Per miaj antaŭaj koncertoj mi perlaboris tiom da mono, kiom mi bezonis por pasigi longan tempon en Haag , kaj mi ne volis tuj min ligi al koncertejo. La okazo por ligi min al granda koncertejo tamen baldaŭ sin prezentis laŭ eksterordinara cirkonstanco.
Monaton post kiam ni estis en Haag , la Eŭropa militego komenciĝis. Rusujo partoprenis, kaj timante ke mi devus plenumi mian servadon en la rusa armeo, mi decidis ne revojaĝi Rusujon, ĉar ne estante ruso mem, mi ne sentis en mia koro la devon batali por la rusa imperio. Krom tio, mi ne amis la militon, nek la metion de soldato, kaj neniam fariĝus heroo; sekve mi restis provizore en mia nova patrujo por pacience atendi la iradon de la milito. Ankaŭ mi ekpensis ofte, ke eble mi estas germano, kaj neniu ja povus devigi min, batali kontraŭ miaj propraj samlandanoj. Mi volis esti kaj resti neŭtrala kaj en neŭtrala lando.
Kelkaj monatoj pasis. Ian vesperon mi legis sur publika afiŝo, ke du fame konataj artistoj partoprenus kiel solludantoj en koncerto en Kurhaŭs . La artistojn mi ne konis persone, sed jam multfoje mi aŭdis kaj legis pri ili. Unu estis germana internigita militisto; la alia estis holanda soldato.
Tuj la ekpenso eniris mian kapon, ke tria fame konata artisto pligrandigus ankoraŭ la sukceson de la koncerto, kiu estus donata profite de la holanda “Ruĝa Kruco”.
Bjelski kaj mi tuj iris al la Kurhaŭs en Scheveningen por paroli kun la direktoro de tiu entrepreno. Kiam ĉi tiu direktoro aŭdis mian nomon, li sen prokrasto per telefono priparolis mian proponon kun la estraro de la “Ruĝa Kruco”, kaj en duona horo oni decidis akcepti min kiel kunlaboronton.
La koncerto estus aranĝata post tri tagoj. Mi tre ĝojis konatiĝi kun la du aliaj solludontoj, kiuj alvenus horon antaŭ la komenciĝo de la koncerto. Tio estis en realo malfrue, sed la holanda soldato ne povis alveni pli frue pro militaj deĵoroj kaj la germana internigito devis alveni de internigejo sin trovanta en alia urbo, kaj la vagonaro estis alvenonta je la sesa kaj duono.
Aldona afiŝo, kun sciigo, ke tria, nome la rusa violonisto Jafet Romeskaŭ partoprenos kiel solludanto en la koncerto, estis algluita al la jam algluitaj afiŝoj, kaj la ĵurnaloj la antaŭan matenon de la koncerto anoncis tion saman.
Unu horon antaŭ la komenciĝo mi jam troviĝis kun Bjelski en la Kurhaŭs , ĉar, se eble, mi deziris konatiĝi kun la du famaj artistoj antaŭ la koncerto.
Tamen la oka horo sonis; la unua kaj la dua numero de la programo pasis, sed la solludistoj ne venis. Ĉar telegramo ne sciigis ilian forrestadon, ĉiuj esperis, ke ili baldaŭ venos. Plua numero pasis kaj jen venis du telegramoj, kiuj anoncis, ke la artistoj alvenos la dekan horon. Estis jam la vico de la holanda artisto por solludi, sed ĉar li estis alvenonta nur post kvarona horo, mi prenis lian lokon kaj ludis la de mi elektitajn numerojn, kiel la programo anoncis ilin, nome: Zigeuner-Weise von Pablo de Sarasate, Spanischer Tanz von Pablo de Sarasate kaj Spanische Simphonie von Lalo .
Mi estis laŭte aplaŭdata kaj ĵus estis eksidonta inter la muzikistoj, kiam eniris la germana kaj tuj post li la holanda artistoj.
La aŭskultantaro, kiu ĵus finis sian aplaŭdadon pro mia ludado, rimarkis ilin, same kiel mi ilin rimarkis.
Mi estis ironta al la artistoj por prezenti min, sed restis staranta ĉe mia seĝo, kvazaŭ alnajlita sur la planko.
Dum mia vivo mi multfoje estis surprizata, sed ankoraŭ neniam tiagrade kiel nun ... vidante tiujn du artistojn.
Ni rigardis nin reciproke kaj ĉiuj rigardantoj en la koncertejo rimarkis nian reciprokan surprizegon. Siavice la aŭskultantaro montris sian surprizon kaj persono post persono ekstaris por pli oportune rigardi tiajn artistojn, ĉar ili estis ... ĉi tiu ĉapitro estos daŭrigata ...
Kelkaj paroloj al la leganto.
Sendube la leganto partoprenus la ĝeneralan surprizon, post kiam mi estus priskribinta la du alvenintajn artistojn; sed li (la leganto) devas pacience atendi...
Kiel verkisto de romano mi havas la rajton marŝi antaŭen, paŝon post paŝo, ekhalti kaj denove antaŭeniri, se mi volas, eĉ per paŝegoj de giganto. Rilate al tio mi estas pli potenca ol la tempo mem, kiu nur laŭtakte seninterrompe antaŭenpaŝas, antaŭenpaŝis kaj antaŭenpaŝados kun ĉiamaj egalaj paŝetoj, ne havante la kapablon deflankiĝi eĉ unu centimetron de la vojo, kiun ĝi mem por si destinis.
Mi, kiel verkisto, deflankiĝas de mia vojo tiom, kiom al mi plaĉas, eĉ postenpaŝas centjaron, se tion mi bezonas por mia rakonto.
Ĉi tiun kapablon mi uzos tie ĉi, kaj faras returnan saltegon, ne de centjaro, sed de dek ok jaroj:
En ĉi tiu romano la ĉapitro alproksimiĝos iom post iom, en kiu la scivola leganto povos legi la daŭrigon de la Unua Parto de mia rakonto, kiun mi pro gravaj motivoj tiel subite interrompis.
Fino de la Unua Parto.
Dua Parto
La Trovito
Unua Ĉapitro.
Malgranda vilaĝetoFraŭlino, kiu ankoraŭ neniam parolis, sendube io stranga ĉe la ina seksoSpicisto Pentman Dometo, kiu nokte kaj tage restas neŝlositaLa stranga kesteto kaj kion ĝi enhavasKiel pensas mutulinoKion ŝi faras, post kiam ŝi trovis “trezoron”.
Kiu neniam vizitis la vilaĝeton Brej , geografie apartenantan al la vilaĝo Warfum en la norda parto de la holanda provinco Groningen , tiu tute ne povas imagi, kiel pentrinde bela estas tiu domareto.
Ĝi kuŝas ĉe la makadama vojo, kondukanta de la vilaĝo Baflo al Warfum , kaj konsistas el nur dudeko da dometoj, unu lernejo kaj bela malgranda preĝejo kun pinta tureto.
Laŭlonge de tiu vojo, kiu iras tra la domareto, sin trovas mallarĝaj longfosetoj, super kiuj estas ĵetitaj tabuloj, utilantaj kiel pontetoj. Irante de la vojo trans la tabulojn, oni atingas la dometojn, kiuj staras apartigitaj unu de alia, kaj ĉiun dometon ĉirkaŭas legomĝardeneto kun pirarboj.
En tiuj dometoj loĝas kamparanoj laborantaj ĉe la riĉaj farmistoj, kies farmejoj kuŝas tre malproksime de la vojo, tiel malproksime, ke oni ne vidas ilin pro la altaj arboj, kiuj ilin tute ĉirkaŭas.
Sablaj flankvojetoj, ankaŭ borderitaj de mallarĝaj lonĝfosetoj, kondukas al tiuj farmejoj, kaj nur tie kaj tie ĉi staras izolita dometo, kvazaŭ ĵetita tien laŭhazarde de kaprica giganto, kiu per tio volis interrompi la unutonecon de la riĉaj kampoj, kie kreskas aveno, sekalo, hordeo, pizoj, terpomoj kaj aliaj kreskaĵoj, kiuj povas prosperi nur en grasa fruktodona tero, kian oni vidas en la nordo de Groningen .
En unu el tiuj malmultaj izolitaj dometoj, proksime de bela kaj riĉa farmejo, loĝas Rika , la “mutulino”.
Ordinare oni nomas ŝin per la lasta nomo, ĉar en la apudaj vilaĝoj, kien ŝi kelkfoje iras por fari komisiojn aŭ por viziti la gefratojn, estas multaj knabinoj kaj fraŭlinoj nomataj Rika , sed neniu el ili estas surdmuta, kiel ŝi.
Ofte la vilaĝanoj demandis unu la alian, kial la “mutulino” en sia juneco ne iris urbon por vizitadi tie la lernejon de la surdmutuloj, kaj la respondo estis ĉiam la sama: La gepatroj de Rika estis tro malriĉaj kaj bezonadis ŝin pro la junaj gefratoj; krom tio, la vilaĝa estraro, konsistanta el obeema cedema vilaĝestro kaj farmistoj, opiniis, ke tio estas tute superflua. Simpla servistino, tiel ili opiniis, ne bezonas lerni la skribarton, se tio kostas tiom da mono; sen tiu arto ŝi ja perlaboras sufiĉe por vivi, kaj la kaso de la vilaĝo bezonas tro multe por riparado de makadamaj vojoj, por pagi la salajron de la instruistoj, de la policano, de la tombisto kaj cetere. Rika sekve ne vizitadis la Instituton de la surdmutuloj kaj restadis hejme ĉe siaj gepatroj kaj gefratoj.