Выбрать главу

Rika  estas tridekjara fraŭlino. Ŝiaj gepatroj, kiuj ne vivas plu, havis multajn infanojn kaj laboradis sur la kamparo de la mateno ĝis la vespero, kaj ĉar ŝi estis la plej aĝa el la infanoj, ŝi devis gardadi kaj flegadi siajn gefratojn. Tion ŝi faras kun plezuro, ĉar ŝi estas bonkora kaj tre amas infanojn. Unue mortis la patrino, kaj kiam kelkajn jarojn poste ŝi perdis la patron, la gefratoj jam servadis kiel servistoj kaj servistinoj ĉe farmistoj en Brej , Warfum  kaj Uskvert , kaj la mutulino restis sola en la izolita dometo; la gefratoj lasis al ŝi la tutan heredaĵon de la patro, konsistantan el tiu dometo kaj kelkaj mebloj.

La dometo estas simpla, malalta kaj malnova. Ĝin tute ĉirkaŭas hedero kovranta la kvar murojn tiel, ke oni vidas nur la kvin fenestretojn kaj la solan pordon. Ĝi staras sur kampo apud sabla vojeto, kondukanta de la makadama vojo al la farmejo, kie ŝi servadas kiel melkistino kaj kuiristino por la geservistoj.

Enirante tra la sola pordo, antaŭ kiu kuŝas strateto el kvadrataj plataj ŝtonoj, oni venas en koridoron, lumigatan de nur unu fenestreto. En tiu koridoro, kiu estas la kvina parto de la konstruaĵeto, staras forprenebla ŝtuparo, per kiu oni povas supreniri al la subtegmentejo, kiu vintre utilas por gardadi torfojn. Kontraŭ la koridora fenestreto estas pordeto, tra kiu oni povas eniri la ununuran ĉambron. Malferminte ĝin, oni vidas rekte antaŭ si malnovmodan kamenkapuĉon kaj fajrolokon, de kiu supre pendas je longa ĉeno kupra kaldrono, ĉe kies flanko staras brilanta fajroprenilo. Flanke de la kamenkapuĉo, sed iom pli malalte, estas du fenestretoj. Ĉe la dekstra endoma tabula vando oni vidas kvar pordetojn; post la du mezaj sin trovas la lito, post la du aliaj estas du ŝrankoj, unu por vestoj, alia por manĝilaro kaj ceteraj domaj necesaĵoj. Antaŭ ĉiu ŝrankpordo staras unu seĝo. Ĉe la maldekstra muro, antaŭ la du fenestroj sin trovas du pluaj seĝoj kaj inter la fenestroj pendas iom pli alte speguleto tiel malnova, ke oni nur kun peno povas vidi sin en ĝi, kaj antikva kolorita bildo, kiu prezentas la filinojn de Faraono, trovantaj sur Nilo la junan Moseon en naĝanta kesto.

En la mezo de la kahelplanko staras kvadrata tablo kovrita per ruĝa tuko.

Estas somero kaj la kvina horo en la mateno.

La mutulino ĵus leviĝis, sin lavis kaj sin vestis por eliri, ĉar la sesan ŝi devas esti ĉe la farmisto Klomp  por melki la bovinojn.

Klomp  estas farmisto laŭ ĉiuj signifoj de tiu vorto. En la provinco Groningen , “farmisto” signifas ne nur “kamparano”, sed ankaŭ “aroganta, fiera, preskaŭ ĉiam malsprita homo”, pensanta tamen, ke li estas tre spritega.

Kie ajn li estas, ĉu en sia farmejo, ĉu en la vilaĝo, ĉu en la urbo, ĉie li agas kaj kondutas, kvazaŭ li estus hejme, kaj kvazaŭ li estus ĉefulo kaj eminentulo, kiu rajtas ordonadi kaj komandadi. Fremduloj tamen havas ĉe li nenion por ordoni kaj komandi, kaj eĉ ne eniras en lian ĉiutagan ĉambron. Ili restas en la antaŭĉambro, en la kuirejo aŭ en la grenejo, se ili deziras paroli la farmiston, ĉar la familia ĉambro estas sanktejo, en kiun eniras nur alia farmisto aŭ eminentaj personoj, kiel ekzemple la notario, la predikisto kaj la doktoro de la vilaĝo.

Klomp  estas kiel preskaŭ ĉiuj farmistoj en la provinco Groningen ; eble li estas pli riĉa ol multaj el ili, sed ne malpli aroganta kaj fiera. Klomp  opinias, ke li apartenas al ia “nobela” klaso, nome al la “farmista klaso”, al la plej eminenta el ĉiuj klasoj. De la farmistoj (tiel li opinias) devenas ĉio, kio estas utila kaj necesa, kaj sekve ĉiuj nefarmistoj devas esti dankaj, ke la farmista klaso ekzistas, ĉar sen farmistoj ja ne estus produktata greno, nek terpomoj, nek hordeo kaj tiel plu. Kion (laŭ la opinio de Klomp ) farus la vilaĝanoj kaj la urbanoj sen tiuj produktaĵoj? La bakisto ne povus baki panon, la bierfaristo ne povus fari bieron, la buĉisto ne povus buĉi kaj la forĝisto perlaborus tro malmulte, se farmistoj ne ekzistus; sekve: la farmista klaso estas sen kontraŭdiro la ĉefa el ĉiuj klasoj, kaj ĉe Klomp , ano de tiu klaso, laboradas Rika  la mutulino, kies dometon ni ĵus eniris.

Kvankam Rika  ne havas horloĝon, ŝi neniam venis tro malfrue en la farmejon. Ŝi mem estas kvazaŭ horloĝo, ĉion farante aŭtomate. Aŭtomate ŝi vekiĝas ĉiam la saman horon en la mateno kaj aŭtomate ŝi ĉiam alvenas ĉe sia laboro, precize la sesan horon. Dek minutojn antaŭ la sesa, ŝi ĉiam eliras el sia dometo, kies solan pordon ŝi fermas nur rigle, ĉar ŝtelistoj neniam forprenis ion. Ŝi ŝlosas ordinare nur unu el la ŝrankoj, en kiu ŝi gardas kelkan monon, perlaboritan dum la jaroj post kiam mortis la patro, kaj de kiam ŝi laboris en la farmejo.

Kiam ŝi laŭiras la sablan vojeton al la farmejo, ŝia korpo aspektas kiel du blue pentritaj abelujoj, unu sur la alia. Sub la malsupra aŭtomate moviĝas la piedoj, kiujn ĉiam kovras pezaj lignoŝuoj; ĉar lignoŝuojn ŝi portas vintre kaj somere. Sur la supra “abelujo” staras blanka kufo. Aŭtomate tiu stranga figuro de la mutulino iras antaŭen. Rika  ne rigardas dekstren, nek maldekstren, nek posten, sed ĉiam antaŭen, kvazaŭ nur rekte antaŭ ŝi estus la celo, kiun ŝi neniam devas perdi el la okuloj.

Kiam ŝin renkontas sur la vojo konato, ŝi aŭtomate kapklinas unu fojon, sed tre rapide por kiel eble plej baldaŭ repreni la antaŭan teniĝon.

Rika  ridetas nur malofte, sed kiam ŝi ridetas, ŝi montras du vicojn de dentoj, pli blankaj ol perloj.

Ŝia vizaĝo estas bruniĝinta de la suno.

En la vilaĝoj oni diras, ke ŝi estas beleta fraŭlino, kaj rigardante ŝin en la vizaĝon, oni ne povas ne rimarki la bluajn okulojn, kiuj ĉiam brilas, kaj la plenajn vangojn kun kavetoj. Ŝia mentono estas belforma, kaj ĉar ŝi havas belan nazon, neniu povas diri, ke ŝi ne estas beleta. Ŝiaj haroj tamen faras strangan kontraston kun ŝia vizaĝo; fakte ili estas blondaj, sed ĉar ŝi tro ofte purigas ilin per akvo, ili iom post iom perdis la naturan koloron.

Rika  neniam pensas pri tio, ĉu ŝi estas bela aŭ malbela, ĉar tio al ŝi estas tute indiferenta. Kviete ŝi iras jam dum jaroj sian kutiman vojon, kaj kviete ŝi iros ĝin plue tiel longe kiel ŝi estos tia sama laborema mutulino, kia ŝin konas ĉiuj vilaĝanoj.

Post kiam la melkado kaj aliaj laboroj okazis, Rika  kelkfoje devas iri al Warfum  por aĉeti bezonaĵojn por la farmistedzino.

Ankaŭ ĉi tiun tagon post la melkado ŝi tien iras pro la sama motivo. Laŭkutime ŝi iras kun korbo pendanta sur ŝia brako, kaj ni volas sekvi ŝin. Aŭtomate la du “abelujoj” kun la blanka kufo iras antaŭen kaj sin movas supren kaj malsupren laŭ tio, kiel la lignoŝuoj paŝetas antaŭen. La malmultaj preterpasantoj ŝin salutas ĝentile, kaj per sia kutima rapida kapklino ŝi respondas la salutojn. Post duona horo da tiu laŭtakta, sed rapida movado de la lignoŝuoj sur la makadama vojo, la mutulino atingas la vilaĝon kaj tuj sin direktas al la spicisto Pentman . Li staras post la butikotablo kaj salutas, kiam ŝi eniras. Laŭkutime ŝi montras dum sekundo la blankajn dentojn; la kavetoj en la vangoj pliprofundiĝas dum tiu sama sekundo, kaj post la rapida kapklino ŝi metas la korbon sur la tablon. La spicisto elprenas papereton kaj legas, kion bezonas la farmistedzino.