono ankoraŭ pli rapide estis for ol post la unua pruntepreno... La trian fojon mi iris al Barazof  kaj denove prenis cent rublojn, sed ĉiusemajne de post tiu tempo mi devis pagi tri rublojn por la tuta pruntepreno. Kiam por la kvara fojo mi petis lian helpon, li postulis de mi kvindek rublojn kiel repagon de la jam prenita sumo, sekve mi ricevis nur kvindek, sed mia ŝuldo plialtiĝis je cent. Tiel ĉiam prunteprenante, mi fine ŝuldis al li mil rublojn, kvankam mi estis ricevinta nur sescent kvindek, kaj la pagota rento estis tiel alta, ke mi devis vendi multajn meblojn kaj librojn por kontentigi mian helpanton... Mi troviĝis en tiuj cirkonstancoj, kiam via filo fariĝis mia lernanto... Dank’ al Dio, li estis tre fervora kaj ĉiam faris sian plej grandan eblon por lerni, kaj dank’ al lia karaktero li ne turmentis ... sed helpis al mi, kiam li ekvidis min nervema... Li mem konsciis neniam, kiel danka mi estis, ĉar se li estus estinta kiel preskaŭ ĉiuj aliaj lernantoj, tiam mi..., mi... –