Выбрать главу

La vireto tiel nervemiĝis, ke li refoje devis haltigi sian rakonton; post momento li rakontis plue:

– Pro la salajro, kiun mi ricevis tie ĉi, mi ne bezonis pruntepreni pli da mono, sed nur pagi regule mian renton..., kaj mi pagis multe, preskaŭ tiom, kiom mi prunteprenis entute, sed spite tion, la ŝuldo restis la sama... Mi tamen povis modeste vivi kun mia patrino, sed ho ve! ... vi devis foriri eksterlanden, kaj kvankam vi malavare rekompencis miajn lecionojn, fine tuta mia mono estis for pro grava malsano de mia patrino... La kuracisto postulis memkompreneble sian salajron; mi devis aĉeti medikamentojn, kiuj ĉiam estas multekostaj; mi devis regule pagi al Barazof  kaj fine mortis mia kara patrino... –

Nervema grimaco glitis sur la vizaĝo de la vireto, ĉar li volis reteni la larmojn, kiuj jam aperis en liaj okuloj, kaj li rakontis plue:

– Restis al mi apenaŭ sufiĉe por pagi la enterigon, kaj kiam mi revenis de la mortintejo, mia luiganto postulis de mi, ke mi tuj pagu al li la lupagon de kvin monatoj, ĉar mi ŝuldis tion. Mi posedis tamen nenion plu kaj vendis la lastajn meblojn, eĉ la liton, sur kiu estis mortinta mia patrino, kaj donis al mia luiganto ĉion, sed ŝuldis ankoraŭ por du monatoj. Li forpelis min el mia ĉambreto... Sen mono kaj sen hejmo mi vagadis tra la urbo, ne sciante kion fari... Milfoje mi pensis al vi, esperante ke vi revenu baldaŭ, por ke mi povu rekomenci la interrompitajn lecionojn kun via filo; sed vi ne venis... Mi pensis pri liaj vagadoj kaj sentis, kiom da mizero li travivis antaŭ kelkaj jaroj... La nokto alproksimiĝis, kaj ne posedante hejmon por dormi, mi same kiel via filo eniris la dometon sur la mortintejo por pasigi tie la nokton. Mi dormis tie dum du noktoj, sed mi ne manĝis, kaj almozpeti mi ne kuraĝis...

Tial post la dua nokto mi ne forlasis plu la mortintejon kaj restis en la dometo por atendi mian morton... Mi estis jam mortonta, sed feliĉe via filo trovis kaj helpis min ... kaj ... kaj mi estas tre danka... –

Li eksilentis kaj ekploris.

La letero de Barazof  kuŝis ankoraŭ ĉe la piedoj de Bjelski . Romeskaŭ  prenis ĝin de la planko, dirante:

– Ĉu estas permesate, ke mi legu, kion tiu vampiro skribis?

Bjelski  kapjesis kaj diris:

– Ho jes, sinjoro, memkompreneble.

Romeskaŭ  legis kaj estis indignata.

– Kion vi respondos al li, sinjoro Bjelski ?

– Mi ne scias, sinjoro; li postulas sian renton, kaj mi jam propraimpulse alportus ĝin, sed...

– Mi scias, kion vi ne kuraĝas eldiri; mi ankoraŭ ne pagis al vi vian salajron. Mi antaŭsentis, ke premadas vin monaj malagrablaĵoj; mi eĉ antaŭvidis, ke via procentegisto per si mem sin prezentus, sed ĉar vi ne estas sufiĉe energia kaj kuraĝa por kontraŭstari tian vampiron, mi volonte prenas sur min reguligi kun li vian konton... Ĉu vi konsentas?

– Ho jes; sed mi promesis, neniam paroli al kiu ajn pri la kondiĉoj, laŭ kiuj li pruntedonis al mi.

– Tiajn promesojn neniu bezonas plenumi; li malbonuzis vian mizeran situacion.

Romeskaŭ  senprokraste skribis la jenan letereton al Barazof .

– Mi konsideras sinjoron Maksimo Bjelski  kiel mian familianon; li konsentis, ke mi aranĝu ĉiujn liajn aferojn. Sekve de tio mi invitas vin al mi morgaŭ antaŭ la tagmezo je la deka horo, por priparoli kun vi en ĉeesto de polica inspektoro la manieron, laŭ kiu vi pruntedonis monon al sinjoro Bjelski . Vi povos eviti la priparoladon, resendante tuj la lastan ŝuldodokumenton (subskribitan de Sro B.) per kio la ŝuldo estos nuligita. Se vi nek konsentos en tio, nek aperos ĉe mi la nomitan horon, tiam mi persekutos vin laŭleĝe.

Atendante:

S. Romeskaŭ . –

La servistino forportis la leteron kaj revenis post unu horo kun la respondo. Sinjoro Romeskaŭ  deŝiris la koverton kaj elprenis la lastan ŝuldan dokumenton de la vireto kaj malgrandan leteron. Li legis:

– Ĉi kune mi resendas la de vi aluditan dokumenton, Sinjoro Maksimo Bjelski  ŝuldas al mi plu nenion.

Kun estimo:

M. Barazof . –

De post la legado de tiuj linioj la vireto fariĝis alia persono, la peza ŝarĝo, kiu jam tiel longe turmentegis lin, estis forigita. Romeskaŭ  ankoraŭ la saman vesperon pagis al mia instruisto la salajron, kiun li perlaboris dum la lastaj semajnoj.

– Jen, amiko Bjelski  –, diris li, – jen vi havas por havigi al vi ĉion, kion vi bezonas aŭ deziras, sed neniam plu prunteprenu de procentegistoj, ili estas ankoraŭ pli danĝeraj ol sentaŭgaj knaboj.

Bjelski  dankis modeste kaj ekpripensis, fine li diris:

– Morgaŭ mi mendos belan krucon –. Ni lin ne komprenis.

– Por kion fari? – demandis Romeskaŭ .

Kaj la vireto respondis:

– Por starigi sur la tombo de miaj gepatroj.

Naŭa Ĉapitro.

Maksimo Bjelski  fariĝas kvietaMi iras kun li HolandujonFremda lingvo, kiun mi komprenas, sed ne parolas Kurhaŭs koncertoPri tri artistojMi estas surprizata same kiel ĉiuj aliajLa naŭa ĉapitro ne finiĝasKelkaj vortoj al la leganto.

Post kiam Maksimo Bjelski  estis senigita de la ŝarĝo, kiu dum tiom da tempo premegis lin, li fariĝis alia viro. Lin ne forlasis lia nervemeco, ĉar la vireto havis nerveman karakteron, sed li forĵetis iom post iom la strangan kutimon de la frotado. Nur de tempo al tempo, ĉe eksterordinaraj okazoj, li senkonscie sin donis al tiu kutimo, sed monaton, post kiam li ricevis de la procentegisto la sciigon, ke li plu ŝuldas al li nenion, li fariĝis kvieta kaj feliĉa viro, kiu estis kontenta je sia sorto, kaj vivis nur por servadi aliajn personojn, precipe min, ĉar mi savis lian vivon. Regule li instruis al mi kaj faris sian eblon, por ke mi povu sufiĉe bone paroli la francan lingvon. Sed kvankam mi facile lernis lingvojn, mi lernis la francan nur teorie, kaj mi konsciis, ke mi havus multan penon flue paroli en tiu lingvo. Mi tamen persistadis.

Jaron post kiam Maksimo Bjelski  estis mia samhejmano, mi refoje deziris vojaĝi eksterlanden por doni koncertojn.

Dum miaj unuaj eksterlandaj vojaĝoj mi vizitis multajn landojn, sed ne Holandujon. La celo de la dua vojaĝo estis tiu lando. Mia instruisto tre bedaŭris, ke mi interrompus la studadon, ĉar kvankam mi estis plenkreska junulo (eble dekokjara) mi ne lernis ankoraŭ tiom multe, kiom aliaj junuloj samaĝaj kutime lernis, kaj kiel artisto mi almenaŭ devus esti sufiĉe instruita por movadi min oportune ĉie, kien mia kariero min vokus. Mi do proponis, ke li min akompanu, kaj ĉar li neniam vidis fremdajn landojn, li kun ĝojo akceptis.

Ni ekvojaĝis kune Nederlandon kaj alvenis en la urbo Haag  en la monato Julio 1914 a .

Mi ne volas rakonti tion, kio okazis al mi en tiu urbo tuj post mia alveno, ĉar tio ne indas esti priskribata. Estis tamen io, kio min trafis, kaj tion mi devas rakonti per malmultaj vortoj.

Jam tuj kiam mi la unuan fojon aŭdis la holandan lingvon, kio okazis en Oldenzaal , mi estis surprizata en alta grado, ke tiu lingvo ŝajnis al mi tiu sama, kiun mi aŭdis, kiam mia patrino legis  al mi la rakontojn pri “Mil kaj unu noktoj” kaj aliaj. Sed ŝi same kiel ŝia edzo parolis tute alian lingvon; sekve la holanda ne povis esti ŝia gepatra lingvo. Mi do supozis, ke ŝi ie en Holandujo lernis tiom de la holanda lingvo, kiom oni bezonas por legi kaj kompreni, ke ŝi amis la literaturon holandan kaj tial legadis en tiu lingvo. Bjelski  ĉiam certigis al mi, ke la lingvo, kiun miaj gepatroj kun mi parolis sur la Insulo, estas dialekto dana aŭ germana. Mi do komprenis sufiĉe bone la holandan lingvon, sed ne povis paroli ĝin, kaj Bjelski  devis esti mia tradukisto kaj li uzis plej parte la germanan lingvon, kiun ĉiuj komprenis  en Nederlando kaj multaj parolis. Neniu tamen parolis la strangan dialekton de mia Insulo.